Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Virgulinoj > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ:

por unu virgulino:

Dulci depromat carmine


Kun dolĉa kant' la Di-popol'
aranĝu solenaĵojn nun
je l' glor' de tiu ĉi virgin'
brilanta en ĉiela alt'.

Tiame ŝi liberis jam
por laŭdi Kriston kun fervor',
hodiaŭ ŝi prikantas Lin
feliĉe en la sanktular'.

Malvirton de l' malforta karn'
ŝi forte venkis per pudor',
ignoris pri delog' de l' mond',
kaj sekvis post la spur' de Krist'.

Ho Kristo, gvidu nin per ŝi,
nin gardu kontraŭ malamik',
korektu, kion pekis ni,
kaj dotu nin per virto-plen'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 15a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj virgulinoj:

Gaudentes festum colimus


Virginojn sanktajn festas ni
sin konsekrintajn al Jesu'
por laŭdi Lin el pura kor';
kaj ilin laŭdas ni kun ĝoj'.

Ho Krist', lilio de l' ĉastec',
de l' virgulinoj sankta reĝ',
gardanto de l' pudoro, Vi
demonajn fraŭdojn pelu for.

Vin movas ĉastaj koroj, ke
Vi repaciĝu kun mildec':
Forlevu, kio premas nin,
forprenu, kion pekis ni.

Ni petas per dankema preĝ':
Nin gvidu laŭ la ĝusta voj'.
Ni vokas Vin, indulgo-font',
ke Vi rapidu helpi nin.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 15a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Splenda virgulino,
prudenta kaj saĝa,
via fianĉo estas la senmakula Vorto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 19 (18), 2-7


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Splenda virgulino,
prudenta kaj saĝa,
via fianĉo estas la senmakula Vorto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dua Antifono


¶ La regnon de ĉi mondo mi rigardas kiel malgajnon
pro la supereco de la amo de Kristo Jesuo, mia Sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Flp 3, 8

Dua Psalmo – Psa 45 (44), 2-10


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La regnon de ĉi mondo mi rigardas kiel malgajnon
pro la supereco de la amo de Kristo Jesuo, mia Sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Flp 3, 8

Tria Antifono


¶ La reĝo deziras vian belecon,
ĉar li estas via sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 45, 12

Tria Psalmo – Psa 45 (44), 11-18


Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ La reĝo deziras vian belecon,
ĉar li estas via sinjoro.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 45, 12


VERSIKLO


Vi konigos al mi la vojon de la vivo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 16, 11


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

Unua Legaĵo – 1 Kor 7, 25-40


El la unua epistolo al la Korintanoj

Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela. Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.

Ĉu vi estas ligita kun edzino? ne serĉu malligon. Ĉu vi estas malligita je edzino? ne serĉu edzinon. Sed se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.

Sed la jenon mi diras, fratoj: La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaŭ ili ne havus; kaj la plorantoj, kvazaŭ ne plorantaj; kaj la ĝojantoj, kvazaŭ ne ĝojantaj; kaj la aĉetantoj, kvazaŭ ne posedantaj; kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaŭ ne trouzantaj ĝin; ĉar la formo de ĉi tiu mondo forpasas.

Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.

Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraŭ sia virgulino, se ŝi preteriras sian aĝfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedziĝu. Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone. Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edziniĝi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas ŝin edziniĝi, faros pli bone.

Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas ŝia edzo; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera edziniĝi kun iu, kun kiu ŝi volas; nur en la Sinjoro. Sed laŭ mia opinio ŝi estas pli feliĉa, se ŝi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaŭ havas la Spiriton de Dio.

Unua Responsorio


La reĝo deziras vian belecon, kiun Li mem kreis. Li estas via Dio, Li estas via reĝo. Li mem, via reĝo, estas ankaŭ via fianĉo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La reĝo deziras vian belecon, kiun Li mem kreis. Li estas via Dio, Li estas via reĝo. Li mem, via reĝo, estas ankaŭ via fianĉo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Vi edziniĝas kun Li, kiu pridonacis vin, kiu ornamis vin, kiu savis vin, kiu sanktigis vin.

Li mem, via reĝo, estas ankaŭ via fianĉo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La reĝo deziras vian belecon, kiun Li mem kreis. Li estas via Dio, Li estas via reĝo. Li mem, via reĝo, estas ankaŭ via fianĉo. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Psa 45, 12



DUA LEGAĴO:

por virgulino(j) (1):

Dua Legaĵo – Cyprianus


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano pri la sinteno kaj konduto de la virgulinoj

La ĝojo de la patrino plimultiĝas kun la plimultiĝo de la virgulinoj

Nunc nobis ad vírgines sermo est, quarum quo sublímior glória est maior et cura est. Flos est ille ecclesiástici gérminis, decus atque ornaméntum grátiæ spiritális, læta índoles, laudis et honóris opus íntegrum atque incorrúptum, Dei imágo respóndens ad sanctimóniam Dómini, illústrior pórtio gregis Christi. Gaudet per illas atque in illis lárgiter floret Ecclésiæ matris gloriósa fecúnditas, quantóque plus copiósa virgínitas número suo addit, gáudium matris augéscit. Ad has lóquimur, has adhortámur afféctu pótius quam potestáte nec quo extrémi et mínimi et humilitátis nostræ ádmodum cónscii áliquid ad censúram licéntiæ vindicémus, sed quod ad sollicitúdinem magis cauti plus de diáboli infestatióne timeámus.

Neque inánis hæc cáutio est vana formído quæ ad salútis viam cónsulit, quæ domínica et vitália præcépta custódit, ut quæ se Christo dicáverint et a carnáli concupiscéntia recedéntes tam carne quam mente se Deo vóverint, consúmment opus suum magno præmio destinátum nec ornári aut placére cuíquam nisi Dómino suo stúdeant, a quo et mercédem virginitátis exspéctant.

Serváte, vírgines, serváte quod esse cœpístis. Serváte quod éritis. Magna vos merces habet, præmium grande virtútis, munus máximum castitátis. Quod futúri sumus, iam vos esse cœpístis. Vos resurrectiónis glóriam in isto sæculo iam tenétis, per sæculum sine sæculi contagióne transítis: cum castæ perseverátis et vírgines, ángelis Dei estis æquáles. Tantum máneat et duret sólida et inlæsa virgínitas et ut cœpit fórtiter, iúgiter persevéret nec monílium aut véstium quærat ornaménta sed morum.

Apóstoli vox est quem Dóminus vas electiónis suæ dixit, quem ad proménda mandáta cæléstia Deus misit. Primus homo, inquit, e terræ limo, secúndus e cælo: qualis ille e limo, tales et qui de limo, et qualis cæléstis tales et cæléstes. Quómodo portávimus imáginem eius qui de limo est, portémus et imáginem eius qui de cælo est. Hanc imáginem virgínitas portat, portat intégritas, sánctitas portat et véritas.


Originala teksto: Cyprianus, Tractatus De habito virginum, Nn 3-4.22.23; en: CSEL 3, 189-190. 202-204

Dua Responsorio


La virgulino prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La virgulino prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La fortikaĵo de ŝia koro kaj ŝia parto estas Dio por eterne,

por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La virgulino prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el 1 Kor 7, 34; kp. Psa 73, 26



por virgulino(j) (2):

Dua Legaĵo – Vaticanum II.


El la dekreto «Perféctæ caritátis» de la Dua Vatikana Koncilio pri la hodiaŭa renovigo de la ordena vivo

La eklezio sekvas sian unikan fianĉon Kristo

Ab exórdiis quidem Ecclésiæ fuérunt viri ac mulíeres, qui per praxim consiliórum evangelicórum Christum maióre cum libertáte sequi pressiúsque imitári intendérunt et suo quisque modo vitam Deo dicátam duxérunt, e quibus multi, Spíritu Sancto afflánte, vel vitam solitáriam degérunt vel famílias religiósas suscitavérunt, quas Ecclésia sua auctoritáte libénter suscépit et adprobávit. Unde e consílio divíno mirábilis varíetas cœtuum religiosórum succrévit, quæ valde cóntulit, ut Ecclésia, non solum ad omne opus bonum instrúcta et ad opus ministérii in ædificatiónem Córporis Christi paráta sit, sed étiam váriis donis filiórum suórum decoráta appáreat sicut sponsa ornáta viro suo et per eam innotéscat multifórmis sapiéntia Dei.

In tanta autem donórum varietáte omnes, qui ad praxim consiliórum evangelicórum a Deo vocántur eadémque fidéliter profiténtur, Dómino se peculiáriter dévovent, Christum sequéntes, qui virgo et pauper per obœdiéntiam usque ad mortem crucis hómines redémit et sanctificávit. Ita caritáte impúlsi, quam Spíritus Sanctus in córdibus eórum diffúndit, magis magísque vivunt Christo et córpori eius quod est Ecclésia. Quo fervéntius ergo tali sui donatióne quæ totam vitam compléctitur, Christo coniungúntur, eo ubérior fit vita Ecclésiæ et apostolátus eius vegétius fecundátur.

Cuiúsvis institúti sodáles mente récolant imprímis se professióne consiliórum evangelicórum vocatióni divínæ respónsum dedísse, ita ut, non solum peccáto mórtui sed étiam mundo renuntiántes, soli Deo vivant. Totam enim vitam suam eius famulátui mancipavérunt, quod quidem constítuit peculiárem quandam consecratiónem, quæ in baptísmatis consecratióne íntime radicátur eámque plénius éxprimit.

Qui evangélica consília profiténtur, Deum qui nos prior diléxit ante ómnia quærant ac díligant et in ómnibus rerum adiúnctis fovére stúdeant vitam abscónditam cum Christo in Deo, unde prófluit et urgétur próximi diléctio in salútem mundi Ecclesiæque ædificatiónem. Hac caritáte étiam ipsa praxis consiliórum evangelicórum animátur et régitur.

Cástitas propter regnum cælórum, quam religiósi profiténtur, tamquam exímium grátiæ donum æstimánda est. Cor enim hóminis singulári modo líberat, ut magis accendátur caritáte erga Deum et hómines univérsos, ideóque est peculiáre signum bonórum cæléstium necnon médium aptíssimum quo religiósi alácriter servítio divíno operibúsque apostolátus sese dédicent. Sic ipsi coram ómnibus Christifidélibus mirábile illud évocant connúbium a Deo cónditum et in futúro sæculo plene manifestándum, quo Ecclésia únicum sponsum Christum habet.


Originala teksto: Decrétum Perféctæ caritátis Concílii Vaticáni secúndi de accommodáta renovatióne vitæ religiósæ, Nn. 1. 5. 6. 12. 25

Dua Responsorio


Ho, kiel bela vi estas, virgulino de Kristo! Vi estis inda ricevi de Dio la kronon de ĉiama virgeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ho, kiel bela vi estas, virgulino de Kristo! Vi estis inda ricevi de Dio la kronon de ĉiama virgeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Neniu povos forpreni de vi la palmon de virgeco, nenio povos apartigi vin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo.

Vi estis inda ricevi de Dio la kronon de ĉiama virgeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho, kiel bela vi estas, virgulino de Kristo! Vi estis inda ricevi de Dio la kronon de ĉiama virgeco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Rom 8, 39




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu virgulino (1):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui te in puris manére córdibus ásseris, da nobis, beátæ N. vírginis intercessióne, per grátiam tuam tales exsístere, in quibus habitáre dignéris. Per Dóminum.



por unu virgulino (2):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Exáudi, quæsumus, Dómine, preces nostras, ut, qui beátæ N. vírginis virtútem devóte recólimus, in tui amóre permanére et usque in finem semper créscere mereámur. Per Dóminum.



por pluraj virgulinoj:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Multíplica super nos, quæsumus, Dómine, misericórdiam tuam, ut, sicut in beatárum vírginum N. et N. festivitáte pia devotióne lætámur, ita eárum perpétua societáte, te largiénte, fruámur. Per Dóminum.




FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.