Vespera Laŭdo (2) ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Virinoj > Vespera Laŭdo (1)
Stato:


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


por unu virino:

Fortem virili pectore


Virinon fortan laŭdas ni
komune el fervora kor',
ĉar fama tra la tuta mond'
ŝi brilas en sankteca glor'.

De sankta am' vundita, ŝi
la kadukaĵojn de ĉi temp'
ignoris, kaj sur kruta voj'
transpaŝis supren al ĉiel'.

La karnon bridis ŝi per fast',
kaj nutris sian menson per
nutraĵo dolĉa de preĝad',
nun vivas en ĉiela ĝoj'.

De l' fortulinoj Vi la virt',
grandaĵojn faras sola Vi;
pro ŝia preĝ', ni petas, Krist',
Vi aŭdu kaj favoru nin.

Al Vi, Jesuo, estu glor':
esperon donas Vi al ni,
ke helpos nin ĉi sanktulin'
premion gajni de l' etern'. Amen.

latina T: Silvio Antoniano (1540-1603) • E: Albrecht Kronenberger 2008



por pluraj virinoj:

Christe, cunctorum sator et redemptor


Vi ĉion semas, Kristo, kaj redemptas,
regas la astrojn, regas teron, maron,
ĉiujn pardonu, kiuj Vin prikantas
laŭdojn himnante.

Gemojn Vi kaŝas en fragilaj vazoj,
fortojn Vi donas al virinoj feblaj,
kore pudoraj; ilin Vi nun faras
klare triumfi.

Kvankam teneras ili kun sentemo,
prioritaton de l' merit' Vi kronas,
ilin loĝigas en la Dia Regno
alte, senfine.

Virt' kaj honoro estu al la Patro,
laŭd' al la Filo kun solena kulto,
same potenco al la Sankta Spiro
nun kaj eterne. Amen.

latina T: nekonata verkinto, eble 15a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008




PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 1, 47

Unua Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 1, 47

Dua Antifono


¶ Kiel fundamentoj eternaj sur roko,
tiel la ordonoj de Dio en la koro de virino sankta.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kiel fundamentoj eternaj sur roko,
tiel la ordonoj de Dio en la koro de virino sankta.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Tria Antifono


¶ Kiujn fortikigas la mano de la Eternulo,
tiuj estos benataj eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiujn fortikigas la mano de la Eternulo,
tiuj estos benataj eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.


VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 8, 28-30


Ni scias,
ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo,
por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis;
kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis;
kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.

Responsorio




ekster Paska Tempo:

Dio elektis min. Jes, Li elektis min.

Dio elektis min. Jes, Li elektis min.

Li lasas min loĝi en Sia tendo.

Jes, Li elektis min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis min. Jes, Li elektis min. – kp. Psa 61, 5



en Paska Tempo:

Dio elektis min. Jes, Li elektis min. Haleluja. Haleluja.

Dio elektis min. Jes, Li elektis min. Haleluja. Haleluja.

Li lasas min loĝi en Sia tendo.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio elektis min. Jes, Li elektis min. Haleluja. Haleluja. – kp. Psa 61, 5




LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĝojas mia koro pri la Eternulo.
Larĝe malfermiĝas mia koro,
ĉar mi ĝojas en Dio, mia Savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Sam 2, 1; Luk 1, 47

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ĝojas mia koro pri la Eternulo.
Larĝe malfermiĝas mia koro,
ĉar mi ĝojas en Dio, mia Savanto.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. 1 Sam 2, 1; Luk 1, 47


PREĜADO


Petoj


Dóminum, per mulíeres sanctas, pro Ecclésia deprecémur, dicéntes: Recordáre Ecclésiæ tuæ, Dómine.

¶ Memoru, Sinjoro, Vian eklezion.

Per mártyres omnes, quæ róbore mentis mortem carnis devicérunt,
—da Ecclésiæ tuæ in tentatiónibus fortitúdinem.

Per nuptas, quæ matrimónio sancto in grátia processérunt,
—da Ecclésiæ tuæ apostólicam fecunditátem.

Per víduas, quæ oratióne et hospitalitáte solitúdinem suam levavérunt ac sanctificavérunt,
—da Ecclésiæ tuæ sacraméntum caritátis tuæ mundo exhibére.

Per matres, quæ prolem ad regnum Dei et ad consórtium humánum genuérunt,
—da Ecclésiæ tuæ, ut hómines univérsos ad vitam géneret atque salútem.

Per omnes mulíeres sanctas, quæ lumen vultus tui contemplári meruérunt,
—concéde defúnctis Ecclésiæ tuæ eádem visióne in ætérnum gaudére.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


kiel en la Propraj Partoj, aŭ:

por unu virino (1):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui nos ánnua beátæ N. festivitáte lætíficas, da, quæsumus, ut quam venerámur offício, étiam piæ conversatiónis sequámur exémplo. Per Dóminum.

por unu virino (2):

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Effúnde super nos, Dómine, spíritum agnitiónis et dilectiónis tuæ, quo ancíllam tuam N. implevísti, ut, sédula eius imitatióne tibi sincére obsequéntes, fide et ópere placeámus. Per Dóminum.

por pluraj virinoj:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Concéde, quæsumus, omnípotens Deus ut veneránda nobis beatárum N. et N. intercéssio tríbuat cæléste subsídium, quarum vita mirábilis ómnibus salutáre præstat exémplum. Per Dóminum.

por ordenanino:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, cuius múnere beáta N. Christum páuperem et húmilem perseverávit imitári, concéde nobis, ipsa intercedénte, ut, in vocatióne nostra fidéliter ambulántes, ad eam perfectiónem, quam nobis in Fílio tuo proposuísti, perveníre valeámus. Per Dóminum.

por karitatulino:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti, da nobis, ut, beátæ N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes, inter benedíctos regni tui connumerári mereámur. Per Dóminum.

por edukistino:

###
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus, qui in Ecclésia tua beátam N. suscitásti ut próximis viam salútis monstráret, da nobis, eius exémplo, Christum magístrum ita sequi, ut ad te cum frátribus nostris perveníre valeámus. Per Dóminum.


FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.



Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21