Horo de la Legaĵoj
Breviero > Komunaj Tekstoj > Apostoloj > Horo de la Legaĵoj
Stato:
MALFERMO
(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)
Dio, atentu helpi min.
Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)
HIMNO
propra aŭ:
O sempiternæ curiæ
Ho princoj de l' plej alta Reĝ',
instruis vin Jesuo mem
kaj vin donacis al la mond',
ke apostoloj estu vi.
Dek-du-juvela fundament'
de l' Sankta Urbo estas vi.
Sur brilaj ŝtonoj levas sin
ĝi, kies lampo la Ŝafid'.
Celebre nun gratulas vin
la eklezi', la fianĉin'.
Servante vi kreskigis ĝin,
konsekris ĝin per via sang'.
Kaj kiam venos la Savant',
juĝant' de ĉi kaduka temp',
sur dek-du tronoj sidos vi,
senato alta. Kia glor'!
Bonvolu helpi nun al ni,
fortigu nin per via preĝ',
ke, kion semis tiam vi,
por ĉiam floru en ĉiel'.
Al Krist' eterna estu glor':
Heroldoj de la Patro vin
Li faris, kaj plenigis vin
per de l' Spirito nutra fort'. Amen.
latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Unua Psalmo – Psa 19, 2-7 (Psa 18 A)
La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon
sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.
Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.
Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Unua Antifono
¶ Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Dua Antifono
¶ Ili rakontos la agon de Dio
kaj komprenos Liajn farojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Dua Psalmo – Psa 64 (63)
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶
Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,
kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?
Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶
Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.
Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.
La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Dua Antifono
¶ Ili rakontos la agon de Dio
kaj komprenos Liajn farojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Tria Antifono
¶ Ili rakontas Lian veron,
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Tria Psalmo – Psa 97 (96)
La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.
Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.
Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶
Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶
Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.
Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.
Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶
Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.
Tria Antifono
¶ Ili rakontas Lian veron,
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
VERSIKLO
Ili rakontis la gloron de la Eternulo kaj Lian potencon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.
Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 78, 4
VORTO DE DIO
en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo:
Unua Legaĵo – 1 Kor 1, 18 - 2, 5
El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj
Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio. Ĉar estas skribite:
Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj,
Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?
Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon; sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon; sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio. Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj; sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn; kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaŭ Dio. Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto; por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.
Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.
UNUA RESPONSORIO – Mat 10, 18.19-20
Antaŭ provincestroj kaj reĝoj ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos. Ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
Antaŭ provincestroj kaj reĝoj ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos. Ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
Ĉar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
Estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Antaŭ provincestroj kaj reĝoj ne zorgu, kiel aŭ kion vi parolos. Ĉar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
en Paska Tempo:
Unua Legaĵo – Ago 5, 12-32
El la Agoj de la Apostoloj
Kaj per la mano de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona. Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin; kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj; tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili. Kunvenis ankaŭ en Jerusalemon la amaso el la ĉirkaŭaj urboj, portante malsanulojn kaj la turmentatajn de malpuraj spiritoj, kaj ĉiuj estis sanigitaj.
Sed stariĝis la ĉefpastro, kaj ĉiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili pleniĝis de ĵaluzo, kaj ĵetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon. Sed anĝelo de la Eternulo nokte malfermis la pordojn de la karcero, kaj elkondukis ilin, kaj diris: Iru, kaj staru kaj parolu en la templo al la popolo ĉiujn vortojn pri ĉi tiu Vivo.
Kaj tion aŭdinte, ili eniris ĉe la tagiĝo en la templon kaj ekinstruis. Sed venis la ĉefpastro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, kaj kunvokis la sinedrion kaj la tutan senaton de la Izraelidoj, kaj sendis al la malliberejo, por ilin venigi. Sed la oficistoj venis, kaj ne trovis ilin en la karcero, kaj ili revenis kaj rakontis, dirante: Ni ja trovis la malliberejon ŝlosita tute fortike, kaj la gardistojn starantaj antaŭ la pordoj; sed malferminte, ni trovis interne neniun.
Kiam do la kapitano de la templo kaj la ĉefpastroj aŭdis ĉi tiujn vortojn, ili embarasiĝis pri ili, kio fariĝos el tiu afero. Tiam iu venis, kaj sciigis al ili: Jen la viroj, kiujn vi metis en la karceron, estas en la templo, kaj staras kaj instruas la popolon. Tiam foriris la kapitano kun la oficistoj, kaj alkondukis ilin sen perforto; ĉar ili timis la popolon, por ke ili ne estu priĵetitaj per ŝtonoj.
Kaj oni alkondukis ilin kaj starigis ilin antaŭ la sinedrio. Kaj la ĉefpastro ilin demandis, dirante: Ni severe ordonis al vi, ke vi ne instruu en ĉi tiu nomo; kaj jen vi plenigis Jerusalemon per via instruado, kaj intencas survenigi sur nin la sangon de tiu homo. Tiam Petro kaj la apostoloj responde diris: Oni devas obei Dion prefere ol homojn. La Dio de niaj patroj levis Jesuon, kiun vi pereigis, pendigante lin sur lignaĵo. Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj. Kaj ni estas atestantoj de ĉi tiuj vortoj, kiel ankaŭ estas la Sankta Spirito, kiun Dio donis al tiuj, kiuj Lin obeas.
UNUA RESPONSORIO – Ago 4, 33.31
Kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo. Kaj granda graco estis sur ĉiuj. Haleluja.
Kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo. Kaj granda graco estis sur ĉiuj. Haleluja.
Ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj parolis kuraĝe la vorton de Dio.
Kaj granda graco estis sur ĉiuj. Haleluja.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo. Kaj granda graco estis sur ĉiuj. Haleluja.
en la Ordinara Tempo:
Unua Legaĵo – 1 Kor 4, 1-16
El la unua epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj
Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio. Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela. Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem. Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro. Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.
Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitaĵojn; por ke neniu el vi bloveŝvelu por unu kontraŭ la alia. Ĉar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi ĝin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaŭ vi ĝin ne ricevus? Jam vi estas plenigitaj, jam vi riĉiĝis, vi reĝis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive reĝu, por ke ni ankaŭ reĝu kun vi. Ĉar ŝajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; ĉar ni fariĝis spektaklo al la mondo kaj al anĝeloj kaj al homoj.
Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj. Eĉ ĝis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj; kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas; kalumniate, ni petegas; ni fariĝas kiel la balaaĵo de la mondo, la forĵetaĵo de ĉio, eĉ ĝis nun.
Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.
Ĉar kvankam vi eĉ havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; ĉar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio. Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.
Unua Responsorio
Mi jam ne nomas vin sklavoj, sed mi nomis vin amikoj. Ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
Mi jam ne nomas vin sklavoj, sed mi nomis vin amikoj. Ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la ĉielo. Feliĉaj estas viaj okuloj, ĉar ili vidas; kaj viaj oreloj, ĉar ili aŭdas.
Ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Mi jam ne nomas vin sklavoj, sed mi nomis vin amikoj. Ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. – Joh 15, 15; Mat 13, 11. 16
Dua Legaĵo kaj Dua Responsorio
kiel en la Propraj Partoj
en solenoj kaj festoj:
LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)
Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.
Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:
Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.
Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:
Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.
Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.
(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.
Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.
Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)
latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447
PREĜO
kiel en la Propraj Partoj
FINA VOKO
Ni benu la Eternulon.
Al Dio estu danko.