2a de februaro: Prezentado de Jesuo ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Februaro > 2. Prezentado de Jesuo
Stato:


Festo:


Prezentado de Jesuo




Kaj kiam finiĝis la tagoj de ilia purigado laŭ la leĝo de Moseo, ili alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo; kaj por alporti oferon laŭ tio, kio estas dirita en la leĝo de la Eternulo: Paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. – Luk 2, 22-24

Temploplaco, Jerusalemo • fotis: Godot13 • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens sempitérne Deus,
maiestátem tuam súpplices exorámus, ut,
sicut Unigénitus Fílius tuus hodiérna die cum nostræ carnis substántia in templo est præsentátus,
ita nos fácias purificátis tibi méntibus præsentári.
Per Dóminum.


→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)


kiam la festo estas dimanĉe


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Quod chorus vatum


Kion antaŭe plenaj de l' Spirito
kantis profetoj, tio nun okazis
sen ajno dubo en la Di-Patrino,
en vi, Maria.

Lin, kiu regas teron kaj ĉielon,
virge koncipis vi kaj virge naskis,
ankaŭ post nasko Virgulino restis
vi senmakula.

Jen, vian filon prenas Simeono
sur siajn brakojn en la dom' de Dio,
kantas pro ĝoj', ĉar Kriston li ekvidis
propra-okule.

Vi, ho Maria, vi, patrin' de l' Reĝo,
al niaj petoj estu vi favora,
verŝu en nin la klarajn lum-donacojn
de l' Dia Filo.

Krist', Vi la lumo de l' plej alta Patro,
Liajn profundojn Vi al ni malriglas,
faru, ke ni en Lia lumo-halo
ĉiam Vin laŭdu. Amen.

latina T: Rabanus Maurus († 856) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La gepatroj alportis Jesuon al Jerusalemo,
por prezenti lin al la Eternulo. – kp. Luk 2, 22

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La gepatroj alportis Jesuon al Jerusalemo,
por prezenti lin al la Eternulo. – kp. Luk 2, 22

Dua Antifono


¶ Ornamu, Ciono, vian fianĉinejon,
kaj akceptu Kriston, la Reĝon.

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ornamu, Ciono, vian fianĉinejon,
kaj akceptu Kriston, la Reĝon.

Tria Antifono


¶ Beata vi estas, justa Simeono.
Vi ricevis Kriston en viajn brakojn,
lin, kiu liberigas sian popolon. – kp. Luk 2, 25-28

Kantiko – Flp 2, 6-11


Kristo Jesuo, estante en la formo de Dio, *
ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio,

sed Sin malplenigis, / alprenante la formon de sklavo, *
fariĝante laŭ la bildo de homoj;

kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, *
Li Sin humiligis

kaj fariĝis obeema ĝis morto, *
eĉ ĝis la morto per kruco. ¶

Pro tio do Dio tre alte superigis Lin, / kaj donis al Li nomon, *
kiu estas super ĉia nomo,

por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, *
de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

kaj ĉiu lango konfesu, / ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, *
al la gloro de Dio, la Patro. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Beata vi estas, justa Simeono.
Vi ricevis Kriston en viajn brakojn,
lin, kiu liberigas sian popolon. – kp. Luk 2, 25-28

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 10, 5-7


Venante en la mondon, li diris:
Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras,
sed korpon Vi preparis por mi;
bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne ŝatis.
Tiam mi diris: Jen mi venis,
– en la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi –
por plenumi Vian volon, ho Dio!

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon.

La Eternulo aperigis Sian savon,

kiun Li preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

Sian savon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. – el Psa 98, 2; kp. Luk 2, 31

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Maljunulo portis knabon,
sed la knabo regis super la maljunulo.
Virgulino naskis, sed restis Virgulino.
Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Maljunulo portis knabon,
sed la knabo regis super la maljunulo.
Virgulino naskis, sed restis Virgulino.
Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras.

PREĜADO


Petoj


Ni adoras nian Savanton, kiu estis prezentita en la templo.
De Li ni petas:
Niaj okuloj vidu Vian savon.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, nia Savanto, Vi estas lumo por lumigi la gentojn,
– lumigu tiujn, kiuj Vin ne konas, por ke ili ekkredu je Vi, la vera Dio.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, nia Elaĉetanto, Vi estas la gloro de Via popolo Izraelo,
– donu gloron al Via eklezio inter la popoloj.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Jesuo, dezirata de ĉiuj popoloj, en Vi la okuloj de Simeono la Justulo ekkonis la Savanton,
– konduku ĉiujn homojn al Via savo.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Sinjoro, dum Via prezentado Maria, Via patrino, ricevis la profetaĵon de la glavo de doloro,
– fortigu tiujn, kiuj servante al Vi spertas suferojn.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, ĝojo de la sanktuloj, Vin Simeono vidis antaŭ la morto, kiel li fervore deziris,
– montru Vin en eterneco al tiuj, kiuj soifas vidi Vin post la morto.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin. – kp. Mal 3, 1

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Venas en Sian templon la Sinjoro.
Venu, ni adoru lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Legis sacratæ


Nun Sin submetas al la Skribo de Mose'
kaj al la rit' farenda laŭ la sankta leĝ'
Li, kiu regas alte en la Patra hal'
ĉiujn fulmantajn ordojn de l' anĝela ar',
teron, ĉielon, marojn, kiujn fondis Li.

Sub la vual' de homa karno kaŝas Sin
Dio envere, kiun portas Virgulin'
sur siaj ŝultroj. Lin kisante tuŝas ŝi
lipojn de homo, sed en ver' karesas ŝi
buŝon de Dio, kies vorto kreis nin.

Miaj okuloj vidis Vian savon, Di':
Lum' por la gentoj, gloro Li de Izrael',
signo de falo – multaj kontraŭdiros Lin –
kaj de leviĝo – ĉiujn gentojn savos Li –
ĝis malkaŝiĝos pens-intim' de ĉies kor'.

Glor' al la Patro estu tra la temp' sen lim',
glor' al la Filo, reĝ-ornam' kaj imperi',
glor' kaj honoro al la Sankta Di-Spirit',
sav' kaj adoro al la tuta Triunu,
kiel komence, tiel nun kaj en etern'. Amen.

latina T: eble de Paulinus la 2a el Aquileja († 882) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izraelo. – el Luk 2, 34

Unua Psalmo – Psa 2


Kial tumultas popoloj, *
kaj gentoj pripensas vanaĵon?

Leviĝas reĝoj de la tero, / kaj eminentuloj konsiliĝas kune, *
kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sankt-oleito,

dirante: Ni disŝiru iliajn ligilojn, *
kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! ¶

La loĝanta en la ĉielo ridas, *
la Sinjoro mokas ilin.

Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, *
kaj per Sia furiozo li ilin ektimigos,

dirante: Mi starigis ja Mian reĝon *
super Cion, Mia sankta monto. ¶

Mi raportos pri la decido: / La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, *
hodiaŭ Mi vin naskis.

Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, *
kaj por posedo limojn de tero.

Vi disbatos ilin per fera sceptro, *
kiel potan vazon vi ilin dispecigos. ¶

Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; *
instruiĝu, juĝistoj de la tero!

Servu al la Eternulo kun timo, *
kaj ĝoju kun tremo.

Kisu la filon, ke Li ne koleru, *
kaj vi ne pereu sur la vojo,

ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. *
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jen ĉi tiu estas metita por la falo kaj leviĝo de multaj en Izraelo. – el Luk 2, 34

Dua Antifono


¶ Leviĝu, lumiĝu, Jerusalemo;
ĉar venas via lumo,
kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. – Jes 60, 1

Dua Psalmo – Psa 19 (18), 2-7


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Leviĝu, lumiĝu, Jerusalemo;
ĉar venas via lumo,
kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. – Jes 60, 1

Tria Antifono


¶ Ĝoju, gaju, Jerusalemo!
Venas via Reĝo.
Milda li estas.
Li savos sian popolon.

Tria Psalmo – Psa 45 (44)


Mia koro pleniĝis per bona temo; / mi kantos pri reĝo; *
mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.

Vi estas la plej bela el la homidoj; / ĉarmo estas sur viaj lipoj; *
tial Dio benis vin por ĉiam. ¶

Zonu vian lumbon per glavo, *
vi, forta per via majesteco kaj beleco.

Kaj en via beleco prosperu, / forrajdu por la vero, *
por justeco al la humiluloj.

Kaj via dekstra mano *
montros miraklojn.

Viaj sagoj estas akraj; / kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, *
ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo. ¶

Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; *
la sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

Vi amas virton kaj malamas malvirton; / tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo *
pli ol viajn kamaradojn.

De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; *
en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.

Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; *
ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro. ¶

Aŭdu, filino, rigardu, / kaj klinu vian orelon, *
kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;

Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, / ĉar li estas via sinjoro, *
tiam vi kliniĝu antaŭ li.

Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; *
petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.

En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; *
el ora teksaĵo estas ŝia vesto.

En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; / post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, *
ŝiaj koleginoj.

Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; *
ili eniras en la palacon de la reĝo. ¶

Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; *
vi faros ilin princoj sur la tuta tero.

Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; *
tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Ĝoju, gaju, Jerusalemo!
Venas via Reĝo.
Milda li estas.
Li savos sian popolon.

VERSIKLO


Ni ricevis, Dio, Vian bonecon

interne de Via templo. – kp. Psa 48, 10

Unua Legaĵo – Eli 13, 1-3a.11-16


El la libro Eliro

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Dediĉu al Mi ĉiun unuenaskiton, kiu malfermas ĉiun uteron inter la Izraelidoj, el la homo kaj el la brutoj: al Mi li apartenas.

Kaj Moseo diris al la popolo:

Kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi, tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo. Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu.

Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco; kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas.

Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.

Unua Responsorio


Ornamu, Ciono, vian fianĉinejon, kaj akceptu Kriston, la Reĝon. Virgulino naskis, sed restis Virgulino. Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras.

Ornamu, Ciono, vian fianĉinejon, kaj akceptu Kriston, la Reĝon. Virgulino naskis, sed restis Virgulino. Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras.

Simeono ricevis la bebon en siajn brakojn, kaj benis Dion.

Virgulino naskis, sed restis Virgulino. Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ornamu, Ciono, vian fianĉinejon, kaj akceptu Kriston, la Reĝon. Virgulino naskis, sed restis Virgulino. Lin, kiun ŝi naskis, ŝi adoras. – kp. Luk 2, 28

Dua Legaĵo – Sophronius


El la Predikoj de la sankta episkopo Sofronio

Ni akceptu la klaran kaj eternan lumon

In occúrsum currámus Christi univérsi, qui tam pie illíus cólimus veneramúrque mystérium, propénso cuncti ánimo eámus. Nemo sit occúrsus non párticeps, nemo a luce ferénda aliénus.

Cereórum étiam splendórem áddimus, tum ostendéndo splendórem accedéntis divínum, a quo cuncta splendéscunt, pessimísque depúlsis ténebris illustrántur abundántia lucis ætérnæ; tum vel máxime manifestándo splendórem ánimæ, quocum nos occúrrere Christo necésse sit.

Ut enim Dei Mater Virgóque integérrima, veram ulnis tulit lucem, iísque áffuit, qui iacébant in ténebris; ita et illustratiónibus illíus nos illustráti, ac lumen ómnibus appárens tenéntes mánibus, ei qui vere lŭ est, óbviam ire festinémus.

Nam profécto, quia lŭ venit in mundum, eúmque ténebris circumfúsum illustrávit, et quia visitávit nos Oriens ex alto atque his, qui in ténebris sedébant, affúlsit; hoc nostrum est mystérium; idcírco lámpades tenéntes incédimus, idcírco lúmina feréntes accúrrimus, tum ita designántes, quod illúxit nobis lumen; tum splendórem, ab eo nobis affutúrum, innuéntes. Quaprópter currámus una, Deo cuncti occurrámus.

Lŭ illa vera, quæ illúminat omnem hóminem veniéntem in hunc mundum, venit. Omnes ergo, o fratres, illuminémur; omnes illustrémur.

Nemo nostrum máneat hoc non initiátus splendóre, nemo opplétus illum nocte persístat; sed prodeámus omnes spléndidi; illustráti eámus óbviam simul univérsi, lucémque illam claram ac sempitérnam excipiámus cum sene Simeóne; exsultantésque cum eo ánimis, Genitóri Patríque lucis, qui misit lucem veram caliginémque dépulit ac nos omnes effécit spléndidos, cum gratiárum actióne hymnum concinámus.

Dei enim salutáre, quod parávit ante fáciem ómnium populórum atque ad nostram novi Israélis glóriam manifestávit, étiam nos per ipsum vídimus, fuimúsque vétere illo obscuróque crímine, uti vitæ præséntis vínculis, viso Christo Símeon, conféstim absolúti.

Nos étiam Christum e Bethlehémo ad nos proféctum compléxi fide, facti sumus ex géntibus Dei pópulus (ipse enim Dei Patrísque salutáre est) oculísque Deum carnem factum conspéximus, ac visa Dei præséntia ulnísque mentis admíssa, novus Israel nuncupámur, eámque festis anniversáriis, in obliviónem eius numquam ventúri, celebrámus.


Originala teksto: Sophronius, Orat. 3, de Hypapante, 6. 7; en: Patrologia Græca 87, 3, 3291-3293

Dua Responsorio


La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

La gepatroj alportis Jesuon en la templon.

Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. – el Jeĥ 43, 4.5; kp. Luk 2, 22

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Adorna, Sion, thalamum


Por nuptofest' ornamu vin,
ho fianĉin', proksimas Li.
Pretigu vin, Jerusalem',
kaj viglu en la lum' de l' kred'.

Rapide venu, Simeon',
ke plenumiĝu via ĝoj',
proklamu Kriston lum' de l' mond',
kaj glor' de l' gento Izrael'.

Gepatroj Lin, la templon mem,
entemplen portas kun ofer'.
Kaj Li, la Dia leĝdonant',
submetas sin al homa leĝ'.

Alpaŝu, reĝa Virgulin',
kun du kolomboj, turto-par',
la elaĉeton pagu vi
por Li, la prez' de nia sav'.

Do kvazaŭ oferitas Li,
per kiu oferatas ni,
la fil' de l' Virgo, Fil' de Di',
al ni naskita, font' de ĝoj'.

Al Vi, Jesu', nun estu glor',
Vi montras Vin al ĉiu gent',
al Vi, ho Patro, Vi, Spirit',
adoro sama en etern'. Amen.

latina T: Petrus Abelardus (1079-1142) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kaj jen en Jerusalemo estis viro, kies nomo estis Simeono,
kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael;
kaj la Sankta Spirito estis kun li. – Luk 2, 25

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kaj jen en Jerusalemo estis viro, kies nomo estis Simeono,
kaj ĉi tiu estis justa kaj pia, atendanta la konsoladon de Izrael;
kaj la Sankta Spirito estis kun li. – Luk 2, 25

Dua Antifono


¶ Simeono ricevis la bebon en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – Luk 2, 28

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Simeono ricevis la bebon en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – Luk 2, 28

Tria Antifono


¶ Lumon por malkaŝo al la gentoj,
kaj gloron de Via popolo Izrael. – Luk 2, 32

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Lumon por malkaŝo al la gentoj,
kaj gloron de Via popolo Izrael. – Luk 2, 32

VORTO DE DIO


Legaĵo – Mal 3, 1


Jen Mi sendos Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon;
kaj subite venos en Sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas;
kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras, jen li iras,
diras la Eternulo Cebaot.

Responsorio


Adoru la Eternulon en Lia sankta templo.

Adoru la Eternulon en Lia sankta templo.

Gloru kaj honoru Lin

en Lia sankta templo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Adoru la Eternulon en Lia sankta templo.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo,
por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo,
tiam Simeono ricevis lin en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – el Luk 2, 27-28

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo,
por fari pri li laŭ la kutimo de la leĝo,
tiam Simeono ricevis lin en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – el Luk 2, 27-28

PREĜADO


Petoj

Salvatórem nostrum in templo præsentátum adorémus, ab ipso postulántes:
Oculi nostri vídeant salútem tuam, Dómine.


¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Christe Iesu, qui secúndum legem Patri in templo præsentári voluísti,
—doce nos in sacrifício Ecclésiæ tuæ tecum nosmetípsos offérri.

Israel consolátio, cui Símeon iustus in templo occúrrit,
—fac nos tibi occúrrere étiam in frátribus nostris.

Exspectátio géntium, de quo Anna prophetíssa ómnibus loquebátur qui exspectábant redemptiónem Israel,
—doce nos digne de te ómnibus loqui.

Caput ánguli regni Dei, quod in signum contradictiónis pósitum es,
—fac ut hómines per fidem et caritátem teípsum in resurrectiónem hábeant.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22




MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Jes 8, 14


La Eternulo estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael,
kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.

VERSIKLO


Li memoras Sian bonecon

kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. – el Psa 98, 3

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Jes 42, 13


La Eternulo eliros kiel heroo,
kiel homo de milito Li vekos fervoron,
Li vokos kaj aŭdigos militan krion,
Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.

VERSIKLO


Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero. – el Psa 98, 3-4

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Antifonoj kaj psalmoj kiel en la koncerna semajntago

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Jes 12, 5-6


Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris;
tio estu sciata sur la tuta tero.
Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion;
ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

VERSIKLO


Bono kaj vero renkontiĝas.

Justeco kaj paco sin kisas. – el Psa 85, 11

PREĜO


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Quod chorus vatum


Kion antaŭe plenaj de l' Spirito
kantis profetoj, tio nun okazis
sen ajno dubo en la Di-Patrino,
en vi, Maria.

Lin, kiu regas teron kaj ĉielon,
virge koncipis vi kaj virge naskis,
ankaŭ post nasko Virgulino restis
vi senmakula.

Jen, vian filon prenas Simeono
sur siajn brakojn en la dom' de Dio,
kantas pro ĝoj', ĉar Kriston li ekvidis
propra-okule.

Vi, ho Maria, vi, patrin' de l' Reĝo,
al niaj petoj estu vi favora,
verŝu en nin la klarajn lum-donacojn
de l' Dia Filo.

Krist', Vi la lumo de l' plej alta Patro,
Liajn profundojn Vi al ni malriglas,
faru, ke ni en Lia lumo-halo
ĉiam Vin laŭdu. Amen.

latina T: Rabanus Maurus († 856) • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Estis montrite al Simeono de la Sankta Spirito,
ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. – Luk 2, 26

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Estis montrite al Simeono de la Sankta Spirito,
ke li ne mortos, ĝis li vidos la Kriston de la Eternulo. – Luk 2, 26

Dua Antifono


¶ Ili alportis oferon al la Eternulo:
paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. – kp. Luk 2, 24

Dua Psalmo – Psa 130 (129)


El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo. / Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; *
Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego. ¶

Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, *
kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

Sed Vi estas pardonema, *
por ke Vi estu respektata.

Mi esperis al la Eternulo, / esperis mia animo, *
kaj Lian vorton mi fidis. ¶

Mia animo atendas mian Sinjoron / pli, ol la gardantoj atendas la matenon, *
la gardantoj la matenon.

Izrael fidu la Eternulon; / ĉar ĉe la Eternulo estas favor-koreco *
kaj ĉe Li estas granda liberigo.

Kaj Li liberigos Izraelon *
de ĉiuj liaj pekoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ili alportis oferon al la Eternulo:
paron da turtoj, aŭ du kolombidojn. – kp. Luk 2, 24

Tria Antifono


¶ Miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. – Luk 2, 30-31

Kantiko – Kol 1, 12-20


Danku la Patron, kiu taŭgigis nin / por partopreno en la heredaĵo *
de la sanktuloj en lumo,

kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, / kaj transportis nin *
en la regnon de la Filo de Sia amo;

en kiu ni havas la elaĉeton, *
la pardonon de pekoj. ¶

Li estas bildo de la nevidebla Dio, *
la unue-naskito inter la tuta kreitaro;

ĉar en li kreiĝis ĉio *
en la ĉielo kaj sur la tero,

ĉio videbla kaj nevidebla, *
ĉu tronoj, ĉu regecoj,

ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; *
ĉio kreiĝis per li, kaj por li.

Kaj li estas antaŭ ĉio, *
kaj en li ĉio ekzistas. ¶

Kaj li estas la kapo de la korpo, *
la eklezio.

Kaj li estas la komenco, / la unue-naskita el la mortintoj, *
por ke li fariĝu superulo en ĉio.

Ĉar la Patro bon-volis, *
ke en li la tuta pleneco loĝu;

kaj per li kun-akordigi ĉion al Si mem, *
pacon farinte per la sango de lia kruco;

per li ĉion, *
ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Miaj okuloj vidis Vian savon,
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj. – Luk 2, 30-31

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 4, 15-16


Ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj,
sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.
Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco,
por ke ni ricevu kompaton
kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.

Responsorio


La Eternulo aperigis Sian savon.

La Eternulo aperigis Sian savon,

kiun Li preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

Sian savon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aperigis Sian savon. – el Psa 98, 2; kp. Luk 2, 31

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Hodiaŭ
la sankta Virgulino Maria
prezentis la knabon Jesuo en la templo,
kaj Simeono,
plenigita per la Sankta Spirito,
ricevis lin en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – kp. Luk 2, 22-28

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Hodiaŭ
la sankta Virgulino Maria
prezentis la knabon Jesuo en la templo,
kaj Simeono,
plenigita per la Sankta Spirito,
ricevis lin en siajn brakojn,
kaj benis Dion. – kp. Luk 2, 22-28

PREĜADO


Petoj


Ni adoras nian Savanton, kiu estis prezentita en la templo.
De Li ni petas:
Niaj okuloj vidu Vian savon.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, nia Savanto, Vi estas lumo por lumigi la gentojn,
– lumigu tiujn, kiuj Vin ne konas, por ke ili ekkredu je Vi, la vera Dio.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, nia Elaĉetanto, Vi estas la gloro de Via popolo Izraelo,
– donu gloron al Via eklezio inter la popoloj.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Jesuo, dezirata de ĉiuj popoloj, en Vi la okuloj de Simeono la Justulo ekkonis la Savanton,
– konduku ĉiujn homojn al Via savo.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Sinjoro, dum Via prezentado Maria, Via patrino, ricevis la profetaĵon de la glavo de doloro,
– fortigu tiujn, kiuj servante al Vi spertas suferojn.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Kristo, ĝojo de la sanktuloj, Vin Simeono vidis antaŭ la morto, kiel li fervore deziris,
– montru Vin en eterneco al tiuj, kiuj soifas vidi Vin post la morto.

¶ Niaj okuloj vidu Vian savon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova eterna Dio,
Via Filo, en nia karno, hodiaŭ estas prezentata en la templo.
De Via majesto ni petegas,
ke ankaŭ ni purakore staru antaŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21