Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Dediĉo de Preĝejo > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Urbs Ierusalem beata


Sankta urb' Jerusalemo,
tio estas: urb' de pac',
el vivantaj brilaj ŝtonoj
konstruita en ĉiel',
kaj kronita de anĝeloj,
en ornam' de fianĉin'!

Venas nova de l' ĉielo
vi, jam preta por la nupt',
por ke vi, la senmakula,
ligu vin al via Di'.
Viaj stratoj, viaj muroj
brilas en plej pura or'.

Brilas perle viaj pordoj,
vast-apertas la sanktej'.
Povas ĉiu vin eniri,
kiu pro la nom' de Krist'
restis en sufer' fidela,
firma ĉiam en esper'.

Nur per batoj poluriĝas
ĉiu ŝtono, nur per prem'
ĝi la ĝustan lokon trovas
per la man' de l' konstruant',
daŭre do ĝi integriĝas
en la tuta sankta dom'.

Estu gloro kaj honoro
nun al Vi, plej alta Di',
al la Patro kaj la Filo
kaj la Sankta Di-Spirit',
ĉar al Vi potenc' kaj laŭdo
nune, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 6a ĝis 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La Plejaltulo sanktigis Sian loĝejon.
Li estas en ĝia mezo,
ĝi ne ŝanceliĝos.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 46, 5-6

Unua Psalmo – Psa 46 (45)


Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, *
helpo en mizeroj, rapide trovata.

Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero *
kaj la montoj falus en la internon de la maroj.

Bruu, bolu Liaj akvoj, *
tremu la montoj de ilia fiera ondado. ¶

Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, *
la sanktan loĝejon de la Plejaltulo.

Dio estas en ĝia mezo, / ĝi ne ŝanceliĝos; *
Dio ĝin helpas en frua mateno.

Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; *
Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, *
kiu faris detruojn sur la tero,

kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, / rompas paf-arkon, rompas ponardegon, *
for-bruligas veturilojn per fajro.

Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; / Mi estas glora inter la popoloj, *
Mi estas glora sur la tero. ¶

La Eternulo Cebaot estas kun ni; *
nia defendo estas la Dio de Jakob. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La Plejaltulo sanktigis Sian loĝejon.
Li estas en ĝia mezo,
ĝi ne ŝanceliĝos.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 46, 5-6

Dua Antifono


¶ Ĝojante ni iru
en la domon de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 122, 1

Dua Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĝojante ni iru
en la domon de la Eternulo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 122, 1



ekster Karesmo:

Tria Antifono


¶ Laŭdu nian Dion,
ĉiuj Liaj sanktuloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Apo 19, 5

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Laŭdu nian Dion,
ĉiuj Liaj sanktuloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Apo 19, 5



en Karesmo:

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos
kaj adorkliniĝos, Dio, al Vi. – kp. Apo 15, 4

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉiuj nacioj venos
kaj adorkliniĝos, Dio, al Vi. – kp. Apo 15, 4




VORTO DE DIO


Legaĵo – Apo 21, 2-3.22.27


Mi vidis la sanktan urbon,
novan Jerusalemon,
malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio,
pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo.
Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan:
Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj,
kaj Li loĝos kun ili,
kaj ili estos Liaj popoloj,
kaj Dio mem estos kun ili
kaj estos ilia Dio.
Kaj templon en ĝi mi ne vidis;
ĉar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la Ŝafido estas ĝia templo.
Kaj tute ne eniros en ĝin io malpura,
nek faranto de abomenindaĵo kaj mensogo;
sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Ŝafido.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo.

Ili laŭdas Vin konstante

en Via domo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo. – Psa 84, 5



en Paska Tempo:

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo. Haleluja. Haleluja.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo. Haleluja. Haleluja.

Ili laŭdas Vin konstante.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo. Haleluja. Haleluja. – Psa 84, 5




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La Eternulo sanktigis Sian domon:
Ĉi tiu estas domo, en kiu oni alvokas Lian nomon,
la loko, pri kiu Li diris: Mia nomo estos tie.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Reĝ 9, 3; 8, 29

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ La Eternulo sanktigis Sian domon:
Ĉi tiu estas domo, en kiu oni alvokas Lian nomon,
la loko, pri kiu Li diris: Mia nomo estos tie.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Reĝ 9, 3; 8, 29


PREĜADO


Petoj


Salvatórem nostrum, qui ánimam suam pósuit ut fílios Dei dispérsos congregáret in unum, súpplices implorémus: Recordáre Ecclésiæ tuæ, Dómine.

¶ Memoru, Sinjoro, vian eklezion.

Dómine Iesu, qui domum tuam super petram ædificásti,
—Ecclésiam tuam sólida fide et fidúcia confírma.

Dómine Iesu, de cuius látere sanguis et aqua fluxérunt,
—Ecclésiam tuam testaménti novi et ætérni rénova sacraméntis.

Dómine Iesu, præsens in médio eórum qui congregántur in nómine tuo,
—Ecclésiæ tuæ unánimem oratiónem exáudi.

Dómine Iesu, qui cum Patre mansiónem facis apud eos qui te díligunt,
—Ecclésiam tuam pérfice in dilectióne divína.

Dómine Iesu, qui non éicis foras eum qui venit ad te,
—omnes in domum patérnam immítte defúnctos.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

en la dediĉita preĝejo mem:

Deus, qui nobis per síngulos annos huius sancti templi tui consecratiónis réparas diem, exáudi preces pópuli tui, et præsta, ut fiat hic tibi semper purum servítium et nobis plena redémptio. Per Dóminum.

ekster la dediĉita preĝejo:

Deus, qui de vivis et eléctis lapídibus ætérnum habitáculum tuæ præparas maiestáti, multíplica in Ecclésia tua spíritum grátiæ, quem dedísti, ut fidélis tibi pópulus in cæléstis ædificatiónem Ierúsalem semper accréscat. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui pópulum tuum Ecclésiam vocáre dignátus es, da, ut plebs in nómine tuo congregáta te tímeat, te díligat, te sequátur, et ad cæléstia promíssa, te ducénte, pervéniat. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21