Vespera Laŭdo (2)


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > Festoj > Jesuo Kristo, la Reĝo > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


La originala himno «Te sæculorum principem» ne jam estas tradukita.

Jesus Christus herrscht als König


Kristo reĝas suverene,
ĉar al Li submetas plene
ĉion ajn la Mond-Aŭtor’.
Dubo kaj rezisto ĉesos;
ĉies lango Lin konfesos:
Li, Li estas la Sinjor’!

Unu estas la Sinjoro:
Dio en unika gloro;
Lin egalas nur la Fil’.
Firma estas Lia seĝo,
forta Lia vivo-leĝo,
Lia regno sen simil’.

Nur en Li, ho mir-donaco!
por ni prepariĝis paco,
elaĉeto per la sang’.
Aŭdu: Vivo mem aperis;
Kristo sin por ni oferis
sur la Kalvaria stang’.

Laŭdu Lin, sanktul-amasoj,
gloru Lin, ĉielaj rasoj
kun la palmoj en la man’!
Vi, popolo ĉe la trono,
Lin altigu per la sono
de la harpo kaj timpan’!

Kvankam nura pilgrimanto,
ankaŭ mi per fido-kanto
vokas nun laŭ kor-inklin’:
«Kristo reĝas suverene;
ĉio submetiĝu plene.
Gloru, amu, laŭdu Lin!»

germana T: Philipp Friedrich Hiller (1755) 1757 • E: Adolf Burkhardt, 1971 en AK 75, 2001 en ADORU 406

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.
Haleluja. – el Luk 1, 32-33

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne.
Haleluja. – el Luk 1, 32-33

Dua Antifono


¶ Via reĝeco estas reĝeco eterna,
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 145 (144), 1-13


Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.

Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.

Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.

Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.

La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.

Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶

Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.

La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶

Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.

Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,

por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.

Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Via reĝeco estas reĝeco eterna,
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:
Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj.
Al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.
Haleluja. – Apo 19, 16; el Apo 1, 6

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Li havas sur la vesto kaj sur la femuro nomon skribitan:
Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj.
Al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.
Haleluja. – Apo 19, 16; el Apo 1, 6

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 15, 25-28


Li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn.
La lasta neniigota malamiko estas la morto.
Ĉar: Ĉion Li metis sub liajn piedojn.
Sed kiam estas dirate: Ĉio estas submetita, estas evidente,
ke esceptita estas Tiu, kiu submetis ĉion al li.
Kaj kiam ĉio estos submetita al li,
tiam la Filo ankaŭ mem estos submetita al Tiu, kiu submetis ĉion al li,
por ke Dio estu ĉio en ĉio.

Responsorio


Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne.

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne.

La sceptro de via regno estas sceptro de justeco

por ĉiam kaj eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne. – Psa 45, 7

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero,
diras la Sinjoro. – el Mat 28, 18

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero,
diras la Sinjoro. – el Mat 28, 18

PREĜADO


Petoj


Al Kristo, la Reĝo, kiu estas antaŭ ĉio, kaj en kiu ĉio ekzistas,
ni voku preĝante: Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Kristo, Reĝo kaj Paŝtisto, kolektu viajn ŝafojn el ĉiuj landoj,
– kaj paŝtu ilin sur bona verda paŝtejo.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Majstro kaj Savanto, sanigu la feblajn, serĉu la perdiĝintojn, kaj gardu la fortajn,
– voku la forkurintojn, kolektu la disiĝintojn, kaj restabiligu la malfidulojn.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Juĝisto eterna, kiam vi transdonos vian regnon al la Patro, starigu nin dekstre de vi,
– kaj faru nin heredantoj de la regno preparita por ni de post la komenco de la mondo.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Princo de paco, forigu la milit-armilojn,
– kaj proklamu vian pacon al ĉiuj popoloj.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Heredanto de la mondo, kolektu la homaron en via eklezio, kiun la Patro donis al vi,
– por ke ĉiuj konfesu vin kapo, en unueco kun la Sankta Spirito.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Kristo, unuenaskita el la mortintoj kaj unuaaĵo de la dormantoj,
– kunprenu niajn forpasintojn en la gloron de via resurekto.

¶ Venigu, Sinjoro, la Regnon de Dio.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio ĉiopova kaj eterna,
Vi volis renovigi ĉion en Kristo via Filo, la Reĝo de la universo:
konsentu, ke ni ĉiuj, liberigitaj el la sklaveco de la peko,
servu kaj laŭdu Vin por ĉiam.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21