19a de marto: Jozefo ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Marto > 19. Jozefo
Stato:


Soleno:


Sankta Jozefo


Fianĉo de la sankta Virgulino Maria



Preĝejo de Sankta Jozefo, Nazareto • fotis: Croberto68 • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0



Se la 19a de marto estas en la Sankta Semajno, oni solenas Jozefon post la Paska Oktavo.

Komunaj Tekstoj > Viroj

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Præsta, quǽsumus, omnípotens Deus,
ut humánæ salútis mystéria,
cuius primórdia beáti Ioseph fidéli custódiæ commisísti,
Ecclésia tua, ipso intercedénte, iúgiter servet implénda.
Per Dóminum.


→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

HIMNO


Te, Ioseph, celebrent


Al Vi ĉielaj ĥoroj de l' anĝeloj,
al vi surteraj aroj de l' kristanoj
himnas, Jozefo, feste vin solenas,
vin, fianĉ' de la Virgulin'.

Ŝi gravediĝis, vin ektuŝis dubo.
Anĝel' instruis vin dum nokta sonĝo:
Ĉi tiu bebo estas de l' Spirito;
kaj Savant' estos lia nom'. – kp. Mat 1, 18-24

Al vi, sonĝisto kiel jena Jozef,
anĝelo diris: Fuĝu de Herodo.
Prenu la bebon kaj patrinon lian,
Egiptujon rapidu for. – kp. Gen 37, 19; Mat 2, 13-15

Kaj kiam venis via lasta horo,
Jesu' ĉeestis kune kun Maria.
Same trankvile iam nin konduku
bona mort' al eterna glor'.

Ho, ke ni staru inter la sanktuloj,
kun vi, Jozefo, laŭdu nian Dion,
Patron kaj Filon kaj Spiriton Sanktan,
kiel nun, tiel en etern'. Amen.

latina T: Juan Escollar = frato Johano de la Koncipiĝo OCarm, † 1700 • E (libere): Albrecht Kronenberger 2020

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria,
el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 1, 16

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria,
el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 1, 16

Dua Antifono


¶ La anĝelo Gabriel
estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
al virgulino
fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 26-27

Dua Psalmo – Psa 146 (145)


Gloru, ho mia animo, la Eternulon. / Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, *
mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos. ¶

Ne fidu eminentulojn, *
homidon, kiu ne povas helpi.

Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; *
kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj. ¶

Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob,*
kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

kiu kreis la ĉielon kaj la teron, / la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, *
kiu gardas la veron eterne;

kiu faras justecon al la prematoj, *
donas panon al la malsataj. ¶

La Eternulo liberigas la malliberulojn; *
la Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj;

la Eternulo restarigas la kurbigitojn; *
la Eternulo amas la virtulojn.

La Eternulo gardas la enmigrintojn, / subtenas orfon kaj vidvinon; *
sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas. ¶

La Eternulo reĝas eterne, *
via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La anĝelo Gabriel
estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,
al virgulino
fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 1, 26-27

Tria Antifono


¶ Kiam Maria, la patrino de Jesuo, estis fianĉinigita al Jozef,
antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 1, 18

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kiam Maria, la patrino de Jesuo, estis fianĉinigita al Jozef,
antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 1, 18

VORTO DE DIO


Legaĵo – Kol 3, 23-24


Kion ajn vi faras,
laboru plenanime,
kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo;
ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.

Responsorio


ekster Paska Tempo:

La justulo ĝermos kiel lilio.

La justulo ĝermos kiel lilio.

Li ekfloros antaŭ Dio en la eternon

kiel lilio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La justulo ĝermos kiel lilio.



en Paska Tempo:

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.

Li ekfloros antaŭ Dio en la eternon.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.



LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jen la fidela kaj prudenta servisto,
kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 24, 45

PREĜADO


Petoj


De Dio ĉia patreco en la ĉielo kaj sur la tero havas sian nomon.
Lin ni humile petegas:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Sankta Patro, Jozefo eksciis, ke la bebo de Maria estiĝis per la Sankta Spirito:
– Helpu, ke ni ekkonu Vian Filon pli klare kiel Dion kaj homon. – kp. Mat 1, 20

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Ĉiela Patro, Vi nutras la birdojn de la ĉielo kaj vestas la kampan herbaĵon:
– Donu al ĉiuj homoj la necesan panon tagon post tago. – kp. Mat 6, 26.30.11; Luk 11,3

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Kreinto de ĉio, Vi konfidis Vian verkon al niaj manoj:
– Helpu, ke ĉiu, kiu faras sian laboron, ankaŭ povu digne ĝui ties fruktojn.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Dio de ĉia justeco, Vi volas, ke la homoj fariĝu justuloj:
– Faru, ke ni, kiel Jozefo, vivu tiel, ke ni plaĉas al Vi.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Al ĉiuj mortantoj kaj mortintoj ebligu,
– ke ili, helpataj de Jesuo, Maria kaj Jozefo, spertu Vian kompaton.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Je la soleno de Sankta Jozefo
ni laŭdas Kriston, la Sinjoron.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.





HORO DE LA LEGAĴOJ


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

HIMNO


Iste, quem læti


Li, kiun laŭdas ĉiuj fideluloj,
kies triumfon gaje ni prikantas,
iris hodiaŭ al la ĝoj' de l' vivo:
sankta Jozefo.

Ho vi feliĉa, ho vi beatega!
En via lasta horo vin asistis
Jesu, Maria, kune vigilante,
kore serenaj.

Liberigita el la karnaj ligoj,
dolĉe somnole, migras la justulo
al la eternaj seĝoj, kaj ekbrilas
kiel aŭroro.

Do la Reganton ĉiuj ni petegu:
Li nin ĉeestu kaj nin liberigu,
prenu la ŝuldojn, fine Li donacu
pacon ĉielan.

Estu eterne gloro kaj honoro
al Vi, Reganto, tri-unua Dio.
Vi la servanton, kiu Vin fidelis,
kronas per oro. Amen.

latina T: Juan Escollar = frato Johano de la Koncipiĝo OCarm († 1700) • E: Albrecht Kronenberger 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Jen anĝelo de la Eternulo aperis al Jozefo en sonĝo, dirante:
Jozefo, filo de Davido,
ne timu preni al vi vian edzinon Maria.
Ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin Jesuo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 1, 20-21

Unua Psalmo – Psa 21 (20), 2-8.14


Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, *
kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!

Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; *
kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Vi antaŭ-venas al li kun beno de bono; *
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.

Vivon li petis de Vi; / kaj Vi donis al li longan vivon *
por ĉiam kaj eterne. ¶

Granda estas lia honoro pro Via helpo; *
gloron kaj majeston Vi metis sur lin.

Vi donas al li eternajn benojn; *
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.

Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, *
kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. ¶

Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; *
ni kantos kaj gloros Vian potencon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Jen anĝelo de la Eternulo aperis al Jozefo en sonĝo, dirante:
Jozefo, filo de Davido,
ne timu preni al vi vian edzinon Maria.
Ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin Jesuo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 1, 20-21

Dua Antifono


¶ Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo,
faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo,
kaj prenis al si sian edzinon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 1, 24

Dua Psalmo – Psa 92 (91), 2-9


Bone estas glori la Eternulon *
kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

rakonti matene pri Via boneco *
kaj nokte pri Via fideleco,

sur dek-korda instrumento kaj sur psaltero, *
per solenaj sonoj de harpo.

Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; *
la farojn de Viaj manoj mi prikantos.

Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! *
Tre profundaj estas Viaj pensoj. ¶

Malklerulo ne scias, *
kaj malsaĝulo tion ne komprenas.

Kiam malvirtuloj verd-estas kiel herbo / kaj ĉiuj malbon-aguloj floras, *
tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.

Kaj Vi estas alta *
eterne, ho Eternulo. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo,
faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo,
kaj prenis al si sian edzinon.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Mat 1, 24

Tria Antifono


¶ Jozefo supreniris el Nazareto
al la urbo de Davido, kiu estas nomata Bet-Leĥemo,
por esti registrita kun sia fianĉino Maria.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 2, 4-5

Tria Psalmo – Psa 92 (91), 10-16


Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, / jen Viaj malamikoj pereas, *
diskuras ĉiuj malbon-aguloj. ¶

Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; *
mi estas oleita per freŝa oleo.

Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; *
pri la malbon-aguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj. ¶

Virtulo verd-estas, kiel palmo, *
staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

Plantitaj en la domo de la Eternulo, *
ili verd-estas en la kortoj de nia Dio.

Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, *
estas suk-plenaj kaj freŝaj,

por sciigi, ke la Eternulo estas justa, / mia fortikaĵo, *
kaj ne ekzistas en Li maljusteco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jozefo supreniris el Nazareto
al la urbo de Davido, kiu estas nomata Bet-Leĥemo,
por esti registrita kun sia fianĉino Maria.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 2, 4-5

VERSIKLO


Virtulo verd-estas, kiel palmo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Li staras alte, kiel cedro sur Lebanono.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Psa 92, 13

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Heb 11, 1-16


El la epistolo al la Hebreoj

Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.

Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.

Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio; kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.

Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.

Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras. Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio.

Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela; sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.

Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri. Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.

Unua Responsorio


Pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio. Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio. Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

La fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektiĝis.

Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio. Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Rom 20, 22.24; el Jak 2, 22

Dua Legaĵo – Bernardinus Senensis


El la predikoj de la sankta sacerdoto Bernardeno el Siena

Fidela nutranto kaj gardanto

Omnium singulárium gratiárum alícui rationáli creatúræ communicatárum generális régula est, quod, quandocúmque divína grátia éligit áliquem ad áliquam grátiam singulárem, seu ad áliquem sublímem statum, ómnia charísmata donat, quæ illi persónæ sic eléctæ et eius offício necessária sunt atque illam copióse décorant.

Quod máxime verificátum est in sanctíssimo Ioseph, putatívo patre Dómini Iesu Christi et vero sponso regínæ mundi et dóminæ angelórum, qui ab ætérno Patre eléctus est fidélis nutrítius atque custos principálium thesaurórum suórum, scílicet Fílii eius et sponsæ suæ; quod offícium fidelíssime prosecútus est. Cui proptérea Dóminus ait: Serve bone et fidélis, intra in gáudium Dómini tui.

Si cómpares Ioseph ad totam Ecclésiam Christi, nonne iste est homo eléctus et speciális per quem et sub quo Christus est ordináte et honéste introdúctus in mundum? Si ergo Vírgini Matri tota Ecclésia sancta débitrix est, quia per eam Christum suscípere dignáta est; sic profécto post eam huic debet grátiam et reveréntiam singulárem.

Ipse enim est cláusula véteris testaménti, in qua patriarchális et prophetális dígnitas promíssum conséquitur fructum. Porro hic est solus, qui corporáliter possédit quod eis divína dignátio repromísit.

Profécto dubitándum non est, quod Christus familiaritátem, reveréntiam atque sublimíssimam dignitátem, quam illi exhíbuit dum ágeret in humánis tamquam fílius patri suo, in cælis útique non negávit, quin pótius complévit et consummávit.

Unde non immérito a Dómino subinfértur: Intra in gáudium Dómini tui. Unde, licet gáudium ætérnæ beatitúdinis in cor hóminis intret, máluit tamen Dóminus ei dícere: Intra in gáudium, ut mýstice innuátur quod gáudium illud non solum in eo sit intra, sed úndique illum circúmdans et absórbens, et ipsum velut abýssus infiníta submérgens.

Meménto ígitur nostri, beáte Ioseph, et tuæ oratiónis suffrágio apud tuum putatívum Fílium intercéde; sed et beatíssimam Vírginem sponsam tuam nobis propítiam redde, quæ mater est eius, qui cum Patre et Spíritu Sancto vivit et regnat per infiníta sæcula. Amen.


Originala teksto: Bernardinus Senensis, Sermo 2, de S. Ioseph: Opera 7, 16. 27-30

Dua Responsorio


Faris min Dio kvazaŭ patro de la Reĝo kaj mastro de lia tuta domo. Li altigis min, por ke Li savu multajm popolojn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Faris min Dio kvazaŭ patro de la Reĝo kaj mastro de lia tuta domo. Li altigis min, por ke Li savu multajm popolojn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Mia helpanto kaj mia protektanto fariĝis Dio. Li savis min.

Li altigis min, por ke Li savu multajm popolojn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Faris min Dio kvazaŭ patro de la Reĝo kaj mastro de lia tuta domo. Li altigis min, por ke Li savu multajm popolojn. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Sir 51, 2

en solenoj kaj festoj:

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

HIMNO


Cælitum, Ioseph


Sankta Jozef', ornam' de l' ĉieluloj,
firma esper' pri nia vera vivo,
mondo-kolono, aŭdu kun favoro
kion ni kantas.

Vin, Davidido, faris Di' fianĉo
de l' Vigulin' kaj volis vin nomiĝi
patro de l' Vorto, tiel vi servanto
iĝis de l' savo.

Vi la Savanton en la stal' kuŝantan,
kiun profetaj kantoj antaŭdiris,
kiel l' unua, kune kun Maria,
ĝoje adoris.

Di', Reĝ' de l' reĝoj, estro de l' ter-globo,
Li, antaŭ kiu tremas la infero,
kiun ĉieloj kliniĝante servas,
al vi obeis.

Laŭdon senfinan al la Triunuo!
Di', kiu vin distingis per honoroj,
donu al ni pro vi beatan vivon,
ĝojon eternan. Amen.

latina T: Juan Escollar = frato Johano de la Koncipiĝo OCarm, † 1700 • E: Albrecht Kronenberger 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Kaj rapidante, la paŝtistoj iris,
kaj trovis Marian kaj Jozefon,
kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 2, 16

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Kaj rapidante, la paŝtistoj iris,
kaj trovis Marian kaj Jozefon,
kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Luk 2, 16

Dua Antifono


¶ Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio,
kio estis parolita pri Jesuo;
kaj Simeono ilin benis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 33-34

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Kaj lia patro kaj lia patrino miris pri tio,
kio estis parolita pri Jesuo;
kaj Simeono ilin benis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 33-34

Tria Antifono


¶ Kaj Jozefo leviĝis,
kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte,
kaj migris en Egiptujon,
kaj restis tie ĝis la morto de Herodo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 2, 14-15

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Kaj Jozefo leviĝis,
kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte,
kaj migris en Egiptujon,
kaj restis tie ĝis la morto de Herodo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Mat 2, 14-15

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Sam 7, 28-29


Kaj nun, mia Sinjoro, ho Eternulo,
Vi estas Dio, kaj Viaj vortoj estas veraj;
kaj Vi diris pri Via sklavo ĉi tiun bonaĵon.
Nun komencu beni la domon de Via sklavo,
ke ĝi restu eterne antaŭ Vi;
ĉar Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, parolis;
kaj per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.

Responsorio


ekster Paska Tempo:

Li starigis lin sinjoro super Lia domo.

Li starigis lin sinjoro super Lia domo,

princo super Lia havaĵo.

sinjoro super Lia domo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li starigis lin sinjoro super Lia domo.



en Paska Tempo:

Li starigis lin sinjoro super Lia domo. Haleluja. Haleluja.

Li starigis lin sinjoro super Lia domo. Haleluja. Haleluja.

princo super Lia havaĵo.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li starigis lin sinjoro super Lia domo. Haleluja. Haleluja.



LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jozefo loĝis en urbo nomata Nazaret,
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj pri Kristo,
ke li estos nomata Nazaretano.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 2, 23

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jozefo loĝis en urbo nomata Nazaret,
por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj pri Kristo,
ke li estos nomata Nazaretano.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Mat 2, 23

PREĜADO


Petoj


Estas Dio, kiu faras la homojn justaj.
Lin ni insiste petu:
En Via justeco, Dio, vivigu nin.

¶ En Via justeco, Dio, vivigu nin.

Vi vokis niajn prapatrojn, ke ili vivu en justeco antaŭ Vi. – kp. Luk 1, 75
– Faru, ke, laŭ ilia ekzemplo, ankaŭ ni vivu juste.

¶ En Via justeco, Dio, vivigu nin.

Vi elektis Jozefon, ke li prizorgu Jesuon kiel knabon kaj fraŭlon.
– Faru, ke ni servu la Korpon de Kristo, prizorgante niajn gefratojn.

¶ En Via justeco, Dio, vivigu nin.

Vi konfidis la teron al la homo, por ke li tie loĝu, prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. – kp. Gen 2, 15
– Instruu nin, hodiaŭ fari nian laboron al Via gloro.

¶ En Via justeco, Dio, vivigu nin.

Benu nin en ĉiuj faroj de niaj manoj, – kp. Rea 16, 15
– por ke ni gaje akiru la rimedojn por digna vivo.

¶ En Via justeco, Dio, vivigu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ La gepatroj de Jesuo
iris ĉiujare al Jerusalem
ĉe la Paska festo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 41

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ La gepatroj de Jesuo
iris ĉiujare al Jerusalem
ĉe la Paska festo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 41

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Sen 2, 7-8


La Eternulo havas helpon por la virtuloj;
Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.
Li gardas la iradon de la justo,
kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

VERSIKLO


Li faris lin sinjoro super lia domo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kaj reganto super lia tuta havo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 105, 21

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Ĉe ilia returniĝo
la knabo Jesuo restis en Jerusalem,
kaj liaj gepatroj tion ne sciis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 2, 43

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Ĉe ilia returniĝo
la knabo Jesuo restis en Jerusalem,
kaj liaj gepatroj tion ne sciis.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 2, 43

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Saĝ 10, 10


Justulon, kiu fuĝis de la kolero de frato,
la Saĝeco gvidis laŭ rektaj vojoj;
montris al li la regnon de Dio
kaj donis al li scion pri sanktaj aferoj.
Ŝi prosperigis lin en liaj laboregoj
kaj multobligis la frukton de liaj penoj.

VERSIKLO


Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Kaj lia justeco restas eterne.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 112, 3

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Ne trovinte Jesuon,
la gepatroj reiris al Jerusalem,
serĉante lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 45

Tri gradualpsalmoj, ekzemple:

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Ne trovinte Jesuon,
la gepatroj reiris al Jerusalem,
serĉante lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 45

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Sir 2, 15-16


Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj ne malobeas Liajn parolojn.
Kaj kiuj Lin amas, tiuj rememoras Liajn vojojn.
Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li,
kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.

VERSIKLO


Granda estas lia honoro pro Via helpo.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – Psa 21, 6

PREĜO


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

HIMNO


Te, Ioseph, celebrent


Al Vi ĉielaj ĥoroj de l' anĝeloj,
al vi surteraj aroj de l' kristanoj
himnas, Jozefo, feste vin solenas,
vin, fianĉ' de la Virgulin'.

Ŝi gravediĝis, vin ektuŝis dubo.
Anĝel' instruis vin dum nokta sonĝo:
Ĉi tiu bebo estas de l' Spirito;
kaj Savant' estos lia nom'. – kp. Mat 1, 18-24

Al vi, sonĝisto kiel jena Jozef,
anĝelo diris: Fuĝu de Herodo.
Prenu la bebon kaj patrinon lian,
Egiptujon rapidu for. – kp. Gen 37, 19; Mat 2, 13-15

Kaj kiam venis via lasta horo,
Jesu' ĉeestis kune kun Maria.
Same trankvile iam nin konduku
bona mort' al eterna glor'.

Ho, ke ni staru inter la sanktuloj,
kun vi, Jozefo, laŭdu nian Dion,
Patron kaj Filon kaj Spiriton Sanktan,
kiel nun, tiel en etern'. Amen.

latina T: Juan Escollar = frato Johano de la Koncipiĝo OCarm, † 1700 • E (libere): Albrecht Kronenberger 2020

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ La gepatroj de Jesuo trovis lin en la templo,
kie li sidis meze de la instruistoj,
aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 46

Unua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ La gepatroj de Jesuo trovis lin en la templo,
kie li sidis meze de la instruistoj,
aŭskultante ilin kaj metante al ili demandojn.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 46

Dua Antifono


¶ La patrino de Jesuo diris al li:
Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni?
jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. – kp. Luk 2, 48

Dua Psalmo – Psa 112 (111)


Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon *
kaj tre amas Liajn ordonojn.

Forta sur la tero estos lia semo; *
la gento de virtuloj estos benita.

Bon-stato kaj riĉeco estas en lia domo; *
kaj lia justeco restas eterne.

En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. *
Li estas kompatema, favor-kora, kaj justa. ¶

Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj prunte-donas, *
kiu pesas siajn farojn per justeco.

Ĉar neniam li falos; *
virtulo estos memorata eterne.

Malbonan famon li ne timos; / fortika estas lia koro, *
ĝi fidas la Eternulon.

Sen-ŝanceliĝa estas lia koro; *
li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj mal-amikoj.

Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; / lia justeco restas eterne, *
lia korno altiĝos en honoro. ¶

La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, / kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. *
La deziro de malvirtuloj pereos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ La patrino de Jesuo diris al li:
Filo, kial vi tiel agis kontraŭ ni?
jen via patro kaj mi serĉis vin kun malĝojo. – kp. Luk 2, 48

Tria Antifono


¶ Jesuo malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 51

Kantiko – Apo 15, 3b-4


Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, *
ho Dio, la Sinjoro, la Plej-potenca;

justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, *
ho Reĝo de la nacioj. ¶

Kiu ne timos, ho Sinjoro, *
kaj ne gloros Vian nomon?

ĉar Vi sola estas sankta; / ĉar ĉiuj nacioj venos kaj ador-kliniĝos al Vi; *
ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Jesuo malsupreniris kun ili, kaj venis en Nazareton,
kaj li estis obeema al ili.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – kp. Luk 2, 51

VORTO DE DIO


Legaĵo – Kol 3, 23-24


Kion ajn vi faras,
laboru plenanime,
kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,
sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredaĵo;
ĉar vi servas la Sinjoron Kristo.

Responsorio


ekster Paska Tempo:

La justulo ĝermos kiel lilio.

La justulo ĝermos kiel lilio.

Li ekfloros antaŭ Dio en la eternon

kiel lilio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La justulo ĝermos kiel lilio.



en Paska Tempo:

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.

Li ekfloros antaŭ Dio en la eternon.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La justulo ĝermos kiel lilio. Haleluja. Haleluja.



LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn,
estante filo (kiel oni supozis) de Jozef.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 3, 23

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn,
estante filo (kiel oni supozis) de Jozef.
(en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja. – el Luk 3, 23

PREĜADO


Petoj


De Dio ĉia patreco en la ĉielo kaj sur la tero havas sian nomon.
Lin ni humile petegas:
Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Sankta Patro, Jozefo eksciis, ke la bebo de Maria estiĝis per la Sankta Spirito:
– Helpu, ke ni ekkonu Vian Filon pli klare kiel Dion kaj homon. – kp. Mat 1, 20

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Ĉiela Patro, Vi nutras la birdojn de la ĉielo kaj vestas la kampan herbaĵon:
– Donu al ĉiuj homoj la necesan panon tagon post tago. – kp. Mat 6, 26.30.11; Luk 11,3

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Kreinto de ĉio, Vi konfidis Vian verkon al niaj manoj:
– Helpu, ke ĉiu, kiu faras sian laboron, ankaŭ povu digne ĝui ties fruktojn.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Dio de ĉia justeco, Vi volas, ke la homoj fariĝu justuloj:
– Faru, ke ni, kiel Jozefo, vivu tiel, ke ni plaĉas al Vi.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Al ĉiuj mortantoj kaj mortintoj ebligu,
– ke ili, helpataj de Jesuo, Maria kaj Jozefo, spertu Vian kompaton.

¶ Patro nia, kiu estas en la ĉielo, elaŭdu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova Dio,
Vi komisiis la junecon de nia Savanto
al la fidela gardo de sankta Jozefo;
faru, ke, per lia propeto,
Via eklezio senĉese zorgu pri la savo de la mondo.
Pri tio ni petas per li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21