Horo de la Legaĵoj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Viroj > Horo de la Legaĵoj
Stato:


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


propra aŭ:

por unu viro:

Iesu, redemptor omnium


Jesu', Savant' de ĉiu hom',
de l' ĉieluloj daŭra kron',
ĉi-tage kun pli granda mild'
aŭskultu, kion kantas ni.

Hodiaŭ montras fama sin
ĉi konfesor' de Via nom'.
Solenas jar-post-jare lin
la pia sankta Di-popol'.

Aferojn de l' profana sfer'
serene preterpaŝis li,
al Vi fidante plu kaj plu,
irante laŭ la voj' de l' sav'.

Ne alkroĉinte sin al ĝoj'
kaduka de ĉi tiu mond',
premion gaje en ĉiel'
li ĝuas kun la anĝelar'.

Koncedu do en Via mild',
ke liajn spurojn sekvu ni.
Pro lia pet' absolvu nin
de ĉiu pun' por nia krim'.

Al Vi, ho Krist', plej pia Reĝ',
kun Via Patro, estu glor',
kaj kun la Sankta Paraklet',
tra ĉiu tempo, en etern'. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj viroj:

Inclitos Christi


Ĉi famajn virojn, Kristo, ni prikantas,
klarajn per kredo kaj valoraj faroj.
Ilin hodiaŭ laŭdas en komuno
ter' kaj ĉielo;

ĉar ili vivis milde kaj humile,
ĉaste, pudore, ne jesante kulpon.
Fine l' anim' libere for de l' tero
flugis al astroj.

Nun ili ĝojas helpi mizerulojn,
larmojn sekigi kaj sanigi vundojn
korpajn kaj mensajn, difektitajn membrojn
gvidi al savo.

Laŭdo kun danko sonu al ĉi viroj,
ĉi Di-servantoj, kiuj nin favoras.
Ili ne ĉesu helpi nin kun pio
en niaj zorgoj.

Al Dio sola estu la potenco,
laŭd' en la altoj kaj honor' eterna,
ĉar Li per bonaj siaj sanktaj leĝoj
regas la mondon. Amen.

latina T: Petrus Piacenza († 1919) • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vivon li petis de Vi, kaj Vi donis al li longan vivon.
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 21 (20)

Unua Psalmo – Psa 21 (20), 2-8.14


Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vivon li petis de Vi, kaj Vi donis al li longan vivon.
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 21 (20)

Dua Antifono


¶ La vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta,
kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Sen 4, 18

Dua Psalmo – Psa 92 (91), 2-9


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta,
kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Sen 4, 18

Tria Antifono


¶ Virtulo verd-estas, kiel palmo,
staras alte, kiel cedro sur Lebanono.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 92

Tria Psalmo – Psa 92 (91), 10-16


Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Virtulo verd-estas, kiel palmo,
staras alte, kiel cedro sur Lebanono.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 92


VERSIKLO


Justulon la Saĝeco gvidis laŭ rektaj vojoj.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ŝi montris al li la regnon de Dio.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Saĝ 10, 10


VORTO DE DIO


UNUA LEGAĴO:

por edzo en la Festocikloj:

Unua Legaĵo – 1 Pet 3, 7-17


El la unua epistolo ĝenerala de Petro

Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj laŭscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaŭ kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj preĝoj ne malhelpiĝu.

Fine, estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; ne repagantaj malbonon kontraŭ malbono, nek insulton kontraŭ insulto, sed kontraŭe benadantaj; ĉar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon. Ĉar:
Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn,
Tiu gardu sian langon kontraŭ malbono,
Kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
Li dekliniĝu de malbono kaj faru bonon,
Li serĉu pacon, kaj ĉasu ĝin.
Ĉar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj,
Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj;
Sed la vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon.

Kaj kiu faros al vi malbonon, se vi fariĝos fervoraj en la bono? Sed se vi eĉ suferus pro justeco, feliĉegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviliĝu; sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo; havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo. Ĉar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado.

Unua Responsorio


Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj.

Vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Pet 1, 13.15; Lev 11, 44



por edzo en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – Efe 5, 21-32


El la epistolo al la Efezanoj

Submetiĝu unu al alia en la timo al Kristo. Edzinoj, submetiĝu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro. Ĉar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo. Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio.

Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro ĝi sin donis, por ke li sanktigu ĝin per akvolavo, kun la vorto, por ke li starigu ĝin antaŭ si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglataĵon, nek ion tian, sed por ke ĝi estu sankta kaj sendifekta. Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem; ĉar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas ĝin, kiel ankaŭ la Sinjoro la eklezion; ĉar ni estas membroj de lia korpo.

Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. Ĉi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.

Unua Responsorio


Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto.

Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto.

Mi, la Eternulo, estas via Dio; tial sanktigu vin kaj estu sanktaj.

Vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉirkaŭzonu la lumbojn de via menso. Kiel via Vokinto estas sankta, tiel ankaŭ vi fariĝu sanktaj en ĉia konduto.



en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo (1):

Unua Legaĵo – Saĝ 5, 1-16


El la libro de la Saĝeco

Tiam la justulo stariĝos kaj sentime parolos antaŭ siaj turmentintoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj malŝatis liajn laborojn. Je tiu spektaklo ili estos skuitaj de terura timo kaj miregos pri la strangeco de lia saviĝo; kaj pentante ili diros en si mem kaj ĝemos pro deprimiteco:

Ĉi tiu estis tiu, kiun ni iam ridindigis kaj faris ekzemplo de honto, ni stultuloj; lian vivon ni opiniis frenezeco kaj lian finon senhonora. Kiel li estas enkalkulita inter la filoj de Dio, kaj kiel lia morto estas inter la sanktuloj?

Do ni erarvagis de la vojo de vereco kaj la lumo de justeco ne brilis sur nin kaj la suno ne leviĝis por ni. Ni supersatiĝis per la vojoj de neleĝeco kaj de pereo kaj trapasis senvojajn dezertojn, kaj ne rekonis la vojon de la Sinjoro.

Kiel ni profitis de nia aroganteco? Kaj kion kontribuis al ni ĉia riĉeco kun fanfaronado? Forpasis ĉio ĉi kiel ombro kaj kiel preterpasanta mesaĝo; kiel ŝipo trairanta ondantan akvon: ĝia trairo ne lasas postsignon, nek sulkon ĝia kilo en la ondoj; aŭ kiel kiam birdo traflugis la aeron, neniun spuron de ĝia trapaso oni trovas: sed vipate de la batado de ĝiaj flugiloj kaj fendate de la forta impeto de la moviĝantaj flugiloj, la malpeza aero estas trapasata, kaj poste oni trovas neniun signon de ĝia trapasado; aŭ kiel kiam sago estas pafita kontraŭ celtabulon, la fendita aero tuj rekuniĝas, tiel ke oni ne povas rekoni ĝian vojon.

Tiel same ankaŭ ni post naskiĝo ĉesis esti kaj ne povis montri iun ajn signon de virto, sed estis tute konsumitaj en nia malvirto.

Ĉar la espero de la malpiuloj estas kiel floketo ventportata, kaj kiel maldika prujno forblovata de ŝtormo, kaj kiel fumo kiun dispelis la vento, pasema kiel la memoro pri gasto nur unutaga.

Sed la justuloj vivas por eterne, kaj ilia rekompenco estas en la Sinjoro, kaj zorgas pri ili la Plejsuperulo. Tial ili ricevos gloran regnon kaj belan diademon el la mano de la Sinjoro, ĉar per Sia dekstra mano Li ŝirmos ilin kaj per Sia brako Li ŝilde protektos ilin.

Unua Responsorio


Neniu vin forlogu: Kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Kiu faras justecon, tiu estas justa.

Neniu vin forlogu: Kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Kiu faras justecon, tiu estas justa.

Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:

Kiu faras justecon, tiu estas justa.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Neniu vin forlogu: Kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Kiu faras justecon, tiu estas justa. – el 1 Joh 3, 8.7.10



en Advento, Kristnaska Tempo kaj Karesmo (2):

Unua Legaĵo – Flp 1, 29 - 2, 16


El la epistolo al la Filipianoj

Estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaŭ suferi pro li; havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis ĉe mi, kaj pri kiu vi nun aŭdas, ke ĉe mi ĝi ankoraŭ ekzistas.

Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato, plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem; ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.

Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo, kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio, sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj; kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco. – Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo, por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj, por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

Unua Responsorio


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Jesuo diras: Sen mi vi nenion povas fari.

Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. – el Flp 2, 12-13; Joh 15, 5



en Paska Tempo:

Unua Legaĵo – Apo 14, 1-5; 19, 5-10


El la Apokalipsa de Johano

Kaj mi, Johano, rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto. Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj; kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero. Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido. Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.

Kaj el la trono eliris voĉo, dirante: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon de granda homamaso kaj kvazaŭ voĉon de multaj akvoj kaj kvazaŭ voĉon de fortaj tondroj, dirantajn: Haleluja! ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron; ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, kaj lia edzino sin pretigis. Kaj estis donite al ŝi, ke ŝi sin vestu per bisino luma kaj pura; ĉar la bisino estas la justaĵoj de la sanktuloj.

Kaj li diris al mi: Skribu: Feliĉaj estas la invititaj al la edziĝa festeno de la Ŝafido. Kaj li diris al mi: Tio estas la veraj vortoj de Dio. Kaj mi falis antaŭ liaj piedoj, por adorkliniĝi al li. Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, kiuj konservas la ateston de Jesuo; adorkliniĝu al Dio; ĉar la atesto de Jesuo estas la spirito de profetado.

UNUA RESPONSORIO – Apo 14, 23; 19, 6; 12, 10; 19, 5


Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de granda tondro: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo. Haleluja.

Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de granda tondro: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo. Haleluja.

Kaj el la trono eliris voĉo, dirante: Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.

Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de granda tondro: La Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo. Haleluja.



en Ordinara Tempo (1):

Unua Legaĵo – Kol 3, 1-17


El la epistolo al la Koloseanoj

Se do vi estas levitaj kun Kristo, serĉu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surteraĵojn. Ĉar vi mortis, kaj via vivo kaŝiĝis kun Kristo en Dio. Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaŭ kun li aperos en gloro. Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero: malĉastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto: pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo; en kiuj vi ankaŭ iam iradis, kiam vi vivis en ili.

Sed nun formetu ankaŭ la jenajn: koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via buŝo; ne mensogu unu al alia, ĉar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj, kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laŭ la bildo de Tiu, kiu lin kreis; kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas ĉio kaj en ĉio.

Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon; reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraŭ iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaŭ faru; kaj super ĉion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.

Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaŭ vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj. La vorto de Kristo loĝu en vi riĉe, en ĉia saĝeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio. Kaj kion ajn vi faras per vorto aŭ ago, faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Unua Responsorio


Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.

Vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston. Ne estas ja Judo nek Greko; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo. – el Gal 3, 27-28; Efe 4, 24



en Ordinara Tempo (2):

Unua Legaĵo – Rom 12, 1-21


El la epistolo al la Romanoj

Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.

Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.

Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.

Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.

Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.

Unua Responsorio


Aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Renoviĝu rilate al la spirito de via menso, kaj surmetu la novan homon.

Provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio. – el Rom 12, 2; el Efe 4, 23-24



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysóstomus


El la Predikoj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la Agoj de la Apostoloj

La lumo de kristano ne povas esti kaŝita

Nihil frigídius christiáno, qui aliórum salútem non curat.

Non potes hic paupertátem obténdere: nam quæ duo minúta iniécit, te accusábit. Et Petrus dicébat: Argéntum et aurum non est mihi. Paulus item ádeo pauper erat, ut sæpe esuríret, et necessário cibo caréret.

Non potes ignobilitátem proférre: nam illi ignóbiles erant, ex ignobílibus orti. Non potes prætéxere te idiótam esse: nam et illi illiteráti erant. Non potes infirmitátem obícere: nam talis quoque Timótheus erat, qui frequénter habébat infirmitátes.

Potest unusquísque próximo prodésse, si velit quæ sua sunt implére.

Non vidétis infructuósas árbores, quam firmæ sint, quam pulchræ, procéræ, leves et sublímes? At, si hortum haberémus, vellémus malogranáta et olívas fructíferas pótius quam illas habére: illæ enim ad voluptátem sunt, non ad utilitátem, et si qua sit utílitas, ea parva est.

Tales sunt ii, qui sua solum spectant; immo ne tales quidem, sed ad ultiónem solum apti. Nam illæ árbores ad ædifícium et ad rerum tutélam aptæ sunt. Tales erant illæ vírgines, castæ, ornátæ, continéntes; sed némini útiles, ídeo comburúntur. Tales sunt, qui Christum non nútriunt.

Perpénde autem néminem illórum de peccátis suis accusári, non quod fornicátus sit, non quod periuráverit, de nullo certe; sed quod álteri non profúerit. Talis erat ille, qui taléntum defódit, inculpátam éxhibens vitam, sed álteri non útilis.

Quómodo, quæso, christiánus sit qui talis est? Si ferméntum mixtum farínæ non mutáverit totum in eándem condiciónem, an ferméntum vere fúerit? Quid vero, si unguéntum accedéntes non odóre perfúderit, an id unguéntum vocémus?

Ne díxeris: Non possum álios indúcere: nam si christiánus fúeris, impossíbile est ut non fiat. Nam ut et quæ in natúra sunt contradictiónem non habent: ita et hæc quæ dícimus: in natúra enim christiáni res sita est.

Ne Deum contumélia affícias. Si díxeris non posse solem lucére, contumélia illum áfficis; si díxeris non posse christiánum prodésse, Deum contumélia affecísti et mendácem dixísti. Facílius enim est solem non calefácere nec lucére, quam christiánum non lucére; facílius est lucem esse ténebras, quam hoc fíeri.

Ne dicas, rem esse impossíbilem: nam contrárium est impossíbile. Ne Deum contumélia affícias. Si nostra recte componámus, illa omníno erunt, et quasi res quǽpiam naturális sequéntur. Non potest latére lux christiáni: non potest occultári tam fúlgida lampas.


Originala teksto: Ioánnis Chrysóstomi epíscopi in Acta Apostolórum Homilia 20, 4, en: Patrologia Græca 60, 162-164

Dua Responsorio


Vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo. La frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo. La frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Vi estas la lumo de la mondo. Via lumo lumu antaŭ homoj.

La frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo. La frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Efe 5, 8-9; Mat 5, 14. 16



aŭ:

Dua Legaĵo – Augustinus


El la Predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Pri la ĝenerala vokiĝo al sankteco

Si quis vult me sequi, ábneget semetípsum, tollat crucem suam et sequátur me. Durum vidétur et grave quod Dóminus imperávit, ut, si quis eum vult sequi, ábneget se ipsum. Sed non est durum nec grave quod ille ímperat, qui ádiuvat ut fiat quod ímperat.

Nam et illud verum est quod ei dícitur in psalmo: Propter verba labiórum tuórum ego custodívi vias duras. Et illud verum est quod ipse dixit: Iugum meum lene est, et onus meum leve est. Quidquid enim durum est in præcépto, ut sit lene, cáritas facit.

Quid est, Tollat crucem suam? Ferat quidquid moléstum est: sic me sequátur. Cum enim cœ́perit me móribus et præcéptis meis sequi, multos habébit contradictóres, multos habébit prohibitóres, multos habébit dissuasóres, et hoc de ipsis quasi comítibus Christi. Cum Christo ambulábant, qui cæcos clamáre prohibébant. Sive ergo minas, sive blandiménta, sive quáslibet prohibitiónes, si sequi vis, in crucem verte; tólera, porta, noli succúmbere.

Itaque in hoc mundo sancto, bono, reconciliáto, salváto, immo salvándo, nunc autem spe salváto, Spe enim salvi facti sumus: in hoc ergo mundo, hoc est Ecclésia, quæ tota séquitur Christum, universáliter dixit: Qui vult me sequi, ábneget semetípsum.

Non enim hoc vírgines debent audíre, et maritátæ non debent; aut víduæ debent, et nuptæ non debent; aut mónachi debent, et coniugáti non debent; aut clérici debent, et láici non debent: sed univérsa Ecclésia, univérsum corpus, cuncta membra, per offícia própria distíncta et distribúta, sequántur Christum.

Tota sequátur ipsa única, sequátur colúmba, sequátur sponsa, sequátur redémpta et dotáta sánguine Sponsi. Habet ibi locum suum intégritas virginális, habet ibi locum suum continéntia viduális; habet ibi locum suum pudicítia coniugális.

Ista autem membra, quæ habent ibi locum suum, in génere suo, et in loco suo, et in suo modo, sequántur Christum; ábnegent se, id est non præsúmant de se; tollant crucem suam, id est, tólerent in mundo pro Christo quidquid intúlerit mundus. Ament eum, qui solus non décipit, qui solus non fállitur, solus non fallit: ament eum, quia verum est quod promíttit. Sed quia non modo dat, títubat fides. Dura, persevéra, tólera, porta dilatiónem, et tulísti crucem.


Originala teksto: Augustinus: Sermo 96, 1.4.9, en: Patrologia Latina 38, 584.586.588

Dua Responsorio


Estas li, kiu (ili, kiuj) faris grandajn virtaĵojn antaŭ Dio, kaj el tuta koro laŭdis Lin. Li (Ili) petu pro la pekoj de ĉiuj popoloj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Estas li, kiu (ili, kiuj) faris grandajn virtaĵojn antaŭ Dio kaj el tuta koro laŭdis Lin. Li (Ili) petu pro la pekoj de ĉiuj popoloj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Li (Ili) ne kverelis, vere kultis Dion, abstinis de ĉiu malbona faro, kaj gardis sian senkulpecon.

Li (Ili) petu pro la pekoj de ĉiuj popoloj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estas li, kiu (ili, kiuj) faris grandajn virtaĵojn antaŭ Dio kaj el tuta koro laŭdis Lin. Li (Ili) petu pro la pekoj de ĉiuj popoloj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.




en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447




PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu viro aŭ pluraj viroj (1):

Dio,
Vi sola estas sankta,
kaj sen Vi neniu homo estas bona.
Pro la porpeto de Sankta(j) N. (kaj N.) ebligu,
ke ni fariĝu tiaj, ke ni neniam estu prirabitaj je Via gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui solus es sanctus,
et sine quo nullus est bonus,
intercessióne beáti N. iube nos tales fíeri,
qui non debeámus tua glória privári.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (2):

Ĉiopova Dio,
la vivo de Sankta(j) N. (kaj N.),
kies memoro ni celebras hodiaŭ,
estu ekzemplo por ni
kaj instigu nin al pli bona vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus,
ut ad meliórem vitam Sanctórum tuórum exémpla nos próvocent,
quátenus beáti N., cuius memóriam celebrámus, étiam actus incessánter imitémur.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (3):

Ĉiopova eterna Dio,
per la glorado de Via(j) sanktulo(j)
Vi denove montris al ni Vian amon.
Faru, ke ni, instigite de lia (ilia) ekzemplo,
fidele sekvu nian Sinjoron Jesuo Kristo, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens ætérne Deus,
qui per glorificatiónem sanctórum novíssima dilectiónis tuæ nobis arguménta largíris,
concéde propítius, ut, ad Unigénitum tuum fidéliter imitándum,
et ipsórum intercessióne commendémur,
et incitémur exémplo.
Per Dóminum.


por ordenano:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
cuius múnere beátus N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári,
concéde nobis, ipso intercedénte,
ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes,
ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus.
Per Dóminum.


por karitatulo:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti,
da nobis, ut, beáti N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes,
inter benedíctos regni tui connumerári mereámur.
Per Dóminum.


por edukisto:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui in Ecclésia tua beátum N. suscitásti, ut próximis viam salútis monstráret,
da nobis, eius exémplo, Christum magístrum ita sequi,
ut ad te cum frátribus nostris perveníre valeámus.
Per Dóminum.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.