Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > Festoj > Korpo kaj Sango de Kristo > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Pange, lingua … corporis


Kantu, lango, pri la glora
sankta korpo de Jesu'
kaj pri lia sang' valora,
kies riĉa beno-flu'
el la pek' de l' mond' rankora
savis tiam, savas plu.

El Maria naskiĝinta,
el la ĉasta Virgulin',
Dian semon disdoninta
kvazaŭ el abunda sin',
fine sur la kruc' mortinta
Kristo ne forlasis nin.

Kun la siaj kunsidante
ĉe la last-vesper-festen',
la ordonojn plenumante
de la paska nokt-solen',
nove panon disdonante
vere donas li sin mem;

ĉar la pan' fariĝas karno
per la karniĝinta Vort'
kaj la vino lia sango
per la Di-Spirita fort':
Tion krede ni konfesu
kor-sincere ĝis la mort'.

Riverence ni kliniĝu
antaŭ tiu sakrament’.
Jen Jesu’, manao vera
de la nova testament’.
Manke nin informas vido,
fido estu suplement’.

Estu gloro kaj adoro,
laŭdo, beno kaj jubil’
al la sankta Triunuo:
al la Patro, al la Fil’,
al la Sankta Di-Spirito:
unu lum’, triopa bril’. Amen.

latina T: Tomaso el Aquino, 1263/1264 • E: Albrecht Kronenberger, 5-a kaj 6-a strofo 1993, 2001 en ADORU 378; 1-a ĝis 4-a strofo 2007

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kristo, la Sinjoro,
la pastro por ĉiam
laŭ la maniero de Melkicedek,
oferis panon kaj vinon. – kp. Psa 110, 3; Gen 14, 18

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kristo, la Sinjoro,
la pastro por ĉiam
laŭ la maniero de Melkicedek,
oferis panon kaj vinon. – kp. Psa 110, 3; Gen 14, 18

Dua Antifono


¶ Mi levos la pokalon de savo,
al Vi mi oferdonos dankan oferon.

Dua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi levos la pokalon de savo,
al Vi mi oferdonos dankan oferon.

Tria Antifono


¶ Vi estas la vojo,
vi estas la vero,
vi, Sinjoro, estas la vivo de la mondo. – kp. Joh 14, 6

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi estas la vojo,
vi estas la vero,
vi, Sinjoro, estas la vivo de la mondo. – kp. Joh 14, 6

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 11, 23-25


Mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi,
ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris:
Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas por vi;
ĉi tion faru por memorigo pri mi. –
Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:
Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango;
ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

Responsorio


Li donis al ili ĉielan panon. Haleluja. Haleluja.

Li donis al ili ĉielan panon. Haleluja. Haleluja.

Panon de potenculoj ĉiu manĝis.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li donis al ili ĉielan panon. Haleluja. Haleluja. – el Joh 6, 31; Psa 78, 25

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho sankta festeno, en kiu Kristo estas manĝata,
la rememoro de lia pasiono celebrata,
la menso plenigata per graco,
kaj donata al ni garantiaĵo pri la venonta gloro.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho sankta festeno, en kiu Kristo estas manĝata,
la rememoro de lia pasiono celebrata,
la menso plenigata per graco,
kaj donata al ni garantiaĵo pri la venonta gloro.

PREĜADO


Petoj


En la festeno, al kiu li ĉiujn invitas, Kristo donas sian korpon kaj sian sangon por la vivo de la mondo.
Lin ni petu:
Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan. – kp. Joh 6, 51

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni la vivon eternan.

Kristo, Filo de l' vivanta Dio! Vi ordonis celebri la eŭkaristion por memorigo pri vi:
– Pliriĉigu vian eklezion per la fidela celebrado de la misteroj. – kp. Luk 22, 19; 1 Kor 11, 24

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan.

Kristo, unika pastro de la Plejaltulo! Viajn sakramentojn vi konfidis al la pastroj:
– Faru ke tio, kion ili per signoj celebras, ankaŭ pregu ilian vivon.

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan.

Kristo, elĉiela manao! Ĉiujn, kiuj prenas parton el la unu pano, vi faras unu korpo:
– Revigligu en viaj kredantoj pacon kaj konkordon. – kp. 1 Kor 10, 17

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan.

Kristo, ĉiela kuracisto! Vi donas vian panon kiel rimedon por senmorteco kaj antaŭgarantiaĵon de resurekto:
– Al la malsanuloj redonu sanon kaj al pekuloj vivan esperon.

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan.

Kristo, venonta Reĝo! Vi volis, ke ni anoncu vian morton ĝis vi revenos en gloro:
– Partoprenigu ĉiujn, kiuj en vi mortis, en via resurekto. – liturgie, kp. ADORU 046.3

¶ Kristo, ĉiela pano, donu al ni vivon eternan.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Sinjoro Jesuo Kristo,
en ĉi tiu mirinda sakramento Vi transdonis al ni memoraĵon de Viaj sufero kaj releviĝo;
donu al ni,
tiel honori la sanktajn misterojn de Viaj korpo kaj sango,
ke ni prave sentu en ni la frukton de Via elaĉeto;
Vi, kiu vivas kaj regas en la unueco kun la Patro kaj la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. ADORU 378

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21