Matena preĝo


malgranda formo de la Matena Laŭdo


Stato:
Matena krepusko • fotis: JLWB • rekte el Wikimedia Commons • CC-Licenco: BY-SA



MALFERMO DE LA MATENA PREĜO


Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn.
     Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

HIMNO


Vidu, la noktaj ombroj jam paliĝas,
ruĝe ekglimas lumo de l' aŭroro.
Ni do per pia voĉ' al Dio preĝu,
nia Sinjoro.

Li nin kompatu el profunda amo,
savon koncedu, kaj forpelu lacon,
pro Sia bono por eterne donu
al ni la pacon.

Dio la Patro, Filo kaj Spirito
tion al ni donacu kun favoro,
al kies laŭdo sonas en la mondo
kantoj de gloro.

ECCE IAM NOCTIS TENUATUR UMBRA • latina T: el la epoko de la Karolidoj • E: Guido Holz 1966* • ADORU 091


PSALMO 36,6-10: DIO, LA FONTO DE LA VIVO


Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
     Via vereco ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel la montoj de Dio, / Viaj juĝoj estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.

Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
     Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
     kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
     kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PREĜO AL PSALMO 36


Ĉiopova Dio,
per Via vivanta Vorto Vi ĉion vokis, por ke ĝi ekzistu.
Homoj kaj brutoj estas ŝirmataj en Vi.
Gardu Vian kreitaĵon kontraŭ ĉiuj detruaj potencoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

LEGAĴO EL LA LIBRO TOBIT (Tob 4,15a.16a.18-19)


Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru.
Donu manĝon al malsatanto, kaj vestaĵojn al nuduloj.
Serĉu konsilon ĉe saĝulo, ne tro fieru por utiligi bonan konsilon.
Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion,
kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj,
ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bon-sortaj.

LAŬDKANTO DE ZEĤARJA – BENEDICTUS (Luk 1,68-79)


Benata estu la Eternulo, *
     la Dio de Izrael,
ĉar Li vizitis Sian popolon *
     kaj faris por ili elaĉeton,
kaj levis kornon de savo por ni *
     en la domo de Sia servanto David,
kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, *
     de post la komenco de la mondo,
savadon el niaj malamikoj *
     kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;
por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, *
     kaj por memori Sian sanktan interligon;
la ĵuron, kiun Li ĵuris *
     al nia patro Abraham;
ke Li donos al ni, / ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, *
     ni servu Lin sentime,
en sankteco kaj justeco antaŭ Li *
     ĉiujn niajn tagojn.

Kaj vi, infano, estos nomata *
     profeto de la Plejaltulo,
ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, *
     por pretigi Liajn vojojn,
por doni al Lia popolo scion de savo *
     en la pardonado de iliaj pekoj,
pro la kompata koro de nia Dio, *
     per kiu nin vizitis la sun-leviĝo de supre,
por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo / kaj en la ombro de morto, *
     por gvidi niajn piedojn en la vojon de paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
     kaj al la Sankta Spirito,
kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
     kaj en eterno. Amen.

PETOJ PRI BONA TAGO


Bona Dio, asistu hodiaŭ al mi.
Sukcesigu, kion mi planis por hodiaŭ …
Faru min atentema kaj malferma por la homoj, kiujn mi hodiaŭ renkontos …
Igu min kreski en la amo al Vi.

FERMO DE LA MATENA PREĜO


Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
sanktigata estu Via nomo.
Venu Via regno.
Fariĝu Via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.

Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Ĉar Via estas la regno
kaj la potenco
kaj la gloro
eterne.

Amen.