Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Pluraj Martiroj > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ:

Sanctorum meritis


Kantu ni en komun' pri l' de l' sanktuloj glor',
kiuj fortis en far', mortis al fina venk'.
Pli aplaŭdu la kor', sonu en bona laŭd'
kun jubilo kaj granda ĝoj'.

Ilin teni la mond' volis, sed naŭzis nur;
ĉar en sia arid' restas ĝi sen florad'.
Ili kun malestim' je la senfrukta mond'
sekvis Vin, ho ĉiela Reĝ'.

Ili, Kristo, por Vi meze en furioz'
staris sen murmurad', sen lamentad' aŭ plend',
kun trankvil' en la kor' kaj kun kvieta mens'
pacience en firma fid'.

Ne kapablas la lang' pri l' de l' martiroj glor'
digne kanti, ĉar Vi donas kun malavar'.
Ilin kontraŭ la sang' ruĝa, fluinta for,
nun premias ĉiela kron'.

Sankta, Vin, Triunu', Dio, ni petas do:
Nin purigu de l' pek', gardu nin de l' pere',
donu pacon al ni, faru nin glori Vin
tra la tempoj kaj en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 11a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008, en la ritmo de la germana versio


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La korpoj de la sanktuloj enterigitas en paco,
iliaj nomoj vivos eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Sir 44, 12

Unua Psalmo – Psa 116, 1-9 (114)


Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon kaj mian petegon, *
ke Li klinis Sian orelon al mi;

kaj en miaj tagoj *
mi Lin vokos. ¶

Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, / kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; *
suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: *
Ho Eternulo, savu mian animon. ¶

Favor-kora estas la Eternulo kaj justa, *
kaj nia Dio estas kompatema.

La Eternulo gardas la simpl-animulojn; *
mi estis en mizero, kaj Li min savis. ¶

Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, *
ĉar la Eternulo faris al vi bonon.

Ĉar Vi savis mian animon de la morto, / miajn okulojn de larmoj, *
miajn piedojn de fal-puŝiĝo.

Mi irados antaŭ la Eternulo *
en la lando de la vivo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La korpoj de la sanktuloj enterigitas en paco,
iliaj nomoj vivos eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Sir 44, 12

Dua Antifono


¶ Mi vidis la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio
kaj pro la atesto, kiun ili havadis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 6, 9

Dua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi vidis la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio
kaj pro la atesto, kiun ili havadis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 6, 9

Tria Antifono


¶ Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado,
kaj ili lavis siajn robojn en la sango de la Ŝafido.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 7, 14

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado,
kaj ili lavis siajn robojn en la sango de la Ŝafido.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Apo 7, 14


VORTO DE DIO


ekster Paska tempo:

Legaĵo – 1 Pet 4, 13-14


Laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju;
por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas;
ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

Responsorio


Ĝoju pro la Eternulo. Gaju, ho justuloj.

Ĝoju pro la Eternulo. Gaju, ho justuloj.

Triumfu, vi ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Gaju, ho justuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoju pro la Eternulo. Gaju, ho justuloj. – Psa 32, 11



en Paska Tempo:

Legaĵo – Apo 7, 14-17


Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado,
kaj ili lavis siajn robojn,
kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido.
Tial ili estas antaŭ la trono de Dio;
kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo;
kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon.
Ili ne plu malsatos, nek plu soifos;
ne frapos ilin la suno nek ia varmego;
ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin
kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo;
kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Responsorio


La justuloj brilos antaŭ la vizaĝo de Dio. Haleluja. Haleluja.

La justuloj brilos antaŭ la vizaĝo de Dio. Haleluja. Haleluja.

Ĝojegos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La justuloj brilos antaŭ la vizaĝo de Dio. Haleluja. Haleluja.




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


ekster Paska Tempo:

¶ Ĝoju en la ĉielo la animoj de la sanktuloj,
kiuj sekvis la spurojn de Kristo.
Kaj ĉar ili verŝis sian sangon pro amo al li,
ili regos kun Kristo eterne.

en Paska Tempo:

¶ Ĝoju, sanktuloj, antaŭ la vizaĝo de Dio.
Vi heredis la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
Haleluja. – kp. Mat 25, 34

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


ekster Paska Tempo:

¶ Ĝoju en la ĉielo la animoj de la sanktuloj,
kiuj sekvis la spurojn de Kristo.
Kaj ĉar ili verŝis sian sangon pro amo al li,
ili regos kun Kristo eterne.

en Paska Tempo:

¶ Ĝoju, sanktuloj, antaŭ la vizaĝo de Dio.
Vi heredis la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
Haleluja. – kp. Mat 25, 34


PREĜADO


Petoj


En ĉi horo,
en kiu la Reĝo de la martiroj fordonis sian vivon,
kiel sur la kruco, tiel jam nun dum la sankta vespermanĝo,
ni danku al li kaj diru:
Vin, Sinjoro, ni gloras.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Vin, Sinjoro, ni gloras,
ĉar vi amis nin ĝis la fino, vi, nia savanto, fonto kaj tipo de ĉiu martiriĝo.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi vokis ĉiun pekulojn, kiuj pentas, al la premio de la vivo.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi konfidis al la eklezio la sangon de la nova kaj eterna interligo, verŝitan por forigo de la pekoj.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar via graco hodiaŭ nin tenis en la fido.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi hodiaŭ multajn mortintojn kunigis kun via morto.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

ekster Paska Tempo (1):

Omnípotens sempitérne Deus, qui sanctis N. et N. pro Christo pati donásti, nostræ quoque fragilitáti divínum præténde subsídium, ut, sicut illi pro te mori non dubitárunt, ita nos fortes in tua confessióne vívere valeámus. Per Dóminum.

ekster Paska Tempo (2):

Beatórum mártyrum N. et N., quæsumus, Dómine, tibi nos orátio grata comméndet, et in tuæ veritátis professióne confírmet. Per Dóminum.

en Paska Tempo (1):

Deus, a quo constántiam fides, et virtútem sumit infírmitas, tríbue nobis, mártyrum N. et N. exémplo et précibus, in Unigéniti tui passióne et resurrectióne consórtium, ut cum eis apud te gáudium perféctum consequámur. Per Dóminum.

en Paska Tempo (2):

Lætíficet nos, quæsumus, Dómine, beatórum mártyrum tuórum N. et N. gloriósa festívitas, quos, Unigéniti tui passiónem et resurrectiónem voce líbera confiténtes, pretiósum sánguinem præclára morte fúndere fecísti. Per Dóminum.

por pluraj martiroj-virgulinoj:

Deus, qui nos hódie beatárum N. et N. ánnua commemoratióne lætíficas, concéde propítius, ut eárum adiuvémur méritis, quarum castitátis et fortitúdinis irradiámur exémplis. Per Dóminum.

por pluraj martiroj-edzinoj:

Deus, cuius múnere virtus in infirmitáte perfícitur, da ómnibus beatárum N. et N., glóriam recoléntibus, ut, quæ abs te sumpsérunt robur ut víncerent, abs te quoque vincéndi nobis grátiam semper obtíneant. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21