Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Dediĉo de Preĝejo > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Christe, cunctorum dominator alme


Krist', estro alta Vi de ĉiuj gentoj,
jen ni, kantante en ĉi sankta halo,
festas kun ĝojo laŭ la kur' de l' jaro
nun jubileon.

Ĉi loko estas hal' de l' granda Reĝo,
pordo aperta al ĉiela gloro,
kiu akceptas ĉiujn, kiuj serĉas
vivo-patrujon.

Ĉi dom' kolektas Vian Di-popolon,
kiu celebras Viajn sakramentojn,
ĝis en ĉiel' per Vi, eterna nutro,
ĉiuj ni vivos.

Ni Vin petegas, Dio, Vi favoru
super la Viaj, ilin Vi konduku,
kiuj kun amo festas kaj kun ĝojo
templo-konsekron.

Laŭd' estu sama al la sankta Patro
kaj al la Filo, Reĝo kaj Savanto,
al la Spirito tra la tuta mondo:
gloro eterna. Amen

latina T: nekonata verkinto, eble 7a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Levu, pordegoj, viajn kapojn;
kaj leviĝu, pordoj antikvaj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 24, 7

Unua Psalmo – Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. ¶

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe. ¶

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito. ¶

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶

Unua Antifono


¶ Levu, pordegoj, viajn kapojn;
kaj leviĝu, pordoj antikvaj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 24, 7

Dua Antifono


¶ Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj,
ho Eternulo Cebaot!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 84, 2

Dua Psalmo – Psa 84 (83)


[Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, *
ho Eternulo Cebaot!]

Mia animo deziras kaj sopiras *
al la kortoj de la Eternulo.

Mia koro kaj mia korpo *
sentas ravon pri la viva Dio.

Eĉ birdo trovas domon / kaj hirundo neston por si, *
en kiu ĝi tenas siajn idojn:

Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, *
mia Reĝo kaj mia Dio.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: *
Ili laŭdas Vin konstante. ¶

Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, *
kaj en kies koro estas Viaj vojoj;

kiuj pasas tra la Valo de Ploro / kaj faras tie fontojn, *
kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj.

Ili iras de forto al forto, *
aperas antaŭ Dio sur Cion. ¶

Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; *
aŭskultu, ho Dio de Jakob!

Nia ŝildo, vidu, ho Dio, *
kaj rigardu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶

Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, *
ol mil aliaj:

Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, *
ol loĝi en tendoj de malvirto.

Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; *
favoron kaj honoron donas la Eternulo.

Li ne domaĝas bonon *
al tiuj, kiuj iras en virto.

Ho Eternulo Cebaot, *
bone estas al la homo, kiu Vin fidas. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj,
ho Eternulo Cebaot!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 84, 2

Tria Antifono


¶ Gloraĵojn Li rakontas pri vi,
ho urbo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 87, 3

Tria Psalmo – Psa 87 (86)


Lia fundamento estas *
sur la sanktaj montoj.

La Eternulo amas la pordegojn de Cion *
pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

Gloraĵojn Li rakontas pri vi, *
ho urbo de Dio. ¶

Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, / ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: *
Jen tiu tie naskiĝis.

Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, *
kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

La Eternulo notos, enskribante la popolojn: *
Ĉi tiu tie naskiĝis. ¶

Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: *
Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloraĵojn Li rakontas pri vi,
ho urbo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 87, 3


VERSIKLO


Mi adoros Vin en Via sankta templo,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

mi gloros Vian nomon, ho Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 32, 20


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

en Advento, Kristnaska Tempo kaj Paska Tempo:

Unua Legaĵo – Apo 21, 9-27


El la Apokalipso

Kaj venis unu el la sep anĝeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante: Venu ĉi tien, mi montros al vi la fianĉinon, la edzinon de la Ŝafido.

Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, havantan la gloron de Dio; ĝia lumo estis simila al ŝtono plej altvalora, kvazaŭ jaspiso kristaleca; kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du anĝeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj; oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj. Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.

Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron. Kaj la urbo staras kvadrate, kaj ĝia longo estas tiom, kiom la larĝo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; ĝia longo kaj ĝia larĝo kaj ĝia alto estas egalaj.

Kaj li mezuris ĝian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laŭ mezuro de homo, tio estas, de anĝelo. Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.

La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo; la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la naŭa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek-dua, ametisto. Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, ĉiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaŭ travidebla vitro.

Kaj templon en ĝi mi ne vidis; ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.

Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al ĝi; ĉar la gloro de Dio lumis al ĝi, kaj ĝia lampo estas la Ŝafido. Kaj la nacioj promenos per ĝia lumo; kaj la reĝoj de la tero alportas en ĝin sian gloron.

Kaj ĝiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (ĉar nokto ne ekzistos tie); kaj ili alportos en ĝin la gloron kaj la honoron de la nacioj; kaj tute ne eniros en ĝin io malpura, nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.

Unua Responsorio


Viaj placoj, ho Jerusalemo, estos el pura oro. Kantikon de ĝojo oni kantos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Viaj placoj, ho Jerusalemo, estos el pura oro. Kantikon de ĝojo oni kantos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Vi brilos en splenda lumo. La finoj de la tero vin laŭdos.

En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj placoj, ho Jerusalemo, estos el pura oro. Kantikon de ĝojo oni kantos en vi. En ĉiuj viaj kvartaloj sonos: Haleluja! – kp. Ago 21, 21; Tob 13, 17-18



en Karesmo:

Unua Legaĵo – 1 Reĝ 8,1-4.10-13.22-30


El la unua libro de la Reĝoj

Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, al la reĝo Salomono en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion. Kaj kolektiĝis al la reĝo Salomono ĉiuj Izraelidoj al la festo, en la monato Etanim, tio estas la sepa monato. Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la pastroj ekportis la keston. Kaj oni enportis la keston de la Eternulo kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj kaj la Levidoj.

Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj ne povis stari kaj servi, pro la nubo; ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. Tiam Salomono ekparolis: La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; tial mi konstruis domon por Via loĝado, lokon por Via restado eterna.

Kaj Salomono stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn al la ĉielo, kaj li parolis:

Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante: Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iradi antaŭ Mi, kiel vi iradis antaŭ Mi.

Nun, ho Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David, mia patro. Ĉu efektive Dio loĝus sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi hodiaŭ; por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo nokte kaj tage, super la loko, pri kiu Vi diris: Mia nomo tie estos; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. Kaj aŭskultu la petegon de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, kiun ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu sur la loko de Via loĝado en la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu.

Unua Responsorio


Se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.

Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Se du el vi konsentos sur la tero pri ia pripetota afero, ĝi estos farita al ili de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili. – el Mat 18, 19-20; 2 Kro 7, 15



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – 1 Pet 2, 1-17


El la unua epistolo ĝenerala de Petro

Formetinte do ĉian mal- bonon kaj ĉian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj ĉiajn kalumniojn, kiel ĵusnaskitaj suĉinfanoj, sopiru al la spirita lakto pura, por ke vi per tio kresku en savon, se vi gustumis, ke la Sinjoro estas bona; al kiu alvenante, kvazaŭ al ŝtono vivanta, de homoj rifuzita, sed ĉe Dio elektita, honorinda, vi ankaŭ, kiel ŝtonoj vivantaj, konstruiĝas domo spirita, sankta pastraro, por oferi spiritajn oferojn, akcepteblajn de Dio per Jesuo Kristo.

Ĉar estas enhavate en skribo:
Jen Mi kuŝigas en Cion bazangulan ŝtonon, elektitan, valoregan;
Kaj kiu lin fidas, tiu ne estos hontigita.

Por vi do, la fidantoj, estas la valoregeco; sed por nefidantoj: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula; kaj: Ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo; ili falpuŝiĝas pro la vorto, malobeante, por kio ankaŭ ili estas difinitaj. Sed vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan; kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antaŭe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

Amataj, mi petegas vin kiel fremdulojn kaj migrantojn, detenu vin de karnaj voluptoj, kiuj militadas kontraŭ la animo; kondutante dece ĉe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

Submetu vin al ĉiu homa institucio pro la Sinjoro; ĉu al la reĝo, la superreganto; ĉu al regantoj, kiel liaj senditoj por venĝo al malbon- aguloj kaj por laŭdo al bonaguloj. Ĉar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsaĝaj; kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio. Ĉiujn honoru. La frataron amu. Dion timu. La reĝon honoru.

Unua Responsorio


Viaj muroj, ho Jerusalemo, estos el ŝtonoj valoraj. El pura oro estos viaj turoj kaj remparoj.

Viaj muroj, ho Jerusalemo, estos el ŝtonoj valoraj. El pura oro estos viaj turoj kaj remparoj.

El safiro kaj smeraldo estos viaj pordegoj, viaj muroj el altvaloraj ŝtonoj ĉiuspecaj.

El pura oro estos viaj turoj kaj remparoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Viaj muroj, ho Jerusalemo, estos el ŝtonoj valoraj. El pura oro estos viaj turoj kaj remparoj. – kp. Tob 13, 17; Apo 21, 19-21



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Origenes


El la homilioj de la sacerdoto Origeno

Ni konstruiĝas kiel vivantaj ŝtonoj al domo kaj altaro de Dio

Omnes, qui in Christum Iesum crédimus, lápides vivi esse dícimur, secúndum quod Scriptúra pronúntiat, dicens: Vos autem estis lápides vivi, ædificáti domus spiritális in sacerdótio sancto, ut offerátis spiritáles hóstias, acceptábiles Deo per Iesum Christum.

Sicut autem in istis terrénis lapídibus observáre nóvimus, ut hi quidem lápides, qui validióres sunt et potentióres, primi in fundaménta iaciántur, ut ipsis credi et superpóni possit totíus ædifícii pondus, ita intéllege étiam de lapídibus vivis esse áliquos in fundaméntis huius spiritális ædifícii. Qui autem sunt isti qui in fundaméntis collocántur? Apóstoli et prophétæ. Sic enim dicit Paulus hæc ipse docens: Ædificáti, inquit, supra fundaméntum Apostolórum et prophetárum, ipso angulári lápide Christo Iesu Dómino nostro.

Ut autem promptiórem te præpares, o audítor, ad huius ædifícii constructiónem, ut lapis áliquis inveniáris vicínior fundaménto, disce quia et ipse Christus huius, quod nunc descríbimus, ædifícii fundaméntum est. Sic enim dicit apóstolus Paulus: Fundaméntum enim áliud nemo potest pónere præter id quod pósitum est, qui est Christus Iesus. Beáti ergo, qui supra istud tam nóbile fundaméntum ædifícia religiósa et sancta constrúxerint.

Sed in hoc ædifício ecclésiæ opórtet esse et altáre. Unde ergo árbitror quod quicúmque ex vobis lapídibus vivis apti sunt in hoc et prompti ut oratiónibus vacent, ut die noctúque obsecratiónes ófferant Deo et supplicatiónum víctimas ímmolent, ipsi sunt, ex quibus Iesus ædíficat altáre.

Sed intuére quid laudis ipsis lapídibus altáris adscríbitur. Sicut dixit, inquit, legislátor Móyses ædificári altáre ex lapídibus íntegris, quibus ferrum non est iniéctum. Qui sunt isti íntegri lápides? Forte isti tales lápides íntegri et incontamináti sancti Apóstoli esse possint, omnes simul unum altáre faciéntes, propter unanimitátem atque concórdiam. Sic enim referúntur omnes, simul unanímiter orántes et aperiéntes os suum, dixísse: Tu, Dómine, qui corda ómnium nosti.

Isti ergo, qui póterant unánimes, una voce atque uno spíritu oráre, ipsi fortásse digni sunt qui débeant omnes simul unum altáre constrúere, super quod Iesus sacrifícium ófferat Patri.

Tamen et nos tentémus dare óperam, ut éadem dicámus omnes unánimes, unum sentiéntes, nihil per contentiónem neque per inánem glóriam geréntes, sed in uno sensu atque in eádem senténtia permanéntes, si forte possímus étiam nos apti éffici lápides ad altáre.


Originala teksto: Origenes, Homilia 9, 1-2, en: Patrologia Græca 12, 871-872

Dua Responsorio


La monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj. Fluos al ĝi ĉiuj nacioj kaj diros: Gloron, Dio, al Vi! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj. Fluos al ĝi ĉiuj nacioj kaj diros: Gloron, Dio, al Vi! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Venos kun kanto la portantoj de siaj garboj.

Fluos al ĝi ĉiuj nacioj kaj diros: Gloron, Dio, al Vi! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj. Fluos al ĝi ĉiuj nacioj kaj diros: Gloron, Dio, al Vi! (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Jes 2, 2-3; Psa 126, 6



aŭ:

Dua Legaĵo – Augustinus


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Konstruo kaj dediĉo de la dome de Dio en ni

Celébritas huius congregatiónis, dedicátio est domus oratiónis. Domus ergo nostrárum oratiónum ista est, domus Dei nos ipsi. Si domus Dei nos ipsi, nos in hoc sæculo ædificámur, ut in fine sæculi dedicémur. Ædifícium, immo ædificátio, habet labórem, dedicátio exsultatiónem.

Quod hic fiébat, quando ista surgébant, hoc fit modo cum congregántur credéntes in Christum. Credéndo enim quasi de silvis et móntibus ligna et lápides præcidúntur; cum vero catechizántur, baptizántur, formántur, tamquam inter manus fabrórum et opíficum dolántur, collineántur, complanántur.

Verúmtamen domum Dómini non fáciunt, nisi quando caritáte compaginántur. Ligna ista et lápides si non sibi certo órdine cohærérent, si non se pacífice innécterent, si non se ínvicem cohæréndo sibi quodam modo amárent; nemo huc intráret. Dénique, quando vides in áliqua fábrica lápides et ligna bene sibi cohærére, secúrus intras, ruínam non times.

Volens ergo Dóminus Christus intráre, et in nobis habitáre, tamquam ædificándo dicébat: Mandátum novum do vobis, ut vos ínvicem diligátis. Mandátum, inquit, do vobis. Véteres enim erátis, domum mihi nondum faciebátis, in vestra ruína iacebátis. Ergo, ut eruámini de vestræ ruínæ vetustáte, vos ínvicem amáte.

Consíderet ergo cáritas vestra, ædificári adhuc istam domum toto, sicut prædíctum est et promíssum, orbe terrárum. Cum enim ædificarétur domus post captivitátem, sicut habet álius psalmus, dicebátur: Cantáte Dómino cánticum novum; cantáte Dómino, omnis terra. Quod ibi dixit: cánticum novum; hoc Dóminus dixit: mandátum novum. Quid enim habet cánticum novum, nisi amórem novum? Cantáre amántis est. Vox huius cantóris fervor est sancti amóris.

Quod ígitur hic factum corporáliter vidémus in pariétibus, spiritáliter fiat in méntibus; et quod hic perféctum cérnimus in lapídibus et lignis, hoc, ædificánte grátia Dei, perficiátur in corpóribus vestris.

Principáliter ergo grátias agámus Dómino Deo nostro, a quo est omne datum óptimum, et omne donum perféctum; et eius bonitátem tota cordis alacritáte laudémus, quóniam ad construéndam istam domum oratiónis fidélium suórum visitávit ánimum, excitávit afféctum, surrogávit auxílium; inspirávit necdum voléntibus ut vellent, adiúvit bonæ voluntátis conátus ut fácerent; ac per hoc Deus, qui operátur in suis et velle et perfícere pro bona voluntáte, hæc ómnia ipse cœpit, ipse perfécit.


Originala teksto: Augustinus, Sermo 336, 1. 6, en: Patrologia Latina 38 [edit. 1861], 1471-1472. 1475

Dua Responsorio


Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante

en la kortoj de la Eternulo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot! Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 84, 2-3.5




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

en la dediĉita preĝejo mem:

Deus, qui nobis per síngulos annos huius sancti templi tui consecratiónis réparas diem, exáudi preces pópuli tui, et præsta, ut fiat hic tibi semper purum servítium et nobis plena redémptio. Per Dóminum.

ekster la dediĉita preĝejo:

Deus, qui de vivis et eléctis lapídibus ætérnum habitáculum tuæ præparas maiestáti, multíplica in Ecclésia tua spíritum grátiæ, quem dedísti, ut fidélis tibi pópulus in cæléstis ædificatiónem Ierúsalem semper accréscat. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui pópulum tuum Ecclésiam vocáre dignátus es, da, ut plebs in nómine tuo congregáta te tímeat, te díligat, te sequátur, et ad cæléstia promíssa, te ducénte, pervéniat. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.