Meza Horo: tagmeze ☐


Breviero > Memoro de Mortintoj > Meza Horo: tagmeze
Stato:


En Paska Tempo fine de Malfermo, Antifono kaj Versiklo oni laŭplaĉe povas aldoni: Haleluja.

Laŭbezone oni adaptu la tekstojn al la nombro kaj sekso de la (ge)mortint(in)o(j).


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)


HIMNO


(Qui lacrimatus Lazarum


Vi verŝis larmojn pro Lazar',
kun la fratinoj ĝemis Vi,
Vi vekis lin el sia mort',
ke ili plu prizorgu lin.)

Indulgon petis kun favor'
por Viaj krucumintoj Vi,
kaj al la kune krucumit'
Vi diris vortojn de kompat'.

(Mortante rekomendis Vi
patrinon Vian al Johan':
Al tiuj, kiuj fidas Vin,
proksimu ŝi en agoni'.)

Vi savis nin per Via sang',
al ni donacu, Krist', Sinjor',
ke l' tristo de ĉi dura mort'
sin ŝanĝu al la ĝoj' de l' viv'.

fina strofo por unu mortinta viro:

     Vi ĉi servanton voku nun,
     irintan el ĉi tiu mond'.
     Li, kie mort' ne estos plu,
     prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.

fina strofo por unu mortinta virino:

     Ĉi servantinon voku nun,
     irintan el ĉi tiu mond'.
     Ŝi, kie mort' ne estos plu,
     prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.

fina strofo por pluraj mortintoj:

     Vi ĉi servantojn voku nun,
     irintajn el ĉi tiu mond',
     ke ili, kie mort' ne plu,
     prikantu Vin, ho Princ' de l' viv'.

Amen.

latina T: nekonata verkinto • E: Albrecht Kronenberger 2008


PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Sanigu, ho Eternulo, mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi. – el Psa 41, 5

Se oni la sekvajn psalmojn kantis jam antaŭtagmeze,
oni prenu nun la subajn tri gradualpsalmojn.


Unua Psalmo – Psa 70 (69)


Volu, ho Dio, savi min; *
ho Eternulo, rapidu helpi min. ¶

Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, *
kiuj serĉas mian animon;

retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, *
kiuj deziras al mi malbonon.

Kun honto iru returne tiuj, *
kiuj diras al mi: Ha, ha!

Gaju kaj ĝoju pro Vi *
ĉiuj Viaj serĉantoj;

kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: *
Granda estas Dio. ¶

Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; *
ho Dio, rapidu al mi.

Vi estas mia helpo kaj mia savanto; *
ho Eternulo, ne malrapidu. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 85 (84)


Vi kor-favoris, ho Eternulo, Vian landon, *
Vi revenigis la for-kaptitojn de Jakob;

Vi pardonis la kulpon de Via popolo, *
Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. ¶

Vi retenis Vian tutan koleron, *
forlasis Vian furiozon.

Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, *
kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni. ¶

Ĉu eterne Vi nin koleros, *
daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?

Ĉu Vi ne revivigos nin denove, *
ke Via popolo ĝoju per Vi? ¶

Aperigu al ni, ho Eternulo, *
Vian favoron,

kaj Vian helpon *
donu al ni. ¶

Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; *
ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo

kaj al Siaj fideluloj, *
ke ili ne reiru al malsaĝeco. ¶

Jam proksima estas Lia helpo *
al tiuj, kiuj Lin timas,

por ke ekregu honoro *
en nia lando. ¶

Bono kaj vero renkontiĝas, *
justeco kaj paco sin kisas.

Vero elkreskas el la tero, *
kaj justeco rigardas el la ĉielo. ¶

Kaj la Eternulo donos bonon, *
kaj nia tero donos siajn produktojn.

Justeco iros antaŭ Li *
kaj faros vojon por Liaj paŝoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 86 (85)


Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; *
ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

Konservu mian animon, *
ĉar mi estas fidela.

Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, *
kiu fidas Vin. ¶

Kor-favoru min, ho mia Sinjoro, *
ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

Ĝojigu la animon de Via sklavo, *
ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema *
kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas. ¶

Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, *
kaj atentu la voĉon de mia petego.

En tago de mia sufero mi Vin vokas, *
por ke Vi aŭskultu min.

Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, *
kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos / kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, *
kaj honoros Vian nomon.

Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; *
Vi sola estas Dio. ¶

Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, *
por ke mi iru en Via vero;

dediĉu mian koron *
al la respektado de Via nomo.

Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, / mia Dio, per mia tuta koro, *
kaj mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi; *
kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. ¶

Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, / kaj anaro da premantoj serĉas mian animon *
kaj ne havas Vin antaŭ si.

Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favor-kora, *
longe-tolerema kaj tre bona kaj ver-ama.

Turnu Vin al mi kaj kor-favoru min, / donu Vian forton al Via sklavo, *
kaj helpu la filon de Via sklavino. ¶

Faru super mi signon por bono, / por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, *
ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Se oni ĉi psalmojn kantis jam antaŭtagmeze,
oni prenu nun la sekvajn tri gradualpsalmojn:


Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Ununura Antifono


¶ Sanigu, ho Eternulo, mian animon,
ĉar mi pekis antaŭ Vi. – el Psa 41, 5


VORTO DE DIO


Legaĵo – el Saĝ 1, 13-15


Dio ne faris la morton
nek ĝojas je la pereo de vivanto.
Li ja kreis ĉion, por ke ĝi estadu.
Ĉar la justeco estas senmorta.

Versiklo


Eĉ en la mallumo de la morto, mi ne timos malbonon,

ĉar Vi, ho Eternulo, estas kun mi. – kp. Psa 23, 4


PREĜO


aŭ:

Preces nostras, quaesumus, Domine, benignus exaudi, ut, dum extollitur nostra fides in Filio tuo a mortuis suscitato, in huius famuli tui N. praestolanda resurrectione, spes quoque nostra firmetur. Per Dominum.

aŭ:

Deus, gloria fidelium et vita iustorum, cuius Filii morte et resurrectione redempti sumus, propitiare famulo tuo N., ut, qui resurrectionis nostrae mysterium agnovit, aeternae beatitudinis gaudia percipere mereatur. Per Dominum.

aŭ:

Inclina, Domine, aurem tuam ad preces nostras, quibus misericordiam tuam supplices deprecamur, ut famulum tuum N., quem in hoc saeculo tuo populo misericorditer aggregasti, in pacis ac lucis regione constituas, et sanctorum tuorum concedas esse consortem. Per Dominum.

en Paska Tempo:

Omnipotens et misericors Deus, cuius Filius voluntarie pro nobis carnis subiit mortem, concede propitius famulo tuo N. admirabili eius resurrectionis victoriæ sociari. Per Dóminum.

por pluraj mortintoj:

Deus, qui Unigenitum tuum, devicta morte, ad caelestia transire fecisti, concede famulis tuis (N. et N.), ut, huius vitae mortalitate destructa, te conditorem et redemptorem possint perpetuo contemplari. Per Dominum.

por parencoj, geamikoj, bonfarintoj:

Deus, veniae largitor et humanae salutis amator, quaesumus clementiam tuam, ut nostrae congregationis fratres, propinquos et benefactores, qui ex hoc saeculo transierunt beata Maria semper Virgine intercedente cum omnibus sanctis tuis, ad perpetuae beatitudinis consortium pervenire concedas. Per Dominum.


FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.