1a de novembro: Ĉiuj Sanktuloj ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Novembro > 1. Ĉiuj Sanktuloj
Stato:


Soleno:


Ĉiuj Sanktuloj




Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. – Apo 7, 9-10

Lago Todos de Santos (Ĉiuj Sanktuloj) en la Nacia Parko Vicente Pérez Rosales, Ĉilio • fotis: Andreas Faessler • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA





PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

Omnípotens sempitérne Deus,
qui nos ómnium sanctórum tuórum mérita sub una tribuísti celebritáte venerári,
quæsumus, ut desiderátam nobis tuæ propitiatiónis abundántiam, multiplicátis intercessóribus, largiáris.
Per Dóminum.



Ĉar hodiaŭ relative multaj partoj estas propraj, tie ĉi vi trovas eksceptaokaze ĉion, kiel ĝi estas preĝata (krom la kompletorioj).

→ VESPERA LAŬDO (1)
→ INVITATORIO
→ HORO DE LA LEGAĴOJ
→ MATENA LAŬDO
→ MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)
→ MEZA HORO (TAGMEZE)
→ MEZA HORO (POST-TAGMEZE)
→ VESPERA LAŬDO (2)



VESPERA LAŬDO (1)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Christe, redemptor omnium


Christe, redemptor omnium,
conserva tuos famulos,
beatæ semper Virginis
placatus sanctis precibus.

Beata quoque agmina
cælestium spirituum,
præterita, præsentia,
futura mala pellite.

Vates æterni iudicis
apostolique Domini,
suppliciter exposcimus
salvari vestris precibus.

Martyres Dei incliti
confessoresque lucidi,
vestris orationibus
nos ferte in cælestibus.

Chori sanctarum virginum
monachorumque omnium,
simul cum sanctis omnibus
consortes Christi facite.

Sit Trinitati gloria,
vestrasque voces iungite
ut illi laudes debitas
persolvamus alacriter. Amen.

latina T: nekonata verkinto

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
kaj eterneco sentempa. Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 113 (112)


Gloru, sklavoj de la Eternulo, *
gloru la nomon de la Eternulo.

La nomo de la Eternulo estu benata *
de nun kaj eterne.

De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo *
estas glorata la nomo de la Eternulo. ¶

Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; *
super la ĉielo estas Lia gloro.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, *
kiu sidas alte,

kiu kliniĝas por rigardi *
la ĉielon kaj la teron,

kiu el la polvo restarigas mizerulon, *
el la koto levas malriĉulon,

por sidigi lin kun eminentuloj, *
kun la eminentuloj de lia popolo?

Li donas familion al sen-fruktulino, *
kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Lumo senfina brilos, Dio, al Viaj sanktuloj,
kaj eterneco sentempa. Haleluja.

Dua Antifono


¶ Jerusalemo, urbo de Dio,
vi ĝojos pri viaj gefiloj;
ĉar ili ĉiuj estos benataj
kaj kunigitaj en Li.
Haleluja.

Dua Psalmo – Psa 147, 12-20 (147, 1-9)


Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; *
gloru vian Dion, ho Cion.

Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, *
Li benis viajn filojn interne de vi.

Li donas pacon al viaj limoj, *
Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

Li sendas Sian ordonon al la tero; *
tre rapide kuras Lia vorto. ¶

Li donas neĝon kiel lanon, *
Li ŝutas prujnon kiel cindron.

Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; *
kiu kontraŭstaros al Lia frosto?

Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; *
Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo. ¶

Li sciigas al Jakob Sian vorton, *
Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.

Tiel Li ne faras al iu alia popolo; *
kaj Liajn decidojn ili ne scias. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Jerusalemo, urbo de Dio,
vi ĝojos pri viaj gefiloj;
ĉar ili ĉiuj estos benataj
kaj kunigitaj en Li.
Haleluja.

Tria Antifono


¶ Novan kanton kantis la sanktuloj
antaŭ la trono de Dio kaj de la Ŝafido.
Kaj eĥis la tero de iliaj voĉoj.
Haleluja.

Kantiko – el Apo 19, 1-7


Haleluja.
La savo kaj la gloro kaj la potenco apartenas al nia Dio, *
ĉar veraj kaj justaj estas Liaj juĝoj.
Haleluja.

Haleluja.
Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, *
vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plej-potenca, reĝas. *
Ni ĝoju kaj triumfu, kaj donu al Li la gloron.
Haleluja.

Haleluja.
Ĉar venis la edziĝo de la Ŝafido, *
kaj Lia edzino sin pretigis.
Haleluja. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Novan kanton kantis la sanktuloj
antaŭ la trono de Dio kaj de la Ŝafido.
Kaj eĥis la tero de iliaj voĉoj.
Haleluja.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Heb 12, 22-24


Vi alvenis al la monto Cion
kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem,
kaj al miriadoj da anĝeloj,
al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj,
kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj,
kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo,
kaj al la sango de aspergo,
kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.

Responsorio


Jubilu la justuloj antaŭ la vizaĝo de Dio.

Jubilu la justuloj antaŭ la vizaĝo de Dio.

Gaje ili ĝoju

antaŭ la vizaĝo de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jubilu la justuloj antaŭ la vizaĝo de Dio.

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vin laŭdas la glora ĥoro de la apostoloj,
Vin de la profetoj laŭdinda aro,
Vin de la martiroj brilanta armeo.
Vin konfesas ĉiuj sanktuloj kaj elektitoj,
Vin, sankta Triunuo, unu Dio. – Te Deum, kp. ADORU 447

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Vin laŭdas la glora ĥoro de la apostoloj,
Vin de la profetoj laŭdinda aro,
Vin de la martiroj brilanta armeo.
Vin konfesas ĉiuj sanktuloj kaj elektitoj,
Vin, sankta Triunuo, unu Dio. – Te Deum, kp. ADORU 447

PREĜADO


Petoj


Dion, la kronon de la sanktuloj, ni petu kun ĝojo:
Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Plej saĝa Dio, Vi faris la apostolojn fundamento de la eklezio:
– Restigu Viajn fidelulojn en ilia doktrino. – kp. Efe 2,20

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Vi donis forton al la martiroj por atesti ĝis sangoverŝo:
– Faru la kristanojn fidelaj atestantoj de Via Filo.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Al la virgulinoj Vi donis la karismon imiti la virgan Kriston:
– Briligu ĉi tiun signon de la bonoj ĉielaj.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

En ĉiuj sanktuloj Vi montras Vian ĉeeston. Per ili Vi rigardas nin kaj parolas al ni:
– Sentigu nin, ke, honorante ilin, ni estas pli proksimaj al Vi.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Niaj mortintoj por ĉiam kunloĝu kun Maria, Jozefo kaj ĉiuj aliaj sanktuloj:
– Kaj al ni, per iliaj porpetoj, Vi donacu la saman ĉielan kunvivadon.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21





INVITATORIO



MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

ANTIFONO KAJ ENIRA PSALMO – Psa 95 (94)


¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

¶ Dio estas glorata en la konveno de la sanktuloj.
Venu, ni adoru Lin.





HORO DE LA LEGAĴOJ



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Christe, cælorum


Krist', kiu bene tronas enĉiele,
viv' de l' sanktuloj, vojo, sav', espero,
volu akcepti, kion ni oferas:
kanton de laŭdo.

Vin ĉiam benas ĥoroj de l' anĝeloj
en la sublimaj altoj de l' ĉielo,
same sanktuloj ĉiuj vin ornamas
per siaj laŭdoj.

Per la meritoj de la Virgulino
kaj de l' aliaj piaj beatuloj
punon meritan Vi de ni retenu;
gvidu al savo.

Donu, ke ni surtere Vian laŭdon
tiel celebras, ke ni ĝin daŭrigi
rajtas ĉiele, al la Trinitato
himnojn kantante. Amen.

latina T: nekonata verkinto, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2009

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Majesta estas, Dio, Via nomo.
Viajn sanktulojn Vi kronis per honoro kaj beleco.
Vi faris ilin regantoj super la faritaĵoj de Viaj manoj. – el Psa 8

Unua Psalmo – Psa 8


Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Vi levis Vian gloron *
super la ĉielon. ¶

Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉ-infanoj *
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,

por kvietigi la malamikon *
kaj la venĝ-emulon. ¶

Kiam mi rigardas Vian ĉielon, / la faron de Viaj fingroj, *
la lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras? *
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; *
per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; *
ĉion Vi metis sub liajn piedojn:

ŝafojn kaj bovojn ĉiujn *
kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,

la birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, *
ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. ¶

Ho Eternulo, nia Sinjoro, *
kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Majesta estas, Dio, Via nomo.
Viajn sanktulojn Vi kronis per honoro kaj beleco.
Vi faris ilin regantoj super la faritaĵoj de Viaj manoj. – el Psa 8

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion. – Mat 5, 8

Dua Psalmo – Psa 15 (14)


Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo; *
kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, *
kaj parolas veron el sia koro;

kiu ne kalumnias per sia lango, / ne faras mal-bonon al sia kunulo, *
kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; ¶

Kiu abomenas malnoblulon, *
kaj estimas la respektantojn de la Eternulo;

kiu faris ĵuron malprofite por si *
kaj ĝin ne rompas. ¶

Kiu sian monon ne donas procentege, *
kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.

Kiu tiel agas, *
tiu neniam falos. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion. – Mat 5, 8

Tria Antifono


¶ Al Viaj sanktuloj Vi konigos la vojon de la vivo,
multe da ĝojoj, ho Eternulo, estas antaŭ Vi. – el Psa 16

Tria Psalmo – Psa 16 (15)


Gardu min, ho Dio, *
ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. ¶

Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; *
mi ne havas alian bonon krom Vi.

Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, *
kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

Multiĝos la malĝojoj de tiuj, *
kiuj sekvis alian;

mi ne verŝos iliajn sangajn verŝ-oferojn *
kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. ¶

La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; *
Vi subtenas mian sorton.

Loto agrabla trafis min, *
ĉarma estas mia heredo.

Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; *
eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.

Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; *
ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. ¶

Tial ĝojas mia koro, / raviĝas mia animo; *
eĉ mia karno ripozas senzorge.

Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; *
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

Vi konigos al mi la vojon de la vivo; / multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, *
ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Al Viaj sanktuloj Vi konigos la vojon de la vivo,
multe da ĝojoj, ho Eternulo, estas antaŭ Vi. – el Psa 16

VERSIKLO


Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon.

Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto. – Psa 34, 6

Unua Legaĵo – Apo 5, 1-14


El la Apokalipso

Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj. Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn? Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin. Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi; kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.

Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj. Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.

Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.

Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.

Unua Responsorio


Ni dankas Vin, Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis kaj venos. Ĉar Vi regas. Kaj venis la tempo, doni la rekompencon al Viaj servistoj kaj al la sanktuloj.

Ni dankas Vin, Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis kaj venos. Ĉar Vi regas. Kaj venis la tempo, doni la rekompencon al Viaj servistoj kaj al la sanktuloj.

Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, kaj Viaj fideluloj Vin benos.

Ĉar Vi regas. Kaj venis la tempo, doni la rekompencon al Viaj servistoj kaj al la sanktuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni dankas Vin, Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis kaj venos. Ĉar Vi regas. Kaj venis la tempo, doni la rekompencon al Viaj servistoj kaj al la sanktuloj. – Apo 11, 17; 1, 4; kp. 11, 18; Psa 145, 10

Dua Legaĵo – Bernardus


El la Predikoj de la sankta abato Bernardo

Ni rapidu al la fratoj, kiuj nin atendas

Ad quid ergo sanctis laus nostra, ad quid glorificátio nostra, ad quid nostra hæc ipsa sollémnitas? Quo eis terrénos honóres, quos iŭta verácem Fílii promissiónem honoríficat Pater cæléstis? Quo eis præcónia nostra? Honórum nostrórum sancti non egent, nec quidquam eis nostra devotióne præstátur. Plane quod eórum memóriam venerámur, nostra ínterest, non ipsórum. Ego in me, fáteor, ex hac recordatióne séntio desidérium véhemens inflammári.

Hoc enim primum desidérium, quod in nobis sanctórum memória vel éxcitat vel íncitat magis, ut eórum tam optábili societáte fruámur et mereámur concíves et contubernáles esse spirítuum beatórum, miscéri cœtui patriarchárum, cúneis prophetárum, senátui Apostolórum, mártyrum exercítibus numerósis, confessórum collégiis, vírginum choris, in ómnium dénique cólligi et collætári communióne sanctórum. Præstolátur nos Ecclésia illa primitivórum, et neglégimus; desíderant nos sancti, et parvi péndimus; exspéctant nos iusti, et dissimulámus.

Excitémur aliquándo, fratres; resurgámus cum Christo, quærámus quæ sursum sunt, quæ sursum sunt sapiámus. Desiderémus desiderántes nos, properémus ad præstolántes nos, exspectántes nos votis præoccupémus animórum. Non modo tantum socíetas, sed étiam felícitas nobis est optánda sanctórum, ut quorum desiderámus præséntiam, glóriam quoque ferventíssimis stúdiis ambiámus. Neque enim perniciósa ambítio hæc, aut illíus affectátio glóriæ ullátenus periculósa est.

Hoc ergo secúndum desidérium, quod ex sanctórum commemoratióne flagrat in nobis, ut sicut illis sic étiam nobis Christus appáreat, vita nostra, et nos quoque cum ipso appareámus in glória. Interim nempe non sicut est, sed sicut pro nobis factum est, caput nostrum nobis repræsentátur, non coronátum glória, sed peccatórum nostrórum circúmdatum spinis. Púdeat sub spináto cápite membrum fíeri delicátum, quod omnis ei ínterim púrpura non tam honóris sit quam irrisiónis. Erit cum vénerit Christus, nec mors eius ultra annuntiábitur, ut sciámus quóniam ipsi quoque mórtui sumus, et cum eo abscóndita est vita nostra. Apparébit caput gloriósum, et cum eo membra glorificáta fulgébunt, cum vidélicet reformábit corpus humilitátis nostræ configurátum glóriæ cápitis, quod est ipse.

Hanc ergo glóriam tota et tuta ambitióne concupiscámus. Sane ut eam nobis speráre líceat et ad tantam beatitúdinem aspiráre, summópere nobis desideránda sunt suffrágia quoque sanctórum, ut quod possibílitas nostra non óbtinet, eórum nobis intercessióne donétur.


Originala teksto: Bernardus, Sermo 2; en: Opera omnia, Edit. Cisterc. 5 [1968], 364-368

Dua Responsorio


Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.

Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.

Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo. Al la justuloj konvenas glorado.

Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Laŭdu nian Dion, ĉiuj Liaj servistoj, vi, kiuj timas Lin, la malgrandaj kaj la grandaj. Ĉar la Sinjoro, nia Dio, la Plejpotenca, reĝas. – el Apo 19, 5-6; Psa 33, 1

LA GRANDA DOKSOLOGIO (Te Deum)


Vin, Dio, ni laŭdas. Vin ni konfesas Sinjoro.
Vin, la Patron eternan, adoras la tuta tero.

Al Vi ĉiuj Anĝeloj,
al Vi Ĉieloj kaj universaj Potencoj,
al Vi Keruboj kaj Serafoj
per voĉo senĉesa proklamas:

Sankta, sankta, sankta
Sinjoro, Dio de Legiaroj.
Plenas ĉieloj kaj tero de l' majesto de Via gloro.

Vin la glora ĥoro de l' apostoloj,
Vin de l' profetoj laŭdinda aro,
Vin laŭdas de l' martiroj brilanta armeo.
Vin tra la tuta ter-globo
konfesas la sankta eklezio:

Vin, la Patron de senfina majesto,
adorindan Vian veran kaj unikan Filon,
kaj la Sanktan Parakleton Spiriton.
Vi reĝo de l' gloro, Kristo.
Vi de l' Patro estas la Filo eterna.
Prenonte sur Vin, liberigi la homon,
Vi humile elektis la sinon de l' Virgulino.
Vi, venkinte la sagon de l' morto,
malfermis al la kredantoj la regnon ĉielan.
Vi dekstre de Dio sidas en la gloro de l' Patro.
Kiel juĝisto laŭ-krede Vi venos.

Vin ni petas do: helpu al Viaj servantoj,
kiujn Vi savis per sango valorega;
ke estu ni kun Viaj sanktuloj
en eterna glor' nombrataj.

(Sanigu Vian popolon, Sinjoro,
kaj benu bonvole heredon Vian.
Kaj regu ilin, kaj edifu ilin ĝis en eterneco.

Tagon post tago ni Vin gloradas.
Kaj ni laŭdas Vian nomon por-eterne
kaj de jarcentoj al jarcentoj.

Bonvolu, Sinjoro,
en tiu ĉi tago sen iu peko nin gardi.
Kompatu nin, Sinjoro, volu nin kompati.
Venu mizerikordo Via, Sinjoro, super ni,
samkiel ni en Vi esperis.
En Vi, Sinjoro, mi esperis: ne pereos mi eterne.)

latina T: 4a jc. / ĉ. 690 • E: Helmut Rössler 1997 • 2001 en ADORU 447

PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MATENA LAŬDO



MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Iesu, salvator sæculi


Iesu, salvator sæculi,
redemptis ope subveni,
et, pia Dei genetrix,
salutem posce miseris.

Cœtus omnes angelici,
patriarcharum cunei
ac prophetarum merita
nobis precentur veniam.

Baptista tui prævius
et claviger æthereus
cum ceteris apostolis
nos solvant nexu criminis.

Chorus sacratus martyrum,
sacerdotum confessio
et virginalis castitas
nos a peccatis abluant.

Monachorum suffragia
omnesque cives cælici
annuant votis supplicum
et vitæ poscant præmium.

Sit, Christe, tibi gloria
cum Patre et Sancto Spiritu,
quorum luce mirifica
sancti congaudent perpetim. Amen.


latina T: nekonata verkinto, 9a jarcento

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Loĝas la sanktuloj en la regno ĉiela,
eterne ili ripozas.
Haleluja.

Unua Psalmo – Psa 63 (62), 2-9


Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; *
soifas pri Vi mia animo,

sopiras pri Vi mia karno, *
en lando seka, sensuka, kaj senakva.

Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, *
vidi Vian forton kaj gloron.

Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; *
miaj lipoj Vin gloras. ¶

Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, *
levadus miajn manojn pro Via nomo.

Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, *
kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, *
en ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

Ĉar Vi estis por mi helpo, *
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas. ¶

Mia animo algluiĝis al Vi; *
min subtenas Via dekstra mano. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Loĝas la sanktuloj en la regno ĉiela,
eterne ili ripozas.
Haleluja.

Dua Antifono


¶ Vi sanktuloj de la Sinjoro,
laŭdu Lin eterne.

La Kantikon oni povas preĝi aŭ en la plena, aŭ en la konciza formo.



Kantiko (plena formo) – Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj faroj de la Sinjoro; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi anĝeloj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi ĉieloj.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj fortoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi suno kaj luno; *
laŭdu la Sinjoron, vi steloj de l' ĉielo.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiu pluvo kaj roso; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj nuboj kaj ventoj;

Laŭdu la Sinjoron, vi fajro kaj varmego; *
laŭdu la Sinjoron, vi malvarmo kaj frosto.

Laŭdu la Sinjoron, vi fulmotondro kaj prujno; *
laŭdu la Sinjoron, vi glacio kaj neĝo.

Laŭdu la Sinjoron, vi noktoj kaj tagoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi montoj kaj montetoj; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj kreskaĵoj surteraj.

Laŭdu la Sinjoron, vi akvo-fontoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi riveroj kaj maroj;

Laŭdu la Sinjoron, vi mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
laŭdu la Sinjoron, ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu la Sinjoron, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi homidoj. ¶

Laŭdu la Sinjoron, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu la Sinjoron, vi sacerdotoj de la Sinjoro; *
laŭdu la Sinjoron, vi servantoj de l' Sinjoro.

Laŭdu la Sinjoron, vi justaj spiritoj kaj animoj; *
laŭdu la Sinjoron, vi piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu la Sinjoron, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Sinjoro, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne.

Oni daŭrigu pli malsupre!



Kantiko (konciza formo) – laŭ Dan 3, 57-88.56


Laŭdu la Eternulon, ĉiuj Liaj faroj; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, anĝeloj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, ĉieloj;

ĉiuj akvoj super la ĉielo; *
ĉiuj Liaj fortoj;

suno kaj luno; *
steloj de la ĉielo;

ĉiu pluvo kaj roso; *
ĉiuj nuboj kaj ventoj;

fajro kaj varmego; *
malvarmo kaj frosto;

fulmotondro kaj prujno; *
glacio kaj neĝo.

Laŭdu Lin, noktoj kaj tagoj; *
laŭdu Lin, lumo kaj mallumo. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, tero; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, montoj kaj montetoj; *
laŭdu Lin, ĉiuj kreskaĵoj surteraj;

vi, akvo-fontoj; *
riveroj kaj maroj;

ĉiuj mar-monstroj, / ĉio, kio svarmas en la akvo; *
ĉiuj birdoj en la aero.

Laŭdu Lin, ĉiuj bestoj kaj brutoj; *
laŭdu Lin, homidoj. ¶

Laŭdu la Eternulon, vi, Izrael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne.

Laŭdu Lin, sacerdotoj de la Eternulo; *
laŭdu Lin, Liaj servantoj;

justaj spiritoj kaj animoj; *
piaj kaj humilaj koroj.

Laŭdu Lin, Hananja, Azarja kaj Miŝael; *
prikantu kaj gloregu Lin eterne. ¶

Ni benu la Patron kaj la Filon kaj la Sanktan Spiriton; *
ni laŭdu kaj gloregu Lin eterne.

Benata Vi estas, Dio, en la ĉielaj arkaĵoj; *
laŭdinda kaj gloreginda kaj super ĉio majesta eterne. – ADORU 091.9



Dua Antifono


¶ Vi sanktuloj de la Sinjoro,
laŭdu Lin eterne.

Tria Antifono


¶ Gloron al ĉiuj Liaj sanktuloj,
al la filoj de Izraelo,
Lia plej proksima popolo!
Gloron al ĉiuj Liaj sanktuloj! – kp. Psa 148, 14

Tria Psalmo – Psa 149, 1-6a.9b


Kantu al la Eternulo novan kanton, *
Lian gloron en la anaro de fideluloj.

Izrael ĝoju pri sia Kreinto, *
la filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.

Ili gloru Lian nomon en danco, *
per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.

Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; *
Li ornamas humilulojn per savo. ¶

La fideluloj ĝoju en honoro, *
kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.

Glorado al Dio estas en ilia buŝo. *
Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Gloron al ĉiuj Liaj sanktuloj,
al la filoj de Izraelo,
Lia plej proksima popolo!
Gloron al ĉiuj Liaj sanktuloj! – kp. Psa 148, 14

VORTO DE DIO


Legaĵo – Efe 1, 17-18


La Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
la Patro de gloro,
donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li;
dum la okuloj de via koro estas lumigataj,
por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko,
kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj.

Responsorio


Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj!

Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj!

Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

Gaju, ho justuloj!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj! – Psa 32, 11

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La justuloj brilos kiel la suno
en la regno de sia Patro.
Haleluja. – el Mat 13, 43

Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus) – Luk 1, 68-79


Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, *
ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

kaj levis kornon de savo por ni *
en la domo de Sia servanto David,

kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
de post la komenco de la mondo,

savadon el niaj malamikoj *
kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, / kaj por memori Sian sanktan interligon; *
la ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
ni servu Lin sentime,

en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
ĉiujn niajn tagojn. ¶

Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, / ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
por pretigi Liajn vojojn,

por doni al Lia popolo scion de savo *
en la pardonado de iliaj pekoj,

pro la kompata koro de nia Dio, *
per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,

por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, *
por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ La justuloj brilos kiel la suno
en la regno de sia Patro.
Haleluja. – el Mat 13, 43

PREĜADO


Petoj


Deum, corónam sanctórum ómnium, gaudénter deprecémur: Per intercessiónem sanctórum salva nos, Dómine.

¶ Pro la porpeto de la sanktuloj, Dio, Vi savu nin.

Deus, fons sanctitátis, qui multifórmis grátiæ tuæ mirabília in sanctis fulgére fecísti,
—concéde nobis in illis magnitúdinem tuam celebráre.

Providentíssime ætérne Deus, qui perfectióres Fílii tui imágines in sanctis nobis ostendísti,
—præsta, ut ad uniónem cum Christo per illos efficácius moveámur.

Rex cælórum, qui per fidéles Christi sectatóres ad futúram civitátem nos íncitas,
—fac ut ab illis de tutióre via illuc perveniéndi edoceámur.

Deus, qui in sacrifício córporis Fílii tui árctius cæléstibus íncolis nos coniúngis,
—auge devotiónem nostram, ut cúltui eórum perféctius conformémur.


Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La matena laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 091.22





MEZA HORO (ANTAŬ-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Nunc, Sancte, nobis Spiritus


Ho Sankta Spir', en unu bril'
kun Di' la Patro kaj la Fil':
Se nia koro kun obstin'
rifuzas Vin, konkeru nin.

Buŝ', lango, menso, sento, fort'
konfesu per pasia vort'.
Ardigu nin la Dia flam',
la proksimulojn nia am'.

La Patron koni donu Vi,
la Filon ankaŭ konu ni.
Vin, el-ambaŭa Di-Spirit',
ni kredu ĉiam sen hezit'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Kloster Kirchberg 2004

aŭ:

Certum tenentes ordinem


La tag' progresas kun rapid'.
Rigardu supren ni al Di'.
Triope riĉa Li je am'
nin movu al konvena ag'.

Sin donis en ĉi tiu hor'
al ĉiuj Siaj la Spirit';
do ankaŭ nin plenigu Ŝi,
ke estu ni por Ŝi loĝej'.

Kaj sekve laŭ la Dia ord'
en Ŝia bril' progresu ni.
Ornamis Dio nin per grac',
eternan ĝojon donos Li.

Nun estu al la Patro glor',
al Krist' Jesuo, Lia Fil',
kaj al la sankta Di-Spirit',
estonte, ĉiam, en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, parte el la germana
Ŝi (strofoj 2 kaj 3): La hebrea vorto רוח (rúaĥ = spirito) estas in-seksa.

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ La Eternulo konsolos Cionon.
Ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi,
dankado kaj laŭta kantado. – el Jes 51, 3

Lunde ĝis sabate:

Unua Psalmo – Psa 120 (119), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, *
kaj Li aŭskultis min.

Ho Eternulo, / savu mian animon de mensoga parolo, *
de falsa lango.

Kion Li donos al vi, / kaj kion Li alportos al vi, *
ho falsa lango?

Akrajn sagojn de fortulo *
kun karboj genistaj. ¶

Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, *
ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!

Tro longe loĝis mia animo *
inter malamantoj de paco.

Mi estas pacema; / sed kiam mi ekparolas, *
ili komencas militon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 121 (120), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Mi levas miajn okulojn al la montoj: *
De kie venas al mi helpo?

Mia helpo venas de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; *
via gardanto ne dormetas.

Jen ne dormetas kaj ne dormas *
la gardanto de Izrael.

La Eternulo estas via gardanto; / la Eternulo estas via ombro *
ĉe via dekstra mano.

En la tago la suno vin ne frapos, *
nek la luno en la nokto. ¶

La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, *
Li gardos vian animon.

La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, *
de nun kaj eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 122 (121), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.)

Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,

Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.

Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.

Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶

Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.

Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.

Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.

Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Dimanĉe:

Unua Psalmo – Psa 118 (117), 1-9


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶

El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 118 (117), 10-18


Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶

Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 118 (117), 19-29


Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶

Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶

Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Ununura Antifono


¶ La Eternulo konsolos Cionon.
Ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi,
dankado kaj laŭta kantado. – el Jes 51, 3

VORTO DE DIO


LEGAĴO – Jes 65, 18-19


Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam
pri tio, kion Mi kreos;
ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo
kaj ĝian popolon por gajeco.
Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem,
kaj Mi estos gaja pri Mia popolo;
kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro,
nek voĉon de plendo.

VERSIKLO


Ĝoju kaj raviĝu, ĉiuj sanktuloj,

ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo. – kp. Mat 5, 12

PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rector potens, verax Deus


De Vi, ho ordiganta Di',
donatas je dispon' al ni
matene milda lumo-ben',
tag-meze fajra suno-plen'.

Estingu flamojn de pasi',
bruladon de malharmoni'.
Malsana ardo restu for,
kaj nestu pac' en nia kor'.

Ho Patro, Filo, kaj Spirit',
asistu nin sen intermit'.
Vin laŭdas nun la klar' de l' tag',
Vin ĉiam gloru nia ag'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

aŭ:

Dicamus laudes Domino


Nin vokas al la meza preĝ'
la sesa horo de la tag'.
Fervore pretu la spirit'
laŭd-kanti nun al nia Di'.

Ĉi tiun horon Krist' Jesu',
Ŝafido Paska, Dia Fil',
surkruce pendis en mallum',
oferis Sin por nia sav'.

Dum la malhel' de l' sun-eklips'
la vera Sun', la Sun' de l' mond',
pli hele brilis ol la lum',
kaj superŝutis nin per grac'.

Glor' al la Patro kaj la Fil'
kaj al la sankta Di-Spirit';
samkiel prae en komenc',
tiele nun kaj en etern'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Pri la saĝeco de la sanktuloj rakontas la popoloj,
ilian laŭdon proklamas la tuta ekezio.

Lunde ĝis sabate:

Unua Psalmo – Psa 123 (122), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Al Vi mi levas miajn okulojn, *
ho Vi, kiu sidas en la ĉielo! ¶

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, *
kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,

tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, *
ĝis Li kor-favoros nin. ¶

Kor-favoru nin, ho Eternulo, kor-favoru nin; *
ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.

Tute pleniĝis nia animo de la insultado de arogantuloj, *
de la malhonorado de fieruloj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 124 (123), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne estus kun ni, *
diru nun Izrael,

se la Eternulo ne estus kun ni, *
kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:

tiam ili englutus nin vivajn, *
kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;

tiam dronigus nin akvo, *
torento kovrus nian animon;

tiam kovrus nian animon *
pereiga akvo. ¶

Benata estu la Eternulo, kiu ne fordonis nin *
kiel rab-akiron al iliaj dentoj.

Nia animo liberiĝis, *
kiel birdo el la reto de kaptistoj.

La reto disŝiriĝis, *
kaj ni liberiĝis.

Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, *
kiu kreis la ĉielon kaj la teron. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 125 (124), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiuj fidas la Eternulon, / tiuj estas kiel la monto Cion,*
kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.

Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, / kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, *
de nun kaj eterne. ¶

Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; *
por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. ¶

Bon-faru, ho Eternulo, al tiuj, kiuj estas bonaj *
kaj piaj per sia koro.

Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, / la Eternulo pereigos kune kun la malbon-aguloj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Dimanĉe:

Unua Psalmo – Psa 118 (117), 1-9


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶

El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 118 (117), 10-18


Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶

Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 118 (117), 19-29


Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶

Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶

Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Ununura Antifono


¶ Pri la saĝeco de la sanktuloj rakontas la popoloj,
ilian laŭdon proklamas la tuta ekezio.

VORTO DE DIO


LEGAĴO – 1 Pet 1, 15-16


Kiel via Vokinto estas sankta,
tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto;
pro tio, ke estas skribite:
Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.

VERSIKLO


Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo.

Kaj gloru Lian sanktan nomon. – Psa 97, 12

PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





MEZA HORO (POST-TAGMEZE)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Rerum, Deus, tenax vigor


La tutan mondon, forta Di',
stabile koherigas Vi.
Vi, turno-punkto, sen moviĝ'
la tempon tenas en turniĝ'.

La tag' jam finon turnas sin,
pensigas nin pri nia fin'.
Ho, tenu nin en tiu hor',
vivigu nin en Via glor'.

Vin, Patro, gloru nia kant',
Vin, Krist' Jesuo, ho Savant',
Vin, Sankta Spir', sur sama tron',
tra ĉiu tempo kaj eon'. Amen.

latina T: eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003, strofo 1cd laŭ la germana versio

aŭ:

Ternis horarum terminis


La tag' sin klinas al vesper',
ni turnas nin al l' Eternul',
de l' am' eterna Li la bild',
en tri personoj unu Di'.

La fonto Krist' de nia fort',
sam-kiel Petro montris ĝin,
li, kiu prenis de l' lamul'
la manon, kaj starigis lin.

Al Di', la Patro, estu glor',
al Lia ununura Fil',
kaj al la sankta Paraklet',
nun, ĉiam, kaj en eternec'. Amen.

latina T: 7a / 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2004, el la germana

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Pere de fido la sanktuloj venkis regnojn,
plenumis justecon,
atingis promesojn. – el Heb 11, 33

Lunde ĝis sabate:

Unua Psalmo – Psa 126 (125), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, *
tiam ni estis kiel sonĝantoj.

Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, *
kaj nia lango plena de kantado.

Tiam oni diris inter la popoloj: *
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.

Ion grandan la Eternulo faris por ni: *
Ni ĝojas. ¶

Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, *
kiel riveretojn en sudan landon.

Kiuj semas kun larmoj, *
tiuj rikoltos kun kanto.

Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; *
venos kun kanto la portanto de siaj garboj. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 127 (126), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


Se la Eternulo ne konstruas la domon, *
tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj;

se la Eternulo ne gardas urbon, *
tiam vane maldormas la gardanto.

Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, / manĝas panon kun klopodoj: *
Al Sia amato Li donas en dormo. ¶

Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; *
rekompenco estas la frukto de ventro.

Kiel sagoj en la mano de fortulo, *
tiel estas junaj filoj.

Bone estas al la homo, *
kiu plenigis per ili sian sagujon;

ili ne estos hontigitaj, *
kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 128 (127), Kanto de Suprenirado (Gradualpsalmo)


(Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon *
kaj iras laŭ Liaj vojoj.)

Kiam vi manĝas la labor-akiron de viaj manoj, *
feliĉe kaj bone estas al vi.

Via edzino estas kiel frukto-porta vinber-branĉo *
interne en via domo.

Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj *
ĉirkaŭ via tablo.

Jen tiel estas benata tiu homo, *
kiu timas la Eternulon. ¶

Benos vin la Eternulo el Cion, / kaj vi vidos la bon-staton de Jerusalem *
en la daŭro de via tuta vivo.

Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. *
Paco al Izrael! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Dimanĉe:

Unua Psalmo – Psa 118 (117), 1-9


Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco.

Izrael diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La domo de Aaron diru, *
ke eterna estas Lia boneco.

La timantoj de la Eternulo diru, *
ke eterna estas Lia boneco. ¶

El premateco mi vokis al la Eternulo, *
kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; *
kion faros al mi homo?

La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; *
kaj mi triumfos super miaj malamikoj. ¶

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi homon.

Pli bone estas fidi la Eternulon, *
ol fidi eminentulojn. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Psalmo – Psa 118 (117), 10-18


Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, *
sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, / sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; *
per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos. ¶

Oni min puŝis, ke mi falu; *
sed la Eternulo min helpis.

La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, *
kaj Li fariĝis mia savo.

La voĉo de triumfo kaj de saviĝo *
sonas en la tendoj de la virtuloj: ¶

La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn, / la dekstra mano de la Eternulo estas alte, *
la dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.

Mi ne mortos, sed mi vivos, *
kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

Per forta puno punadis min la Eternulo, *
sed al la morto Li min ne donis. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Psalmo – Psa 118 (117), 19-29


Malfermu al mi la pordegojn de la vero; *
mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

Jen estas la pordego de la Eternulo; *
virtuloj iras tra ĝi. ¶

Mi dankas Vin, ĉar Vi aŭskultis min *
kaj fariĝis mia savo.

Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, *
fariĝis ŝtono baz-angula.

De la Eternulo ĉi tio fariĝis, *
ĝi estas miraklo en niaj okuloj.

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; *
ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. ¶

Ho Eternulo, helpu! *
Ho Eternulo, sukcesigu! ¶

Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! *
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

La Eternulo estas Dio, *
kaj Li lumas al ni.

Aranĝu la festan procesion kun branĉoj *
ĝis la kornoj de la altaro.

Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; *
mia Dio, Vin mi altigas. ¶

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; *
ĉar eterna estas Lia boneco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Ununura Antifono


¶ Pere de fido la sanktuloj venkis regnojn,
plenumis justecon,
atingis promesojn. – el Heb 11, 33

VORTO DE DIO


LEGAĴO – el Apo 21, 10-11; 22, 3-4


Kaj la anĝelo forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan,
kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem,
malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio,
havantan la gloron de Dio;
kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido;
kaj Liaj servistoj Lin adoros;
kaj ili vidos Lian vizaĝon;
kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.

VERSIKLO


Virtuloj ja gloros Vian nomon.

Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo. – Psa 140, 14

PREĜO


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.





VESPERA LAŬDO (2)



MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.

HIMNO


Christe, redemptor omnium, conserva


Christe, redémptor ómnium,
consérva tuos fámulos,
beátæ semper Vírginis
placátus sanctis précibus.

Beáta quoque ágmina
cæléstium spirítuum,
prætérita, præséntia,
futúra mala péllite.

Vates ætérni iúdicis
apostolíque Dómini,
supplíciter expóscimus
salvári vestris précibus.

Mártyres Dei íncliti
confessorésque lúcidi,
vestris oratiónibus
nos ferte in cæléstibus.

Chori sanctárum vírginum
monachorúmque ómnium,
simul cum sanctis ómnibus
consórtes Christi fácite.

Sit Trinitáti glória,
vestrásque voces iúngite
ut illi laudes débitas
persolvámus alácriter. Amen.


latina T: nekonata verkinto

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Mi rigardis,
kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli,
el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj,
starantaj antaŭ la trono. – el Apo 7, 9

Unua Psalmo – Psa 110 (109), 1-5.7


La Eternulo diris al mia sinjoro: / Sidu dekstre de Mi, *
ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: *
Regu inter viaj malamikoj.

En la tago de via potenco / via popolo volonte sin donas al vi *
en sankta ornamo.

De la komenco de maten-ruĝo *
aliĝas al vi la roso de via junularo. ¶

La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: / Vi estas pastro por ĉiam, *
laŭ la maniero de Melkicedek. ¶

La Sinjoro ĉe via dekstra flanko *
frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.

Li trinkos el rivero sur la vojo; *
tial li levos la kapon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Mi rigardis,
kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli,
el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj,
starantaj antaŭ la trono. – el Apo 7, 9

Dua Antifono


¶ Dio provis ilin kaj trovis ilin dignaj je Li.
Tial ili akceptos el Lia mano la regnon de la gloro.

Dua Psalmo – Psa 116, 10-19 (115)


Kun kredo mi diris: *
Mi estas tre afliktita.

Mi diris en mia konfuziĝo: *
Ĉiu homo mensogas. ¶

Kion mi redonu al la Eternulo *
por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

Mi levos la pokalon de savo, *
kaj mi vokos la nomon de la Eternulo. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo.

Grand-valora en la okuloj de la Eternulo *
estas la morto de Liaj fideluloj. ¶

Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, / mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; *
Vi disigis miajn ligilojn.

Al Vi mi oferdonos dankan oferon, *
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos. ¶

Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos *
antaŭ Lia tuta popolo,

en la kortoj de la domo de la Eternulo, *
interne de vi, ho Jerusalem. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Dio provis ilin kaj trovis ilin dignaj je Li.
Tial ili akceptos el Lia mano la regnon de la gloro.

Tria Antifono


¶ Vi, ho Ŝafido, elaĉetis nin al Dio per via sango
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
kaj faris nin al nia Dio regno kaj pastroj. – kp. Apo 5, 9-10

Kantiko – Apo 4, 11; 5, 9b.10.12b


Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, *
ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon;

ĉar Vi kreis ĉion, *
kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis. ¶

Vi estas inda preni la libron *
kaj malfermi ĝiajn sigelojn;

ĉar vi estis mortigita, / kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn *
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; *
kaj ili reĝas sur la tero. ¶

Inda estas la Ŝafido, la mortigita, / ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon *
kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Vi, ho Ŝafido, elaĉetis nin al Dio per via sango
el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
kaj faris nin al nia Dio regno kaj pastroj. – kp. Apo 5, 9-10

VORTO DE DIO


Legaĵo – 2 Kor 6, 16b; 7, 1


Ni estas templo de Dio vivanta;
kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili;
kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.
Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj,
ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita,
perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

Responsorio


Ho sanktuloj kaj justuloj, ĝoju en la Sinjoro.

Ho sanktuloj kaj justuloj, ĝoju en la Sinjoro.

Vin Dio elektis al Si kiel heredon;

ĝoju en la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho sanktuloj kaj justuloj, ĝoju en la Sinjoro. – el Flp 4, 4; el Psa 33, 12

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho, kiel glora estas la regno,
en kiu kun Kristo ĝojas ĉiuj sanktuloj!
Vestitaj per blankaj roboj
ili sekvas la Ŝafidon, kien ajn li iras. – el Apo 7, 9; kp. Apo 14, 4

Laŭdkanto de Maria (Magnificat) – Luk 1, 46-55


Mia animo altigas la Eternulon, *
kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; *
ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, *
kaj sankta estas Lia nomo.

Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj *
al tiuj, kiuj Lin timas. ¶

Li montris forton per Sia brako, *
Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, *
kaj Li altigis humilulojn.

Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, *
kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. ¶

Li helpis Sian servanton Izrael, *
memorante Sian kor-favoron.

Kiel Li parolis al niaj patroj, *
al Abraham kaj al lia idaro eterne. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ho, kiel glora estas la regno,
en kiu kun Kristo ĝojas ĉiuj sanktuloj!
Vestitaj per blankaj roboj
ili sekvas la Ŝafidon, kien ajn li iras. – el Apo 7, 9; kp. Apo 14, 4

PREĜADO


Petoj


Dion, la kronon de la sanktuloj, ni petu kun ĝojo:
Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Plej saĝa Dio, Vi faris la apostolojn fundamento de la eklezio:
– Restigu Viajn fidelulojn en ilia doktrino. – kp. Efe 2,20

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Vi donis forton al la martiroj por atesti ĝis sangoverŝo:
– Faru la kristanojn fidelaj atestantoj de Via Filo.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Al la virgulinoj Vi donis la karismon imiti la virgan Kriston:
– Briligu ĉi tiun signon de la bonoj ĉielaj.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

En ĉiuj sanktuloj Vi montras Vian ĉeeston. Per ili Vi rigardas nin kaj parolas al ni:
– Sentigu nin, ke, honorante ilin, ni estas pli proksimaj al Vi.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Niaj mortintoj por ĉiam kunloĝu kun Maria, Jozefo kaj ĉiuj aliaj sanktuloj:
– Kaj al ni, per iliaj porpetoj, Vi donacu la saman ĉielan kunvivadon.

¶ Aŭdu la porpetojn de la sanktuloj, kaj savu nin.

Patro nia


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne. Amen. – Mat 6, 9-13

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
Vi donas al Via eklezio la ĝojon
celebri per unika soleno la meritojn de ĉiuj sanktuloj.
Donu, ke ni,
helpe de tiom da propetantoj,
ricevu la abundon de Via mizerikordo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

FINA RITO


Se oni preĝas sola,
aŭ, en komunumo, se ne ĉeestas pastro aŭ diakono:


Beno


Dio benu nin.
Li gardu nin de ĉio malbona
kaj konduku nin al la vivo eterna. Amen.

Sed en komunumo, se ĉeestas pastro aŭ diakono:

Beno kaj Elsendo


La Sinjoro estu kun vi.

Kaj kun via spirito.

Benu vin la ĉiopova Dio, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito.

Amen.

La vespera laŭdo finiĝis. Iru en paco.

Al Dio estu danko. – laŭ Meslibro p. 166, ADORU 095.21