Matena Laŭdo


Breviero > Komunaj Tekstoj > Apostoloj > Matena Laŭdo
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ:

ekster Paska Tempo:

O sempiternæ curiæ


Ho princoj de l' plej alta Reĝ',
instruis vin Jesuo mem
kaj vin donacis al la mond',
ke apostoloj estu vi.

Dek-du-juvela fundament'
de l' Sankta Urbo estas vi.
Sur brilaj ŝtonoj levas sin
ĝi, kies lampo la Ŝafid'.

Celebre nun gratulas vin
la eklezi', la fianĉin'.
Servante vi kreskigis ĝin,
konsekris ĝin per via sang'.

Kaj kiam venos la Savant',
juĝant' de ĉi kaduka temp',
sur dek-du tronoj sidos vi,
senato alta. Kia glor'!

Bonvolu helpi nun al ni,
fortigu nin per via preĝ',
ke, kion semis tiam vi,
por ĉiam floru en ĉiel'.

Al Krist' eterna estu glor':
Heroldoj de la Patro vin
Li faris, kaj plenigis vin
per de l' Spirito nutra fort'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Claro paschali gaudio


Per klara paska sun-radi'
la mond' ekbrilas nun kun ĝoj'.
La apostoloj spertas Lin
vivanta, kredas kun ador'.

«Leviĝis Kristo! Vivas Li!»,
atestas ili al la mond'.
La vundoj montras sin en bril',
la korpo en mil-suna klar'.

Plej pia Reĝo, Krist' Jesu',
hejmiĝu Vi en nia kor',
por ke la laŭdon kantu ni
al Vi laŭdece tra eon'.

Vi estu do por nia mens',
Jesu', ĉiama paska ĝoj'.
Vi naskis novaj nin el grac':
triumfi igu nin kun Vi.

Al Vi, ho Kristo, estu glor'.
Vi, post detruo de l' infer',
irigis nin al lum' kaj viv'
porpete de l' apostolar'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jen estas mia ordono:
ke vi amu unu alian
tiel same, kiel mi vin amis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 12

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jen estas mia ordono:
ke vi amu unu alian
tiel same, kiel mi vin amis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 12

Dua Antifono


¶ Neniu havas amon pli grandan ol tio,
ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 13

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Neniu havas amon pli grandan ol tio,
ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 13

Tria Antifono


¶ Vi estas miaj amikoj,
se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 14

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi estas miaj amikoj,
se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 15, 14


VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 2, 19-22


Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj,
sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj,
kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;
en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;
en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

Responsorio


Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Ili memoros Vian nomon

sur la tuta tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. – el Psa 45, 17; kp. Bar 2, 32



en Paska Tempo:

Responsorio


Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. Haleluja. Haleluja.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. Haleluja. Haleluja.

Ili memoros Vian nomon.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi faros ilin princoj sur la tuta tero. Haleluja. Haleluja. – Psa 96, 3




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mi vidis la sanktan urbon Jerusalemo.
La muro de la urbo havis dek du fundamentojn,
kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon.
Ĝia lampo estas la Ŝafido.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 21, 10.14.23

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Mi vidis la sanktan urbon Jerusalemo.
La muro de la urbo havis dek du fundamentojn,
kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la Ŝafido.
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon.
Ĝia lampo estas la Ŝafido.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 21, 10.14.23


PREĜADO


Petoj


Havante de la apostoloj la ĉielan heredon,
ni danku al nia Patro pro ĉiuj Liaj donacoj
kaj voku:
Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Laŭdon al Vi pro la tablo de la Korpo kaj Sango,
transdonita al ni de la apostoloj,
– kiu refreŝigas kaj vivigas nin.

¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Pro la tablo de la Vorto,
preparita al ni de la apostoloj,
– el kiu estas donataj al ni lumo kaj ĝojo.

¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Pro Via sankta eklezio,
fundita por ni sur la apostoloj,
– per kiu ni fariĝas unu korpo.

¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Pro la bano de la bapto kaj konfeso,
konfidita al ni de la apostoloj,
– per kiu estas forlavataj ĉiuj niaj pekoj.

¶ Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21