Dimanĉo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 3a Karesma Semajno > Dimanĉo


Psalmoj: Tria Semajno


► VESPERA LAŬDO (1)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Pentu,
kaj kredu al la evangelio,
diras la Sinjoro. – el Mar 1, 15

Dua Antifono


¶ Mi levos la pokalon de savo,
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. – Psa 116, 13

Tria Antifono


¶ Mian vivon neniu forprenas de mi,
sed mi ĝin demetas memvole,
kaj mi ĝin reprenos. – kp. Joh 10, 18

VORTO DE DIO


Legaĵo – el 2 Kor 6, 1-4


Ni petegas, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio;
ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
kaj en tago de savo Mi helpis vin;
jen nun la tempo de favoro;
jen nun la tago de savo.
Ni donu en nenio okazon por maledifo,
por ke oni ne kulpigu nian administradon;
sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio.

Responsorio


Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,

ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo diris:
Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li,
tiu neniam soifos. – el Joh 4, 13-14

Ciklo B

¶ Jesuo diris:
Forportu tion de ĉi tie;
ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. – el Joh 2, 16

Ciklo C

¶ Mi diras al vi:
Se vi ne pentos,
vi ĉiuj pereos. – el Luk 13, 5

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum glorificémus, qui magíster, exémplar et frater factus est noster. Ei supplicémus, dicéntes: Pópulum tuum vivífica, Dómine.

Christe, qui per ómnia nobis assimilátus es absque peccáto, da ut sciámus cum gaudéntibus gaudére et cum fléntibus flere,
—ut cáritas nostra magis in dies abúndet.

Concéde nobis tibi esuriénti ministráre in esuriéntibus,
—et tibi sitiénti in sitiéntibus.

Qui Lázarum a somno mortis excitásti,
—fac ut, qui ex peccáto mórtui sunt, per fidem et pæniténtiam rédeant ad vitam.

Fac ut multi vestígia tua impénsius atque perféctius sequántur,
—exémplo beátæ Maríæ Vírginis atque sanctórum.

Præsta, ut in glória tua defúncti resúrgant,
—ac tuo in ætérnum fruántur amóre.


¶ Vivigu, Sinjoro, vian popolon.

Patro nia

Preĝo


Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Ŝi manĝigas lin el pano de kompreno,

kaj akvon de saĝeco Ŝi trinkigas al li. – Sir 15, 3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 22, 19 - 23, 9


El la libro Eliro

Diras la Eternulo:

Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.

Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Vidvinon kaj orfon ne premu. Se vi ilin premos kaj ili krios al Mi, tiam Mi aŭdos ilian krion; kaj ekflamos Mia kolero, kaj Mi mortigos vin per glavo, kaj viaj edzinoj estos vidvinoj kaj viaj infanoj estos orfoj.

Se vi pruntedonos monon al iu el Mia popolo, al iu malriĉulo apud vi, ne estu por li premanto, ne metu sur lin procentojn.

Se vi prenos de via proksimulo veston kiel garantiaĵon, tiam antaŭ la subiro de la suno redonu ĝin al li; ĉar ĝi estas lia sola kovro, ĝi estas la vesto por lia korpo; en kio li dormos? Kaj kiam li krios al Mi, Mi aŭdos, ĉar Mi estas favorkora.

Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.

Vian abundon kaj sukon ne retenu; la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi.

Tiel same agu kun via bovo kaj via ŝafo; sep tagojn ĝi restu kun sia patrino, en la oka tago donu ĝin al Mi.

Estu por Mi sanktaj homoj; kaj viandon, disŝiritan sur la kampo, ne manĝu; al hundo ĵetu ĝin.

Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.

Ne sekvu la amason por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

Ankaŭ malriĉulon ne favoru en lia juĝa afero.

Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon erarvagantan, rekonduku ĝin al li.

Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.

Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.

De mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu; ĉar Mi ne pravigos maljustulon.

Donacojn ne akceptu; ĉar donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de virtuloj.

Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

Unua Responsorio


Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; el la mano de malvirtulo ilin savu.

Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; el la mano de malvirtulo ilin savu.

Dio elektis la malriĉulojn laŭ la mondo, por esti riĉaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno.

Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; el la mano de malvirtulo ilin savu.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; el la mano de malvirtulo ilin savu. – Psa 82, 3-4; kp. Jak 2, 5

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la Traktatoj pri Johano de la sankta episkopo Aŭgusteno

Venit mulier de Samaria haurire aquam

Et venit múlier. Forma Ecclésiæ, non iam iustificátæ, sed iam iustificándæ; nam hoc agit sermo. Venit ignára, invénit eum, et ágitur cum illa. Videámus quid, videámus quare venit múlier de Samaría hauríre aquam. Samaritáni ad Iudæórum gentem non pertinébant; alienígenæ enim fuérunt. Pértinet ad imáginem rei, quod ab alienígenis venit ista múlier, quæ typum gerébat Ecclésiæ; ventúra enim erat Ecclésia de géntibus, alienígena a génere Iudæórum.

Audiámus ergo in illa nos, et in illa agnoscámus nos, et in illa grátias Deo agámus pro nobis. Illa enim figúra erat, non véritas; quia et ipsa præmísit figúram, et facta est véritas. Nam crédidit in eum, qui de illa figúram nobis prætendébat. Venit ergo hauríre aquam. Simplíciter vénerat hauríre aquam, sicut solent vel viri vel féminæ.

Dicit ei Iesus: Da mihi bíbere. Discípuli enim eius abíerant in civitátem, ut cibos émerent. Dicit ergo ei múlier illa Samaritána: Quómodo tu, Iudæus cum sis, bíbere a me poscis, quæ sum múlier Samaritána? Non enim coutúntur Iudæi Samaritánis.

Vidétis alienígenas: omníno vásculis eórum Iudæi non utebántur. Et quia ferébat secum múlier vásculum unde aquam hauríret, eo miráta est, quia Iudæus petébat ab ea bíbere, quod non solébant fácere Iudæi. Ille autem, qui bíbere quærébat, fidem ipsíus mulíeris sitiébat.

Dénique audi quis petat bíbere. Respóndit Iesus et dixit ei: Si scires donum Dei, et quis est qui dicit tibi «Da mihi bíbere», tu fórsitan petísses ab eo, et dedísset tibi aquam vivam.

Petit bíbere, et promíttit bíbere. Eget quasi acceptúrus, et áffluit tamquam satiatúrus. Si scires, inquit, donum Dei. Donum Dei est Spíritus Sanctus. Sed adhuc mulíeri tecte lóquitur, et paulátim intrat in cor. Fortássis iam docet. Quid enim ista hortatióne suávius et benígnius? Si scires donum Dei, et scires quis est qui dicit tibi «Da mihi bíbere», tu fórsitan péteres, et daret tibi aquam vivam.

De qua ergo aqua datúrus est, nisi de illa de qua dictum est: Apud te est fons vitæ? Nam quómodo sítient qui inebriabúntur ab ubertáte domus tuæ?

Promittébat ergo sagínam quamdam et satietátem Spíritus Sancti, et illa nondum intellegébat; et non intéllegens, quid respondébat? Dicit ad eum múlier: Dómine, da mihi hanc aquam, ut non sítiam, neque véniam huc hauríre. Ad labórem indigéntia cogébat, et labórem infírmitas recusábat. Utinam audíret: Veníte ad me, omnes qui laborátis et oneráti estis, et ego vos refíciam! Hoc enim ei dicébat Iesus, ut iam non laboráret; sed illa nondum intellegébat.


Originala teksto: Augustinus († 430): Tractatus 15 in Ioannem, 10-12.16-17; en: Corpus Christianorum Latinorum 36, 154-156

Dua Responsorio


Jesuo kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. Kiu kredas al mi, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li.

Jesuo kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. Kiu kredas al mi, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li.

Kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos.

Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. Kiu kredas al mi, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li. – el Joh 7, 37-39; 4, 14

PREĜO


Ni preĝu.
Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Unua Antifono


¶ Pli ol la bruo de multego da akvo,
Viaj leĝoj estas tre fidindaj. – el Psa 93, 4-5

Dua Antifono


¶ Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj;
prikantu kaj gloregu Lin eterne. – kp. Dan 3, 77-78

Tria Antifono


¶ Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj,
gloru la Eternulon. – el Psa 148, 11.7

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Neĥ 8, 9-10


Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio;
ne malĝoju kaj ne ploru.
Ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro;
kaj ne malĝoju,
ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.

Responsorio


Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.

Vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj,

Vi nin kompatu, Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 01.15; el Jes 53, 5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Venas la horo, kaj jam estas,
kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero;
ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj. – Joh 4, 23

Ciklo B

¶ Detruu ĉi tiun sanktejon,
kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. – el Joh 2, 19.21

Ciklo C

¶ Tial ni,
pravigite per fido,
havu pacon kun Dio
per nia Sinjoro Jesuo Kristo – Rom 5, 1

PREĜADO


Petoj


Redemptórem nostrum, qui hoc tempus salútis nobis benígne méruit, benedicámus, eúmque súpplices exorémus: Spíritum novum crea in nobis, Dómine.

Christe, vita nostra, qui per baptísmum nos mýstice tecum sepelíri donásti ac per eúndem tecum resuscitári voluísti,
—tríbue nos hódie in novitáte vitæ ambuláre.

Dómine, qui ómnibus benefecísti,
—fac nos étiam de commúni ómnium bono esse sollícitos.

Tríbue nobis ad terrénam civitátem ædificándam concórditer operári,
—et simul cæléstem inquírere.

Médice córporum et animárum, sana nostri vúlnera cordis,
—ut contínua capiámus subsídia sanctitátis.


¶ Spiriton fidelan novigu en ni. – kp. Psa 51, 12

Patro nia

Preĝo


Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – 1 Tes 4, 1.7


Fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo,
ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio
(kaj vi ja tiel iradas),
tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jes 30, 15.18


Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:
Per pento kaj trankvileco vi saviĝus,
en kvieteco kaj fido estus via forto;
sed vi ne volis.
Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros,
kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos;
ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo;
feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Rea 4, 29-31


Vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion;
kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo,
tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema;
Li ne forlasos vin nek pereigos vin,
kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Liberigu nin, ho ĉiopova Reĝo, pro Via nomo,
kaj donu al ni la ŝancon penti. – kp. Saĝ 12,10

Dua Antifono


¶ Ni elaĉetiĝis per multekosta sango,
kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta,
la sango de Kristo. – kp. 1 Pet 1, 18-19

Tria Antifono


¶ Vere, niajn malsanojn li portis sur si,
kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis. – el Jes 53, 4

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 9, 24-25


Ĉu vi ne scias,
ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras,
sed nur unu ricevas la premion?
Tiel same kuru, por ke vi atingu.
Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio.
Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon;
sed ni, nepereontan.

Responsorio


Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,

ĉar ni pekis antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Kaj multe pli multaj kredis,
kaj ili diris al la virino:
Jam ne pro via diro ni kredas,
ĉar ni mem aŭdis lin;
kaj ni scias,
ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo. – kp. Joh 4, 41-42

Ciklo B

¶ Kiam Jesuo estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo,
multaj fidis al lia nomo,
vidante la signojn, kiujn li faris. – Joh 2, 23

Ciklo C

¶ Sinjoro, lasu la fig-arbon resti ankaŭ ĉi tiun jaron,
ĝis mi fosos ĉirkaŭ ĝi kaj metos sterkon;
eble ĝi poste donos frukton. – kp. Luk 13, 8-9

PREĜADO


Petoj


Laŭdon al Dio, la Patro,
kies Vorto restas eterne,
kies semo neniam pereos.
Li volis nove naski Sian elektitan popolon.
Al Li ni preĝu:
Estu favora, Dio, al Via popolo.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Por la eklezio,
– ke ĝi deziru vivi ne sole per la pano, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el Via buŝo.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Por nia gento kaj por ĉiuj aliaj homoj,
– ke ni sen diskriminacio amu la aliajn kaj edifu ilin en bono kaj paco.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Por la baptotaj,
– ke ankaŭ el ili, kiel vivantaj ŝtonoj, konstruiĝu Via spirita domo.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Por ni kaj ĉiuj aliaj pekuloj,
– ke ni aŭskultu la predikon, kiu vokas al pentofaro, kaj ke ni konvertiĝu.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Por la mortantoj,
– ke ili renkontu Kriston la juĝiston esperplene, kaj ĝoje kontemplu Vin eterne.

¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Patro nia

Preĝo


Bona Dio, fonto de kompato,
Vi proponas al ni faston, preĝadon kaj karitatajn agadojn
kiel riparon de la pekoj.
Rigardu korfavore nin,
humile agnoskantajn nian mizeron,
kaj per Via boneco savu nin,
prematajn de la pento pro niaj kulpoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.