Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Merkredo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj.

Faru al vi novan koron kaj novan spiriton. – el Jeĥ 18, 30-31

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 17, 1-16


El la libro Eliro

La tuta komunumo de la Izraelidoj elmoviĝis el la dezerto Sin laŭ siaj tagvojoj, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili starigis sian tendaron en Refidim, kaj la popolo ne havis akvon por trinki. Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris: Donu al ni akvon por trinki. Kaj Moseo diris al ili: Kial vi malpacas kontraŭ mi? Kial vi provas la Eternulon? Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo? Tiam Moseo kriis al la Eternulo, dirante: Kion mi faros kun ĉi tiu popolo? Baldaŭ povas okazi, ke ili min ŝtonmortigos. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Preteriru antaŭ la popolo, kaj prenu kun vi kelkajn el la ĉefoj de Izrael, kaj vian bastonon, per kiu vi frapis la riveron, prenu en vian manon, kaj iru. Jen Mi staros antaŭ vi tie super roko sur Ĥoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el ĝi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaŭ la okuloj de la ĉefoj de Izrael. Kaj li donis al tiu loko la nomon Masa kaj Meriba, pro la malpaco de la Izraelidoj, kaj pro tio, ke ili provis la Eternulon, dirante: Ĉu la Eternulo estas inter ni, aŭ ne?

Venis la Amalekidoj, kaj ekmilitis kontraŭ la Izraelidoj en Refidim. Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano. Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraŭ la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Ĥur supreniris sur la supron de la monteto. Kaj ĉiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis ŝtonon kaj metis ĝin sub lin, kaj li sidiĝis sur ĝi; kaj Aaron kaj Ĥur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno. Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skribu ĉi tion por memoro en libron kaj enmetu ĉi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la ĉielo. Moseo konstruis altaron, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo mia Standardo. Ĉar li diris: Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraŭ Amalek de generacio al generacio.

Unua Responsorio


Vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon.

Vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon.

La akvo, kiun mi donos al vi, fariĝos en vi fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon. – el Jes 12, 3-4; kp. Joh 4, 14

Dua Legaĵo – Ireneo el Liono


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Per typos discebat Israel timere Deum et perseverare in obsequiis eius

Sic Deus ab inítio hóminem quidem plasmávit propter suam munificéntiam; patriárchas vero elégit propter illórum salútem; pópulum vero præformábat, docens indocíbilem sequi Deum; prophétas vero præstruébat, in terra assuéscens hóminem portáre eius Spíritum et communiónem habére cum Deo; ipse quidem nullíus índigens, iis vero, qui índigent eius, suam præbens communiónem; et iis qui ei complacébant fabricatiónem salútis ut architéctus delíneans, et non vidéntibus in Ægýpto a semetípso dans manducatiónem, et iis qui inquiéti erant in erémo dans aptíssimam legem, et his qui in bonam terram introiérunt dignam præbens hereditátem, et iis qui convertúntur ad Patrem saginátum occídens vítulum et primam stolam donans, multis modis compónens humánum genus ad consonántiam salútis.

Et propter hoc Ioánnes in Apocalýpsi ait: Et vox eius quasi vox aquárum multárum. Vere enim multæ aquæ Spíritus Dei, quóniam dives et quóniam magnus est Pater. Et per omnes illos tránsiens Verbum sine invídia utilitátem præstábat eis qui subiécti sibi erant, omni condicióni congruéntem et aptam legem conscríbens.

Sic autem et pópulo tabernáculi factiónem et ædificatiónem templi et levitárum electiónem, sacrifícia quoque et oblatiónes et mundatiónes et réliquam omnem lege statuébat deservitiónem.

Ipse quidem nullíus horum est índigens — est enim semper plenus ómnibus bonis, omnémque odórem suavitátis et omnes suaveoléntium vaporatiónes habens in se, étiam ántequam Móyses esset, — fácilem autem ad idóla revérti pópulum erudiébat, per multas vacatiónes præstruens eos perseveráre et servíre Deo, per ea quæ erant secúnda ad prima vocans, hoc est per týpica ad vera et per temporália ad ætérna et per carnália ad spiritália et per terréna ad cæléstia, quemádmodum dictum est Móysi quóniam fácies ómnia secúndum typum eórum quæ vidísti in monte.

Quadragínta enim diébus discébat tenére sermónes Dei et charactéres cæléstes et imágines spiritáles et præfiguratiónes futurórum, quemádmodum et Paulus ait: Bibébant enim de sequénti petra, petra autem erat Christus. Et rursum prædíctis iis quæ in lege sunt, íntulit: Omnia hæc autem in figúra veniébant illis; scripta sunt autem ad correptiónem nostram, in quos finis sæculórum devénit.

Per typos ergo discébant timére Deum et perseveráre in obséquiis eius. Itaque lex et disciplína erat illis et prophetía futurórum.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 4, 14, 2-3; 15, 1; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 100, 542.548

Dua Responsorio


La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.

Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. – Gal 3, 24-25.23

PREĜO


Ni preĝu.
Konservu, Dio, Vian familion,
por ke ĝi ĉiam estu erudita en bonaj faroj.
Konsolu nin en ĉi tiu tempo per Via protekto,
kaj konduku nin estonte al la bonoj superaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rea 7, 6.8-9


Vin elektis la Eternulo, via Dio,
ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Pro la amo de la Eternulo al vi,
kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj,
la Eternulo elkondukis vin per forta mano
kaj liberigis vin el la domo de sklaveco,
el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.
Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio,
Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon
rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj
dum mil generacioj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi,
kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. – Mat 20, 28

PREĜADO


Petoj


Grátias agámus Deo Patri, qui per infusiónem et operatiónem Spíritus Sancti corda nostra puríficat et in caritáte confírmat. Ei súpplici prece dicámus: Da nobis, Dómine, Spíritum Sanctum tuum.

Præsta nobis, ut bona de manu tua semper grati suscipiámus,
—et mala quoque cum patiéntia accipiámus.

Concéde nobis non in magnis tantum rebus caritátem sectári,
—sed étiam in sólitis vitæ adiúnctis prótenus exercére.

Tríbue nobis a supérfluis abstinére,
—ut frátribus indigéntibus opem ferre valeámus.

Da nobis mortificatiónem Fílii tui in córpore nostro circumférre,
—qui nos vivificásti in córpore eius.


¶ Donu, Dio, al ni Vian Sanktan Spiriton.

Patro nia

Preĝo


Konservu, Dio, Vian familion,
por ke ĝi ĉiam estu erudita en bonaj faroj.
Konsolu nin en ĉi tiu tempo per Via protekto,
kaj konduku nin estonte al la bonoj superaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Jeĥ 18, 30-32


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj,
por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis,
kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo;
konvertu vin kaj vivu.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Zeĥ 1, 3-4


Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot,
kaj tiam Mi returnos Min al vi.
Ne estu kiel viaj patroj,
al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj;
– sed ili ne aŭskultis.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Dan 4, 24


Liberigu vin de viaj pekoj per justeco
kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj;
per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Konservu, Dio, Vian familion,
por ke ĝi ĉiam estu erudita en bonaj faroj.
Konsolu nin en ĉi tiu tempo per Via protekto,
kaj konduku nin estonte al la bonoj superaj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Flp 2, 12-15


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La Filo de homo estos transdonita al la nacianoj;
kaj ili lin mokos kaj sur lin kraĉos
kaj lin skurĝos kaj lin mortigos;
kaj post tri tagoj li releviĝos. – el Mar 10, 33-34

PREĜADO


Petoj


Glória et honor Deo, qui fœdus novum et ætérnum cum pópulo suo pépigit in sánguine Christi, et rénovat in sacraménto altáris. Sic eum rogémus: Bénedic, Dómine, pópulum tuum.

Dírige, Dómine, in voluntáte tua mentes populórum atque regéntium,
—ut sincére ad commúne ómnium bonum annitántur.

Auge devotiónem eórum, qui, relíctis ómnibus, secúti sunt Christum,
—ut præclárum homínibus sanctitátis Ecclésiæ testimónium præbeant et exémplum.

Qui cunctos hómines ad imáginem tuam fecísti,
—fac ut ab iniústa inæqualitáte abhórreant.

Omnes errántes ad tuam reduc amicítiam et veritátem,
—et doce nos illis adiuméntum impéndere.

Da defúnctis in tuam glóriam introíre,
—teque in ætérnum collaudáre.


¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Patro nia

Preĝo


Konservu, Dio, Vian familion,
por ke ĝi ĉiam estu erudita en bonaj faroj.
Konsolu nin en ĉi tiu tempo per Via protekto,
kaj konduku nin estonte al la bonoj superaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.