Paska Dimanĉo
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Festociklo > Paska Tempo antaŭ Ĉieliro > 1a Paska Semajno > Paska Dimanĉo
Stato:
→ HORO DE LA LEGAĴOJ→ INVITATORIO
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)
HORO DE LA LEGAĴOJ
La Liturgio de la Paska Nokto anstataŭas la Horon de la Legaĵoj: Tiuj, kiuj ne ĉeestis tiun solenon, legu almenaŭ kvar legaĵojn el ĝi kune kun la ĉantoj kaj preĝoj. La sekvantaj tekstoj estas preferataj.
La Horo komenciĝas rekte per la unua legaĵo.
Unua Legaĵo – Eli 14, 15 - 15, 1
El la libro Eliro
La Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? Diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.
Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.
Tiam Moseo kaj la Izraelidoj kantis ĉi tiun kanton al la Eternulo, kaj parolis jene:
Unua Responsorio – Eli 15, 1-6.17-18
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin. – ADORU 313.3
Mi kantos al la Eternulo, / ĉar Li alte leviĝis; *
ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin.
Mia forto kaj glor-kanto estas la Eternulo, *
kaj Li estis por mi savo.
Li estas mia Dio, kaj mi Lin gloros, *
la Dio de mia patro, kaj mi Lin altigos.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin.
La Eternulo estas viro de milito, *
Eternulo estas Lia nomo;
la ĉarojn de Faraono kaj lian militistaron Li ĵetis en la maron. *
kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Ruĝa Maro.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin.
Abismoj ilin kovris; *
ili falis en la profundojn kiel ŝtono.
Via dekstra mano, ho Eternulo, estas glora per forto, *
Via dekstra mano, ho Eternulo, disbatas malamikon.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin.
Vi venigos ilin, kaj plantos ilin *
sur la monto de Via heredo,
sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, *
en la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin.
La Eternulo reĝos *
ĉiam kaj eterne.
¶ Al Dio mi kantos,
forte Li manifestis sin. – ADORU 313.3
Unua Preĝo
Dio,
la mirakloj, kiujn Vi faris en la praaj tempoj,
ricevas pli profundan sencon en la lumo de la Nova Testamento.
La iro tra la Ruĝa Maro fariĝas tipo de la bapto,
per kiu vi kondukas la kristanan popolon al libero.
Helpu, ke ĉiuj gentoj, partoprenante en la privilegio de Izraelo,
per la fido renoviĝu en via Spirito.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro.
Amen.
Dua Legaĵo – el Jeĥ 36, 16-28
El la libro de la profeto Jeĥezkel
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Ho filo de homo! la domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj.
Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj; kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili.
Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando? Sed oni domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis.
Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj.
Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon. Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados. Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
Dua Responsorio – Psa 42 (41), 2-3.5; 43 (42), 3.4
¶ Mi soifas kore pri Vi, ho Di'. – kp. ADORU 313.7
Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, *
tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio.
Mia animo soifas Dion, *
la vivantan Dion;
kiam mi venos *
kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
¶ Mi soifas kore pri Vi, ho Di'.
Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, / kiel mi iradis kun la granda hom-amaso, *
kaj kondukis ĝin en la domon de Dio,
ĉe laŭta kantado kaj glorado *
de festanta amaso.
¶ Mi soifas kore pri Vi, ho Di'.
Sendu Vian lumon kaj Vian veron, *
ke ili min gvidu,
ke ili alvenigu min al Via sankta monto *
kaj al Via loĝejo.
¶ Mi soifas kore pri Vi, ho Di'.
Kaj mi venos al la altaro de Dio, *
al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
kaj mi gloros Vin per harpo, *
ho Dio, mia Dio.
¶ Mi soifas kore pri Vi, ho Di'. – kp. ADORU 313.7
Dua Preĝo
Dio,
konstanta forto kaj lumo eterna,
rigardu favore Vian eklezion,
kaj realigu per ĝi la savon de la homoj.
Per ĝi la mondo ekkonu,
ke malnova fariĝas nova,
malhela iĝas luma,
morta releviĝas al vivo,
kaj ĉio resaniĝas en Kristo,
kiu mem estas la fonto de la vivo,
li, kiu vivas kaj regas ĉiam kaj eterne.
Amen.
Tria Legaĵo – Rom 6, 3-11
El la epistolo de la apostolo Paŭlo al la Romanoj
mortintoj, ne plu mortas
Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto? Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.
Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo, sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko; ĉar tiu, kiu mortis, estas pravigita pri peko.
Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li; sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas. Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.
Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
Tria Responsorio – Psa 118 (117), 1-2.el 16.17.22-23
¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.
Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.
¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.
La dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.
Kvara Legaĵo – Mat 28, 1-10
El la evangelio laŭ Mateo
Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj.
Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.
Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj.
Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.
LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)
Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.
Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:
Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.
Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:
Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.
Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.
(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.
Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.
Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)
latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447
PREĜO
Dio,
hodiaŭ Via unu-naskita Filo venkis la morton,
kaj per li Vi malfermis al ni la enirejon al la eterneco,
donu, ni petas, ke ni,
kiuj solenas la ĉi-dimanĉan resurekton,
renovigitaj de Via Spirito,
releviĝu en la lumo de l' vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj.
Amen.
INVITATORIO
Hodiaŭ la Invitatorio estu preĝata ĉiam antaŭ la Matena Laŭdo.
MALFERMO
Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.
Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17
ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)
¶ La Sinjoro vere leviĝis. – el Luk 24,34
Haleluja.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,
kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.
¶ La Sinjoro vere leviĝis.
Haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
¶ La Sinjoro vere leviĝis. – el Luk 24,34
Haleluja.
VESPERA LAŬDO (2)
MALFERMO
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.
HIMNO
Ad cenam Agni providi
En blankaj roboj pretas ni
la Paskon festi de l' Ŝafid'.
Paŝintaj tra la Ruĝa Mar'
al Krist' ni kantu, nia Reĝ'.
Ĉi tie Lia sankta korp',
rostita sur la kruc-altar',
sed ankaŭ Lia ruĝa sang'
plenigos nin per Dia viv'.
Pro tiu ĉi vesper-festen'
domaĝos nin la murd-anĝel'.
Liberas ni de Faraon'
kaj lia aspra imperi'.
Jam estas nia pasko Krist',
ŝafid', buĉita sen kulpec',
la pura senfermenta pan',
la sin-ofera Dia karn'.
Viktimo vera, Di-ofer',
rompiĝas antaŭ Vi Tartar'.
La enŝlositajn savas Vi,
redonas vivon en liber'.
Sin levas Krist' el Sia tomb',
infer-abismon venkas Li,
Tiranon ligas per katen',
malfermas pordon de Eden'.
Vi estu do al nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin en grac':
triumfi igu nin kun Vi.
Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.
latina T: 6a jarcento aŭ pli frue • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Venis Maria Magdalena kaj la alia Maria,
por vidi la tombon.
Haleluja. – Mat 28, 1
Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7
La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.
En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.
De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶
La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Venis Maria Magdalena kaj la alia Maria,
por vidi la tombon.
Haleluja. – Mat 28, 1
Dua Antifono
¶ Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
Haleluja. – Mat 28, 6
Dua Psalmo – Psa 114 (113 A)
Kiam Izrael eliris el Egiptujo, *
la domo de Jakob el fremda popolo,
tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, *
Izrael Lia regno. ¶
La maro vidis kaj for-kuris, *
Jordan turniĝis malantaŭen;
la montoj saltis kiel ŝafoj, *
la montetoj kiel ŝafidoj.
Kio estas al vi, ho maro, ke vi for-kuris? *
Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, *
montetoj, kiel ŝafidoj?
Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, *
antaŭ la Dio de Jakob,
kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, *
graniton en akvo-donan fonton. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis.
Haleluja. – Mat 28, 6
Tria Antifono
¶ Jesuo diris al ili: Ne timu;
iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon,
kaj tie ili min vidos.
Haleluja. – Mat 28, 10
Kantiko – el Apo 19, 1-7
Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.
Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.
Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.
Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Jesuo diris al ili: Ne timu;
iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon,
kaj tie ili min vidos.
Haleluja. – Mat 28, 10
VORTO DE DIO
Legaĵo – Heb 10, 12-14
Kristo, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;
de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.
Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.
Responsorio
Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. – Psa 118, 24
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno,
kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis,
Jesuo venis kaj staris meze de ili,
kaj diris al ili: Paco al vi.
Haleluja. – Joh 20, 19
Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55
Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,
ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.
Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.
Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶
Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.
Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶
Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.
Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
¶ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno,
kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis,
Jesuo venis kaj staris meze de ili,
kaj diris al ili: Paco al vi.
Haleluja. – Joh 20, 19
PREĜADO
Petoj
Kun ĝojo ni voku al Kristo, kiu mortis, resurektis, kaj ĉiam pledas por ni:
Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Kristo, lumo kaj savo por ĉiuj gentoj:
– elverŝu la fajron de via Spirito super nin, kiuj proklamas vian resurekton.
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Ni petas, ke Izraelo ekkonu vin kiel la Mesion, kiun ili esperas,
– kaj ke la tuta tero pleniĝu de la ekkono de via gloro.
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Tenu nin en la komuno de viaj sanktuloj,
– por ke ni kun ili ripozu de niaj laboroj. – kp. Apo 14, 13
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Vi, kiu superis la malamikan morton, venku ĉi malamikon ankaŭ en ni,
– por ke ni vivu al vi, ho senmorta Venkinto.
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Kristo, Savanto, fariĝinta obeema ĝis morto, altigita dekstre de la Patro:
– prenu favore niajn mortintajn gefratojn en la regnon de via gloro. – kp. Flp 2, 8
¶ Reĝo, Venkinto, elaŭdu nin.
Patro nia
Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13
Preĝo
Dio, kiu en ĉi tiu tago,
venkinte la morton per Via unugenerita Filo,
malfermis al ni la pordojn de la eterna vivo,
ebligu, ni petas,
ke ni, solenante la paskan reviviĝon,
estu tiel renovigataj per Via Spirito,
ke ni ankaŭ renaskiĝu
en la gloro de la reviviĝinta Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
FINA RITO
Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno
Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.
Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:
Beno kaj Elsendo
La Sinjoro estu kun vi.
Kaj kun via spirito.
Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.
Amen.
La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco. Haleluja. Haleluja.
Al Dio estu danko. Haleluja. Haleluja. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 050.5