Matena Laŭdo ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Maria (sabate) > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


laŭplaĉe:

(1)

O gloriosa Domina


Maria, glora Sinjorin',
kliniĝas astroj antaŭ vi,
Kreinton vian naskas vi,
vi nutras, kiu nutris vin.

Kaj kion Eva ĵetis for,
redonas vi en via id',
por ke ni iru el plorad'
ĉielen laŭ sternita pad'.

Vi pordo de l' plej alta reĝ',
portal' de l' fulme brila lum'!
Aplaŭdu, gentoj, pro la viv'
donita per la Virgulin'.

Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'. Amen.

latina T: Venantius • E: Albrecht Kronenberger 2008



(2)

Quæ caritatis fulgidum


Brilanta stel' de l' karitat',
ho Virgulino, en ĉiel';
por ni surtere estas vi
ĉiama fonto de l' esper'.

Influon grandan havas vi
ĉe l' kor' de via kara fil':
Se ni fidante petas Lin
per vi, Li certe aŭdos nin.

Sed vi en via bonvolem'
porpetas ne nur laŭ postul',
vi foje kio helpas nin
jam donas antaŭ nia preĝ'.

En vi nur estas kor-favor',
en vi nur estas malavar',
en vi kulminas, kio ajn
ekzistas bona en la mond'.

Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'. Amen.

latina T: Anselmo Lentini (1901-1989) • E: Albrecht Kronenberger 2008



(3)

Ave, maris stella


Mara stel', saluton,
Dipatrino ĉarma,
ĉiam virgulino,
sava pord' ĉiela!

Prenis vi AVE-on
el anĝela buŝo.
Ŝirmu nin en paco.
Ŝanĝu EVA-nomon.

Ŝiru ŝuld-katenojn.
Lumu al blinduloj.
Niajn misojn pelu.
Ĉion bonan petu.

Montru vin patrino.
Per vi preĝojn prenos
Li, por ni naskita,
propravole via.

Virgulin' elstara,
inter ĉiuj milda,
nin, el ŝuld' savitajn,
faru ĉastaj, bonaj.

Vivon donu puran.
Gvidu nin sekure,
ke Jesuon ĝoje
vidu ni por ĉiam.

Laŭd' al Di', la Patro,
Krist', la Fil' altega,
la Spirito Sankta:
Triunuo glora. Amen.

latina T: 8a / 9a jarcentoj de nekonata monaĥo • E: Helmut Rössler 1997 • ADORU 688




PSALMODIO


Antifonoj, Psalmoj kaj Kantiko kiel en la kuranta Sabato


VORTO DE DIO


laŭplaĉe:

(1)

Legaĵo –Gal 4, 4-5


Kiam venis la pleneco de la tempo,
Dio elsendis Sian Filon,
el virino naskitan,
sub leĝo naskitan,
por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo,
por ke ni ricevu la filadopton.

Responsorio


Post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nelezita.

Post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nelezita.

Dipatrino, preĝu por ni.

Vi restis nelezita.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Post kiam vi naskis, ho Virgulino, vi restis nelezita.



(2)

Legaĵo – el Jes 61, 10


Mi forte ĝojas pri la Eternulo,
mia animo ĝojas pri mia Dio;
ĉar Li vestis min per vestoj de savo,
per mantelo de justeco Li min kovris,
kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.

Responsorio


Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.

Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.

Sian tendon Li faris loĝejo por ŝi.

La Eternulo favoris ŝin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.



(3)

Legaĵo – Apo 12, 1


Granda signo vidiĝis en la ĉielo:
virino vestita per la suno,
kaj la luno sub ŝiaj piedoj,
kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj

Responsorio


Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi.

Benata vi estas inter la virinoj,
kaj benata estas la frukto de via sino.

La Sinjoro estas kun vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Saluton, Maria, gracoplena. La Sinjoro estas kun vi. – ADORU 001.5




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


laŭplaĉe:

(1)

¶ Ni celebras la memoron de la beata Virgulino Maria.
Ŝi petu por ni al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(2)

¶ Benata vi estas, ho Virgulino Maria, de la Plejaltulo,
pli ol ĉiuj aliaj virinoj sur la tero.

(3)

¶ Por ke ni re-ricevu la perditan vivon, ho senmakula Virgulino,
vi koncipis de supre kaj naskis al la mondo la Savanton.

(4)

¶ Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj.
Haleluja. – ADORU 001.5

(5)

¶ Sankta senmakula Virgulino,
mi ne scias, kiel digne laŭdi vin.
Ĉar per vi ni ricevis la Savanton,
nian Sinjoron Jesuo Kristo. – ADORU 001.5

(6)

¶ Vi estas la gloro de Jerusalemo,
vi estas la granda ĝojo de Izraelo,
vi estas la granda fiero de nia popolo. – el Jut 15, 9



Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


laŭplaĉe:

(1)

¶ Ni celebras la memoron de la beata Virgulino Maria.
Ŝi petu por ni al nia Sinjoro Jesuo Kristo.

(2)

¶ Benata vi estas, ho Virgulino Maria, de la Plejaltulo,
pli ol ĉiuj aliaj virinoj sur la tero.

(3)

¶ Por ke ni re-ricevu la perditan vivon, ho senmakula Virgulino,
vi koncipis de supre kaj naskis al la mondo la Savanton.

(4)

¶ Saluton, Maria, gracoplena.
La Sinjoro estas kun vi.
Benata vi estas inter la virinoj.
Haleluja. – ADORU 001.5

(5)

¶ Sankta senmakula Virgulino,
mi ne scias, kiel digne laŭdi vin.
Ĉar per vi ni ricevis la Savanton,
nian Sinjoron Jesuo Kristo. – ADORU 001.5

(6)

¶ Vi estas la gloro de Jerusalemo,
vi estas la granda ĝojo de Izraelo,
vi estas la granda fiero de nia popolo. – el Jut 15, 9




PREĜADO


Petoj


laŭplaĉe:

(1)

Ni benas Kriston, kiu naskiĝis el la Virgulino Maria,
kaj ni preĝas al li:
Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

Suno de la Justeco! Vin antaŭiris Maria kiel aŭroro:
– Irigu nin ĉiam en via lumo.

¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

Vorto eterna! Vi volis loĝi en la senmakula Virgulino:
– Loĝu ankaŭ en niaj koroj.

¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

Nia Savanto! Apud via kruco staris via patrino.
– Staru vi ĉe ni ankaŭ en gravaj suferoj.

¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.

Bonkora Jesuo! De sur la kruco vi faris vian patrinon la nia.
– Helpu nin vivi dignaj je tia patrino.

¶ Filo de la Virgulino Maria, kompatu nin.



(2)

Salvatórem nostrum celebrántes, qui ex María Vírgine nasci dignátus est, exorémus dicéntes:

Intercédat pro nobis mater tua, Dómine.

Salvátor mundi, qui redemptiónis tuæ virtúte ab omni peccáti labe matrem tuam præservásti,
—serva nos mundos a peccáto.

Redémptor noster, qui Vírginem Maríam thálamum puríssimum habitatiónis tuæ et Spíritus Sancti fecísti sacrárium,
—nos templum fac perénne tui Spíritus.

Verbum ætérnum, qui matrem tuam docuísti óptimam sibi partem elígere,
—tríbue nobis eam imitári, cibum quæréntes, qui permáneat in vitam ætérnam.

Rex regum, qui matrem tuam córpore et ánima tecum voluísti in cælum assúmptam,
—fac ut quæ sursum sunt semper cogitémus.

Dómine cæli et terræ, qui Maríam regínam a dextris tuis adstáre fecísti,
—tríbue nos eiúsdem glóriæ meréri consórtium.




Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


laŭplaĉe:

(1)

Dio,
pro la porpeto de la virga patrino Maria
donu al ni sanon de korpo kaj savon de animo.
Forprenu de ni la tristecon de ĉi tiu tempo,
kaj gvidu nin al la eterna ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concede nos famulos tuos, quaesumus, Domine Deus,
perpetua mentis et corporis sanitate gaudere,
et, gloriosa beatae Mariae semper Virginis intercessione,
a praesenti liberari tristitia,
et aeterna perfrui laetitia.
Per Dóminum.




(2)

Pardonu, Dio, al ni niajn pekojn,
por ke ni, kiuj per niaj agoj ne povas plaĉi al Vi,
estu savataj pro la porpeto de la patrinon de Via Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Famulórum tuórum, quæsumus, Dómine, delíctis ignósce,
ut, qui tibi placére de áctibus nostris non valémus,
Genetrícis Fílii tui Dómini nostri intercessióne salvémur.
Per Dóminum.




(3)

Alestu, favora Dio, al ni en nia fragileco,
por ke ni,
memorante la sanktan Dipatrinon,
kun ŝia helpo leviĝu el niaj pekoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, miséricors Deus, fragilitáti nostræ præsídium,
ut,
qui sanctæ Dei Genetrícis memóriam ágimus,
intercessiónis eius auxílio a nostris iniquitátibus resurgámus.
Per Dóminum.




(4)

Helpu al ni,
ni petas Vin, Dio,
la laŭdinda porpeto de la sankta Virgulino Maria,
ke ni,
liberigitaj de ĉiuj danĝeroj,
trovu la ĝojon en Via paco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Adiuvet nos,
quæsumus, Dómine,
beátæ Maríæ semper Vírginis intercéssio veneránda,
et a cunctis perículis absolútos
in tua fáciat pace gaudére.
Per Dóminum.




(5)

Memorante la sanktan Virgulinon Maria
ni petas Vin, Dio,
ke Vi pridonacu ankaŭ nin el la pleno de Via graco.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Sanctíssimæ venerántibus Vírginis Maríæ memóriam gloriósam,
ipsíus nobis, quæsumus, Dómine, intercessióne concéde,
ut de plenitúdine grátiæ tuæ nos quoque mereámur accípere.
Per Dóminum.




(6)

Ĉiopova Dio,
Viaj fideluloj gajas pri la memoro de la sankta Virgulino Maria.
Pro ŝia porpeto Vi surtere liberigu nin de ĉiu malbono,
kaj enĉiele donacu al ni la eternajn ĝojojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus,
ut fidéles tui,
qui sub sanctíssimæ Vírginis Maríæ patrocínio lætántur,
eius pia intercessióne a cunctis malis liberéntur in terris,
et ad gáudia ætérna perveníre mereántur in cælis.
Per Dóminum.





FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21