Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 3a Karesma Semajno > Lundo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu, kaj kredu al la evangelio.

Ĉar la regno de Dio alproksimiĝis. – kp. Mar 1, 15

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 24, 1-18


El la libro Eliro

Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li.

Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros. Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael. Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. Moseo prenis duonon de la sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li ŝprucigis sur la altaron. Kaj li prenis la libron de la interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. Kaj Moseo prenis la sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris: Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj vortoj.

Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. Kaj leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio. Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.

Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton. Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj. Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

Unua Responsorio


La Eternulo igis Moseon aŭskulti Lian voĉon, Li kondukis lin en la malluman nubon. La Eternulo donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, la leĝon de vivo kaj de scio, por instrui la interligon al Jakob, kaj al Izrael Liajn decidojn.

La Eternulo igis Moseon aŭskulti Lian voĉon, Li kondukis lin en la malluman nubon. La Eternulo donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, la leĝon de vivo kaj de scio, por instrui la interligon al Jakob, kaj al Izrael Liajn decidojn.

Li estis tiu, kiu estis en la komunumo en la dezerto kun la anĝelo, kiu parolis kun li sur la monto Sinaj.

La Eternulo donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, la leĝon de vivo kaj de scio, por instrui la interligon al Jakob, kaj al Izrael Liajn decidojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo igis Moseon aŭskulti Lian voĉon, Li kondukis lin en la malluman nubon. La Eternulo donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo, la leĝon de vivo kaj de scio, por instrui la interligon al Jakob, kaj al Izrael Liajn decidojn. – Sir 45, 4; el Ago 7, 38

Dua Legaĵo – Bazilio la Granda


El la predikoj de la sankta episkopo Bazilio la Granda

Qui gloriatur, in Domino glorietur

Ne gloriétur sápiens in sapiéntia sua, et ne gloriétur fortis in fortitúdine sua, et ne gloriétur dives in divítiis suis.

Sed quænam est vera gloriátio, et in quo magnus est homo? In hoc, inquit, gloriétur qui gloriátur, si cognóscit ac intéllegit quod ego sim Dóminus.

Hæc est sublímitas hóminis, hæc est glória atque maiéstas, vere cognóscere quod magnum est, eíque adhærére, et glóriam a Dómino glóriæ conquírere. Ait enim Apóstolus: Qui gloriátur, in Dómino gloriétur; ubi dicit: Christus factus est nobis sapiéntia a Deo, et iustítia et sanctificátio et redémptio; ut quemádmodum scriptum est: Qui gloriátur, in Dómino gloriétur.

Hæc est enim perfécta ac íntegra in Deo gloriátio, cum quis non ob suam iustítiam extóllitur, sed novit destítui se quidem vero iustítia, verum sola in Christum fide iustificátum esse.

Atque in hoc gloriátur Paulus, quod iustítiam suam contémnat; quærat vero eam, quæ per Christum est, quæ ex Deo est, iustítiam in fide; ut cognóscat illum et virtútem resurrectiónis eius et communiónem afflictiónum ipsíus, confórmis factus morti eius, si quo modo ad resurrectiónem mortuórum pertíngat.

Hic cécidit supérbiæ altitúdo omnis. Nihil unde gloriári queas relíctum est tibi, o homo, cuius vidélicet gloriátio ac spes sita in eo sit, ut mortífices tua ómnia, quærásque futúram in Christo vitam; cuius cum habeámus primítias, iam in his sumus, omníno in grátia ac dono Dei vivéntes.

Et Deus quidem est, qui operátur in nobis et velle et effícere, pro bona voluntáte. Rursus Deus sapiéntiam suam, quam in nostram glóriam prædestinávit, revélat per Spíritum suum.

Præstat Deus vires ac robur in labóribus. Abundántius ómnibus laborávi, inquit Paulus; non ego autem, sed grátia Dei, quæ est mecum.

Eximit Deus de perículis præter omnem humánam spem. Ipsi, inquit, in nobismetípsis respónsum mortis habúimus, ut non simus fidéntes in nobis, sed in Deo, qui súscitat mórtuos; qui ex tanta morte nos erípuit et éripit; in quem sperámus, quóniam et adhuc erípiet.


Originala teksto: Basilius Magnus († 379), Hom. 20, De humilitate, 3; en: Patrologia Græca 31, 530-531

Dua Responsorio


Koni Vin, ho Eternulo, estas perfekta justeco. Kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco.

Koni Vin, ho Eternulo, estas perfekta justeco. Kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco.

Jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

Kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Koni Vin, ho Eternulo, estas perfekta justeco. Kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco. – Saĝ 15, 3; Joh 17, 3

PREĜO


Ni preĝu.
Per Via daŭra favoro, Dio, purigu Vian eklezion kaj ŝirmu ĝin,
kaj, ĉar sen Vi ĝi ne povas resti en la savo,
Vi ĉiam gvidu ĝin per Viaj donacoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Eli 19, 4-6a


Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj
kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon,
vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj,
ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Vere mi diras al vi:
Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. – el Luk 4, 24

PREĜADO


Petoj


Benedíctus Iesus, salvátor noster, qui per mortem suam salútis nobis sémitam reserávit. Orémus: Dírige, Dómine, pópulum tuum in viam rectam.

Miséricors Deus, qui per baptísmum novitátem vitæ nobis dedísti,
—fac ut magis in dies tuæ conformémur imágini.

Præsta, ut indigéntes benevoléntia nostra hódie lætificémus,
—eísque subveniéntes teípsum inveniámus.

Tríbue nobis bonum, rectum et verum coram te operári,
—teque semper toto corde requírere.

Quæ contra unitátem famíliæ tuæ commísimus, benígnus indúlge,
—atque cor unum et ánimam unam nos esse concéde.


¶ Direktu, Sinjoro, vian popolon al la ĝusta vojo.

Patro nia

Preĝo


Per Via daŭra favoro, Dio, purigu Vian eklezion kaj ŝirmu ĝin,
kaj, ĉar sen Vi ĝi ne povas resti en la savo,
Vi ĉiam gvidu ĝin per Viaj donacoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 11, 23-24a


Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion,
kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu.
Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan
kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 18, 23


Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo;
kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 58, 6a.7


Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi,
se vi derompos vian panon por malsatulo
kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon;
se, vidante nudulon, vi lin vestos,
kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Per Via daŭra favoro, Dio, purigu Vian eklezion kaj ŝirmu ĝin,
kaj, ĉar sen Vi ĝi ne povas resti en la savo,
Vi ĉiam gvidu ĝin per Viaj donacoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 12, 1-2


Mi vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio,
ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio,
kio estas via racia servo.
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo;
sed aliformiĝu per renovigado de via menso,
por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jesuo foriris,
trapasinte tra ilia mezo. – kp. Luk 4, 30

PREĜADO


Petoj


Dóminum Iesum Christum, qui nos pópulum suum a peccátis salvos fecit, humíliter invocémus: Iesu, Fili David, miserére nostri.

Orámus te, Christe, pro sancta Ecclésia tua, pro qua teípsum tradidísti ut eam sanctificáres, mundans lavácro aquæ in verbo vitæ;
—continénter rénova eam et purífica pæniténtia.

Magíster bone, notam fac iuvénibus viam, quam unicuíque eórum mandásti,
—ut ámbulent in ea et bene sit eis.

Qui misértus es ómnium languórum, érige spem ægrotántium et sana eos,
—nosque fac de iis sublevándis sollícitos.

Redde nos mémores dignitátis, quam per baptísmum nobis dedísti,
—ut tibi semper vivámus.

Pacem et glóriam largíre defúnctis,
—nobísque cum illis aliquándo tecum regnáre concéde.


¶ Jesuo, filo de David, kompatu nin. – kp. Mar 10, 47

Patro nia

Preĝo


Per Via daŭra favoro, Dio, purigu Vian eklezion kaj ŝirmu ĝin,
kaj, ĉar sen Vi ĝi ne povas resti en la savo,
Vi ĉiam gvidu ĝin per Viaj donacoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.