Vespera Laŭdo (1) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Paŝtistoj > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ por unu paŝtisto:

Vir celse, forma fulgida


Paŝtisto fama, virta vir',
ĉi himno sonu antaŭ vi.
Laŭdante vin, envere ĝi
laŭd-kantas pri la far' de Di'.

La Pontifik' eterna, Krist',
la mort-kadukan genton, nin,
kun Di' en nova interlig'
kunigis, tenas nin en pac'.

Li vokis partopreni vin
en Sia propra serv' al ni:
fervori por la glor' de Di'
kaj por la sav' de l' Di-popol'.

4a strofo por papo:

     Ŝlosil-oficon havis vi
     de Petro, servis al la greg',
     ĝin prosperigis, sankta pap',
     per graca vort', per pura far'.

4a strofo por episkopo:

     Abundis vi je ĉia virt',
     la Di-Spirit' konsekris vin,
     la gregon nutris vi per bon',
     ĝin paŝtis, sankta episkop'.

4a strofo por sacerdoto:

     Vin levis Krist' al reĝa alt'.
     Per Lia vorto kaj ofer'
     vi servis, sankta sacerdot',
     ke kresku kred' kaj bona mor'.

Vi en la ĥor' de l' sanktular'
memoru pri la eklezi',
ke strebu ĉiuj ŝafoj al
paŝtej' feliĉa, al Jesu'.

Servanto diligenta, vin
pro via verko kronis Di'
per ĝoj'. – La sankta Triunu'
glorata estu en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj paŝtistoj:

Sacrata nobis gaudia


Ho ĉiujara sankta ĝoj'!
La hodiaŭa tag' al ni
donacas laŭdi laŭ la ord'
paŝtistojn plurajn en komun'.

Jen ili viglas por la greg',
por ĝi laboras kun atent',
ĝin gardas, por ke trovu ĝi
sanigan nutron de l' spirit'.

Ŝtelistojn ili pelas for,
kaj tenas lupojn ekster bar',
kaj zorgas pri la bona fart'
de l' grego, ne forlasas ĝin.

Paŝtistoj sanktaj, vi kun ĝoj'
nun loĝas en ĉiela glor':
elpetu gracon vi por ni
ĉe l' tribunalo de l' Juĝant'.

Paŝtisto bona, Krist' Jesu',
al Vi eterne estu glor'
kun Viaj Patro kaj Spirit'
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: Biagio Verghetti († 1941) • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro,
kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Jer 3, 15

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro,
kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Jer 3, 15

Dua Antifono


¶ Mi paŝtos Miajn ŝafojn,
la perdiĝintan Mi elserĉos,
la forpelitan Mi revenigos.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jeĥ 34, 15-16

Dua Psalmo – Psa 146 (145)


Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, *
mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. ¶

Ne fidu eminentulojn, *
homidon, kiu ne povas helpi.

Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; *
kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. ¶

Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,*
kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, *
kiu gardas la veron eterne;

kiu faras justecon al la prematoj, *
donas panon al la malsataj. ¶

La Eternulo liberigas la malliberulojn; *
la Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;

la Eternulo restarigas la kurbigitojn; *
la Eternulo amas la virtulojn.

La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; *
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. ¶

La Eternulo reĝas eterne, *
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Mi paŝtos Miajn ŝafojn,
la perdiĝintan Mi elserĉos,
la forpelitan Mi revenigos.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jeĥ 34, 15-16

Tria Antifono


¶ La bona paŝtisto
demetas sian vivon por la ŝafoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 10, 11

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La bona paŝtisto
demetas sian vivon por la ŝafoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Joh 10, 11


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 5, 1-4


La presbiterojn do inter vi mi admonas,
estante kunpresbitero kaj atestanto de la suferoj de Kristo
kaj partoprenanto en la malkaŝota gloro:
Paŝtu la gregon de Dio ĉe vi, direktante ĝin,
ne devige, sed volonte, laŭ Dio;
ne pro avideco, sed bonvole;
ne kvazaŭ sinjorante super la heredo,
sed fariĝante ekzemploj al la grego.
Kaj kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo.

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo.

Laŭdu la Eternulon, vi piaj kaj humilaj koroj,

vi sacerdotoj de la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo. – kp. Dan 3, 84.86



en Paska Tempo:

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo. Haleluja. Haleluja.

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo. Haleluja. Haleluja.

Laŭdu la Eternulon, vi piaj kaj humilaj koroj.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Laŭdu la Eternulon, vi sacerdotoj de la Eternulo. Haleluja. Haleluja. – kp. Dan 3, 84.86




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por papo aŭ episkopo:

¶ Ho sacerdoto de la Plejaltulo,
ho spegulo de la virtoj,
ho bona paŝtisto en la Di-popolo,
vi, kiu plaĉis al Dio!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49

por sacerdoto:

¶ Mi fariĝis ĉio al ĉiuj,
por ke mi nepre savu kelkajn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 1 Kor 9, 22

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por papo aŭ episkopo:

¶ Ho sacerdoto de la Plejaltulo,
ho spegulo de la virtoj,
ho bona paŝtisto en la Di-popolo,
vi, kiu plaĉis al Dio!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 1, 48-49

por sacerdoto:

¶ Mi fariĝis ĉio al ĉiuj,
por ke mi nepre savu kelkajn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 1 Kor 9, 22


PREĜADO


Petoj


Christum, pro homínibus pontíficem constitútum in iis quæ sunt ad Deum, dignis láudibus celebrémus, humíliter deprecántes: Salvum fac pópulum tuum, Dómine.

¶ Savu, Sinjoro, Vian popolon.

Qui Ecclésiam tuam per sanctos et exímios rectóres mirabíliter illustrásti,
—fac ut christiáni eódem semper lætificéntur splendóre.

Qui, cum sancti te pastóres sicut Móyses orárent, pópuli peccáta dimisísti,
—per intercessiónem eórum Ecclésiam tuam contínua purificatióne sanctífica.

Qui sanctos tuos unxísti in médio fratrum et Spíritum tuum in illos direxísti,
—reple Spíritu Sancto omnes pópuli tui rectóres.

Qui pastórum sanctórum ipse posséssio exstitísti,
—tríbue nullum ex iis, quos sánguine acquisísti, sine te manére.

Qui, per Ecclésiæ pastóres, vitam ætérnam óvibus tuis præstas, ne rápiat eas quisquam de manu tua,
—salva defúnctos, pro quibus ánimam tuam posuísti.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por papo:

Omnípotens sempitérne Deus, qui beátum N. cuncto pópulo tuo præésse ac verbo et exémplo prodésse voluísti, eódem intercedénte, pastóres Ecclésiæ tuæ cum grégibus sibi commíssis custódi et dírige in viam salútis ætérnæ. Per Dóminum.

por episkopo:

Deus, qui beátum N. divína caritáte flagrántem, fidéque, quæ vincit mundum, insígnem, sanctis pastóribus mirabíliter aggregásti, præsta, quæsumus, ut, ipso intercedénte, nos quoque, in fide et caritáte perseverántes, eius glóriæ consórtes fíeri mereámur. Per Dóminum.

por fondinto de eklezio:

Deus, qui beáti N.(epíscopi) prædicatióne patres nostros vocásti in admirábile Evangélii lumen, fac, ut, eius intercessióne, crescámus in grátia et cognitióne Dómini nostri Iesu Christi, Fílii tui. Qui tecum vivit.

por sacerdoto:

Deus, fidélium lumen et pastor animárum, qui beátum N.(epíscopum) in Ecclésia posuísti, ut oves tuas verbo pásceret et informáret exémplo, da nobis, eius intercessióne, et fidem serváre, quam verbo dócuit, et viam sequi, quam exémplo monstrávit. Per Dóminum.

aŭ:

Deus, qui beátum N. ad pascéndum pópulum tuum spíritu veritátis et dilectiónis implevísti, præsta, ut, cuius festivitátem venerándo ágimus, eius imitatióne proficiámus et intercessióne sublevémur. Per Dóminum.

por misiisto:

Deus, cuius ineffábili misericórdia beátus N. evangelizávit investigábiles divítias Christi, da nos, eius intercessióne, créscere in sciéntia tua, et, in omni ópere bono fructificántes, secúndum Evangélii veritátem coram te fidéliter ambuláre. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21