Mardo ☐
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Mardo
Psalmoj: Dua Semajno
► HORO DE LA LEGAĴOJ
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VERSIKLO
Jen nun la tempo de favoro.
Jen nun la tago de savo. – el 2 Kor 6, 2
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Eli 16, 1-18.35
El la libro Eliro
Ili elmoviĝis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu troviĝas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta.
Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj Aaron en la dezerto. Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! Vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
Tiam la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi pluvigos por vi panon el la ĉielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu ĉiutage tiom, kiom ĝi bezonas por la tago, por ke Mi esploru ĝin, ĉu ĝi sekvos Mian leĝon aŭ ne. Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas ĉiutage.
Kaj Moseo kaj Aaron diris al ĉiuj Izraelidoj: Vespere vi sciiĝos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; ĉar Li aŭdis vian murmuradon kontraŭ la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraŭ ni?
Kaj Moseo diris: La Eternulo donos al vi vespere viandon por manĝi kaj matene panon por satiĝi; ĉar la Eternulo aŭdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraŭ Li. Sed ni, kio ni estas? Ne kontraŭ ni estas via murmurado, sed kontraŭ la Eternulo.
Kaj Moseo diris al Aaron: Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj: Alproksimiĝu antaŭ la Eternulon, ĉar Li aŭdis vian murmuradon. Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: Mi aŭdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon: En la komenco de la vespero vi manĝos viandon, kaj matene vi satiĝos per pano, kaj vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.
Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso ĉirkaŭ la tendaro.
Kiam la tavolo da roso forleviĝis, tiam montriĝis, ke sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero. Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? Ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi. Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo: Kolektu ĝin ĉiu en tia kvanto, kiom li bezonas por manĝi; prenu po unu omero por ĉiu kapo, laŭ la nombro de viaj animoj, kiujn ĉiu havas en sia tendo. Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; ĉiu kolektis tiom, kiom li povis manĝi.
Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
Unua Responsorio
Vi nutris Vian popolon per manĝaĵo de anĝeloj, kaj provizis ilin el la ĉielo per tuja pano ne bezonanta laboron, sed kiu havas ĉiun plezuron kaj konformas al ĉies gusto.
Vi nutris Vian popolon per manĝaĵo de anĝeloj, kaj provizis ilin el la ĉielo per tuja pano ne bezonanta laboron, sed kiu havas ĉiun plezuron kaj konformas al ĉies gusto.
Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon,
kiu havas ĉiun plezuron kaj konformas al ĉies gusto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Vi nutris Vian popolon per manĝaĵo de anĝeloj, kaj provizis ilin el la ĉielo per tuja pano ne bezonanta laboron, sed kiu havas ĉiun plezuron kaj konformas al ĉies gusto. – kp. Saĝ 16, 20; el Joh 6, 32
Dua Legaĵo – Aŭgusteno
El la klarigo pri Psa 141 (140) de la sankta episkopo Aŭgusteno
Dómine, clamávi ad te, exáudi me. Hoc omnes póssumus dícere. Hoc non dico, totus Christus dicit. Sed magis ex persóna córporis dictum est; quia et cum hic esset, carnem portans orávit, et ex persóna córporis orávit Patrem, et cum oráret globi sánguinis de toto córpore eius distillábant. Sic scriptum est in Evangélio: Orávit Iesus inténta oratióne, et sudávit sánguinem. Quid est de toto córpore sánguinis efflúxio, nisi de tota Ecclésia mártyrum pássio?
Dómine, clamávi ad te, exáudi me; inténde voci deprecatiónis meæ, dum clamávero ad te. Iam finítum negótium clamándi putábas, cum díceres: Clamávi ad te? Clamásti, iam noli esse secúrus. Si finíta est tribulátio, finítus est clamor; si autem manet tribulátio Ecclésiæ et córporis Christi usque in finem sæculi, non tantum dicat: Clamávi ad te, exáudi me, sed: Inténde voci deprecatiónis meæ, dum clamávero ad te.
Dirigátur orátio mea tamquam incénsum in conspéctu tuo; elevátio mánuum meárum sacrifícium vespertínum.
Hoc de ipso cápite solére intéllegi, omnis christiánus agnóscit. Declinánte enim iam die in vésperum, Dóminus in cruce ánimam depósuit receptúrus, non amísit invítus. Sed tamen et ibi nos figuráti sumus. Quid enim illíus pepéndit in ligno, nisi quod de nobis accépit? Et unde fíeri potest ut aliquándo Deus Pater dimíttat et déserat únicum Fílium, qui útique cum illo unus Deus est? Et tamen nostram infirmitátem figens in cruce, ubi vetus homo noster, sicut dicit Apóstolus, confíxus est cruci cum illo, ex voce ipsíus hóminis nostri clamávit: Deus meus, Deus meus, ut quid me dereliquísti?
Illud ergo est sacrifícium vespertínum, pássio Dómini, crŭ Dómini, oblátio víctimæ salutáris, holocáustum accéptum Deo. Illud sacrifícium vespertínum fecit in resurrectióne munus matutínum. Orátio ergo pure dirécta de corde fidéli, tamquam de ara sancta surgit incénsum. Nihil est delectabílius odóre Dómini: sic óleant omnes qui credunt.
Vetus ergo homo noster, Apóstoli verba sunt, confíxus est cruci cum illo; ut evacuarétur, inquit, corpus peccáti, ut ultra non serviámus peccáto.
Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 140, 4-6; en: Corpus Christianorum Latinorum 40, 2028-2029
Dua Responsorio
Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi.
Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi.
Mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.
Mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi. – el Gal 2, 20
PREĜO
Ni preĝu.
Gardu, Dio, ni petas, Vian eklezion per daŭra bonvolemo.
Sen Vi ni en homa mortidevo forglitus.
Tial Vi helpu, ke ni evitu nocaĵojn
kaj estu ĉiam direktataj al tio, kio estas saviga.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MATENA LAŬDO
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VORTO DE DIO
Legaĵo – el Joe 2, 12-13
Returnu vin al Mi per via tuta koro,
kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn,
kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio;
ĉar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema,
kaj Li bedaŭras malfeliĉon.
Responsorio
Li savos vin de la reto de kaptisto.
Li savos vin de la reto de kaptisto.
De la pereiga pesto.
De la reto de kaptisto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Unu estas via edukanto,
la Kristo, kiu estas en la ĉielo. – kp, Mat 23, 9-10
PREĜADO
Petoj
Grátias Deo Patri, qui Unigénitum suum, Verbum carnem factum, nobis dedit, ut sit noster cibus et vita. Eum deprecémur: Verbum Christi hábitet abundánter in nobis.
Frequentióre verbi tui auditióne nos dúcere tempus hoc quadragesimále concéde,
—ut Christum, Pascha nostrum, in magna sollemnitáte religiósius honorémus.
Spíritus Sanctus tuus nos dóceat,
—ut ad verum et bonum sequéndum dúbios et errántes hortémur.
Præsta nobis, ut Christi tui áltius percipiámus mystérium,
—et vita nostra id clárius exprimámus.
Purífica et rénova Ecclésiam tuam his diébus salútis,
—ut magis ac magis testimónium tibi éadem reddat.
¶ La vorto de Kristo loĝu riĉe en ni. – kp. Kol 3, 16
Patro nia
Preĝo
Gardu, Dio, ni petas, Vian eklezion per daŭra bonvolemo.
Sen Vi ni en homa mortidevo forglitus.
Tial Vi helpu, ke ni evitu nocaĵojn
kaj estu ĉiam direktataj al tio, kio estas saviga.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MEZA HORO
Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.
Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
►► ANTAŬ-TAGMEZE
Legaĵo – el Joe 2, 17
Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:
Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon,
kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon,
la nacioj ne moku ilin.
Versiklo
Koron puran kreu al mi, ho Dio.
Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12
►► TAGMEZE
Legaĵo – el Jer 3, 25
Kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj,
de nia juneco ĝis la nuna tago,
kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
Versiklo
Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11
►► POST-TAGMEZE
Legaĵo – el Jes 58, 1-2
Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin,
laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro,
kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon
kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
Min ili ĉiutage serĉas,
kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn;
kiel popolo, kiu faras bonon
kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio.
Versiklo
Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19
Preĝo
Ni preĝu.
Gardu, Dio, ni petas, Vian eklezion per daŭra bonvolemo.
Sen Vi ni en homa mortidevo forglitus.
Tial Vi helpu, ke ni evitu nocaĵojn
kaj estu ĉiam direktataj al tio, kio estas saviga.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
► VESPERA LAŬDO (2)
Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VORTO DE DIO
Legaĵo – el Jak 2, 14.17-18
Kia estas la profito, miaj fratoj,
se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn?
ĉu tiu fido povas lin savi?
Fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
Montru al mi vian fidon aparte de faroj,
kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.
Responsorio
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.
Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
Ho Eternulo, kompatu min.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Vi ĉiuj estas fratoj.
Kaj nomu neniun sur la tero via patro;
ĉar Unu, kiu estas en la ĉielo, estas via Patro.
Kaj ne estu nomataj edukantoj;
ĉar unu, la Kristo, estas via edukanto. – el Mat 23, 8-10
PREĜADO
Petoj
Dóminum Iesum, qui exaltátus in cruce ómnia ad se traxit, magnificémus et mente pia exorémus: Trahe ad te univérsa, Dómine.
Dómine, lŭ, quæ e mystério crucis tuæ emánat, áttrahat omnes,
—ut te viam, veritátem et vitam agnóscant.
Da cunctis te sitiéntibus aquam vivam,
—ne sítiant in ætérnum.
Doctrinárum et ártium cultóres illúmina,
—ut hómines regno tuo effíciant aptióres.
Move omnes, qui ob peccáta et scándala a te discessérunt,
—ut rédeant ad te et in dilectióne tua permáneant.
Omnes defúnctos nostros in cæléstes sedes admítte,
—ut cum beáta María Vírgine sanctísque ómnibus collæténtur.
¶ Altiru, Sinjoro, ĉiujn homojn al Vi. – kp. Joh 12, 32
Patro nia
Preĝo
Gardu, Dio, ni petas, Vian eklezion per daŭra bonvolemo.
Sen Vi ni en homa mortidevo forglitus.
Tial Vi helpu, ke ni evitu nocaĵojn
kaj estu ĉiam direktataj al tio, kio estas saviga.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.