Karitatuloj ☐


Breviero > Komunaj Tekstoj > Karitatuloj
Stato:


Ĉio kiel en:
Komunaj Tekstoj > Viroj
aŭ:
Komunaj Tekstoj > Virinoj
escepte de:




Vespera Laŭdo (1)




Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


propra, aŭ:

¶ Kiu kompatas al la malriĉulo, estos feliĉa,
kiu kredas je Dio kaj amas mizerikordon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 14, 33


Preĝo


propra, aŭ:

Deus, qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti, da nobis, ut, beáti (beátæ) N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes, inter benedíctos regni tui connumerári mereámur. Per Dóminum.



Horo de la Legaĵoj




Vorto de Dio


UNUA LEGAĴO:

en la Festocikloj:

Unua Legaĵo – 1 Joh 7-21


El la unua epistolo ĝenerala de Johano

Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo. Jen kiel la amo de Dio elmontriĝis en ni: ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li. Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaŭ devus ami unu la alian. Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektiĝis en ni; jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni; ĉar el Sia Spirito Li donis al ni.

Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo. En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio. Kaj ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo; kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Jen kiel amo perfektiĝis ĉe ni: ke ni havu kuraĝon en la tago de juĝo; ĉar ĝuste kia li estas, tiaj ankaŭ ni estas en ĉi tiu mondo. Timo ne ekzistas en amo; sed perfekta amo elĵetas timon, ĉar timo havas turmentegon; kaj timanto ne perfektiĝas en amo. Ni amas, ĉar Li unue nin amis.

Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton – tiu estas mensoganto; ĉar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankaŭ sian fraton.

Unua Responsorio


Jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Nenio pli dolĉa ol observi la ordonojn de la Sinjoro.

Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn. Kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Joh 5, 3; el Sir 23, 27



en la Ordinara Tempo:

Unua Legaĵo – 1 Kor 12,31 - 13, 13


El la unua epistolo al la Korintanoj

Vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj,
sed ne havus amon,
mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
Kaj se mi posedus la profetpovon,
kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion;
kaj se mi havus ĉian fidon,
tiel ke mi povus formovi montojn,
sed ne havus amon,
mi estus nenio.
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn,
kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo,
sed ne havus amon,
per tio mi neniom profitus. –

Amo longe suferas,
kaj bonfaras;
amo ne envias;
amo ne fanfaronas,
ne ŝveligas sin,
ne kondutas maldece,
ne celas por si mem,
ne koleriĝas,
ne pripensas malbonon,
ne ĝojas pri maljusteco,
sed kunĝojas kun vereco;
ĉion toleras,
ĉion kredas,
ĉion esperas,
ĉion eltenas. –

Amo neniam pereas;
sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos;
ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos;
ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
Ĉar ni scias laŭparte,
kaj ni profetadas laŭparte;
sed kiam venos perfektaĵo,
tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
Kiam mi estis infano,
kiel infano mi parolis,
kiel infano mi sentis,
kiel infano mi pensis;
nun fariĝinte plenaĝulo,
mi jam forigis la infanaĵojn.
Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele;
sed tiam okulon ĉe okulo;
nun mi konas laŭparte;
sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. –

Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri;
kaj la plej granda el ili estas amo.

Unua Responsorio


Ni kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ni kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio.

Kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – 1 Joh 4, 16.7



DUA LEGAĴO:

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El la Predikoj de la sankta episkopo Johano Krizostomo pri la Epistolo al la Romanoj

Kristo ordonas mizerikordon

Deus quidem Fílium suum trádidit; tu vero ne panem quidem das ei, qui pro te tráditus et occísus est.

Pater propter te illi non pepércit, cum vere Fílius ipsíus esset; tu vero illum fame tabescéntem contémnis, cum sumptum factúrus sis ab iis, quæ illíus sunt, idque propter te factúrus sis.

Quid hac iniquitáte detérius fúerit? Tráditus est propter te, occísus est propter te, círcumit esúriens propter te; ex iis quæ illíus sunt das, ut ipse utilitátem accípias: at ne ita quidem das.

Quibus lapídibus non stupidióres sunt, qui tot rebus se pertrahéntibus, in diabólica illa inhumanitáte manent? Neque enim satis ille hábuit crucem et mortem subíre; sed et pauper fíeri vóluit et peregrínus, erro et nudus, atque in cárcerem cónici infirmitatémque pati, ut vel sic te advocáret.

Si mihi non retríbuis, ut pro te passo, miserére mei tamen propter paupertátem. Si nolis propter paupertátem miseréri, propter morbum vel propter cárcerem flectáris: si ne hæc quidem ad humanitátem pértrahunt, ánnue ob petitiónis tenuitátem. Nihil a te sumptuósum peto, sed panem, tectum, verbórum consolatiónem.

Si póstea adhuc ferox máneas, saltem propter regnum cælórum mélior efficiáris, saltem ob præmia quæ promísi. Verum ne horum quidem ullam ratiónem habes?

Saltem propter natúram te frangas, nudum videns, et meménto nuditátis meæ in cruce, quam propter te passus sum. Si illíus nolis, at istíus qua pauper et nudus sum.

Vinctus tunc fui propter te, et nunc étiam propter te; ut sive illis, sive his motus vínculis, áliquid misericórdiæ mihi præstáre velis: ieiúnus fui propter te, rursus esúrio propter te: sitívi in cruce pendens, per páuperes nunc sítio; ut vel ex illis vel ex his te ad meípsum allíciam, et pro salúte tua benígnum te reddam.

Ideo te, mille devínctum benefíciis, vicem mihi repéndas rogo: non ut a debénte éxigo, sed ut largiéntem coróno, et pro módicis istis regnum do.

Non dico: «Solve paupertátem meam»; nec: «Largíre mihi divítias, quamvis propter te pauper sim», sed panem tantum peto, et vestem, et in fame módicam consolatiónem.

Si in cárcerem coniéctus sim, non cogo te, ut a vínculis me solvas et edúcas, sed unum quæro tantum: ut propter te vinctum vídeas; hæc mihi grátia satis erit, pro qua tibi cælum lárgior. Quamquam te ego gravíssimis exsólvi vínculis; at mihi satis erit, si velis me vinctum invísere.

Possum quidem citra hæc te coronáre, sed volo tibi débitor esse, ut cum coróna quædam tibi fidúcia accédat.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus, Homilia in Epístolam ad Romános, 15, 6; en: Patrologia Græca 60, 547-548

Dua Responsorio


Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi Mi soifis, kaj vi donis al mi trinki. Mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi Mi soifis, kaj vi donis al mi trinki. Mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kiu kompatas al la malriĉulo, tiu donas al Dio.

Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi Mi soifis, kaj vi donis al mi trinki. Mi estis fremda, kaj vi gastigis min. Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 25, 35.40




en festoj: La Granda Doksologio (Te Deum)


Preĝo


propra, aŭ:

Deus, qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti, da nobis, ut, beáti (beátæ) N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes, inter benedíctos regni tui connumerári mereámur. Per Dóminum.



Matena Laŭdo




Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


propra, aŭ:

¶ Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj,
se vi havos amon unu al alia.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Joh 13, 15


Preĝo


propra, aŭ:

Deus, qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti, da nobis, ut, beáti (beátæ) N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes, inter benedíctos regni tui connumerári mereámur. Per Dóminum.



Vespera Laŭdo (2)




Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


propra, aŭ:

¶ Vere mi diras al vi:
Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi.
Venu, vi benataj de mia Patro,
heredu la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 25, 40.34


Preĝo


propra, aŭ:

Deus, qui Ecclésiam tuam in dilectióne tuæ divinitátis et próximi cuncta serváre cæléstia mandáta docuísti, da nobis, ut, beáti (beátæ) N. exémplo caritátis tuæ ópera exercéntes, inter benedíctos regni tui connumerári mereámur. Per Dóminum.