Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Sankta Semajno > Konstantaj Partoj > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Pange, lingua … certaminis


Kantu, lango, pri la venko
en miriga ĉi milit',
kaj la kruc-trofeon gloru
per peano laŭ merit',
sur la kruc' la Mond-savanto
venkis kiel oferit'.

Jam l' unua hom' afliktis
la Kreinton per ĉagren',
pro la ĝu' de l' frukt' fatala
lin ekligis mort-katen':
sed elektis Dio novan
arbon pro l' homara ben'.

Tiu ĉi ofer' konvenis
al la Dia sav-postul',
ke l' perfida ruz' vaniĝu
per pli bona do kalkul',
ke la san' refortu tie,
kie vundis Malicul'.

Kiam venis do la tempo
al la pleno de matur',
sendis Patro-Di' la Filon
teren el ĉiela pur',
naskiĝontan el la ventro
de virgin' en hom-figur'.

Kiam jen post tridek jaroj
sonis Lia lasta hor',
Li, laŭvole destinita,
sin fordonis kun fervor'
kaj, ŝafido sur la kruco,
sin oferis pro favor'.

Al la Triunu' beata
estu do eterna glor',
sama estu al la Patro,
Filo kaj Spirit' ador':
Triunuon tiun laŭdu
l' universo pro honor'! Amen.

latina T: Venantius Fortunatus, 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • 2001 en ADORU 293