27a de julio: Tito Brandsma ☐


Breviero > Tagoj laŭ la Kalendaro > Julio > 27. Tito Brandsma
Stato:


Memoro:


Sankta Tito Brandsma


Martiro



Naskiĝinta en Bolsward (Nederlando), Tito Brandsma monaĥiĝis ankoraŭ juna en la Karmela Ordeno. Ordinita pastro en 1905, li doktoriĝis pri filozofio en Romo. Li instruis en diversaj lernejoj en Holando kaj estis nomumita profesoro pri filozofio kaj historio de la mistiko, kaj poste «Rector magnificus» en la Katolika Universitato de Nimego (Nijmegen). Li estis gazetisto kaj eklezia konsilisto de katolikaj gazetistoj. Lia fideleco al la evangelio ĉiam manifestiĝis, ĉefe dum la okupado fare de la germana armeo: Li luktis kontraŭ la disvastigo de nazia ideologio, por defendo de katolika edukado kaj libero de gazetaro. Tial li estis arestita. Li tiam vivis sian Kalvarion; en 1942, li estis mortigita en Dachau. Ĝis la fino, li daŭre alportis kuraĝigon kaj pacon al siaj karceraj kamaradoj kaj faris bonon eĉ al siaj ekzekutintoj. – Li estas honorata kiel unu el la ĉielaj patronoj de la katolikaj esperantistoj.

Memorpreĝejo de S-ta Tito Brandsma, Nimego, Nederlando • fotis: Michielverbeek / Rabanus Flavus • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



Komunaj Tekstoj > unu Martiro

PREĜO


Dio, fonto kaj origino de ĉia vivo,
Vi donacis al sankta Tito la fortecon de Via Spirito
por proklami, trapasante persekutadon kaj morton, la liberecon de la eklezio kaj la dignecon de la homo;
donacu al ni, per lia propetado, ke ni ne ruĝiĝu pro la evangelio pri la veno de Via regno de justeco kaj paco,
kaj ke ni scipovu rekoni Vian mizerikordon en ĉiuj eventoj de la vivo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

##
Per Dóminum.



HORO DE LA LEGAĴOJ


Dua Legaĵo – ###


El la ###

###

###

Originala teksto: ###; en: Patrologia Græca Latina ###

Dua Responsorio


###

###

###

###

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

### – ###


MATENA LAŬDO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ ### – ###


VESPERA LAŬDO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ ### – ###