Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Doktoroj de la Eklezio > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra, aŭ:

Æterne sol, qui lumine


Ho Sun' eterna, Via lum'
plenigas, kion kreis Vi,
plej alta Lumo de l' anim',
Vin nun prikantas nia kor'.

Per Via bona Di-Spirit'
vivantaj lumoj brilis por
heligi tra la tuta temp'
la vojojn, Di', al Via sav'.

Ĉar kion homo el si mem
ekkonis de l' ĉiela vort',
en nova bril' de Via grac'
per ĉi doktoroj klaras nun.

Ĉi tiu, kiun laŭdas ni
hodiaŭ, (ĉi beata vir' / dokta virgulin'),
honesta en scienca bril',
kronitas sankta nun en glor'.

Ni petas, ke per (lia / ŝia) preĝ'
ebligu, Dio, Vi, al ni
trairi sur la voj' de l' ver',
sekvante Kriston, ĝis la fin'.

Al Vi, ho Patro, estu glor'.
Kun Via sam-substanca Fil'
kaj kun la sankta Paraklet'
Vi regas nun kaj en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kiu volas esti la unua,
tiu estu la lasta,
la servanto de ĉiuj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mar 10, 44

Unua Psalmo – Psa 21 (20), 2-8.14


Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen. ¶

Unua Antifono


¶ Kiu volas esti la unua,
tiu estu la lasta,
la servanto de ĉiuj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mar 10, 44

Dua Antifono


¶ Kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 5,4

Dua Psalmo – Psa 92 (91), 2-9


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiam elmontriĝos la Ĉefpaŝtisto,
vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 5,4

Tria Antifono


¶ Bona kaj fidela servisto!
Envenu en la ĝojon de via sinjoro!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25,21

Tria Psalmo – Psa 92 (91), 10-16


Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Bona kaj fidela servisto!
Envenu en la ĝojon de via sinjoro!
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25,21(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VERSIKLO


Kiam vi aŭdos vorton el mia buŝo,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

tiam instruu ilin de Mi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Jeĥ 3, 17


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo:

Unua Legaĵo – Saĝ 7, 7-16.22-30


El la libro de la Saĝeco

Pro tio mi preĝis kaj prudento estis donita al mi,
mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco.
Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj,
kaj riĉecon mi taksis kiel nenion kompare kun ŝi;
mi ankaŭ ne similigis ŝin al senpreza ŝtono,
pro tio, ke ĉiu oro apud ŝi estas nur iomete da sablo,
kaj antaŭ ŝi arĝento estas taksata argilo.
Mi amis ŝin pli ol sanon kaj belecon,
kaj elektis ŝin anstataŭ lumo,
pro tio, ke la el ŝi venanta lumo neniam ĉesas.

Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune,
kaj nekalkuleblaj riĉaĵoj en ŝiaj manoj.
Mi ĝojis pri ĉiuj ĉi,
ĉar la Saĝeco gvidas ilin,
sed mi ne sciis, ke ŝi estas ilia patrino.
Sen ruzo mi lernis
kaj sen envio mi transdonas,
ŝian riĉecon mi ne kaŝas.
Ĉar ŝi estas por la homoj neelĉerpebla trezoro,
kies posedantoj forĝas amikecon kun Dio,
rekomenditaj de la donoj, kiujn ŝia instruo produktas.

Volu Dio doni al mi paroli laŭ mia menso
kaj pensi inde je ĉio, kio estas al mi donita,
ĉar Li mem estas la gvidanto de Saĝeco
kaj la korektisto de saĝuloj.
Ĉar en Lia mano estas kaj ni kaj niaj vortoj,
kaj ĉia prudento kaj scio pri metioj.

En ŝi nome estas spirito
sagaca, sankta, unika,
plurparta, subtila, movebla,
klarmensa, nemakulita, klara,
sensufera, bonama, akra,
senkatena, bonfara, homama,
konstanta, sekura, senzorga,
ĉiopova, ĉiovida,
trapenetranta ĉiujn spiritojn sagacajn, purajn, subtilajn.

La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo,
kaj trairas kaj trapenetras ĉion dank' al sia pureco;
ĉar ŝi estas vaporo de la Dia potenco
kaj pura elfluo de la gloro de la Ĉiopovulo;
tial nenio makulita enŝteliĝas en ŝin.
Ŝi estas reflekto de lumo eterna,
kaj senmakula spegulo de la Dia agado
kaj imago de Lia boneco.

Estante unu, ĉion ŝi povas,
kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas,
kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn,
ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.
Ĉar Dio amas nenion krom tiun,
kiu loĝas kun Saĝeco.
Ĉar ŝi estas pli bela ol la suno,
kaj super ĉiu ordo de steloj;
komparate kun la lumo, ŝi troviĝas supera;
ĉar tiun anstataŭas nokto,
sed kontraŭ Saĝeco la malbono estas senpova.

Unua Responsorio


Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi, mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi, mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata.

Mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi preĝis kaj prudento estis donita al mi, mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco. Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj. – el Saĝ 7, 7-8;



en Paska Tempo:

Unua Legaĵo – 1 Kor 2, 1-16


El la unua epistolo al la Korintanoj

Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aŭ de saĝeco, proklamante al vi la misteron de Dio. Ĉar mi decidis scii ĉe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita. Kaj mi estis ĉe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado. Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de saĝeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco, por ke via fido estu ne laŭ la saĝeco de homoj, sed laŭ la potenco de Dio.

Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito; ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio. Ĉar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio. Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio. Pri kio ankaŭ ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa saĝeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite. Sed la spirita homo juĝas ĉion, kaj li mem estas juĝata de neniu. Ĉar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

Unua Responsorio


Bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ni predikas Kriston krucumitan. Haleluja.

Bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ni predikas Kriston krucumitan. Haleluja.

La malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

Ni predikas Kriston krucumitan. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn. Ni predikas Kriston krucumitan. Haleluja. – el 1 Kor 1, 21.23.25



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – Sir 39, 1-10


El la libro Siraĥido

Kiu dediĉas sian spiriton al la studado de la leĝo de la Plejaltulo,
tiu traserĉas la saĝecon de ĉiuj prauloj kaj okupiĝas pri la profetaĵoj.
Rakontojn de famuloj li konservas
kaj komplikajn sentencojn li penetras.
Misterajn diraĵojn li traserĉas
kaj pri enigmaj paraboloj li okupiĝas.

Meze de gravuloj li faras sian servon
kaj li aperas antaŭ regantoj.
Tra landoj de fremdaj popoloj li migras,
ĉar li elprovas bonon kaj malbonon inter la homoj.

Li donus sian vivon por frumatene serĉi la Sinjoron, kiu faris lin,
kaj al la Plejaltulo li preĝas.
Sian buŝon li malfermas en preĝado
kaj li petas pri pardono pro siaj pekoj.

Se ĝin volas la granda Sinjoro,
li pleniĝas je spirito de kompreno.
La vortojn de sia saĝeco li elverŝas
kaj en sia preĝo li laŭdas la Sinjoron.
Li rektigas sian konsilon kaj sian komprenon,
kaj pri la misteroj de la Sinjoro li pensas.
Li montras la edukon, kiun li ricevis,
kaj gloras pri la leĝo de la interligo de la Sinjoro.

Multaj laŭdas lian komprenon:
ĝis eterne ĝi ne estos viŝita.
La memoro pri li ne pereos
kaj lia nomo vivas de generacio al generacio.
Pri lia saĝeco mencios la popoloj
kaj lian laŭdon proklamos la kunveno.

Unua Responsorio


Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco.

Ĝojon kaj kronon de gajeco la Saĝeco trovos por li/ŝi.

Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Meze de la kunveno la Saĝeco malfermos al li/ŝi la buŝon. Dio plenigis lin/ŝin per la spirito de saĝo kaj inteligenteco. – kp. Sir 15, 5-6



DUA LEGAĴO:

por Doktor(in)o de la Eklezio (1):

Dua Legaĵo – Guillelmus


El la «Spegulo» de la abato Vilhelmo

En la Sankta Spirito oni serĉu komprenon de la kredo

Tu, o fidélis ánima, cum in fide tua natúræ trepidánti ingerúntur occultióra mystéria, aude et dic, non stúdio occurréndi, sed amóre sequéndi: Quómodo fiunt ista?

Quæstio tua, orátio tua sit, amor sit, píetas sit, et húmile desidérium; non in sublímibus scrutans Dei maiestátem, sed in salutáribus Dei salutárium nostrórum quærens salútem. Et respondébit tibi magni consílii Angelus: Cum vénerit Paráclitus, quem ego mittam vobis a Patre, ille súggeret vobis ómnia, et docébit vos omnem veritátem. Nemo enim scit quæ sunt hóminis, nisi spíritus hóminis qui in ipso est; ita et quæ sunt Dei nemo cognóvit, nisi Spíritus Dei.

Festína ergo párticeps esse Spíritus Sancti. Adest, cum invocátur; nec, nisi iam adsit, invocátur. Cumque invocátus venit, in abundántia venit benedictiónis Dei. Flúminis ímpetus est, lætíficans civitátem Dei.

Et cum vénerit, si te invénerit húmilem et quiétum, et treméntem sermónes Dei, requiéscet super te; et revelábit tibi quod aufert Deus Pater a sapiéntibus et prudéntibus huius sæculi; et illucéscere tibi incípient ea quæ pótuit Sapiéntia discípulis in terra dícere; sed illi non póterant portáre, donec veníret Spíritus veritátis; qui docéret eos omnem veritátem.

In qua percipiénda vel discénda, frustra hoc exspectátur ab ore cuiúsvis hóminis, quod pércipi non pótuit, vel disci, ex lingua ipsíus veritátis. Sicut enim ipsa Véritas dicit: Spíritus est Deus.

Et sicut necésse est eos qui adórant eum, in spíritu et veritáte adoráre; sic scire eum vel cognóscere desiderántibus, nónnisi in Spíritu Sancto intelléctum fídei et puræ ac nudæ illíus veritátis sensum éxpedit quærere.

In ténebris enim et ignorántia vitæ huius, paupéribus spíritu ipse est lumen illúminans; ipse trahens cáritas; ipse affíciens suávitas; ipse hóminis ad Deum accéssus; ipse amor amántis; ipse devótio; ipse píetas.

Ipse ex fide in fidem revélat fidélibus Dei iustítiam; cum pro grátia dat grátiam, pro fide audítus fidem illuminátam.


Originala teksto: Spéculum Guillélmi abbátis monastérii Sancti Theodoríci; en: Patrologia Latina 180, 384

Dua Responsorio


Ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

En la koro de saĝulo ripozas saĝo. Malsaĝulojn li instruos.

Li similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiu skribisto, disĉipligita en la regnon de la ĉielo, similas al dommastro, kiu elportas el sia trezorejo objektojn novajn kaj malnovajn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 13, 52; el Sen 14, 33



por Doktor(in)o de la Eklezio (2):

Dua Legaĵo – Vaticanum II.


El la dogmatika konstitucio «Dei Verbum» de la Dua Vatikana Koncilio pri la Dia rivelo

La transdono de la Dia rivelo


Kristo, la Sinjoro, en kiu la tuta rivelo de la plejalta Dio plenumiĝas (kp. 2 Kor 1, 30; 3, 16 - 4, 6), komisiis la apostolojn prediki al ĉiuj la Evan­gelion – antaŭe promesitan per la profetoj, kaj plenumitan de Si mem, kaj proprabuŝe komunikitan – kiel la fonton de la tuta sava vero kaj de normoj pri moroj, kaj por tiamaniere partoprenigi ĉiujn en la diaj donoj.

La apostoloj fidele plenumis tiun taskon kaj transdonis per sia buŝa predikado, per ekzemplo kaj institucioj ĉion, kion ili ricevis el la buŝo de Kristo, el kontakto kun Li kaj el liaj faroj, aŭ lernis sub inspiro de la Sankta Spirito. Tiel faris ankaŭ tiuj apostoloj kaj apostolaj viroj, kiuj sub la inspiro de la sama Sankta Spirito skribe notis la mesaĝon de la savo.

Sed por ke en la Eklezio ĉiam estu konservata la Evangelio senerara kaj vivanta, la apostoloj enoficigis episkopojn kiel postsekvantojn, «trans­donante al ili sian propran lokon de instruantoj».

Tiel do ĉi tiu Sankta Tradicio kaj ĉi tiu Sankta Skribo de ambaŭ Testamentoj estas kiel la spegulo, en kiu la Eklezio dum sia surtera pilgri­mado kontemplas Dion, de kiu ĝi ricevis ĉion, ĝis kiam ĝi estos gvidata por vidi Lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kia Li estas (kp. 1 Joh 3, 2).

Do la apostola predikado, speciale esprimita en la inspiritaj libroj, devis esti konservata per seninterrompa sinsekvo ĝis la fino de la tempoj.

Tial, transdonante tion, kion ili mem akceptis, la apostoloj admonas la kredantojn, firme teni la tradiciojn, kiujn ili lernis buŝe aŭ letere (kp. 2 Tim 2, 15), kaj batali por la kredo, kiu estas transdonita al ili unufoje por ĉiam (kp. Jud 3). Kion la apostoloj transdonis, ampleksas ĉion, kio kontribuas por favori la sanktan vivkon­duton de la popolo de Dio kaj por plifortigi ĝian kredon. Tiel la Eklezio daŭrigas en sia doktrino, en vivo kaj kulto, kaj transdonas al ĉiuj genera­cioj ĉion, kio ĝi mem estas, kaj kion ĝi kredas.

Ĉi tiu tradicio de apostola origino progresas en la Eklezio sub asisto de la Sankta Spirito. Ĉar la konscio pri la transdonitaj aferoj kaj vortoj kreskas pro la kontemplo kaj pro la studoj de la kredantoj, kiuj konservas ĉi ĉion en siaj koroj (kp. Luk 2, 19.51); pro la interna kompreno de la spiritaj aferoj, kiujn ili spertas; kaj pro la prediko de tiuj, kiuj akceptis kun la postsekvo en la episkopa ofico la fidindan karismon pri la vero. Ĉar dum la jarcentoj la Eklezio daŭre celas la plenecon de la dia vero, ĝis en ĝi plenumiĝos la vortoj de Dio.

La eldiroj de la sanktaj Patroj atestas pri la viviga ĉeesto de ĉi tiu Tradicio, kies riĉoj en­penetras la praktikon kaj la vivon de la kre­danta kaj preĝanta Eklezio.

Per la sama Tradicio la Eklezio konas la tutan kanonon de la Sanktaj Libroj, kaj en tiu la Sanktaj Skriboj estas komprenataj pli profunde, kaj daŭre estas prezentataj kiel agantaj.

Tiumaniere Dio, kiu antaŭe parolis, seninterrompe interparolas kun la Fianĉino de sia amata Filo: kaj la Sankta Spirito, per kiu la vivanta voĉo de la Evangelio resonas en la Eklezio kaj per ĝi en la mondo, gvidas la kredantojn al la pIena vero, kaj en ili abunde loĝigas la vorton de Kristo (kp. Kol 3, 16).

Originala teksto: Constitutio dogmática Dei Verbum Concílii Vaticáni secúndi de divína revelatióne, Nn. 7-8 • Esperanta traduko el la latina: http://www.ikue.org/koncilio/deiverbum.html

Dua Responsorio


La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kiel ĝin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto.

Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Pet 1, 25; Luk 1, 2




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

Dómine Deus, qui beátum N. cælésti doctrína imbúere dignátus es, da nobis, ipsíus intervéntu, eándem doctrínam fidéliter custodíre et móribus profitéri. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.