Vespera Laŭdo (1+2)


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Sankta Semajno > Konstantaj Partoj > Vespera Laŭdo (1+2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Vexilla regis prodeunt


Reĝ-insignoj jen leviĝas,
kruc-sekreto bril-lucidas.
Sur ĝi vivo agonias,
sed la kruco grac-radias.

Vundoj kovras korpon Lian,
bruston Lian lanc’ trapikas.
Fluas sango kun la akvo,
Di-indulgon ĝi efikas.

Plenumiĝas vort’ eterna,
de Davida kant’ devena,
ke mond-fame de la arbo
Dio regas, mondon benas.

Arbo bela kaj lucida,
ornamita reĝ-insigne,
inter trunkoj selektita,
Dian korpon portu digne.

Ho feliĉa tiu arbo,
ĉar ĝi Dian korpon tenas.
Pendigita mond-redempto
perdon de l’ infer’ reprenas.

Estu, kruco, salutata,
ho espero, vi tre kara.
Al honestaj gracon donu,
la indulgon al pekantaj.

Triunuo, Vi famiĝu,
tuta mondo Vin adoru.
Per la kruco Vi malfermu
vojon al la venk’ kaj gloro. Amen.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: anonima, 1985 en Ni vivu laŭeble plej bele • 2001 en ADORU 294 • ne kantebla laŭ melodioj por la ambrozia strofo