7a de marto: Perpetua kaj Feliĉita
Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Marto > 7. Perpetua kaj Feliĉita
Stato:
Memoro (aŭ por eventuala kunmemorado):
Sanktaj Perpetua kaj Feliĉita
Martirinoj
La nobela Perpetua kaj ŝia sklavino Feliĉita mortis kun aliaj kiel gemartiroj en Kartago la 7an de marto 203 dum la persekuto de Septimo Severo. Ekzistas tre detala raporto, parte de la enkarcerigitaj mem verkita, parte de samtempa aŭtoro (eble Tertuliano).
Ruinoj de Kartago • fotis: Ludmiła Pilecka • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY
Komunaj Tekstoj > Pluraj Martiroj
PREĜO
Dio,
pro amo al Vi
la sanktaj martirinoj Perpetua kaj Feliĉita
spitis al la persekutanto
kaj venkis la turmenton de la morto.
Faru, ke ni,
kiuj ilin hodiaŭ celebras,
ĉiam kresku en Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
Deus,
cuius urgénte caritáte
beátæ mártyres Perpétua et Felícitas
torméntum mortis, contémpto persecutóre, vicérunt,
da nobis, quæsumus, eárum précibus,
ut in tua semper dilectióne crescámus.
Per Dóminum.
HORO DE LA LEGAĴOJ
Dua Legaĵo – Passio sanctarum Perpetuæ et Felicitatis
El la Pasiono de la kartagaj martiroj
Eklumis la tago de ilia venko, kaj el la karcero ili iris en la amfiteatron, kvazaŭ en la ĉielon, ĝojplenaj, kun serena vizaĝo kaj, se eble ili tremetis, estis pro feliĉo, ne pro timo.
Unua Perpetua estis ekkaptita sur la kornojn (de danĝera bovino); ŝi falis sur la lumbon. (Sed) ŝi ekstaris, kaj iris al Feliĉita, kiu, kiel ŝi vidis, preskaŭ estis frakasita de la bovino. Ŝi donis al ŝi la manon kaj restarigis ŝin.
Ambaŭ denove nun staris. Post ĉi venko super la popola dureco ili estis revokitaj al la pordo de l' graco. Tie certa Rustiko, kiu estis kateĥumeno, akceptis ŝin kaj ne delasis de ŝia flanko. Kvazaŭ vekiĝante el sonĝo (ĉar tiel profunde ŝi estis en Spirito kaj ekstazo) ŝi komencis ĉirkaŭrigardi kaj je ĉies miro ŝi demandis: Kiam oni do antaŭĵetos nin al tiu bovino, aŭ kio ajn estu? Kiam ŝi informiĝis, ke tio jam okazis, ŝi ne pli frue tion kredis antaŭ ol ŝi konstatis certajn spurojn de mistraktado sur siaj korpo kaj vestaĵoj. Post tio sian fraton kaj la kateĥumenon ŝi venigis kaj diris al ili: Staru en la fido, kaj reciproke vin amu, kaj ne estu ŝokitaj pro nia pasiono.
Siaflanke Saturo kuraĝigis la soldaton Pudento, dirante: Unuvorte, kiel mi supozis kaj anoncis, ĝis nun mi sentis neniun beston. Nun do, ankaŭ vi kredu tutkore! Jen mi iras tien, kaj per unusola mordo de l' leopardo mi mortos. Kaj tuj, jam ĉe la fino de l' spektaklo, oni antaŭmetis lin al leopardo. Unumorde li tiom kovriĝis de la sango, ke la popolo kiam li turniĝis, laŭte atestis pri lia dua bapto: Bela bano, bela bano! Klare, ke estis savita, kiu tiel baniĝis. Tiam al la soldato Pudento li diris: Ĝis revido, restu memora pri la fido kaj pri mi! Ĉio ĉi ne konfuzu, sed fortigu vin!
Kaj samtempe li petis la ringon de lia fingro, mergis ĝin en sian vundon kaj redonis ĝin al li kvazaŭ heredaĵe, kiel garantiaĵon kaj memorigilon pri lia sango. Post tio, jam senkonscia, li teren falis apud la ceteraj por esti senkapigita je la kutima loko.
Tiam la popolo postulis, ke oni metu ilin en la mezon, por ke perokule ili ĉeestu la murdon, kiam la glavo tratranĉos iliajn korpojn. Libervole ili do releviĝis, kaj sin trenis tien, kie ĝin deziris la popolo, sed unue reciproke ili sin kisis por substreki sian martiriĝon per la kutima paco-kiso.
La ceteraj senmove kaj senvorte ricevis la mortigan baton, precipe Saturo: li kiu unua ascendis la ŝtuparon, unua transdonis la spiriton; ĉar [ĉe ties supro] li atendis Perpetuan. Sed ankaŭ Perpetua devis gustumi sian parton de la doloro: kiam ŝiaj ostoj estis tuŝitaj, ŝi ekŝrikis, kaj mem ŝi devis direkti al sia gorĝo la nestabilan manon de l' lernanto-gladiatoro. Eble tia virino, kiun timis la malpura spirito, ne estus povinta morti alimaniere, se ŝi mem ne konsentus.
Ho plej fortaj kaj plej feliĉaj martiroj! Ho vi, kiuj vere estas vokitaj kaj elektitaj al la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo!
Originala teksto: Narratio martyrii sanctorum martyrum Carthaginiensium, Cap. 18. 20-21; edit. van Beek, Noviomagi, 1936, pp. 42. 46-52 • Esperanta traduko el la latina: Gerrit Berveling, el: Tertuliano, Pasiono de Perpetua kaj Feliĉita, en: KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Frukristanaj Martiraktoj
Dua Responsorio
Kristo estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Kristo estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Kristo estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni. Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo? – el Rom 8, 34-35.37