Vespera Laŭdo (1)


Breviero > Komunaj Tekstoj > Apostoloj > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Exsultet caelum laudibus


Per laŭd' jubilas la ĉiel',
resonas ter' el plena ĝoj':
La apostolojn gloras ni
per sankta kanto kun solen'.

Juĝistoj justaj vi de l' temp',
kaj veraj lumoj vi de l' mond':
Kun votoj preĝas ni en kor',
subtenon petas. Aŭdu nin.

Ĉielan povon havis vi,
pri lig' decidi aŭ mallig':
Porpeto via helpu nin
el ĉiuj pekoj al liber'.

Al vi obeas ĉies sav',
al vi febleco kaj malsan':
El fiaj moroj savu nin,
redonu nin al virta viv',

ke, kiam venos la Juĝant',
Jesuo Krist', je l' fin' de l' temp',
Li faru partopreni nin
kun vi eterne en la ĝoj'.

Al Dio sonu glora laŭd':
Por nin instrui donis Li
la kredon de l' evangeli'
per vi, nin gvidi al ĉiel'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, eble 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Tristes erant Apostoli


Funebris la apostolar':
Murditas Kristo, la Sinjor',
Li, kiun fanatika band'
kondamnis al kruela mort'.

Sed konsolante la anĝel'
informis la virinojn, ke
leviĝis Krist' el Sia tomb'.
«Videblos Li en Galile'.»

Survoje al la disĉiplar'
por diri tion, ili Lin
vivanta vidas kaj kun am'
piedojn kisas de l' Sinjor'.

Laŭ ŝiaj vortoj iras tuj
la apostoloj kun rapid'
en Galileon, vidi Lin,
vizaĝon Lian kun inklin'.

Vi estu do por nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.

Al Vi, ho Kristo, estu glor'.
Vi, post detruo de l' infer',
irigis nin al lum' kaj viv'
porpete de l' apostolar'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Alvokis Jesuo siajn disĉiplojn,
kaj elektis el ili dek du,
kiujn li ankaŭ nomis apostoloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 6, 13

Unua Psalmo – Psa 117 (116)


Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Alvokis Jesuo siajn disĉiplojn,
kaj elektis el ili dek du,
kiujn li ankaŭ nomis apostoloj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 6, 13

Dua Antifono


¶ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mar 1, 18

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mar 1, 18

Tria Antifono


¶ Vi estas miaj amikoj,
ĉar vi restadis en mia amo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 15, 14.10

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi estas miaj amikoj,
ĉar vi restadis en mia amo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Joh 15, 14.10


VORTO DE DIO


Legaĵo – Ago 2, 42-45


Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco,
en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.
Kaj ĉiu animo havis timon,
kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.
Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna;
kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn,
kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj:

Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj:

Se vi havos amon unu al alia,

vi estas miaj disĉiploj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. – Joh 13, 35



en Paska Tempo:

Responsorio


Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Haleluja. Haleluja.

Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Haleluja. Haleluja.

Se vi havos amon unu al alia.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Haleluja. Haleluja. – Joh 13, 35




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi ne elektis min, sed mi elektis vin,
kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton,
kaj ke via frukto daŭru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 15, 16

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vi ne elektis min, sed mi elektis vin,
kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton,
kaj ke via frukto daŭru.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 15, 16


PREĜADO


Petoj


Konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj,
ni petu la ĉiopovan Patron por Lia tuta sankta popolo: – el Efe 2, 20
Memoru, Dio, Vian eklezion.

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Vian Filon resurektintan Vi volis esti konfesata per la apostoloj:
– faru nin liaj atestantoj ĝis la finoj de la tero.

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Vian Filon Vi sendis en la mondon por anonci la evangelion al la malriĉuloj:
– helpu, ke la evangelio estu predikata al la tuta kreitaĵo.

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Vian Filon Vi sendis, por semi la semon de la Vorto:
– ebligu al ni, kiuj semas kun larmoj, ke ni rikoltos kun kanto. – kp. Psa 126, 5

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Vian Filon Vi sendis, por ke li per sia sango repacigu la mondon al Vi:
– kunlaborigu nin ĉiujn en la verko de la repacigo. – kp. 2 Kor 5, 18 - 6, 1

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Vian Filon Vi sidigis dekstre de Vi en la ĉielo:
– venigu niajn mortintojn en la regnon de la beateco.

¶ Memoru, Dio, Vian eklezion.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21