Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 3a Karesma Semajno > Merkredo


Psalmoj: Tria Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj.

Faru al vi novan koron kaj novan spiriton. – el Jeĥ 18, 30-31

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 33, 7-11.18-23; 34, 5-9.29-35


El la libro Eliro

Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro. Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon. Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo. Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo. Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.

Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron. Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi: kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. Kaj Li diris: Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva. Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko. Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos. Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.

Kaj la Eternulo malleviĝis en nubo, kaj Moseo stariĝis apud Li tie kaj alvokis la nomon de la Eternulo. Kaj la Eternulo preteriris antaŭ li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaŭ kiu neniu estas senkulpa; kiu punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj! Kaj rapide Moseo kliniĝis ĝis la tero kaj faris adoron. Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.

Kiam Moseo estis malsupreniranta de la monto Sinaj kaj la du tabeloj de atesto estis en la manoj de Moseo dum lia malsuprenirado de la monto, Moseo ne sciis, ke la haŭto de lia vizaĝo lumradiis pro tio, ke li parolis kun Li. Kaj Aaron kaj ĉiuj Izraelidoj ekvidis Moseon, kaj jen la haŭto de lia vizaĝo lumradias; kaj ili timis alproksimiĝi al li. Sed Moseo vokis ilin, kaj returniĝis al li Aaron kaj ĉiuj ĉefoj de la komunumo, kaj Moseo ekparolis al ili. Poste alproksimiĝis ĉiuj Izraelidoj; kaj li ordonis al ili ĉion, kion diris al li la Eternulo sur la monto Sinaj.

Kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon. Kiam Moseo venadis antaŭ la Eternulon, por paroli kun Li, li formetadis la kovrotukon ĝis sia eliro; kaj elirinte, li diradis al la Izraelidoj tion, kio estis ordonita al li. Kaj la Izraelidoj vidis, ke la haŭto de la vizaĝo de Moseo lumradias; kaj tiam Moseo denove metis la kovrotukon sur sian vizaĝon, ĝis li eniris, por paroli kun Li.

Unua Responsorio


Moseo metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta. Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Moseo metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta. Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro.

Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Moseo metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta. Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito. – kp. 2 Kor 3, 13.18.15

Dua Legaĵo – Teofilo el Antioĥio


El la libro de la sankta episkopo Teofilo el Antioĥio al Aŭtoliko

Beati mundo corde, quoniam ipsi Deum videbunt

Si dicas: Osténde mihi Deum tuum; dicam tibi: Osténde mihi hóminem tuum, et ego tibi osténdam Deum meum. Proínde osténde an óculi mentis tuæ vídeant, et aures cordis tui áudiant.

Quemádmodum enim, qui vident óculis córporis, percípiunt quæ in hac vita terréna peragúntur, ac ea quæ inter se dífferunt explórant, lucem et ténebras, album et nigrum, defórme et formósum, concínnum et inconcínnum, apte diménsum et inépte, pártibus excédens et mútilum; quod idem étiam de iis dicéndum, quæ sub aures cadunt, acútis sonis aut grávibus aut iucúndis; ita étiam se habent aures cordis et óculi mentis, ut Deum vidére possint.

Vidétur enim Deus ab iis qui eum vidére possunt, síquidem óculos mentis apértos habent. Omnes enim habent óculos, sed quidam calígine suffúsos, ac solis lucem non vidéntes. Neque ex eo quod cæci non vídeant, idcírco lŭ solis non lucet, sed sibi ipsis assígnent cæci et suis óculis. Sic et tu mentis tuæ óculos calígine suffúsos habes ob peccáta et malas actiónes tuas.

Ut spéculum renídens, ita ánimam hóminis puram esse decet. Cum ígitur ærúgo in spéculo exstíterit, non potest hóminis vultus in spéculo cónspici; ita, cum peccátum in hómine fúerit, non potest quisquam huiúsmodi Deum vidére.

Sed, si vis, potes sanári: da te médico, et punget óculos mentis et cordis tui. Quis est iste médicus? Deus, qui per Verbum et sapiéntiam sanat et vivíficat. Deus per Verbum et sapiéntiam cóndidit univérsa: nam Verbo eius firmáti sunt cæli, et Spíritu eius omnis virtus eórum. Præstantíssima est illíus sapiéntia. Deus in sapiéntia terram fundávit; cælos præparávit in prudéntia; in sensu disrúpti abýssi, et nubes rorem effudérunt.

Hæc si intéllegis, o homo, et pure et sancte ac iuste vivas, potes Deum vidére; sed ante ómnia præeant in corde tuo fides et timor Dei, tuncque hæc intélleges. Cum mortalitátem deposúeris et immortalitátem indúeris, tunc Deum pro méritis vidébis. Excitat enim tuam carnem cum ánima immortálem Deus, ac tunc factus immortális immortálem vidébis, si nunc ei credíderis.


Originala teksto: Theophilus Antiochenus († ĉ. 183): Ad Autolycum Lib. 1, 2.7; en: Patrologia Græca 6, 1026-1027.1035

Dua Responsorio


Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo. Ni aprobigu nin en pacienco kaj en multa fastado, per la armaĵo de justeco, en la potenco de Dio.

Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo. Ni aprobigu nin en pacienco kaj en multa fastado per la armaĵo de justeco, en la potenco de Dio.

En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio,

en pacienco kaj en multa fastado, per la armaĵo de justeco, en la potenco de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo. Ni aprobigu nin en pacienco kaj en multa fastado per la armaĵo de justeco, en la potenco de Dio. – kp. 2 Kor 6, 2.4.7

PREĜO


Ni preĝu.
Donu, Dio, ni petas, ke ni,
eruditaj per la karesma observado,
kaj nutritaj per Via vorto,
en sankta sinregado estu devotaj al Vi el tuta koro,
kaj en nia preĝado al Vi ĉiam estu unu-animaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rea 7, 6.8-9


Vin elektis la Eternulo, via Dio,
ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Pro la amo de la Eternulo al vi,
kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj,
la Eternulo elkondukis vin per forta mano
kaj liberigis vin el la domo de sklaveco,
el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.
Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio,
Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon
rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj
dum mil generacioj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn;
mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. – Mat 5, 17

PREĜADO


Petoj


Benedicátur Auctor salútis nostræ, qui vult hómines fíeri in se novam creatúram, ut vétera tránseant et ómnia renovéntur. Quaprópter viva spe fulti eum rogémus: Rénova nos, Dómine, in Spíritu tuo.

Dómine, qui cælum novum terrámque novam promisísti, semper nos rénova per Spíritum tuum,
—ut in cælésti Ierúsalem te iúgiter perfruámur.

Da nos tecum operári ut hunc mundum Spíritu tuo imbuámus,
—atque in iustítia, caritáte et pace cívitas terréna finem suum efficácius assequátur.

Tríbue nos omnes desídias et neglegéntias castigáre,
—et supérnis delectári munéribus.

Líbera nos a malo,
—nosque a fascinatióne nugacitátis, quæ bona obscúrat, defénde.


¶ Novigu nin, Sinjoro, en via Spirito.

Patro nia

Preĝo


Donu, Dio, ni petas, ke ni,
eruditaj per la karesma observado,
kaj nutritaj per Via vorto,
en sankta sinregado estu devotaj al Vi el tuta koro,
kaj en nia preĝado al Vi ĉiam estu unu-animaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Jeĥ 18, 30-32


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj,
por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis,
kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo;
konvertu vin kaj vivu.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Zeĥ 1, 3-4


Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot,
kaj tiam Mi returnos Min al vi.
Ne estu kiel viaj patroj,
al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj;
– sed ili ne aŭskultis.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Dan 4, 24


Liberigu vin de viaj pekoj per justeco
kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj;
per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Donu, Dio, ni petas, ke ni,
eruditaj per la karesma observado,
kaj nutritaj per Via vorto,
en sankta sinregado estu devotaj al Vi el tuta koro,
kaj en nia preĝado al Vi ĉiam estu unu-animaj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Flp 2, 12-15


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiu observos la ordonojn de Dio kaj instruos,
tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo. – kp. Mat 5, 19

PREĜADO


Petoj


Deum omnipoténtem et providéntem exaltémus. Ipse scit ómnia, quibus índiget pópulus suus, sed vult nos primum de regno suo sollícitos. Ideo acclamémus: Advéniat regnum tuum et iustítia eius.

Pater sancte, qui Christum ut pastórem animárum nostrárum dedísti, adésto pastóribus et pópulis eórum diligéntiæ créditis, ne gregi desit cura pastóris,
—neque pastóribus obœdiéntia gregis.

Induc christiános, ut fratérna pietáte infírmis aŭiliéntur,
—et ipsi Fílio tuo in iis subvéniant.

Fac ut nondum Evangélio credéntes Ecclésiam tuam ingrediántur,
—eámque bonis opéribus semper ædíficent in caritáte.

Da nobis peccatóribus véniam a te impetráre,
—et simul reconciliári cum Ecclésia tua.

Præsta, ut defúncti ad vitam tránseant ætérnam,
—et semper tecum commoréntur.


¶ Venu Via regno kaj ties justeco.

Patro nia

Preĝo


Donu, Dio, ni petas, ke ni,
eruditaj per la karesma observado,
kaj nutritaj per Via vorto,
en sankta sinregado estu devotaj al Vi el tuta koro,
kaj en nia preĝado al Vi ĉiam estu unu-animaj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.