Mardo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 3a Karesma Semajno > Mardo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Jen nun la tempo de favoro.

Jen nun la tago de savo. – el 2 Kor 6, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 32, 1-20


El la libro Eliro

Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li. Tiam diris al ili Aaron: Elprenu la orajn orelringojn, kiuj estas en la oreloj de viaj edzinoj, de viaj filoj, kaj de viaj filinoj, kaj alportu al mi. Kaj la tuta popolo elprenis la orajn orelringojn, kiuj estis en iliaj oreloj, kaj alportis al Aaron. Kaj li prenis tion el iliaj manoj kaj formis ĝin per ĉizilo kaj faris el ĝi fanditan bovidon. Kaj ili diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. Kiam Aaron tion vidis, li konstruis altaron antaŭ ĝi; kaj Aaron proklamis kaj diris: Morgaŭ estos festo de la Eternulo. Kaj ili leviĝis frue la sekvantan tagon kaj oferis bruloferojn kaj alportis pacoferojn; kaj la popolo sidiĝis, por manĝi kaj trinki, kaj ili leviĝis, por ludi.

Tiam la Eternulo diris al Moseo: Iru, iru malsupren; ĉar malvirtiĝis via popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta. Rapide ili forflankiĝis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili; ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al ĝi kaj alportis al ĝi oferojn, kaj diris: Jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elirigis vin el la lando Egipta. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Mi vidas ĉi tiun popolon, ĝi estas popolo malmolnuka. Lasu do Min, kaj ekflamos Mia kolero kontraŭ ilin, kaj Mi ilin ekstermos, kaj Mi faros vin granda popolo.

Sed Moseo ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj diris: Por kio, ho Eternulo, Via kolero estas ekflamonta kontraŭ Vian popolon, kiun Vi elirigis el la lando Egipta per granda forto kaj per potenca mano? Por kio la Egiptoj diru: Por malbono Li elirigis ilin, por mortigi ilin en la montoj kaj por ekstermi ilin de sur la tero? Forlasu Vian flaman koleron kaj fordecidu la malbonon kontraŭ Via popolo. Rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris per Vi, kaj al kiuj Vi diris: Mi multigos vian semon kiel la steloj de la ĉielo, kaj la tutan tiun landon, pri kiu Mi parolis, Mi donos al viaj idoj, kaj ili posedos ĝin eterne. Kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, pri kiu Li diris, ke Li faros ĝin al Sia popolo.

Moseo sin returnis kaj malsupreniris de la monto, kaj la du tabeloj de atesto estis en liaj manoj, tabeloj, sur kiuj estis skribite ambaŭflanke; sur unu flanko kaj sur la alia estis skribite sur ili. Kaj la tabeloj estis faritaĵo de Dio, kaj la skribo estis skribo de Dio, gravurita sur la tabeloj. Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro. Sed tiu diris: Tio ne estas kriado de venko, nek kriado de malvenko, sed bruon de kantantoj mi aŭdas.

Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto. Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis ĝin per fajro kaj disfrakasis ĝis pulvoreco kaj disŝutis sur akvo kaj trinkigis ĝin al la Izraelidoj.

Unua Responsorio


Ili ŝanĝis sian honoron en bildon de bovo, kiu manĝas herbon. Ili forgesis Dion, sian savanton, kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

Ili ŝanĝis sian honoron en bildon de bovo, kiu manĝas herbon. Ili forgesis Dion, sian savanton, kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

Ilia sensaĝa koro mallumiĝis, kaj ili ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta estaĵo.

Ili forgesis Dion, sian savanton, kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili ŝanĝis sian honoron en bildon de bovo, kiu manĝas herbon. Ili forgesis Dion, sian savanton, kiu faris grandajn farojn en Egiptujo, timindaĵojn apud la Ruĝa Maro. – el Psa 106, 20-22; kp. Rom 1, 21.23

Dua Legaĵo – Petro Krizologo


El la predikoj de la sankta episkopo Petro Krizologo

Quod oratio pulsat, impetrat ieiunium, misericordia accipit

Tria sunt, tria, fratres, per quæ stat fides, constat devótio, manet virtus. Orátio, ieiúnium misericórdia. Quod orátio pulsat, ímpetrat ieiúnium, misericórdia áccipit. Orátio, misericórdia, ieiúnium, sunt hæc tria unum, dant hæc sibi ínvicem vitam.

Est namque oratiónis ánima ieiúnium, ieiúnii vita misericórdia est. Hæc nemo rescíndat, nésciunt separári. Horum qui unum tantum habet, vel ista qui simul non habet, nihil habet. Ergo qui orat ieiúnet; qui ieiúnat, misereátur; áudiat peténtem, qui petens optat audíri; audítum Dei áperit sibi, qui suum supplicánti non claudit audítum.

Ieiúnium ieiunátor intéllegat; esuriéntem séntiat, qui vult Deum sentíre quod ésurit; misereátur qui misericórdiam sperat; pietátem qui quærit, fáciat; qui præstári sibi vult, præstet. Improbus petítor est qui, quod álii negat, sibi póstulat.

Homo, esto tibi misericórdiæ forma; sic quómodo vis, quantum vis, quam cito vis, misericórdiam tibi fíeri; tam cito áliis tantum, táliter ipse miserére.

Ergo orátio, misericórdia, ieiúnium, sint unum patrocínium pro nobis ad Deum, pro nobis hæc advocátio sint una, una hæc pro nobis orátio sint trifórmis.

Quod ergo contémptu perdídimus, ieiúniis conquirámus; ánimas nostras ieiúniis immolémus, quia nihil est quod Deo præstántius offérre possímus probánte Prophéta, cum dicit: Sacrifícium Deo spíritus contribulátus; cor contrítum et humiliátum Deus non spernit.

Homo, offer Deo ánimam tuam, et offer oblatiónem ieiúnii, ut sit pura hóstia, sacrifícium sanctum, vivens víctima, quæ et tibi máneat, et data sit Deo. Hoc qui non déderit Deo, excusátus non erit, quia datúrus se non potest non habére.

Sed accépta ut sint ista, misericórdia subsequátur; ieiúnium non gérminat, si de misericórdia non rigétur, siccátur ieiúnium misericórdiæ siccitáte; quod imber terris, hoc ieiúnio misericórdia est. Quamvis cor éxcolat, carnem mundet, eradícet vítia, virtútes serat, si misericórdiæ fluénta non déderit, fructum non cólligit ieiunátor.

Ieiunátor, ager tuus misericórdia ieiunánte ieiúnat; ieiunátor, quod tu in misericórdia fúderis, tibi in hórreo hoc redúndat. Homo, ergo, ne servándo perdas, cóllige prorogándo; homo, dando páuperi, da tibi; quia, quod tu álteri non relíqueris, non habébis.


Originala teksto: Petrus Chrysologus († 450): Sermo 43; en: Patrologia Latina 52, 320.322

Dua Responsorio


Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko.

Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko.

Kiu faras almozojn kaj justecon, tiu pleniĝos per vivo.

Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko. – el Tob 12, 8-9

PREĜO


Ni preĝu.
Neniam, Dio, manku al ni Via graco.
Ĝi dediĉigu nin al sankta servado
kaj akirigu al ni la frukton de Via savo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Joe 2, 12-13


Returnu vin al Mi per via tuta koro,
kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn,
kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio;
ĉar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema,
kaj Li bedaŭras malfeliĉon.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mi ne diras al vi, Petro: Ĝis sep fojoj;
sed: Ĝis sepdekoble sep fojoj. – el Mat 18, 22

PREĜADO


Petoj


Benedicámus Christo, qui se nobis dedit ut panem de cælo descendéntem, atque ad eum oratiónem nostram dirigámus: Christe, panis et medéla animárum, róbora nos.

Dómine, fac ut, eucharístico satiáti convívio,
—dona sacrifícii paschális plene participémus.

Tríbue nobis verbum tuum in corde bono et óptimo retinére,
—ut fructum afferámus in patiéntia.

Fac ut in perficiéndo órdine mundi tibi álacres cooperémur,
—ut per Ecclésiam tuam præcónium pacis facílius diffundátur.

Peccávimus, Dómine, peccávimus,
—dele iniquitátes nostras grátia tua salutári.


¶ Kristo, pano kaj kuracilo de la animoj, fortigu nin.

Patro nia

Preĝo


Neniam, Dio, manku al ni Via graco.
Ĝi dediĉigu nin al sankta servado
kaj akirigu al ni la frukton de Via savo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Joe 2, 17


Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:
Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon,
kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon,
la nacioj ne moku ilin.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 3, 25


Kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj,
de nia juneco ĝis la nuna tago,
kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Jes 58, 1-2


Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin,
laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro,
kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon
kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
Min ili ĉiutage serĉas,
kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn;
kiel popolo, kiu faras bonon
kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Neniam, Dio, manku al ni Via graco.
Ĝi dediĉigu nin al sankta servado
kaj akirigu al ni la frukton de Via savo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jak 2, 14.17-18


Kia estas la profito, miaj fratoj,
se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn?
ĉu tiu fido povas lin savi?
Fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
Montru al mi vian fidon aparte de faroj,
kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi,
se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato. – el Mat 18, 35

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, a quo iubémur ut vigilántiam et oratiónem advérsus tentatiónes adhibeámus, eníxe deprecémur: Atténde, Dómine, et miserére.

Christe Iesu, qui congregátis ad orándum in nómine tuo te affutúrum promisísti,
—nos tecum Patrem in Spíritu Sancto semper oráre concéde.

Cæléstis Sponse, máculas ab Ecclésia tua dilécta exclúde,
—eámque ambuláre concéde in spe et virtúte Spíritus Sancti.

Hóminis amátor, redde nos sollícitos de próximo nostro, sicut unicuíque mandásti,
—ut salutáre lumen tuum vivídius ómnibus effúlgeat.

Rex pacífice, da pacem tuam in mundo vigére,
—ut præséntia tua salutáris ubíque magis percipiátur.

Omnibus defúnctis beátæ æternitátis intróitum résera,
—eísque incorruptiónis áperi limen et glóriæ.


¶ Atentu, Sinjoro, kaj kompatu.

Patro nia

Preĝo


Neniam, Dio, manku al ni Via graco.
Ĝi dediĉigu nin al sankta servado
kaj akirigu al ni la frukton de Via savo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.