Matena Laŭdo ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Dediĉo de Preĝejo > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


Angularis fundamentum


Esti baz-angula ŝtono,
fundamento, kaj en Si
ambaŭ murojn unuigi
venis Krist', la Di-sendit',
estas nun en sankta Cion,
restas ni en Li per kred'.

Plenas tiu ĉi popolo,
kiun amas nia Di',
de kantad', jubil' kaj gloro,
kaj en bela harmoni'
Dion unu tripersonan
ni adoras kun fervor'.

En ĉi templo, Di' plej granda,
Vi aperu inter ni.
Vi akceptu niajn preĝojn
kun mildeco kaj favor'.
Vian benon malavaran
ĉiam verŝu tie ĉi.

Tie ĉi meritu trovi
ĉiu, kion petis li,
kaj posedi la donitan
ĉiam kun la sanktular',
fine iri paradizon
transirante al ripoz'.

Estu gloro kaj honoro
nun al Vi, plej alta Di',
al la Patro kaj la Filo
kaj la Sankta Di-Spirit',
ĉar al Vi potenc' kaj laŭdo
nune, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 6a ĝis 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Psalmoj: Unua Semajno > Dimanĉo

Unua Antifono


¶ Mia domo estas nomata domo de preĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 21, 13

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mia domo estas nomata domo de preĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 21, 13

Dua Antifono


¶ Benata Vi estas, ho Eternulo,
en Via sankta templo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9

Dua Antifono


¶ Benata Vi estas, ho Eternulo,
en Via sankta templo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tria Antifono


¶ Laŭdu la Eternulon
en la eklezio de la sanktuloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Laŭdu la Eternulon
en la eklezio de la sanktuloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VORTO DE DIO


Legaĵo – Jes 56, 7


Mi venigos ilin sur Mian sanktan monton
kaj ĝojigos ilin en Mia preĝejo;
iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro;
ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora.

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora

en la urbo de nia Dio, sur Lia sankta monto,

tre glora.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora. – Psa 48, 2



en Paska Tempo:

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora. Haleluja. Haleluja.

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora. Haleluja. Haleluja.

en la urbo de nia Dio, sur Lia sankta monto.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Granda estas la Eternulo, kaj tre glora. Haleluja. Haleluja. – Psa 48, 2


LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Zakĥeo,
rapide malsupreniru,
ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
– Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 19, 5-9

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Zakĥeo,
rapide malsupreniru,
ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
– Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 19, 5-9


PREĜADO


Petoj


Nos, lápides vivi, superædificáti lápidi elécto Christo, Patrem omnipoténtem pro Ecclésia deprecémur eius dilécta, et fidem in eam profiteámur, dicéntes: Hic domus Dei est et porta cæli.

¶ Jen la domo de Dio, la pordego de la ĉielo. – kp. Gen 28,17

Pater agrícola, víneam tuam emúnda, custódi, multíplica,
—ut in conspéctu tuo omnem terram ímpleat.

Pastor ætérne, ovíle tuum prótege ac proténde,
—ut sub único pastóre, Fílio tuo, oves congregéntur in unum.

Sator omnípotens, sémina verbum in agro tuo,
—ut céntuplum fructum áfferat in messem ætérnam.

Sápiens ædificátor, tuam domum familiámque sanctífica,
—ut cívitas de cælo, Ierúsalem nova, sponsa appáreat ómnibus gloriósa.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

en la dediĉita preĝejo mem:

Deus, qui nobis per síngulos annos huius sancti templi tui consecratiónis réparas diem, exáudi preces pópuli tui, et præsta, ut fiat hic tibi semper purum servítium et nobis plena redémptio. Per Dóminum.

ekster la dediĉita preĝejo:

Deus, qui de vivis et eléctis lapídibus ætérnum habitáculum tuæ præparas maiestáti, multíplica in Ecclésia tua spíritum grátiæ, quem dedísti, ut fidélis tibi pópulus in cæléstis ædificatiónem Ierúsalem semper accréscat. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui pópulum tuum Ecclésiam vocáre dignátus es, da, ut plebs in nómine tuo congregáta te tímeat, te díligat, te sequátur, et ad cæléstia promíssa, te ducénte, pervéniat. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21