Meza Horo: tagmeze ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Viroj > Meza Horo: tagmeze
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003



aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004



en Karesmo:

Qua Christus hora sitiit


Je l' sesa hor' soifis Krist',
je l' sesa pendis Li sur kruc':
nin, soifantajn pri justec',
Li helpu, dum ni psalmas Lin.

Kaj same, mem la satigant',
malsato nia estu Li,
ke naŭzon kaŭzu ĉia krim',
deziron kaŭzu ĉia virt'.

Karismo sankta de l' Spirit'
penetru, dum ni psalmas, nin:
mildig' al nia arda karn',
varmig' al ĉiu frosta kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008



en Paska Tempo:

Venite, servi, supplices


Servantoj, venu kun humil',
kaj kantu al la nom' de Di',
altigu ĝin per buŝ' kaj mens':
ĝi estas sankta, laŭdu ĝin.

La mondo en ĉi sesa hor'
Lin, kiu mem la Mond-juĝant',
maljuste kondamninte Lin,
per najloj fiksas sur la kruc'.

Ni prave timu antaŭ pek',
al amo movu nin la Am',
ni kontraŭstaru al atak'
kaj furioz' de l' Malamik'.

Kaj preĝu al la Patro ni,
al Lia Filo, nia Reĝ',
kaj same al la Di-Spirit':
en tri personoj unu Di'. Amen.

latina T: anonima, 5a / 6a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo,
tiu eniros en la regnon de la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 7, 21

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo,
tiu eniros en la regnon de la ĉielo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 7, 21


VORTO DE DIO


Legaĵo – el 1 Kor 9, 26-27


Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide;
tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;
sed mi kontuzas mian korpon, kaj ĝin submetas.

Versiklo


Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas,
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 94, 12


PREĜO


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu viro aŭ pluraj viroj (1):

Dio,
Vi sola estas sankta,
kaj sen Vi neniu homo estas bona.
Pro la porpeto de Sankta(j) N. (kaj N.) ebligu,
ke ni fariĝu tiaj, ke ni neniam estu prirabitaj je Via gloro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui solus es sanctus,
et sine quo nullus est bonus,
intercessióne beáti N. iube nos tales fíeri,
qui non debeámus tua glória privári.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (2):

Ĉiopova Dio,
la vivo de Sankta(j) N. (kaj N.),
kies memoro ni celebras hodiaŭ,
estu ekzemplo por ni
kaj instigu nin al pli bona vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus,
ut ad meliórem vitam Sanctórum tuórum exémpla nos próvocent,
quátenus beáti N., cuius memóriam celebrámus, étiam actus incessánter imitémur.
Per Dóminum.


por unu viro aŭ pluraj viroj (3):

Ĉiopova eterna Dio,
per la glorado de Via(j) sanktulo(j)
Vi denove montris al ni Vian amon.
Faru, ke ni, instigite de lia (ilia) ekzemplo,
fidele sekvu nian Sinjoron Jesuo Kristo, Vian Filon,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens ætérne Deus,
qui per glorificatiónem sanctórum novíssima dilectiónis tuæ nobis arguménta largíris,
concéde propítius, ut, ad Unigénitum tuum fidéliter imitándum,
et ipsórum intercessióne commendémur,
et incitémur exémplo.
Per Dóminum.


por ordenano:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
cuius múnere beátus N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári,
concéde nobis, ipso intercedénte,
ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes,
ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus.
Per Dóminum.


por karitatulo:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti,
da nobis, ut, beáti N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes,
inter benedíctos regni tui connumerári mereámur.
Per Dóminum.


por edukisto:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui in Ecclésia tua beátum N. suscitásti, ut próximis viam salútis monstráret,
da nobis, eius exémplo, Christum magístrum ita sequi,
ut ad te cum frátribus nostris perveníre valeámus.
Per Dóminum.



FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.