Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Maria > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Maria, quæ mortalium


Maria, kun amanta kor'
preĝadon nian aŭdas vi,
humile ni petegas vin:
al ni ĉeestu plu kaj plu.

Ĉeestu, kiam kulpo nin
katene fiksas kun kruel';
kaj ĉion, kio ligas nin
enkore, tion solvu vi.

Nin helpu, kiam nin la mond'
allogas fraŭde kun perfid',
por ke neniam nia mens'
deviu de l' saviga pad'.

Nin helpu, se minacas nin
enkorpe malfavora sort',
donacu tempojn de kviet',
ĝis ni ekbrilos en etern'.

Kaj en la hor' de nia mort'
ĉeestu, sekurigu nin,
porpetu, ke atingu ni
la ĝojon de senĉesa viv'.

Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Beata vi estas, Virgulino Maria,
vi portis lin, per kiu ĉio estiĝis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 1, 3

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Beata vi estas, Virgulino Maria,
vi portis lin, per kiu ĉio estiĝis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 1, 3

Dua Antifono


¶ Vi naskis lin, per kiu vi fariĝis,
kaj vi restas Virgulino eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 1, 3

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vi naskis lin, per kiu vi fariĝis,
kaj vi restas Virgulino eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 1, 3

Tria Antifono


¶ Benata de Dio vi estas, Filino.
La frukton de la vivo ni ricevis per vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Benata de Dio vi estas, Filino.
La frukton de la vivo ni ricevis per vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VORTO DE DIO


Legaĵo – Gal 4, 4-5


Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon,
el virino naskitan,
sub leĝo naskitan,
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo,
por ke ni ricevu la filadopton.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita.

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita.

Di-Patrino, pledu por ni.

Vi restis nedifektita.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita.



en Paska Tempo:

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita. Haleluja. Haleluja.

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita. Haleluja. Haleluja.

Di-Patrino, pledu por ni.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ankaŭ post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nedifektita. Haleluja. Haleluja.




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Mian humilecon rigardis la Eternulo.
La Potenculo faris al mi grandaĵojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49

aŭ:

¶ Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa;
ĉar Dio rigardis la humilecon de Sia sklavino.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Mian humilecon rigardis la Eternulo.
La Potenculo faris al mi grandaĵojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49

aŭ:

¶ Ĉiuj generacioj nomos min feliĉa;
ĉar Dio rigardis la humilecon de Sia sklavino.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48


PREĜADO


Petoj


Dio, la ĉiopova Patro, volis, ke ĉiuj generacioj nomu Marian feliĉa.
Al Li ni vokas kun humileco: – kp. Luk 1, 48
Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Oni povas elekti el la sekvaj petoj, aŭ libere vortigi aliajn.

Maria estis senmakula ekde sia koncipiĝo.
– Lernigu al ni, ke ĉiu homo ekde sia komenciĝo estas amata de Vi.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Vi plenigis Marian per graco.
– Donu Vian gracon ankaŭ al ni. – kp. Luk 1, 28

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Vi elektis Marian kiel patrinon de Via Filo.
– Li naskiĝu ankaŭ en ni, kaj el ni al la mondo.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Maria diris jes al Via volo.
– Kuraĝigu nin fariĝi Viaj geservantoj. – kp. Luk 1, 38

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Maria konservis la dirojn de la paŝtistoj kaj pripensis ilin en sia koro. – kp. Luk 2, 19
– Helpu al ni mediti pri la vortoj de la savo.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Maria kun Jozefo kaj la infaneto devis forrapidi en Egiptujon. – kp. Mat 2, 13-15
– Asistu, ankaŭ per ni, la hodiaŭajn rifuĝintojn kaj azil-petantojn.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Maria kun Jozefo dum tri tagoj serĉis la dek-du-jarulon. – kp. Luk 2, 43ss
– Se ni perdis Jesuon, helpu al ni retrovi lin.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Maria staris apud la kruco de sia filo. – kp. Joh 19, 25
– Fortigu ĉiujn, kiu devas sperti la morton de amata homo.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Vi faris Marian bildo de Via eklezio.
– Ĝi persistu unuanime kun ŝi en preĝado. – kp. Ago 1, 14

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Vi donis Marian al ni kiel patrinon de la mizerikordo.
– Est favora al ĉiuj, kiuj suferas pro mizero aŭ peko.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

Vi prenis Marian en la ĉielon.
– Beatigu niajn mortintojn en Via Regno.

¶ Kun ŝi, la Gracoplena, ni preĝas al Vi.

E: Albrecht Kronenberger 2020 libere el la latina kaj germana, parte originale verkita



alternative:

Deum Patrem omnipoténtem magnis láudibus extollámus, qui Maríam, matrem Fílii sui, ab ómnibus generatiónibus celebrári vóluit, et ab eo súpplices petámus:

Plena grátia intercédat pro nobis.
Vel: Plenam grátia intuére, et exáudi nos.

Deus, mirabílium patrátor, qui immaculátam Vírginem Maríam córpore et ánima cæléstis glóriæ Christi fecísti consórtem,
—filiórum tuórum corda ad eándem glóriam dírige.

Qui Maríam dedísti nobis matrem, ipsa intercedénte, concéde medélam lánguidis, solámen mæréntibus, véniam peccatóribus,
—et ómnibus salútem et pacem.

Qui Maríam plenam grátia fecísti,
—lætam grátiæ tuæ cópiam ómnibus concéde.

Ecclésia tua sit cor unum et ánima una in caritáte,
—et fidéles persevérent unánimes in oratióne cum María, matre Iesu.

Qui Maríam cæli coronásti regínam,
—fac ut defúncti in regno tuo cum sanctórum ágmine gáudeant in ætérnum.




aŭ:

Deum Patrem omnipoténtem magnis láudibus extollámus, qui Maríam, matrem Fílii sui, ab ómnibus generatiónibus celebrári vóluit, et ab eo súpplices petámus:

Plena grátia intercédat pro nobis.
Vel: Plenam grátia intuére, et exáudi nos.

Qui Maríam matrem misericórdiæ constituísti,
—versántibus in perículis concéde, ut matérnam eius dilectiónem experiántur.

Qui Maríam, in domo Iesu et Ioseph, matrem famílias esse voluísti,
—fac ut, ipsíus intercessióne, omnes matres in famíliis caritátem fóveant et sanctitátem.

Qui Maríam iuxta crucem stantem roborásti et in resurrectióne Fílii tui replésti lætítia,
—tribulátos súbleva spemque eórum confírma.

Qui Maríam tuo inténtam reddidísti verbo et ancíllam tuam fidélem effecísti,
—per eius intercessiónem nos Fílii tui fac servos et discípulos.

Qui Maríam cæli coronásti regínam,
—fac ut defúncti in regno tuo cum sanctórum ágmine gáudeant in ætérnum.




Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

en Advento:

Dio,
Via Vorto, laŭ la anonco de la anĝelo, fariĝis karno en la utero de la sankta Virgulino Maria,
kaj tial ni konfesas ŝin vere Dipatrino.
Pro ŝia porpeto Vi helpu al ni
per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui de beátæ Maríæ Vírginis útero Verbum tuum, Angelo nuntiánte, carnem suscípere voluísti,
præsta supplícibus tuis,
ut, qui vere eam Dei Genetrícem crédimus, eius apud te intercessiónibus adiuvémur.
Per Dóminum.




en Kristnaska Tempo:

Dio,
en la fekunda virgeco de Maria Vi donis al la homaro la eternan savon.
Faru, ni petas,
ke ni spertu la helpon de ŝi,
kiu naskis al ni Vian Filon, la aŭtoron de la vivo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui salútis ætérnæ, beátæ Maríæ virginitáte fecúnda, humáno géneri præmia præstitísti,
tríbue, quæsumus,
ut ipsam pro nobis intercédere sentiámus,
per quam merúimus Fílium tuum, auctórem vitæ, suscípere.
Qui tecum vivit.




en Karesmo (1):

Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, Vian gracon en nian animon.
Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarniĝon de Kristo, Via Filo.
Per Lia pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la reviviĝo.
Pri tio ni petas per li, Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. ADORU 004.4

Grátiam tuam, quæsumus, Dómine, méntibus nostris infúnde,
ut qui, Angelo nuntiánte, Christi Fílii tui incarnatiónem cognóvimus,
per passiónem eius et crucem ad resurrectiónis glóriam perducámur.
Per Dóminum.




en Karesmo (2) kaj en la Ordinara Tempo (2):

Pardonu, Dio, al ni niajn pekojn,
por ke ni, kiuj per niaj agoj ne povas plaĉi al Vi,
estu savataj pro la porpeto de la patrinon de Via Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Famulórum tuórum, quæsumus, Dómine, delíctis ignósce,
ut, qui tibi placére de áctibus nostris non valémus,
Genetrícis Fílii tui Dómini nostri intercessióne salvémur.
Per Dóminum.




en Paska Tempo (1):

Dio,
Vi gajigis la mondon per la releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Per lia patrino, la Virgulino Maria, ni ricevu la ĝojojn de la eterna vivo.
Pri tio ni petas per li,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui, per resurrectiónem Fílii tui Dómini nostri Iesu Christi, mundum lætificáre dignátus es,
præsta, quæsumus,
ut, per eius Genetrícem Vírginem Maríam, perpétuæ capiámus gáudia vitæ.
Per Dóminum.




en Paska Tempo (2):

Dio,
Vi donis la Sanktan Spiriton al la apostoloj, kiuj preĝis kun Maria, la patrino de Jesuo.
Donu ke ni,
kun ŝia helpo,
fidele servu Vian majeston,
kaj disvastigu la gloron de Via nomo per vorto kaj ekzemplo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Apóstolis tuis, cum María matre Iesu orántibus, Sanctum dedísti Spíritum,
da nobis, ut,
ipsa intercedénte,
maiestáti tuæ fidéliter servíre
et nóminis tui glóriam verbo et exémplo diffúndere valeámus.
Per Dóminum.




en la Ordinara Tempo (1):

Dio,
pro la porpeto de la virga patrino Maria
donu al ni sanon de korpo kaj savon de animo.
Forprenu de ni la tristecon de ĉi tiu tempo,
kaj gvidu nin al la eterna ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concede nos famulos tuos, quaesumus, Domine Deus,
perpetua mentis et corporis sanitate gaudere,
et, gloriosa beatae Mariae semper Virginis intercessione,
a praesenti liberari tristitia,
et aeterna perfrui laetitia.
Per Dóminum.




en la Ordinara Tempo (2):

     vidu supre: en Karesmo (2)




en la Ordinara Tempo (3):

Alestu, favora Dio, al ni en nia fragileco,
por ke ni,
memorante la sanktan Dipatrinon,
kun ŝia helpo leviĝu el niaj pekoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, miséricors Deus, fragilitáti nostræ præsídium,
ut,
qui sanctæ Dei Genetrícis memóriam ágimus,
intercessiónis eius auxílio a nostris iniquitátibus resurgámus.
Per Dóminum.




en la Ordinara Tempo (4):

Helpu al ni,
ni petas Vin, Dio,
la laŭdinda porpeto de la sankta Virgulino Maria,
ke ni,
liberigitaj de ĉiuj danĝeroj,
trovu la ĝojon en Via paco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Adiuvet nos,
quæsumus, Dómine,
beátæ Maríæ semper Vírginis intercéssio veneránda,
et a cunctis perículis absolútos
in tua fáciat pace gaudére.
Per Dóminum.




en la Ordinara Tempo (5):

Memorante la sanktan Virgulinon Maria
ni petas Vin, Dio,
ke Vi pridonacu ankaŭ nin el la pleno de Via graco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Sanctíssimæ venerántibus Vírginis Maríæ memóriam gloriósam,
ipsíus nobis, quæsumus, Dómine, intercessióne concéde,
ut de plenitúdine grátiæ tuæ nos quoque mereámur accípere.
Per Dóminum.




en la Ordinara Tempo (6):

Ĉiopova Dio,
Viaj fideluloj gajas pri la memoro de la sankta Virgulino Maria.
Pro ŝia porpeto Vi surtere liberigu nin de ĉiu malbono,
kaj enĉiele donacu al ni la eternajn ĝojojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus,
ut fidéles tui,
qui sub sanctíssimæ Vírginis Maríæ patrocínio lætántur,
eius pia intercessióne a cunctis malis liberéntur in terris,
et ad gáudia ætérna perveníre mereántur in cælis.
Per Dóminum.





FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21