La Loreta Litanio


Stato:


La Loreta Litanio



Sinjoro, kompatu nin. – Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, kompatu nin. – Kristo, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin. – Sinjoro, kompatu nin.

Kristo, aŭdu nin. – Kristo, elaŭdu nin.

Dio, ĉiela Patro – Kompatu nin.
Dio, savanta Filo
Dio, Spirito Sankta
Sankta triunu Dio

Sankta Maria – Preĝu por ni.
Sankta Dipatrino
Sankta Virgulino

Patrino de Kristo
Patrino de la eklezio
Patrino de la mizerikordo
Patrino de la Dia graco
Patrino de la espero
Patrino pura
Patrino ĉasta
Patrino nelezita
Patrino nehontigita
Patrino nemakulita
Patrino aminda
Patrino admirinda
Patrino de bona konsilo
Patrino de la krea Vorto
Patrino de l' Savanto

Virgulino prudenta
Virgulino glorinda
Virgulino laŭdinda
Virgulino potenca
Virgulino milda
Virgulino fidela

Spegulo de l' justeco – Preĝu por ni.
Sidejo de l' saĝeco
Kaŭzo de nia ĝojo
Vazo de la Spirito
Vazo honorinda
Vazo nobla de devoto
Rozo mistika
Turo Davida
Turo ebura
Domo ora
Kesto de la interligo
Pordo de la ĉielo
Stelo matena
Savo de la malsanuloj
Rifuĝejo de la pekuloj
Apogo de la migrantoj
Konsolo de la afliktitoj
Helpo de la kristanoj

Reĝino de l' anĝeloj – Preĝu por ni.
Reĝino de la patriarkoj
Reĝino de l' profetoj
Reĝino de la apostoloj
Reĝino de l' martiroj
Reĝino de la konfesoroj
Reĝino de la virgulinoj
Reĝino de ĉiuj sanktuloj
Reĝino sen peko origina koncipita
Reĝino ĉielen levita
Reĝino de la rozario
Reĝino de la familio
Reĝino de la paco

Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon, – indulgu nin, Sinjoro.
Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon, – elaŭdu nin, Sinjoro.
Di-Ŝafido, Vi portas nian pekon, – kompatu nin, Sinjoro.

Pledu por ni, sankta Dipatrino, – por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.

Ni preĝu:
El Vi, Dio, ni petas ĉiaman sanon de korpo kaj menso.
Pro la pledo de la glorinda Virgulino Maria
bonvolu liberigi nin de la nuntempa tristeco
kaj donaci al ni la ĝuon de la eterna ĝojo.
Per Kristo, nia Sinjoro. – Amen.


ADORU 019.5 nun kompleta, kun la aldonaĵoj de 2020




Ekstera ligilo:

Tekstoj pri Sankta Maria – sur la paĝaro de IKUE