25a de januaro: Konvertiĝo de Paŭlo ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Januaro > 25. Konvertiĝo de Paŭlo
Stato:


Festo:


Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo




Saŭlo alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas. – kp. Ago 9, 3-5

Romia arkaĵo sur la Rekta Strato (kp. Ago 9, 11), Damasko • fotis: Heretiq • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



PREĜO


Dio,
la tutan mondon Vi instruis per la vortoj de la sankta apostolo Paŭlo.
Donu, ni petas, ke ni,
kiuj hodiaŭ festas lian konvertiĝon,
same kiel li survoje al Vi, estu al la mondo atestantoj de Via vero.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui univérsum mundum beáti Pauli apóstoli prædicatióne docuísti,
da nobis, quæsumus, ut,
cuius conversiónem hódie celebrámus,
per eius ad te exémpla gradiéntes, tuæ simus mundo testes veritátis.
Per Dóminum.



INVITATORIO


Antifono de la Enira Psalmo


¶ Dion ni laŭdu
festante la konvertiĝon de Paŭlo.


HORO DE LA LEGAĴOJ


HIMNO


Pressi malorum pondere


Pressi malorum pondere
te, Paule, adimus supplices,
qui certa largus desuper
dabit salutis pignora.

Nam tu beato concitus
divini amoris impetu,
quos insecutor oderas,
defensor inde amplecteris.

Amoris, eia, pristini
ne sis, precamur, immemor,
et nos supernæ languidos
in spem reducas gratiæ.

Te deprecante floreat
ignara damni caritas,
quam nulla turbent iurgia
nec ullus error sauciet.

O grata cælo victima,
te, lŭ amorque Gentium,
o Paule, clarum vindicem,
nos te patronum poscimus.

Laus Trinitati, cantica
sint sempiternæ gloriæ,
quæ nos boni certaminis
tecum coronet præmiis.


latina T: anonima, 18a jarcento

Unua Antifono


¶ Kiu vi estas, ho Sinjoro?
– Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.
Estas malfacile por vi piedbati kontraŭ la pikiloj. – el Ago 9, 5; 26, 14

Psalmoj: Komunaj Tekstoj > Apostoloj

Dua Antifono


¶ Iru, Ananias, kaj serĉu Saŭlon;
ĉar jen li preĝas.
Li estas elektita ilo por mi,
por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj
kaj la Izraelidoj. – el Ago 9, 11.15

Tria Antifono


¶ Paŭlo iris en la sinagogojn kaj predikis.
Li proklamis Jesuon,
ke li estas la Filo de Dio. – kp. Ago 9, 20

VERSIKLO


Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo,

longetolerema kaj tre bona. – Psa 103, 8

Unua Legaĵo – Gal 1, 11-24


El la epistolo de la sankta apostolo Paŭlo al la Galatoj

Mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo. Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; kaj ili gloris Dion en mi.

Unua Responsorio


La evangelio predikita de mi ne estas laŭ homo. Mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

La evangelio predikita de mi ne estas laŭ homo. Mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

Estas la vero de Kristo en mi, ĉar mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio.

Mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La evangelio predikita de mi ne estas laŭ homo. Mi ne ricevis ĝin de homo, sed per malkaŝo de Jesuo Kristo. – kp. Gal 1, 11.12; 2 Kor 11, 10.7

Dua Legaĵo – Ioannes Chrysostomus


El prediko de la sankta episkopo Johano Krizostomo

El amo al Kristo Paŭlo ĉion toleris

Quid sit homo, et quanta natúræ nostræ nobílitas, quantæque capax virtútis hoc sit ánimal, vel præcípue ex ómnibus Paulus osténdit. Cotídie célsior, cotídie assurgébat ardéntior, et inténtis sibi perículis nova semper alacritáte pugnábat, idque signíficans dicébat: Eórum quæ retro oblivíscens, in ea vero quæ prióra sunt exténdens me, qui cum sibi iam mortem imminéntem vidéret, ad communiónem delectationémque gáudii álios provocábat, dicens: Gaudéte, et congratulámini mihi; ac perículis, iniúriis opprobriísque propósitis, rursus exsúltat, et Corínthiis scribens, ait: Pláceo mihi in infirmitátibus, in contuméliis, in persecutiónibus; cum útique hæc ipsa esse díceret arma iustítiæ, osténdens hinc sibi fructum máximum proveníre.

Itaque cum inter médias inimicórum versarétur insídias, ovans tamen de omni eórum referébat impugnatióne victórias, et ubíque cæsus verbéribus, afféctus iniúriis atque maledíctis, quasi triumpháles pompas ágeret, crebra tropæa strúeret, gloriabátur, gratiásque referébat Deo, dicens: Deo autem grátias, qui semper triúmphat in nos. Itaque ad confusiónem et iniúrias, quas ob prædicándi stúdium sustinébat, magis quam nos ad honórum oblectaménta properábat, mortem pótius quam nos vitam áppetens; paupertátem quam opuléntiam; et multo ámplius labórem desíderans, quam álii réquiem post labórem. Unum enim illi formidándum erat atque metuéndum, offénsa nimírum Dei, nec quidquam áliud omníno. Ergo nec desiderábile illi áliud erat, nisi placére semper Deo.

Quod autem erat maius ómnibus, Christi amóre fruebátur; cum hoc beatiórem se cunctis putábat; sine hoc autem neque dominátuum, neque principátuum sócius esse cupiébat, sed cum hac dilectióne magis esse extrémus optábat, immo étiam ex número punitórum, quam sine hac inter summos et honóre sublímes.

Hoc enim erat illi máximum et singuláre torméntum, ab hac caritáte discédere: hæc illi erat gehénna, hæc sola pœna, hæc infiníta et intoleránda supplícia.

Sicut étiam pérfrui caritáte Christi, hoc illi vita, hoc mundus, hoc ángelus, hoc præséntia, hoc futúra, hoc regnum, hoc promíssio, hoc bona videbátur innúmera; præter hoc vero nihil in trístium vel iucundórum parte ponébat. Horum enim quæ hic habéntur, nihil ásperum, nihil étiam suáve reputábat.

Sic despiciébat univérsa quæ cérnimus, ut solet herba iam putrefácta contémni. Tyránnos vero ipsos, ac pópulos spirántes furórem, velut quosdam esse cúlices existimábat.

Mortem vero et cruciátus et mille supplícia, quasi ludum putábat esse puerórum, dúmmodo propter Christum áliquid sustinéret.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus, Hom. 2 de laudibus sancti Pauli; en: Patrologia Græca 50, 477-480

Dua Responsorio


Mi ricevis kompaton, ĉar mi agis nesciante kaj nekredante. La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

Mi ricevis kompaton, ĉar mi agis nesciante kaj nekredante. La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

Mi ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi ricevis kompaton, ĉar mi agis nesciante kaj nekredante. La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. – kp. 1 Tim 1, 13-14; el 1 Kor 15, 9


MATENA LAŬDO


HIMNO


Doctor egrégie


Doctor egrégie, Paule, mores ínstrue
et mente polum nos transférre sátage,
donec perféctum largiátur plénius,
evacuáto quod ex parte gérimus.

Sit Trinitáti sempitérna glória,
honor, potéstas atque iubilátio,
in unitáte, cui manet impérium
ex tunc et modo per ætérna sæcula. Amen.


latina T: anonima, 10a jarcento

Unua Antifono


¶ Mi konas tiun, al kiu mi kredis,
kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon
gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago,
li, la justa juĝisto. – el 2 Tim 1, 12; el 2 Tim 4, 8

Psalmoj kaj kantiko:
Ordinara Tempo > Kvarsemajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo > Matena Laŭdo


Dua Antifono


¶ Mia graco, Paŭlo, sufiĉas por vi,
ĉar mia potenco perfektiĝas en malforteco. – el 2 Kor 12, 9

Tria Antifono


¶ La graco de Dio montriĝis ne vana en mi;
sed Lia graco estas kun mi ĉiam. – kp. 1 Kor 15, 10

Legaĵo – el Ago 26, (15).16-18


(Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.)
Por tio mi aperis al vi,
por difini vin kiel servanton al mi
kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min,
kaj ankaŭ en kiuj mi poste aperos al vi;
liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj,
al kiuj mi vin sendas, por malfermi iliajn okulojn,
ke ili sin turnu de mallumo al lumo,
kaj de la aŭtoritato de Satano al Dio,
por ke ili ricevu pardonon de pekoj,
kaj heredaĵon inter tiuj, kiuj sanktiĝis per fido al mi.

Responsorio


Vi estas elektita ilo por mi, sankta apostolo Paŭlo.

Vi estas elektita ilo por mi, sankta apostolo Paŭlo.

Predikanto de la vero en la tuta mondo,

sankta apostolo Paŭlo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas elektita ilo por mi, sankta apostolo Paŭlo. – kp. Ago 9, 15

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La konvertiĝon de la sankta apostolo Paŭlo ni festas.
El persekutanto li fariĝis elektita ilo de Kristo. – kp. Ago 9, 15

Preĝoj


Fratres caríssimi, hereditátem cæléstem ab Apóstolis habéntes, grátias agámus Patri nostro pro ómnibus donis eius, clamántes: Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Vin laŭdas, Dio, la ĥoro de la apostoloj.

Laus tibi, Dómine, pro mensa córporis et sánguinis, nobis ab Apóstolis trádita,
—qua refícimur et vívimus:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro mensa verbi tui, nobis ab Apóstolis paráta,
—qua lumen et gáudium nobis dantur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro Ecclésia tua sancta, super Apóstolos ædificáta,
—qua in unum concorporámur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.

Pro lavácro baptísmi et pæniténtiæ, Apóstolis concrédito,
—quo ab ómnibus peccátis ablúimur:
Te laudat Apostolórum chorus, Dómine.



MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)


Himno kiel en la Ordinaraj Partoj

Ununura Antifono


¶ Frato Saŭlo,
min sendis la Sinjoro Jesuo,
kiu aperis al vi en la vojo,
por ke vi ricevu vidpovon
kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. – el Ago 9, 12

Psalmoj kiel en la koncerna tago

LEGAĴO – el 1 Tim 1, 12-13


Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas,
tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto;
tamen mi ricevis kompaton.

VERSIKLO


Ĝoju, diras la Sinjoro,

ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. – el Luk 10, 20


MEZA HORO (TAGMEZE)


Himno kiel en la Ordinaraj Partoj

Ununura Antifono


¶ Dum Saŭlo vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko;
kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo. – Ago 9, 3

Psalmoj kiel en la koncerna tago

LEGAĴO – el 1 Tim 1, 14-15


La graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis
kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto,
ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn,
el kiuj mi estas la ĉefa.

VERSIKLO


Vi lumigas mian lumilon.

La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon. – Psa 18, 29


MEZA HORO (POST-TAGMEZE)


Himno kiel en la Ordinaraj Partoj

Ununura Antifono


¶ La Sinjoro diris al Saŭlo:
Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas. – kp. Ago 9, 5

Psalmoj kiel en la koncerna tago

LEGAĴO – el 1 Tim 1, 16


Pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton,
por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon,
kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.

VERSIKLO


Mi honoros Vian nomon eterne.

Ĉar granda estas Via boneco al mi. – el Psa 86, 12-13


VESPERA LAŬDO


HIMNO


Excelsam Pauli gloriam


Excélsam Pauli glóriam
concélebret Ecclésia,
quem mire sibi apóstolum
ex hoste fecit Dóminus.

Quibus succénsus æstibus
in Christi nomen sæviit,
exársit his impénsius
amórem Christi prædicans.

O magnum Pauli méritum!
Cælum conscéndit tértium,
audit verba mystérii
quæ nullus audet éloqui.

Dum verbi spargit sémina,
seges surgit ubérrima;
sic cæli replent hórreum
bonórum fruges óperum.

Micántis more lámpadis
perfúndit orbem rádiis;
fugat errórum ténebras,
ut sola regnet véritas.

Christo sit omnis glória,
cum Patre et almo Spíritu,
qui dedit vas tam fúlgidum
electiónis géntibus. Amen.


latina T: nekonata verkinto

Unua Antifono


¶ Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj,
por ke la potenco de Kristo kovru min. – el 2 Kor 12, 9

Psalmoj kaj Kantiko: Komunaj Tekstoj > Apostoloj

Dua Antifono


¶ Mi plantis,
Apolos akvumis;
sed Dio kreskigis. – 1 Kor 3, 6

Tria Antifono


¶ Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.
Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – Flp 1, 21; el Gal 6, 14

Legaĵo – 1 Kor 15, 9-10


Mi estas la plej malgranda el la apostoloj,
kaj ne meritas esti nomata apostolo
pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.
Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas;
kaj Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana;
sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj;
tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

Responsorio


Mi dankos Vin, ho mia Dio, per mia tuta koro.

Mi dankos Vin, ho mia Dio, per mia tuta koro.

Kaj mi honoros Vian nomon inter la popoloj

per mia tuta koro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi dankos Vin, ho mia Dio, per mia tuta koro. – kp. Psa 86, 12

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Sankta apostolo Paŭlo,
predikanto de la vero, instruisto de la popoloj,
intervenu por ni ĉe Dio, kiu vin elektis.

Preĝoj


Superædificáti, fratres, super fundaméntum Apostolórum, orémus Patrem omnipoténtem pro pópulo sancto eius, dicéntes: Recordáre Ecclésiæ tuæ, Dómine.

Memoru, Dio, Vian eklezion.

Pater, qui voluísti Fílium tuum, a mórtuis suscitátum, prius Apóstolis fíeri maniféstum,
—præsta, ut eius testes simus usque ad últimum terræ.

Qui Fílium tuum misísti in mundum evangelizáre paupéribus,
—da ut omni creatúræ Evangélium prædicétur.

Qui tuum misísti Fílium semináre semen verbi,
—concéde, ut, verbum seminántes cum labóre, fruges metámus in gáudio.

Qui Fílium tuum misísti reconciliáre tibi mundum per sánguinem suum,
—tríbue ut ad reconciliatiónem omnes cooperémur.

Qui Fílium tuum ad déxteram tuam in cæléstibus constituísti,
—defúnctos in regnum beatitúdinis admítte.