KANTOJ POST ADORU (Espero Katolika)


Stato:


«Kantoj post ADORU» estas speciala kajero de «Espero Katolika» (EK 1-3/2009).
Ĝi entenas 44 kantojn, nove faritajn aŭ retrovitajn, post 2001, do post la eldono de ADORU, la oficiala ekumena Diserva libro de IKUE kaj KELI.

Enkonduke Carlo Sarandrea skribis:
«La apero de ĉi tiu kajero donas al ni ankaŭ la ŝatatan okazon por rememori nian karan fraton Adolf Burkhardt (10.04.1929 - 02.04.2004), unu el la iniciatintoj de ADORU, eminenta kaj klera pastoro kaj aŭtoro, pasioplena strebanto por ekumenismo: al li, laŭ ekumena spirito, ni dediĉas ĉi tiun Kantareton, 80 jarojn post lia naskiĝo kaj 5 jarojn post lia morto.»

Ĉi tie ni dokumentas la kajeron:

Kantoj post ADORU
Espero Katolika 1-3/2009
pdf-dokumento (22,4 MB)

Ĉiuj unuopaj kantoj estas envicigitaj en la paĝaro ⇒ KRISTANAJ KANTOJ.
Tie troviĝas ankaŭ la piano-aranĝoj de Ernst Leuze.

Multaj kantoj 2017 eniris la libron ⇒ KANTU.