11a de julio: Benedikto ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Julio > 11. Benedikto
Stato:


Memoro:


Sankta Benedikto


Abato



Benedikto naskiĝis ĉ. 480 en Nursio en Umbrio. Li vivis kiel ermito en Subiako, poste kun siaj disĉiploj sur la Monto Kasino, kie li fondis ĉ. 529 monaĥejon kaj verkis regulon, kiu fariĝis tiel fama, ke oni nomas lin: Patro de la Orienta Monaĥeco. Li mortis la 21an de marto ĉ. 547. Hodiaj oni kultas lin ankaŭ kiel Patronon de Eŭropo.

Monte Cassino • fotis: Pilecka • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY



Komunaj Tekstoj > Ordenanoj

PREĜO


Dio,
Vi donacis al ni la sanktan abaton Benedikto kiel majstron,
kiu instruas nin preĝi kaj labori, kaj nenion preferi ol ami Vin.
Helpu al ni, sur tiu ĉi vojo rapidi al Vi kun vasta koro.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Deus,
qui beátum Benedíctum abbátem in schola divíni servítii præclárum constituísti magístrum,
tríbue, quæsumus,
ut, amóri tuo nihil præponéntes,
viam mandatórum tuórum dilatáto corde currámus.
Per Dóminum.



HORO DE LA LEGAĴOJ


HIMNO


Inter æternas


Vi inter tiuj, kiujn Dio kronis,
kies triumfojn ni surtere benas,
brile elstaras pro meritoj altaj,
ho Benedikto!

Vin maljuneco faras eĉ pli juna,
vin ne damaĝas kiu ajn volupto.
Velkas la flor', sed verdas via koro,
alten levita.

Hejmon, gepatrojn fuĝe vi forlasas,
anaĥoreto iĝas kun fervoro;
sekve vi skribas belajn dokumentojn,
vortojn de l' vivo.

Ĉiuj popoloj fine sin submetos
al Krist' Jesuo, tion vi instruas.
Donu per viaj preĝoj, ke ni strebu
ĉiam ĉielen.

Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj. Amen.

latina T: Petrus Venerabilis († 1156) • E: Albrecht Kronenberger 2009

Dua Legaĵo – Benedictus


El la Regulo de la sankta abato Benedikto

Absolute al nenio ili donu prioritaton krom al Kristo

Unue: se ion bonan vi entreprenas, petu en plej insista preĝo, ke Dio ĝin plenumu, kaj li, kiu bonvolas kalkuli nin inter siaj infanoj, neniam havu la neceson esti malgaja pri malbonaj agoj niaj. Ĉiutempe ni estu pretaj obei lin per la bonaj kvalitoj, kiujn li metis en nin; por ke li ne senheredigu nin kvazaŭ kolera patro siajn infanojn, nek transdonu nin al puno kvazaŭ timinda sinjoro siajn sklavojn, indigna pro nia malbono, ĉar ni ne sekvis lin al la gloro.

Fine ni do leviĝu, ĉar incitas kaj urĝas nin la Skribo: Estas la tempo leviĝi el la dormo; (Rom 13:11) ni malfermu niajn okulojn al la Di-donita lumo kaj ni aŭskultu per entuziasmaj oreloj, kion la voĉo de Dio ĉiutage vokas kaj diras al ni: Hodiaŭ, se vi aŭdas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron; (Psa 95:7-8) kaj ankaŭ: Kiu havas orelojn por aŭskulti, tiu aŭskultu, kion diras la Spirito al la eklezioj. (Apo 2:7, Mat 11:15)

Kaj kion li diras? Venu, infanoj, aŭskultu min; pri timo antaŭ la Sinjoro mi instruos vin. (Psa 34:11) Iradu do vi, dum lumon vi havos, por ke la mallumo de la morto ne kaptu vin. (Joh 12:35)

La Sinjoro krias ĉi tion en la popolamaso, kaj serĉas en ĝi sian laboranton; tial li diras denove: Kiu deziras vivon kaj amas vidi multajn bonajn tagojn? (Psa 34:12) Kaj se tion vi aŭdas kaj vi respondas «mi», tiam Dio diras al vi: Se veran kaj eternan vivon vi volas havi, gardu vian langon kontraŭ malbono, kaj viajn lipojn de mensoga parolo; dekliniĝu de malbono, kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. (Psa 34:13-14) Kiam tion vi faros, miaj okuloj ĉiam estos sur vi kaj miaj oreloj ĉe viaj preĝoj, kaj antaŭ ol vi alvokos min, mi diros al vi: Jen mi.

Kio estus pli agrabla al ni ol ĉi tiu diro de la Sinjoro, kiu invitas nin, karegaj fratoj? Jen per sia granda boneco li montras al ni la vojon al la vivo.

En fido kaj fidelo do ni zonu niajn lumbojn kaj sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon, por ke ni montriĝu indaj vidi lin, kiu vokis nin en sian regnon. (kp. Luk 12:32) Se en la tendo de lia regno ni volas loĝi, kun bonaj faroj tien ni kuru – alie neniam tien ni alvenos.

Kiel ekzistas malbona rivaleco de amareco, kiu disigas de Dio kaj kondukas al infero, tiel ekzistas ankaŭ bona rivaleco, kiu disigas de malvirtoj kaj kondukas al Dio kaj la eterna vivo. Tiun rivalecon per plej brula amo la monaĥoj praktiku, t. e. ke ili klopodu por superi unu la alian en ĝentileco (Rom 12:10), siajn malfortojn same korpajn kiel morajn ili toleru plej pacience, obeemon reciproke ili konkure prezentu; neniu sekvu tion, kion li opinias utila por si mem, sed prefere por la alia; fratan amon ili ĉaste atribuu; amplene ili timu antaŭ Dio; sian abaton ili amu sincere kaj kun humila karitato. Absolute al nenio ili donu prioritaton krom al Kristo, kiu konduku nin ĉiujn egale al la eterna vivo.

Originala teksto: Benedictus, Regula, Prologus, 4-22, cap. 72, 1-12; en: CSEL 75, 2-5. 162-163 • Esperanta traduko el la latina: Gerrit Berveling – La tutan Regulon vi trovas: KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo

Dua Responsorio


En fido kaj fidelo do ni zonu niajn lumbojn kaj sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon.

En fido kaj fidelo do ni zonu niajn lumbojn kaj sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon,

por ke ni montriĝu indaj vidi lin, kiu vokis nin en sian regnon,

sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En fido kaj fidelo do ni zonu niajn lumbojn kaj sub gvidado de la evangelio ni iru nian vojon.

Regulo de Benedikto, Prologo 21, elektita de Albrecht Kronenberger, laŭ la ekzemplo de la germana, kiu ankaŭ havas alian tekston. – Jen la latina originalo:

Beátus Benedíctus, relícta domo rebúsque patris, soli Deo placére cúpiens, sanctæ conversatiónis hábitum quæsívit, et solus in supérni Inspectóris óculis habitávit secum.

Beátus Benedíctus, relícta domo rebúsque patris, soli Deo placére cúpiens, sanctæ conversatiónis hábitum quæsívit, et solus in supérni Inspectóris óculis habitávit secum.

Recéssit ígitur sciénter néscius et sapiénter indóctus,

et solus in supérni Inspectóris óculis habitávit secum.

Glória Patri, et Fílio, et Spirítui Sancto.

Beátus Benedíctus, relícta domo rebúsque patris, soli Deo placére cúpiens, sanctæ conversatiónis hábitum quæsívit, et solus in supérni Inspectóris óculis habitávit secum.



MATENA LAŬDO


HIMNO


Legifer prudens


Fama doktoro, saĝa leĝ-donanto,
gloro tut-monda, sankta Benedikto,
per Dia lumo nove ekbriligu
ĉion en Kristo.

Vi ekflorigis novan komunumon,
mire plektitan el diversaj gentoj,
kaj per regulo sankta vi integras
milde la viajn.

Ili liberaj estu en Jesuo,
liaj servantoj, kiujn la ordono
tenas en amo sur stabila grundo:
preĝu, laboru.

Ke ili estu inter si fratecaj
kaj al aliaj plenaj de favoro!
Helpu, ke ili ĉiam kaj en ĝojo
gardu la pacon.

Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj. Amen.

latina T: Anselmo Lentini, 20a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2009

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Jen viro, kies vivo estas benenda.
Laŭ graco kaj laŭ nomo Benedikto.


VESPERA LAŬDO


HIMNO


Inter æternas


Vi inter tiuj, kiujn Dio kronis,
kies triumfojn ni surtere benas,
brile elstaras pro meritoj altaj,
ho Benedikto!

Vin maljuneco faras eĉ pli juna,
vin ne damaĝas kiu ajn volupto.
Velkas la flor', sed verdas via koro,
alten levita.

Hejmon, gepatrojn fuĝe vi forlasas,
anaĥoreto iĝas kun fervoro;
sekve vi skribas belajn dokumentojn,
vortojn de l' vivo.

Ĉiuj popoloj fine sin submetos
al Krist' Jesuo, tion vi instruas.
Donu per viaj preĝoj, ke ni strebu
ĉiam ĉielen.

Estu honoro, brilo kaj adoro
al Di', la Patro, Filo kaj Spirito,
per kies graco glore vin ĉirkaŭas
tiom da laŭdoj. Amen.

latina T: Petrus Venerabilis († 1156) • E: Albrecht Kronenberger 2009

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Li ricevos benon de la Eternulo,
kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
Tio estas la gento de Liaj adorantoj. – el Psa 24, 5-6