Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Unu Martiro > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ:

Deus, tuorum militum


De l' Viaj, Dio, sort' kaj kron',
premi' de ĉiu batalant'!
Pri ĉi martiro/Pri l' martirino himnas ni.
Absolvu nin de ajna pek'.

Delogojn de kaduka mond',
amuzojn, kiuj nocas nur,
rebatis li/ŝi kun plena prav',
ĉielajn ĝojojn gajnis li/ŝi.

Kun fort' li/ŝi staris en sufer',
kun persisteco en tortur'.
Verŝata estis lia/ŝia sang',
donita estas glor' al li/ŝi.

En ĉi martir-triumfa tag'
kun lia/ŝia peto preĝas ni:
De ni, subuloj, milda Di',
damaĝan ĉion pelu for;

ke partoprenu ankaŭ ni
en lia/ŝia vivo, lia/ŝia sort',
kaj kune kun la sanktular'
ni ĝoje tronu en ĉiel'.

Nun estu laŭd', eterna glor',
al Vi, ho Patro, kun la Fil'
kaj kun la sankta Paraklet',
tratempe kaj sen ajna fin'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 5a / 6a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



por unu martirino-virgulino:

Virginis Proles


Fil' de l' Virgino, de l' patrin' Kreinto,
virge gravede naskis Vin virgino.
Jen, virgulinon festas ni per kanto.
Aŭdu la laŭdon.

Ĉi virgulino, Via martirino,
sankta du-foje en duobla rango,
bridis la sekson, venkis kruelaĵojn,
forta malforte.

Ne ektimante punon kaj suferon,
nek furiozon nek kruelan morton,
sangon verŝinte, ŝi meritas ĝui
vivon ĉielan.

Laŭ ŝia peto helpu, Di' favora,
bridi malvirtojn; kulpojn Vi pardonu,
por ke el pura kor' al Vi eksonu
himno eterna. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj,
mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 10, 32

Unua Psalmo – Psa 118 (117), 1-18


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶

El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶

Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶

Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Ĉiun do, kiu konfesos min antaŭ homoj,
mi ankaŭ konfesos antaŭ mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 10, 32

Dua Antifono


¶ Kiu min sekvas,
tiu ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo,
diras Jesuo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 8, 12

Dua Psalmo – Psa 118 (117), 19-29


Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶

Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶

Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiu min sekvas,
tiu ne iros en mallumo,
sed havos la lumon de la vivo,
diras Jesuo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 8, 12

Tria Antifono


¶ Kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni,
tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 2 Kor 1, 5

Kantiko – 1 Pet 2, 21-24


Kristo ankaŭ suferis pro ni, / postlasante por ni ekzemplon, *
por ke ni sekvu liajn poste-signojn.

Pekon li ne faris, *
kaj trompo ne troviĝis en lia buŝo.

Insultate, li ne insultis responde; / suferante, li ne minacis, *
sed submetis sin al la juste juĝanta.

Li mem portis niajn pekojn *
en sia korpo sur la lignaĵo,

por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, *
vivu por justeco.

Per liaj vundoj *
ni resaniĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiel la suferoj de Kristo abundas ĉe ni,
tiel same abundas ankaŭ per Kristo nia konsolo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 2 Kor 1, 5


VORTO DE DIO


EKSTER PASKA TEMPO:

Legaĵo – Rom 8, 35.37-39


Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?
ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato,
aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
Ĉar mi konvinkiĝis, ke
nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj,
nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,
nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo
povos apartigi nin de la amo de Dio,
kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

por viro:

Responsorio


Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj.

Vi lin kronis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. – el Psa 8, 5-6



por virino:

Responsorio


Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.

Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.

Sian tendon Li faris loĝejo por ŝi.

La Eternulo favoris ŝin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis ŝin. La Eternulo favoris ŝin.



EN PASKA TEMPO:

Legaĵo – Apo 3, 10-11


Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco,
mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo,
kiu venos sur la tutan mondon,
por provi la loĝantojn sur la tero.
Mi venos rapide;
tenadu tion, kion vi havas,
por ke neniu forprenu vian kronon.

Responsorio


Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Haleluja. Haleluja.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Haleluja. Haleluja.

Vin Dio elektis al Si kiel heredon.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Haleluja. Haleluja. – el Psa 33, 1.12




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


EKSTER PASKA TEMPO:

por viro:

¶ Por la leĝo de Dio li luktis ĝis la morto.
Li ne timis la vortojn de la malpiuloj.
Fundata li estis sur firma roko.

por virino:

¶ Ŝi zonis siajn lumbojn per forto
kaj fortikigis siajn brakojn.
Ŝia lumilo ne estingiĝos en eterno. – kp. Sen 31, 17-18

EN PASKA TEMPO:

¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
vivo eterna.
Haleluja.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


EKSTER PASKA TEMPO:

por viro:

¶ Por la leĝo de Dio li luktis ĝis la morto.
Li ne timis la vortojn de la malpiuloj.
Fundata li estis sur firma roko.

por virino:

¶ Ŝi zonis siajn lumbojn per forto
kaj fortikigis siajn brakojn.
Ŝia lumilo ne estingiĝos en eterno. – kp. Sen 31, 17-18

EN PASKA TEMPO:

¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
vivo eterna.
Haleluja.


PREĜADO


Petoj


En ĉi horo,
en kiu la Reĝo de la martiroj fordonis sian vivon,
kiel sur la kruco, tiel jam nun dum la sankta vespermanĝo,
ni danku al li kaj diru:
Vin, Sinjoro, ni gloras.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Vin, Sinjoro, ni gloras,
ĉar vi amis nin ĝis la fino, vi, nia savanto, fonto kaj tipo de ĉiu martiriĝo.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi vokis ĉiun pekulojn, kiuj pentas, al la premio de la vivo.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi konfidis al la eklezio la sangon de la nova kaj eterna interligo, verŝitan por forigo de la pekoj.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar via graco hodiaŭ nin tenis en la fido.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Ĉar vi hodiaŭ multajn mortintojn kunigis kun via morto.

¶ Vin, Sinjoro, ni gloras.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

ekster Paska Tempo (1):

Omnípotens et miséricors Deus, qui mártyrem tuum N. passiónis suæ torménta superáre fecísti, concéde, ut, qui eius triúmphi diem celebrámus, insuperábiles tua protectióne ab hostis insídiis maneámus. Per Dóminum.

ekster Paska Tempo (2):

Omnípotens sempitérne Deus, qui beáto N. usque ad mortem pro iustítia certáre tribuísti, fac nos, eius intercessióne, pro amóre tuo ómnia advérsa toleráre et ad te, qui solus es vita, tota virtúte properáre. Per Dóminum.

en Paska Tempo (1):

Deus, qui ad illustrándam Ecclésiam tuam beátum N. martýrii victória decoráre dignátus es, concéde propítius ut, sicut ipse domínicæ passiónis imitátor fuit, ita nos, per eius vestígia gradiéntes, ad gáudia sempitérna perveníre mereámur. Per Dóminum.

en Paska Tempo (2):

Magnificántes, Dómine, poténtiam tuam, súpplices exorámus, ut, sicut beátus N. domínicæ fuit passiónis imitátor, ita sit fragilitátis nostræ promptus adiútor. Per Dóminum.

por unu martirino-virgulino:

Deus, qui nos hódie beátæ N. ánnua commemoratióne lætíficas, concéde propítius, ut eius adiuvémur méritis, cuius castitátis et fortitúdinis irradiámur exémplis. Per Dóminum.

por unu martirino-edzino:

Deus, cuius múnere virtus in infirmitáte perfícitur, da ómnibus beátæ N. glóriam recoléntibus, ut quæ abs te sumpsit robur ut vínceret, abs te quoque vincéndi nobis grátiam semper obtíneat. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21