Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Dediĉo de Preĝejo > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Urbs Ierusalem beata


Sankta urb' Jerusalemo,
tio estas: urb' de pac',
el vivantaj brilaj ŝtonoj
konstruita en ĉiel',
kaj kronita de anĝeloj,
en ornam' de fianĉin'!

Venas nova de l' ĉielo
vi, jam preta por la nupt',
por ke vi, la senmakula,
ligu vin al via Di'.
Viaj stratoj, viaj muroj
brilas en plej pura or'.

Brilas perle viaj pordoj,
vast-apertas la sanktej'.
Povas ĉiu vin eniri,
kiu pro la nom' de Krist'
restis en sufer' fidela,
firma ĉiam en esper'.

Nur per batoj poluriĝas
ĉiu ŝtono, nur per prem'
ĝi la ĝustan lokon trovas
per la man' de l' konstruant',
daŭre do ĝi integriĝas
en la tuta sankta dom'.

Estu gloro kaj honoro
nun al Vi, plej alta Di',
al la Patro kaj la Filo
kaj la Sankta Di-Spirit',
ĉar al Vi potenc' kaj laŭdo
nune, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 6a ĝis 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


ekster Karesmo:

¶ Ĝojos la placoj de Jerusalemo.
En ĉiuj ĝiaj kvartaloj sonos: Haleluja! – kp. Tob 13, 17-18

en Karesmo:

¶ En la templo de la Eternulo
ĉiuj parolos pri Lia gloro. – kp. Psa 29, 9

Unua Psalmo – Psa 147 (146), 1-11


Laŭdu Lin, ĉar estas bone kanti al nia Dio, *
ĉar agrabla estas la glor-kantado.

La Eternulo konstruas Jerusalemon, *
la elpelitojn de Izrael Li kolektas.

Li sanigas la kor-prematojn *
kaj bandaĝas iliajn vundojn.

Li kalkulas la stelojn, *
kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.

Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; *
Lia saĝo estas ne-mezurebla.

La Eternulo altigas la humilulojn; *
sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero. ¶

Kantu al la Eternulo gloradon, *
muziku al nia Dio per harpo.

Li kovras la ĉielon per nuboj, / pretigas por la tero pluvon, *
kreskigas sur la montoj herbon.

Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, *
kaj al la korvidoj, kiuj krias.

Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; *
ne la femuroj de homo al Li plaĉas:

Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, *
kiuj fidas Lian bonecon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


ekster Karesmo:

¶ Ĝojos la placoj de Jerusalemo.
En ĉiuj ĝiaj kvartaloj sonos: Haleluja! – kp. Tob 13, 17-18

en Karesmo:

¶ En la templo de la Eternulo
ĉiuj parolos pri Lia gloro. – kp. Psa 29, 9

Dua Antifono


¶ La Eternulo fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 147, 13

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La Eternulo fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj,
Li benis viajn filojn interne de vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 147, 13



ekster Karesmo:

Tria Antifono


¶ En urbo de Dio la aro de la sanktuloj jubilas,
himnas la anĝeloj antaŭ la trono de la Eternulo:
Haleluja.

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ En urbo de Dio la aro de la sanktuloj jubilas,
himnas la anĝeloj antaŭ la trono de la Eternulo:
Haleluja.



en Karesmo:

Tria Antifono


¶ Gloron, Dio, al Vi,
per Kristo,
en la eklezio!

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloron, Dio, al Vi,
per Kristo,
en la eklezio!




VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 19-22


Vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj,
kaj el la domanaro de Dio,
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj,
kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;
en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita,
kreske fariĝas sankta templo en Kristo;
en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj
por sanktejo de Dio en la Spirito.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Via domo estas ornamita de sankteco,

Via domo estas ornamita de sankteco,

ho Eternulo, por eterne

ornamita de sankteco,

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via domo estas ornamita de sankteco,



en Paska Tempo:

Via domo estas ornamita de sankteco. Haleluja. Haleluja.

Via domo estas ornamita de sankteco. Haleluja. Haleluja.

Ho Eternulo, por eterne.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via domo estas ornamita de sankteco. Haleluja. Haleluja.




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĝoju kun Jerusalem
kaj estu gajaj pri ĝi
ĉiuj ĝiaj amantoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 66, 10

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĝoju kun Jerusalem
kaj estu gajaj pri ĝi
ĉiuj ĝiaj amantoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jes 66, 10


PREĜADO


Petoj


Salvatórem nostrum, qui ánimam suam pósuit ut fílios Dei dispérsos congregáret in unum, súpplices implorémus: Recordáre Ecclésiæ tuæ, Dómine.

¶ Memoru, Sinjoro, vian eklezion.

Dómine Iesu, qui domum tuam super petram ædificásti,
—Ecclésiam tuam sólida fide et fidúcia confírma.

Dómine Iesu, de cuius látere sanguis et aqua fluxérunt,
—Ecclésiam tuam testaménti novi et ætérni rénova sacraméntis.

Dómine Iesu, præsens in médio eórum qui congregántur in nómine tuo,
—Ecclésiæ tuæ unánimem oratiónem exáudi.

Dómine Iesu, qui cum Patre mansiónem facis apud eos qui te díligunt,
—Ecclésiam tuam pérfice in dilectióne divína.

Dómine Iesu, qui non éicis foras eum qui venit ad te,
—omnes in domum patérnam immítte defúnctos.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

en la dediĉita preĝejo mem:

Deus, qui nobis per síngulos annos huius sancti templi tui consecratiónis réparas diem, exáudi preces pópuli tui, et præsta, ut fiat hic tibi semper purum servítium et nobis plena redémptio. Per Dóminum.

ekster la dediĉita preĝejo:

Deus, qui de vivis et eléctis lapídibus ætérnum habitáculum tuæ præparas maiestáti, multíplica in Ecclésia tua spíritum grátiæ, quem dedísti, ut fidélis tibi pópulus in cæléstis ædificatiónem Ierúsalem semper accréscat. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui pópulum tuum Ecclésiam vocáre dignátus es, da, ut plebs in nómine tuo congregáta te tímeat, te díligat, te sequátur, et ad cæléstia promíssa, te ducénte, pervéniat. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21