Meza Horo: posttagmeze ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Doktoroj de la Eklezio > Meza Horo: posttagmeze
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio



aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana



en Karesmo:

Ternis ter horis numerus


Je l' naŭa hor', tri fojojn tri,
(ĉi nombro montras sankta sin)
ni en la sankta nom' de Krist'
elpetu donon de pardon'.

El kulp-konfeso de l' krimul'
rezultas grac' de Krist' al li.
Devote laŭdojn kantu ni
al Krist', ke Li indulgu nin.

La morto mortas per la kruc',
tenebro ŝanĝas sin al lum'.
Horora krim' ne regu plu,
ekbrilu splende nia kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003



en Paska Tempo:

Hæc hora, quæ resplenduit


Ĉi naŭa hor' per nova splend'
la nubojn prenas for de l' kruc',
la mond', libera de obskur',
rebrilas en serena lum'.

Diskrevas rokoj, tremas ter',
kaj tomboj apertigas sin.
Sanktuloj levas sin el mort',
aperas en la sankta urb'.

Ni kredas, ke la olda leĝ'
de l' morto ne validas plu.
Jen nova mond' per Dia don'
iranta al beata viv'.

Al Vi, Jesuo, estu glor',
post Via venko brilas Vi
kun Viaj Patro kaj Spirit',
tra ĉiuj tempo kaj eon'. Amen.

latina T: anonima, 15a / 16a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008, dua strofo parte originale verkita laŭ Mat 27,51-53




PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Ni estas kunlaborantoj kun Dio:
vi estas la kultivotaĵo de Dio,
la konstruotaĵo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Kor 3, 9

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Ni estas kunlaborantoj kun Dio:
vi estas la kultivotaĵo de Dio,
la konstruotaĵo de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Kor 3, 9


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Tim 3, 13


Tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj,
akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon
en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Versiklo


Se la Eternulo ne konstruas la domon,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 127,1


PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

Dómine Deus, qui beátum N. cælésti doctrína imbúere dignátus es, da nobis, ipsíus intervéntu, eándem doctrínam fidéliter custodíre et móribus profitéri. Per Dóminum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.