Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Virgulinoj > Vespera Laŭdo (2)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ:

Iesu, corona virginum


De l' virgulinoj Vi la kron',
Jesu', unike Vin patrin'
koncipis, virge naskis Vin:
Al Vi agrablu nia laŭd'.

Paŝtante inter rozoj Vi
enmeze de virgina danc',
dekora, ho fianĉ', en glor',
de l' fianĉinoj Vi l' premi'!

Sur ĉiuj vojoj sekvas Vin
la virgulinoj kun laŭdad',
kaj ili akompanas Vin
kun dolĉaj himnoj, glora kant'.

Ni petas Vin, ke plu kaj plu
pli vasta iĝu nia mens'.
Neniam spertu vundojn ĝi
povantajn gvidi al pere'.

Vi, kiun naskis Virgulin',
glorata estu, Krist' Jesu',
kun Di', la Patro kaj la Spir',
ĉi-tage, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Por vi mi konservu min ĉasta.
Al vi, ho fianĉo, mi eliras renkonte,
splendantan lampon enmane.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 6

Unua Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Por vi mi konservu min ĉasta.
Al vi, ho fianĉo, mi eliras renkonte,
splendantan lampon enmane.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 6

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 5, 8

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 5, 8

Tria Antifono


¶ Fortikas mia animo,
ĉar ĝi estas fondita sur Kristo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 7, 25

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Fortikas mia animo,
ĉar ĝi estas fondita sur Kristo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 7, 25


VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 7, 32.34


Viro needziĝinta prizorgas la aferojn de la Sinjoro,
kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro.
Same virino needziniĝinta prizorgas la aferojn de la Sinjoro,
por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj.

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj.

Ili eniras en la palacon de la reĝo

kun ĝojo kaj kantoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj. – el Psa 45, 14-15



en Paska Tempo:

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj. Haleluja. Haleluja.

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj. Haleluja. Haleluja.

Ili eniras en la palacon de la reĝo.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Virgulinoj estas kondukataj al la reĝo. Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj. Haleluja. Haleluja. – el Psa 45, 14-15




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu virgulino-martirino:

¶ Ŝia ofero sin perfektigis duoble:
Ŝi gajnis la kronon de virgineco
kaj la palmon de martiriĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Venu, ho fianĉino de Kristo,
heredu la kronon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 34

por pluraj virgulinoj:

¶ Tio estas la gento de Liaj adorantoj, Dio,
de la serĉantoj de Via vizaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 24, 6

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


por unu virgulino-martirino:

¶ Ŝia ofero sin perfektigis duoble:
Ŝi gajnis la kronon de virgineco
kaj la palmon de martiriĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

por unu virgulino:

¶ Venu, ho fianĉino de Kristo,
heredu la kronon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 25, 34

por pluraj virgulinoj:

¶ Tio estas la gento de Liaj adorantoj, Dio,
de la serĉantoj de Via vizaĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 24, 6


PREĜADO


Petoj


Christum, qui virginitátem propter regnum cælórum coléntes laudávit, festíve celebrémus et exorémus, dicéntes: Iesu, rex vírginum, audi nos.

¶ Jesuo, Reĝo de la virgulinoj, aŭdu nin.

Christe, qui Ecclésiam vírginem castam tibi uni Sponso exhibuísti,
—immaculátam eam redde et sanctam.

Christe, cui óbviam vírgines sanctæ cum lampádibus exiérunt,
—ne permíttas umquam fidelitátis óleum in lampádibus tibi devotárum ancillárum defícere.

Dómine, cui Ecclésia virgo fidem íntegram et puram iúgiter custodívit,
—concéde christiánis ómnibus fídei integritátem et puritátem.

Qui tríbuis pópulo tuo de sanctæ vírginis N. festivitáte gaudére,
—præsta, ut de eius étiam semper intercessióne lætétur.

Qui ad cenam nuptiárum tuárum sanctas vírgines recepísti,
—defúnctos in aulam cæléstis convívii benígnus admítte.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu virgulino (1):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui te in puris manére córdibus ásseris, da nobis, beátæ N. vírginis intercessióne, per grátiam tuam tales exsístere, in quibus habitáre dignéris. Per Dóminum.



por unu virgulino (2):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Exáudi, quæsumus, Dómine, preces nostras, ut, qui beátæ N. vírginis virtútem devóte recólimus, in tui amóre permanére et usque in finem semper créscere mereámur. Per Dóminum.



por pluraj virgulinoj:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Multíplica super nos, quæsumus, Dómine, misericórdiam tuam, ut, sicut in beatárum vírginum N. et N. festivitáte pia devotióne lætámur, ita eárum perpétua societáte, te largiénte, fruámur. Per Dóminum.




FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21