Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Unu Martiro > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ:

Beate (Beata) martyr, prospera


Feliĉa estu, (martirin') ho martir'
en tiu ĉi triumfa tag',
en kiu Di' pro via sang'
ornamis vin per venko-kron'.

Ĉi tago el la mond-mallum',
el mort-kondamno kaj tortur'
vin levis al ĉiela glor',
por ke en Krist' jubilu vi.

Vi kune kun la anĝelar'
brilegas nun en blanka rob'
lavita en river' de sang'
de vi, fervora atestant'.

Ĉeestu nin. Porpetu, ke
orelon Sian klinu Krist'
al ni, la Liaj, por prosper',
ne punu nin laŭ nia pek'.

Vi intervenu en ĉi temp'
por ni ĉe Kristo pri favor':
Li levu nin el kulpo-prem',
indulgon donu Li al ni.

Honor' al Di', la Patro, nun,
la Filo kaj la Paraklet',
al Dio, kiu kronis vin
eterne en la hal' de l' glor'. Amen

latina T: Prudentius • E: Albrecht Kronenberger 2008



por unu martirino-virgulino:

O Christe, flos convallium


Ho Kristo, flor' de l' valoj, Vin
altigu nia nokta laŭd',
ĉar donis al ĉi virgulin'
la palmojn Vi de l' martiriĝ'.

Ŝi kun prudento, fort' kaj saĝ'
libere konfesante Vin,
sentime al kruela mort'
por Vi deklaris preta sin.

Ŝi, spite al la Princ' de l' mond',
fortika, Krist', per Via don',
batalis sange ĝis la fin',
por premiati en etern'.

Savanto, Vi kunigu nin
kun ŝi, ke partoprenu ni
kun pura kor' en Via sav',
la frukto de l' surkruca sang'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.
Sed per via pacienco vi akiros viajn animojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 21, 17.19

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶

Unua Antifono


¶ Vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo.
Sed per via pacienco vi akiros viajn animojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 21, 17.19

Dua Antifono


¶ La suferoj de la nuna tempo
ne indas komparon kun la gloro,
kiu estas malkaŝota al ni.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Rom 8, 18

Dua Psalmo – Psa 11 (10)


Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. / Kial vi diras al mia animo: *
Flugu kiel birdo sur vian monton?

Ĉar jen la malbonuloj streĉis paf-arkon, / almetis sagon sian al la tendeno, *
por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.

Kiam la fundamentoj estas detruitaj, *
kion povas fari la justulo? ¶

La Eternulo estas en Sia sankta templo; *
la trono de la Eternulo estas en la ĉielo;

Liaj okuloj vidas, *
Liaj palpebroj esploras la homidojn.

La Eternulo elprovas justulon; *
sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

Sur la malpiulon Li pluvigos brulantajn karbojn, / fajron kaj sulfuron; *
brula vento estos kaliko, destinita por ili.

Ĉar la Eternulo estas justa, / Li amas justecon; *
la piulo vidos Lian vizaĝon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La suferoj de la nuna tempo
ne indas komparon kun la gloro,
kiu estas malkaŝota al ni.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Rom 8, 18

Tria Antifono


¶ Kiel oron en fandujo Li provis ilin,
kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Saĝ 3, 6

Tria Psalmo – Psa 17 (16)


Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, *
atentu mian krion,

donu orelon al mia preĝo *
el ne malsincera buŝo.

De Vi venos mia juĝo; *
Viaj okuloj rigardos la veremecon. ¶

Vi esploras mian koron, *
ekzamenas ĝin en la nokto;

Vi elprovas min, / kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, *
sed kio ne volus eliri el mia buŝo.

Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, *
mi gardis min de vojoj kontraŭ-leĝaj.

Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj poste-signoj, *
miaj piedoj ne ŝanceliĝas. ¶

Mi vokas al Vi, *
ĉar Vi respondos al mi, ho Dio.

Klinu al mi Vian orelon *
kaj aŭdu mian parolon.

Montru Vian mirindan favor-korecon, / Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn *
kontraŭ la atakantoj. ¶

Gardu min kiel la pupilon de la okulo, *
per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min

de la malbonuloj, *
kiuj atakas min,

de miaj malamikoj, *
kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.

Sian koron ili fermis, *
per sia buŝo ili parolas fiere.

Kien ni iras, *
ili nin ĉirkaŭas;

siajn okulojn ili direktas, *
por ĵeti nin sur la teron.

Li similas leonon, kiu avidas akiron, *
kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, / antaŭvenu kaj renversu lin; *
savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,

kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, / kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, *
kiuj havas sian parton en la nuna vivo,

kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, / ke iliaj filoj estos sataj *
kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.

Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; *
vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiel oron en fandujo Li provis ilin,
kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Saĝ 3, 6


VERSIKLO


Sufero kaj mizero min trafis;
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 119, 143


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo:

Unua Legaĵo – Sir 51, 1-12


El la libro Siraĥido

Mi laŭdos Vin, ho Reĝo, ho Dio,
kaj mi gloros Vin kiel la Dion, kiu min savas;
Vian nomon mi laŭdos.

Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto,
Vi savis mian korpon el pereo,
el kaptiloj de malica lango,
el lipoj, kiuj kunmetis mensogojn.
Kontraŭ tiuj, kiuj atakis min,
Vi estis mia helpanto kaj savis min.
Pro Via granda kompato kaj Via nomo Vi savis min
de la dentoj, kiuj volis manĝi min,
de la mano de tiuj, kiuj embuskis kontraŭ mia vivo,
de la multaj suferoj, kiujn mi suferis,
de la sufokaj flamoj ĉirkaŭ mi,
el la mezo de la fajro, kiun ne mi bruligis,
de la profunda sino de Hadeso
kaj de lango malpura
kaj de mensogaj paroloj,
kaj de kalumnio de maljusta lango, kiu atingis la reĝon.

Mia animo jam estis proksima al la morto
kaj mia vivo estis jam preskaŭ en Hadeso.
Ili min ĉirkaŭis de ĉiuj flankoj, kaj estis neniu helpanto,
mi serĉis helpon de homoj, sed ĝi ne estis.

Tiam mi memoris pri Via kompato, ho Sinjoro,
kaj pri Viaj bonfaroj, de eterne:
tiujn, kiuj esperas je Vi, Vi helpas
kaj Vi savas ilin el la manoj de iliaj malamikoj.
Mi sendis de la tero supren mian helpokrion
kaj mi preĝis pri savo el la morto.
Mi vokis: Sinjoro, Vi estas mia patro!
Ne forlasu min en la tagoj de la mizero,
en la momento, kiam mankas helpo kontraŭ la malhumiluloj.

Mi laŭdos Vian nomon daŭre,
kaj mi benos ĝin en miaj kantoj.
Kaj mia preĝo estis aŭdita;
ĉar Vi savis min el la pereo
kaj eltiris min el la mizero.
Tial mi dankos Vin kaj laŭdos Vin:
mi benos la nomon de la Sinjoro.

Unua Responsorio


Mi gloros Vin kiel la Dion, kiu min savas; Vian nomon mi laŭdos. Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto.

Mi gloros Vin kiel la Dion, kiu min savas; Vian nomon mi laŭdos. Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto.

Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro.

Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi gloros Vin kiel la Dion, kiu min savas; Vian nomon mi laŭdos. Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto. – el Sir 51, 1-2; Psa 31, 8



en Paska Tempo:

Unua Legaĵo – Apo 7, 9-17


El la Apokalipso

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido.

Kaj ĉiuj anĝeloj staris ĉirkaŭ la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitaĵoj; kaj ili falis sur sian vizaĝon antaŭ la trono, kaj adorkliniĝis al Dio, dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen.

Kaj respondis unu el la presbiteroj, dirante al mi: Kiuj estas ĉi tiuj per blankaj roboj vestitaj, kaj de kie ili venis? Kaj mi diris al li: Mia sinjoro, vi scias. Kaj li diris al mi: Ĉi tiuj estas la venantoj el la granda afliktado, kaj ili lavis siajn robojn, kaj blankigis ilin en la sango de la Ŝafido. Tial ili estas antaŭ la trono de Dio; kaj ili servas al Li tage kaj nokte en Lia templo; kaj la Sidanto sur la trono etendos super ili Sian tabernaklon. Ili ne plu malsatos, nek plu soifos; ne frapos ilin la suno nek ia varmego; ĉar la Ŝafido, kiu estas meze de la trono, paŝtos ilin kaj kondukos ilin al akvofontoj de vivo; kaj Dio forviŝos de iliaj okuloj ĉiun larmon.

Unua Responsorio


Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto. Haleluja.

Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto. Haleluja.

Ĝismorte dediĉu vin al la vero, la Dio la Sinjoro batalos por vi.

La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto. Haleluja. – el Apo 2, 10-11; Sir 4, 28



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – 2 Kor 4, 7 - 5, 8


El la dua epistolo al la Korintanoj

Ni havas ĉi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem; ni estas premegataj ĉe ĉiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj; ĉiam portante en la korpo la mortiĝon de Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia korpo.

Ĉar ni, la vivantoj, ĉiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaŭ de Jesuo elmontriĝu en nia morta karno. La morto do energias en ni, sed la vivo en vi. Sed havante la saman spiriton de fido laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas; sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaŭ kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

Ĉar ĉio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio. Pro tio ni ne senkuraĝiĝas; sed kvankam nia ekstera homo kadukiĝas, tamen nia interna homo renoviĝas tagon post tago. Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj.

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo; se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj. Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo. Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.

Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro (ĉar ni iradas fide, ne vide); ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro.

Unua Responsorio


Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo. – el Mat 5, 11.12a.10



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Augustinus


El la epistoloj de la sankta episkopo Aŭgusteno

La morto de la martiroj estas valora, ĉar la prezo estas la morto de Kristo

Per tam gloriósa sanctórum mártyrum gesta, quibus ubíque floret Ecclésia, ipsi óculis nostris probámus quam verum sit quod cantávimus, quia pretiósa in conspéctu Dómini mors sanctórum eius: quando et in conspéctu nostro pretiósa est, et in conspéctu eius, pro cuius nómine facta est.

Sed prétium mórtium istárum mors est uníus. Quantas mortes emit unus móriens, qui, si non morerétur, granum fruménti non multiplicarétur? Audístis verba eius, cum appropinquáret passióni, id est, cum nostræ appropinquáret redemptióni: Nisi granum trítici cadens in terram mórtuum fúerit, ipsum solum manet: si autem mórtuum fúerit, multum fructum affert.

Egit enim in cruce grande commércium; ibi solútus est sácculus prétii nostri: quando latus eius apértum est láncea percussóris, emanávit inde prétium totíus orbis.

Empti sunt fidéles et mártyres: sed mártyrum fides probáta est; testis est sanguis. Quod illis impénsum est, reddidérunt, et implevérunt quod ait sanctus Ioánnes: Sicut Christus pro nobis ánimam suam pósuit, sic et nos debémus pro frátribus ánimas pónere.

Et álibi dícitur: Ad mensam magnam sedísti, diligénter consídera quæ apponúntur tibi, quóniam tália te opórtet præparáre. Mensa magna est, ubi épulæ sunt ipse dóminus mensæ. Nemo pascit convívas de se ipso: hoc facit Dóminus Christus; ipse invitátor, ipse cibus et potus. Agnovérunt ergo mártyres quid coméderent et bíberent, ut tália rédderent.

Sed unde tália rédderent, nisi ille daret unde rédderent, qui prior impéndit? Unde et psalmus, ubi scriptum cantávimus: Pretiósa in conspéctu Dómini mors sanctórum eius, quid nobis comméndat?

Considerávit illic homo quanta accépit a Deo; circumspéxit quanta múnera grátiæ Omnipoténtis, qui eum creávit, qui pérditum quæsívit, qui invénto véniam dedit, qui pugnántem infírmis víribus iuvit, qui se periclitánti non subtráxit, qui vincéntem coronávit, qui præmium se ipsum dedit: considerávit hæc ómnia, et exclamávit, et dixit: Quid retríbuam Dómino pro ómnibus quæ retríbuit mihi? Cálicem salutáris accípiam.

Quis est calix iste? Calix passiónis amárus et salúbris: calix, quem, nisi prius bíberet médicus, tángere timéret ægrótus. Ipse est calix iste: agnóscimus in ore Christi cálicem istum dicéntis: Pater, si fíeri potest, tránseat a me calix iste.

De ipso cálice dixérunt mártyres: Cálicem salutáris accípiam, et nomen Dómini invocábo. Non ergo times, ne ibi defícias? Non, inquit. Quare? Quia nomen Dómini invocábo. Quómodo víncerent mártyres, nisi ille in martýribus vínceret, qui dixit: Gaudéte, quóniam ego vici sæculum? Imperátor cælórum regébat mentem et linguam eórum, et per eos diábolum in terra superábat, et in cælo mártyres coronábat. O beáti, qui sic bibérunt cálicem istum! finiérunt dolóres, et accepérunt honóres.

Atténdite ergo, caríssimi: quod óculis non potéstis, mente et ánimo cogitáte, et vidéte quia pretiósa in conspéctu Dómini mors sanctórum eius.


Originala teksto: Augustinus, Sermo 329, In natali martyrum; en: Patrologia Latina 38, 1454-1456

Dua Responsorio


Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, por ke mi sciu lin kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto.

De nun estas konservita por mi la krono de justeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon. De nun estas konservita por mi la krono de justeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 2 Tim 4, 7-8; el Flp 3, 8.10




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

ekster Paska Tempo (1):

Omnípotens et miséricors Deus, qui mártyrem tuum N. passiónis suæ torménta superáre fecísti, concéde, ut, qui eius triúmphi diem celebrámus, insuperábiles tua protectióne ab hostis insídiis maneámus. Per Dóminum.

ekster Paska Tempo (2):

Omnípotens sempitérne Deus, qui beáto N. usque ad mortem pro iustítia certáre tribuísti, fac nos, eius intercessióne, pro amóre tuo ómnia advérsa toleráre et ad te, qui solus es vita, tota virtúte properáre. Per Dóminum.

en Paska Tempo (1):

Deus, qui ad illustrándam Ecclésiam tuam beátum N. martýrii victória decoráre dignátus es, concéde propítius ut, sicut ipse domínicæ passiónis imitátor fuit, ita nos, per eius vestígia gradiéntes, ad gáudia sempitérna perveníre mereámur. Per Dóminum.

en Paska Tempo (2):

Magnificántes, Dómine, poténtiam tuam, súpplices exorámus, ut, sicut beátus N. domínicæ fuit passiónis imitátor, ita sit fragilitátis nostræ promptus adiútor. Per Dóminum.

por unu martirino-virgulino:

Deus, qui nos hódie beátæ N. ánnua commemoratióne lætíficas, concéde propítius, ut eius adiuvémur méritis, cuius castitátis et fortitúdinis irradiámur exémplis. Per Dóminum.

por unu martirino-edzino:

Deus, cuius múnere virtus in infirmitáte perfícitur, da ómnibus beátæ N. glóriam recoléntibus, ut quæ abs te sumpsit robur ut vínceret, abs te quoque vincéndi nobis grátiam semper obtíneat. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.