29a de junio: Petro kaj Paŭlo ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Junio > 29. Petro kaj Paŭlo
Stato:


Soleno:


Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo


Apostoloj



Petro, la primaso inter la apostoloj, kaj Paŭlo, la apostolo de la gentoj, laŭ la tradicio mortis kiel martiroj en Romo sub imperiestro Nerono, probable inter 64 kaj 67.

San Pietro in Vaticano • fotis: MarkusMark • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA
San Paolo fuori le mura • fotis: Berthold Werner • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: 0



Komunaj Tekstoj > Apostoloj

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Da nobis, quæsumus, Dómine Deus noster,
beatórum apostolórum Petri et Pauli intercessiónibus sublevári,
ut per quos Ecclésiæ tuæ supérni múneris rudiménta donásti,
per eos subsídia perpétuæ salútis impéndas.
Per Dóminum.


Ĉar hodiaŭ relative multaj partoj estas propraj, tie ĉi vi trovas eksceptaokaze ĉion, kiel ĝi estas preĝata (krom la kompletorioj).

→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Aurea luce


Lumo el oro klare brilas de l' ĉiel'.
Du apostolojn festas ni en unu tag':
Petron kaj Paŭlon, du sub unu laŭra kron',
pro kies gloro nin plenigu granda ĝoj'.

Petro, primaso, roko de la eklezi',
paŝtis kun amo vi la ŝafojn de Jesu', – kp. Joh 21, 15ss
Vi sur la kruco same mortis kiel li.
Nin vi firmigu en neŝanceliĝa fid'. – kp. Luk 22, 32

Paŭlo, doktoro, vi herold' de l' nova sav',
de l' libereco, kiu estas en Jesu', – kp. Gal 2, 4
vi per la glavo mortis, atestante lin,
vian kuradon bonan kronis Di' per glor'. – kp. 2 Tim 4, 7-8

Nun al la unu tripersona Dio ni
kantu adoron, gloron, laŭdon, kun jubil',
kiel komence, tiel nun kaj ĉiam plu
kaj en eterno en la sanctulara ĥor'. Amen.

latina T: karolida • E (libere el la germana): Albrecht Kronenberger 2020

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. –
Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona. – el Mat 16, 16-17

Unua Psalmo – Psa 117 (116)


Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, *
laŭdu Lin ĉiuj gentoj;

ĉar granda estas Lia boneco al ni, *
kaj la vero de la Eternulo restas eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. –
Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona. – el Mat 16, 16-17

Dua Antifono


¶ Vi estas Petro,
kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. – el Mat 16, 18

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Vi estas Petro,
kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion. – el Mat 16, 18

Tria Antifono


¶ Sankta Paŭlo,
elektita ilo de Kristo,
por porti lian nomon antaŭ la nacianoj! – kp. Ago 9, 15

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Sankta Paŭlo,
elektita ilo de Kristo,
por porti lian nomon antaŭ la nacianoj! – kp. Ago 9, 15

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 1, 1-3a.7


Paŭlo,
servisto de Jesuo Kristo,
apostolo vokita,
apartigita al la evangelio de Dio,
kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
pri Sia Filo:
al ĉiuj, kiuj estas en Romo,
amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:
Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro,
kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Responsorio


La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco.

La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco.

Ili atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo

kun granda potenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco. – kp. Ago 4, 31.33

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Gloraj apostoloj de Kristo,
kiel kunaj dum la vivo,
tiel ne disigitaj en la morto!

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Gloraj apostoloj de Kristo,
kiel kunaj dum la vivo,
tiel ne disigitaj en la morto!

PREĜADO


Petoj


Kristo konstruis la eklezion sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj. Lin ni petu kun fido:
Subtenu, Sinjoro, vian popolon. – kp. Efe 2, 20

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi vokis Simonon, la fiŝkaptiston, por fari lin kaptisto de homoj:
– Ne ĉesu elekti laborantojn, por ke ĉiuj gentoj estu savataj. – kp. Mat 4, 19

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi admonis la ventojn kaj la maron, por ke viaj disĉiploj ne pereu:
– Defendu vian eklezion kontraŭ ĉiu perturbo kaj fortikigu la apostolan oficon. – kp. Mat 8, 23-27

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Post via resurekto vi kolektis vian diskurintan gregon ĉirkaŭ Petro:
– Kunigu, ho bona paŝtisto, vian tutan popolon en unu gregejo. – kp. Joh 10, 14-16

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi sendis la apostolon Paŭlo por evangelizi inter la nacianoj:
– Faru, ke la vorto de savo estu predikata al ĉiu kreitaĵo. – kp. Ago 9, 15; Mar 16, 15

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi konfidis la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo al la eklezio:
– Apertigu la pordojn de la ĉielo al ĉiuj, kiuj en sia vivo sin konfidis al via mizerikordo. – kp. Mat 16, 19

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ La Reĝon de la apostoloj,
venu, ni adoru lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Felix per omnes


Tagon feliĉan ĉie tra la tuta mond'
festas hodiaŭ verve ni, la kristanar':
Petron, la roko, Paŭlon, elektita il',
du apostolojn, kiujn Krist' per sia sang'
sanktaj estigis, princoj de la eklezi'.

Du oliv-arboj en la sama Di-ĝarden'.
Par' da kandeloj, unu kandelabro nur.
Duo da astroj kunaj sub la firmament'.
Vi nin malligas forte de la pek-katen'.
Al ni malfermas vi la pordojn de l' ĉiel'.

Patro ĉiela, estro Vi de ĉiu temp'!
Filo eterna, frato nia kaj savant'!
Sankta Spirito, ŝtormo vi kaj fajra flam'!
Al Vi, Triunu', laŭdo estu kaj ador'
nun kaj eterne. Amen. Amen. A__men.

latina T: Paulinus la 2a el Aquileja († 882) • E: Albrecht Kronenberger 2020

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Simono Petro, se vi amas min,
paŝtu miajn ŝafojn. – kp. Joh 21, 17

Unua Psalmo – Psa 19, 2-7 (Psa 18 A)


La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, *
kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

Tago al tago transdonas diron, *
kaj nokto al nokto faras sciigon

sen parolo kaj sen vortoj; *
oni ne aŭdas ilian voĉon.

Tra la tuta mondo iras ilia ordono, *
kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj. ¶

Por la suno Li aranĝis tendon inter ili, *
kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,

ĝojas kiel heroo, *
trakuranta sian vojon.

Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, / kaj ĝia rond-iro estas ĝis aliaj randoj; *
kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Simono Petro, se vi amas min,
paŝtu miajn ŝafojn. – kp. Joh 21, 17

Dua Antifono


¶ Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. – el Flp 1, 21
Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el Gal 6, 14

Dua Psalmo – Psa 64 (63)


Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; *
de la teruro pri malamiko gardu mian vivon. ¶

Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, *
kontraŭ la amaso de krimuloj,

kiuj akrigis sian langon kiel glavon, *
direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

por pafi kaŝe kontraŭ sen-kulpulon; *
subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

Ili fortikigas sin en malbona intenco, / ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; *
ili diras: Kiu ilin vidos?

Ili elpensas krimojn, / kaŝas ilin tre zorge interne en si, *
en la profundeco de la koro. ¶

Sed Dio pafos kontraŭ ilin; *
per sago subita ili estos frapitaj.

Kaj ili falos per sia propra lango; *
ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

Kaj ektimos ĉiuj homoj, / kaj ili rakontos la agon de Dio *
kaj komprenos Liajn farojn.

La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; *
kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. – el Flp 1, 21
Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el Gal 6, 14

Tria Antifono


¶ Sinjoro, se ĝi estas vi,
ordonu min veni al vi sur la akvo. – el Mat 14, 28

Tria Psalmo – Psa 97 (96)


La Eternulo reĝas; / ĝoju la tero; *
estu gajaj la multaj insuloj.

Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; *
vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.

Fajro iras antaŭ Li, *
kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.

Liaj fulmoj lumigas la mondon; *
la tero vidas, kaj tremas.

Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, *
antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.

La ĉielo rakontas Lian veron, *
kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron. ¶

Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, / kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. *
Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.

Aŭdis kaj ekĝojis Cion, / kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda *
pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.

Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, *
Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj. ¶

Amantoj de la Eternulo, *
malamu malbonon.

Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; *
Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.

Lumo verŝiĝas sur virtulon, *
kaj ĝojo sur pur-korulojn.

Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, *
kaj gloru Lian sanktan nomon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Sinjoro, se ĝi estas vi,
ordonu min veni al vi sur la akvo. – el Mat 14, 28

VERSIKLO


La vorto de la Eternulo restas eterne.

Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. – 1 Pet 1, 25

Unua Legaĵo – Gal 1, 15 – 2, 10


El la epistolo de la sankta apostolo Paŭlo al la Galatoj

Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; kaj ili gloris Dion en mi.

Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta. Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi; sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu; al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) – tiuj valoruloj nenion aldonis al mi; sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj), Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo; kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

Unua Responsorio


Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.

Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo. – Mat 16, 18-19

Dua Legaĵo – Aŭgusteno


El la Predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Tiuj martiroj vidis tion, kion ili predikis

Istum nobis diem beatissimórum apostolórum Petri et Pauli pássio consecrávit. Non de obscúris alíquibus martýribus lóquimur. In omnem terram éxiit sonus eórum, et in fines orbis terræ verba eórum. Isti mártyres vidérunt quod prædicavérunt, secúti æquitátem, confiténdo veritátem, moriéndo pro veritáte.

Beátus Petrus, primus Apostolórum, véhemens Christi amátor, qui méruit audíre: Et ego dico tibi quia tu es Petrus. Díxerat enim ipse: Tu es Christus Fílius Dei vivi. Christus illi: Et ego dico tibi quia tu es Petrus, et super hanc petram ædificábo Ecclésiam meam. Super hanc petram ædificábo fidem, quam confitéris. Super hoc quod dixísti: Tu es Christus Fílius Dei vivi, ædificábo Ecclésiam meam. Tu enim Petrus. A petra Petrus, non a Petro petra. Sic a petra Petrus, quómodo a Christo christiánus.

Dóminus Iesus discípulos suos ante passiónem suam, sicut nostis, elégit, quos Apóstolos appellávit. Inter hos pæne ubíque solus Petrus totíus Ecclésiæ méruit gestáre persónam. Propter ipsam persónam, quam totíus Ecclésiæ solus gestábat, audíre méruit: Tibi dabo claves regni cælórum. Has enim claves non homo unus, sed únitas accépit Ecclésiæ. Hinc ergo Petri excelléntia prædicátur, quia ipsíus universitátis et unitátis Ecclésiæ figúram gessit, quando ei dictum est: Tibi trado, quod ómnibus tráditum est. Nam ut novéritis Ecclésiam accepísse claves regni cælórum, audíte in álio loco quid Dóminus dicat ómnibus Apóstolis suis: Accípite Spíritum sanctum. Et contínuo: Si cui dimiséritis peccáta, dimitténtur ei; si cuius tenuéritis, tenebúntur.

Mérito étiam post resurrectiónem Dóminus ipsi Petro oves suas commendávit pascéndas. Non enim inter discípulos solus méruit páscere domínicas oves; sed quando Christus ad unum lóquitur, únitas commendátur; et Petro prímitus, quia in Apóstolis Petrus est primus. Noli tristis esse, Apóstole; respónde semel, respónde íterum, respónde tértio. Ter vincat in amóre conféssio, quia ter victa est in timóre præsúmptio. Solvéndum est ter, quod ligáveras ter. Solve per amórem, quod ligáveras per timórem. Et tamen Dóminus semel et íterum et tértio oves suas commendávit Petro.

Unus dies passiónis duóbus apóstolis. Sed et illi duo unum erant; quamquam divérsis diébus pateréntur, unum erant. Præcéssit Petrus, secútus est Paulus. Celebrámus diem festum apostolórum nobis sánguine consecrátum. Amémus fidem, vitam, labóres, passiónes, confessiónes, prædicatiónes.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 295, 1-2. 4. 7-8: PL 38, 1348-1352) en: Patrologia Latina 38, 1348 ss, 1352

Dua Responsorio


Sankta apostolo Paŭlo, predikanto de la vero, instruanto por la gentoj: Vere digna vi estas je gloro.

Sankta apostolo Paŭlo, predikanto de la vero, instruanto por la gentoj: Vere digna vi estas je gloro.

Per vi ĉiuj gentoj ekkonis la gracon de Dio.

Vere digna vi estas je gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sankta apostolo Paŭlo, predikanto de la vero, instruanto por la gentoj: Vere digna vi estas je gloro.

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Apostolorum passio


Du apostolojn festas ni
hodiaŭ. Kia sankta tag!
Triumfas Petro en la glor'.
Kronitas Paŭlo per honor'. – kp. Psa 8, 6

Ho sankta Petro, de l' Dekdu'
je rango la unua vi.
Vi, Paŭlo, samas lin je grac',
de Kristo elektita il'. – kp. Ago 9, 15

Vin ambaŭ ligas sama mort'
kaj sama palm' de martiriĝ',
vin, kiujn ligis unu fid',
spirita ardo kaj fervor'.

Ho Romo! Kiom alta vi!
Al vi pilgrimas ĉiu mond'
pro tiom da verŝita sang'
kaj tiom da vivita am'.

Proksimas tie ĉi kun ĝoj'
al Petro kaj al Paŭlo ni,
servantoj ili de l' Sinjor',
kolonoj de la Di-popol'.

Ni petas vin, Jesu', Savant':
Vi igu partopreni nin
ilian sorton en etern',
kaj laŭdojn kanti kun ador'. Amen.

latina T: Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E (libere el la 7 strofoj de la originalo): Albrecht Kronenberger 2020

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi konas tiun, al kiu mi kredis,
kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon
gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago. – el 2 Tim 1, 12

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi konas tiun, al kiu mi kredis,
kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon
gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago. – el 2 Tim 1, 12

Dua Antifono


¶ Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana. – el 1 Kor 15, 10
Lia graco en mi restas eterne.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana. – el 1 Kor 15, 10
Lia graco en mi restas eterne.

Tria Antifono


¶ Mi batalis la bonan batalon,
mi finis la kuradon,
mi gardis la fidon. – 2 Tim 4, 7

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Mi batalis la bonan batalon,
mi finis la kuradon,
mi gardis la fidon. – 2 Tim 4, 7

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Pet 4, 13-14


Amataj,
laŭ tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, ĝoju;
por ke ankaŭ en la elmontro de lia gloro vi ĝoju ravege.
Se vi estas riproĉataj pro la nomo de Kristo, feliĉegaj vi estas;
ĉar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

Responsorio


Ili riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el Ago 15, 26

Ili riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Ili foriris ĝojante, ke ili estis juĝitaj indaj suferi malhonoron – el Ago 5, 41

pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Simon Petro respondis al li:
Sinjoro, al kiu ni iru?
vi havas la vortojn de eterna vivo.
Kaj ni ekkredis kaj scias,
ke vi estas la Sanktulo de Dio.
Haleluja. – Joh 6, 68-69

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Simon Petro respondis al li:
Sinjoro, al kiu ni iru?
vi havas la vortojn de eterna vivo.
Kaj ni ekkredis kaj scias,
ke vi estas la Sanktulo de Dio.
Haleluja. – Joh 6, 68-69

PREĜADO


Petoj


Kriston,
kiu konstruis sian eklezion sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, – kp. Efe 2, 20
ni fidoplene petu:
Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

¶ Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

Vi preĝis por Petro, ke lia fido ne ŝanceliĝu. – kp. Luk 22, 32
– Firmigu la fidon de via eklezio.

¶ Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

Resurektinte vi aperis al Simono Petro kaj revelaciis vin al Saŭlo.
– Heligu niajn mensojn, por ke ni konfesu vin kiel la vivanton.

¶ Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

Vi elektis Paŭlon kiel apostolon, por ke li portu vian nomon antaŭ la nacianoj. – kp. Ago 9, 15
– Faru nin veraj heroldoj de la evangelio.

¶ Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

Vi la malkonfesojn de Petro bonkore indulgis.
– Pardonu al ni ĉiujn niaj ŝuldojn.

¶ Bonfaru, Sinjoro, al via eklezio.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Dum Petro parolis tiujn vortojn,
la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron.
Kaj ili parolis per lingvoj
kaj gloris Dion. – kp. Ago 10, 44.46

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.)

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Dum Petro parolis tiujn vortojn,
la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron.
Kaj ili parolis per lingvoj
kaj gloris Dion. – kp. Ago 10, 44.46

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Ago 15, 7-9


Fratoj, vi scias,
ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi,
por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili,
donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili,
per la fido puriginte iliajn korojn.

VERSIKLO


Tra la tuta mondo iras ilia ordono.

Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj.

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Petro supreniris sur la tegmenton, pro preĝi,
ĉirkaŭ la sesa horo. – el Ago 10, 9

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Petro supreniris sur la tegmenton, pro preĝi,
ĉirkaŭ la sesa horo. – el Ago 10, 9

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Gal 1, 15-16a.17b-18a


Sed kiam bonvole plaĉis al Dio,
kiu el la ventro de mia patrino apartigis min
kaj per Sia graco min vokis,
por malkaŝi en mi Sian Filon,
por ke mi prediku lin inter la nacianoj:
mi tuj foriris en Arabujon,
kaj poste mi revenis al Damasko.
Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem,
por viziti Kefason.

VERSIKLO


Ili observis Liajn regulojn.

Kaj la leĝon, kiun Li donis al ili. – el Psa 99 (98), 7

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon
je la horo de preĝado, la naŭa. – el Ago 3, 1

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.)

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Ununura Antifono


¶ Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon
je la horo de preĝado, la naŭa. – el Ago 3, 1

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 2 Kor 4, 13-14


Havante la saman spiriton de fido
laŭ la skribo: Mi kredis, kaj tial mi parolis;
ni ankaŭ kredas, kaj tial ankaŭ ni parolas;
sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo,
levos nin ankaŭ kun Jesuo
kaj prezentos nin kun vi.

VERSIKLO


Ĝoju, diras la Sinjoro,

ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. – kp. Luk 10, 20

PREĜO


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


O Roma felix


Feliĉa Romo, kiun la valora sang'
de tiom da ĉefuloj vestis per purpur'!
Superas vi la brilon de la tuta mond'
ne propralaŭde, sed dank' al la sanktular',
kiun per sangavidaj glavoj murdis vi!

Do ambaŭ nun martiroj, vi en pleja glor',
vi sankta Petro, Paŭlo vi, lili' de l' mond',
herooj triumfantaj en ĉiela hal',
per viaj preĝoj benaj vi protektu nin
de kiu ajn malbon', kaj supren levu nin!

Al Patro estu glor' tra senmezura temp',
al vi, ho Filo, pompo kaj regadopov',
honoro kaj potenco same al Spirit',
nedisigebla savo al la Triunu'
tra ĉiuj tempoj kaj eonoj, en etern'. Amen.

latina T: Paulinus la 2a el Aquileia († 802) • E: Gerrit Berveling 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Petro, mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu;
kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. – Luk 22, 32

Unua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Petro, mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu;
kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn. – Luk 22, 32

Dua Antifono


¶ Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj,
por ke la potenco de Kristo kovru min. – el 2 Kor 12, 9

Dua Psalmo – Psa 126 (125)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Plej ĝoje do mi plivole fieros pri miaj malfortaĵoj,
por ke la potenco de Kristo kovru min. – el 2 Kor 12, 9

Tria Antifono


¶ Vi estas la paŝtisto de la ŝafoj, la princo de la apostoloj.
Al vi estas donitaj la ŝlosiloj de la regno de la ĉielo. – kp. Mat 16, 19

Kantiko – Efe 1, 3-10


Benata estu Dio, *
la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

kiu benis nin per ĉia beno spirita *
en la ĉielejoj en Kristo;

kiel Li elektis nin en li *
antaŭ la fondo de la mondo,

por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj *
antaŭ Li en amo. ¶

Li antaŭ-destinis nin por fil-adopto / per Jesuo Kristo al Si mem, *
laŭ la aprobo de Sia volo,

al la laŭdo de la gloro de Lia graco, *
per kiu Li favoris nin en la Amata;

en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, / la pardonon de niaj pekoj, *
laŭ la riĉo de lia graco,

kiun li abundigis al ni *
en ĉia saĝeco kaj prudento. ¶

Li sciigis al ni la misteron de Lia volo, *
laŭ Lia bon-volo,

kiun Li antaŭ-decidis en li, *
por dispono en la pleneco de la tempo,

por sumigi en Kristo *
ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi estas la paŝtisto de la ŝafoj, la princo de la apostoloj.
Al vi estas donitaj la ŝlosiloj de la regno de la ĉielo. – kp. Mat 16, 19

VORTO DE DIO


Legaĵo – 1 Kor 15, 3-5.8


Mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis,
ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj;
kaj ke li estis entombigita; –
kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj;
kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;
kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita.

Responsorio


La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco.

La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco.

Ili atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo

kun granda potenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La apostoloj parolis la vorton de Dio kun granda potenco. – kp. Ago 4, 31.33

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Petro, la princo de la apostoloj,
kaj Paŭlo, la sendito al la nacianoj,
ili instruis nin, Dio, pri Via Leĝo.

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Petro, la princo de la apostoloj,
kaj Paŭlo, la sendito al la nacianoj,
ili instruis nin, Dio, pri Via Leĝo.

PREĜADO


Petoj


Kristo konstruis la eklezion sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj. Lin ni petu kun fido:
Subtenu, Sinjoro, vian popolon. – kp. Efe 2, 20

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi vokis Simonon, la fiŝkaptiston, por fari lin kaptisto de homoj:
– Ne ĉesu elekti laborantojn, por ke ĉiuj gentoj estu savataj. – kp. Mat 4, 19

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi admonis la ventojn kaj la maron, por ke viaj disĉiploj ne pereu:
– Defendu vian eklezion kontraŭ ĉiu perturbo kaj fortikigu la apostolan oficon. – kp. Mat 8, 23-27

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Post via resurekto vi kolektis vian diskurintan gregon ĉirkaŭ Petro:
– Kunigu, ho bona paŝtisto, vian tutan popolon en unu gregejo. – kp. Joh 10, 14-16

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi sendis la apostolon Paŭlo por evangelizi inter la nacianoj:
– Faru, ke la vorto de savo estu predikata al ĉiu kreitaĵo. – kp. Ago 9, 15; Mar 16, 15

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Vi konfidis la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo al la eklezio:
– Apertigu la pordojn de la ĉielo al ĉiuj, kiuj en sia vivo sin konfidis al via mizerikordo. – kp. Mat 16, 19

¶ Subtenu, Sinjoro, vian popolon.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Dio,
en la hodiaŭa soleno de la apostoloj Petro kaj Paŭlo
vi donacas al ni sanktan ĝojon.
Faru, ke Via eklezio en ĉio sekvu la instruon de tiuj,
per kiuj ĝi ekfariĝis religio.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21