Asterisko


Stato:

La asterisko (*), laŭvorte «steleto», de la greka ἀστήρ (astér) = stelo, indikas en liturgiaj libroj la paŭzon inter la du versikloduonoj de psalmo aŭ laŭdkanto.

Ekzemplo:

Nun benu la Eternulon, *
    ĉiuj sklavoj de la Eternulo,

kiuj en la noktoj *
    staras en la domo de la Eternulo.

Levu la manojn al la sanktejo, *
    kaj benu la Eternulon.

El Cion benu vin la Eternulo, *
    la Kreinto de la ĉielo kaj la tero.


Psa 134




Ekstera ligilo:

Vikipedio: Asterisko