Esperanto-Laborunuiĝo en la diocezo Speyer - Eventoj


  ↑ Esperanto-AG Speyer

Stato:

Agadoj (ĝenerale)


Niaj membroj laŭeble kontribuis en esperantaj Diservoj, ekzemple:
- kultursemajnfinoj de SEL en Kardinal-Wendel-Haus en Homburgo/Sarlando
- kunvenoj de la Esperanto-grupoj Stutgarto kaj Villingen
- staĝoj de la landaj ligoj Bavelo kaj RLP
- IF = Internacia Festivalo kaj NR = Novjara Renkontiĝo
- germanaj Esperanto-kongresoj
- universalaj kongresoj de UEA
- tutmondaj kongresoj de IKUE kaj KELI (konfesiaj aŭ ekumenaj)
- katolikaj, evangeliaj kaj ekumenaj foiroj (ankaŭ ĉe la informstando)

Nia laborunuiĝo estis oficiala aranĝanto de jenaj kunvenoj en ekleziaj klerigaj domoj:
- MES sur Marienburg apud Zell/Mozelo, kunlabore kun GEA, landa ligo Rejnland-Palatinato
- PSI en Maria Rosenberg (Waldfischbach-Burgalben) kaj en Haus Venusberg (Bonn), kunlabore kun GEA
Per tio ĉiuj partoprenantoj pagis nur laŭ la pli favorpreza tarifo por ekleziaj asocioj. Tio estis grava ĉefe por infanriĉaj familioj kaj por partoprenantoj el orienta Eŭropo.

Per membroj de nia laborunuiĝo estas verkita la ekumena Diserva libro ADORU, estas editorita la nova eldono de la BIBLIO kaj estas kreita ĉi interreta portalo KRISTANAJ FONTOJ.


Eventoj de 1991 ĝis 2016


1991


22.09. Speyer: Pastro Albrecht Kronenberger celebras la unuan esperantan meson en la katedralo (Afra-Kapelo).

12.10. Friedrichshafen: Okaze de la fervoja kaj bavela kongreso en la membrokunveno de la Esperanto-Laborunuiĝo Freiburg sin enskribas la unuaj 15 membroj por la Esperanto-Laborunuiĝo en la diocezo Speyer.

1992


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 26a de januaro, 29a de marto, 31a de majo, 27a de septembro, 29a de novembro.

26.01. Unua membrokunveno. Nombro de la fondo-membroj: 39, el ili ĉeestas 23. Elekto de la estraro: Helmut Rössler, Manfred Ritthaler, Albrecht Kronenberger.

06.02. Diocezo Speyer: Episkopa konfirmo de nia statuto kaj de Albrecht Kronenberger kiel spirita prezidanto.

20.02. Impost-oficejo Neustadt: Atesto pri nia komun-utileco.

20.06. Karlsruhe-Daxlanden: Kuncelebrita esperanta Diservo okaze de la germana katolika foiro. Prediko: Adolf Burkhardt anstataŭ ĉefepiskopo Miloslav Vlk. Kvarvoĉa Esperanto-Meso de Fridolin Limbacher, prezentata de koruso kaj blovensemblo el St. Maria München-Thalkirchen (la paro-ĥo de pastro Josef Grabmaier).

03.10. Mainz: Esperanta meso okaze de la fondiĝo de la GEA-landoligo Rejnland-Palatinato.

1993


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 28a de februaro, 25a de aprilo, 27a de junio, 29a de aŭgusto, 31a de oktobro.

22.-24.10. Ludwigshafen, Heinrich-Pesch-Haus: Esperanta kongreso kune kun Bavelo, GEA-RLP kaj SEL.

1994


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 27a de februaro, 24a de aprilo, 26a de junio, 28a de aŭgusto, 30a de oktobro.

27.02. Dua membrokunveno. Nombro de la membroj: 79.

1995


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 26a de februaro, 30a de aprilo (Bernhard Eichkorn), 25a de junio (kadre de la 63a kunveno de ROMOLO / Rhein-Main Ligo Esperantista), 27a de aŭgusto, 29a de oktobro.

14.-21.04 Maria Rosenberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgio de la Paska Nokto kaj meso je la Paska Lundo.

1996


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 25a de februaro (kun transdono de la nova esperantlingva meslibro al kapitulano Hubert Sedlmair kiel nia donaco por la katedralo), 28a de aprilo (Bernhard Eichkorn), 30a de junio, 29a de septembro, 24a de novembro.

25.02. Tria membrokunveno. Nombro de la membroj: 154. Reelekto de la estraro: Helmut Rössler, Manfred Ritthaler, Albrecht Kronenberger.

1997


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 23a de februaro, 27a de aprilo, 29a de junio, 28a de septembro, 30a de novembro (esceptaokaze en la kripto).

1998


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 15a de februaro, 26a de aprilo, 28a de junio (Bernhard Eichkorn), 27a de septembro, 22a de novembro (kun la fluto-grupo de Rita Rössler-Buckel).

15.02. Kvara membrokunveno. Nombro de la membroj: 203. Kompletigaj elektoj: 1a prezidanto: Manfred Ritthaler, 2a prezidanto: Anton Kiefer.

06.-13.04. Bonn, Haus Venusberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgioj de la Sankta Ĵaŭdo, Sankta Vendredo kaj Paska Nokto.

13.06. Mainz: Esperanta meso (ĉefepiskopo György Jakubinyi) okaze de la germana katolika foiro.

1999


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 28a de februaro, 25a de aprilo, 27a de junio (poste vizito de la arta ekspozicio de Franz Georg kaj Rita Rössler en Altpörtel), 26a de septembro (kun la Ĉaskorn-Ensemblo de la Kolpingfamilio Dudenhofen), 21a de novembro.

31.07. - 07.08. Berlin: Ekumena spirita centro dum UK. Ekumena Diservo en la Maria-preĝejo apud Alexanderplatz, prediko: Adolf Burkhardt, Esperanto-Meso de Fridolin Limbacher (kp. 1992).

2000


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 30a de januaro, 26a de marto, 28a de majo, 27a de aŭgusto, 29a de oktobro.

26.03. Kvina membrokunveno. Nombro de la membroj: 267.

2001


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 25a de februaro (P. Peter Knauer SJ), 29a de aprilo (Manfred Odenwald), 24a de junio (la unuan fojon kun ADORU), 26a de aŭgusto, 28a de oktobro (jubileo: 10 jarojn esperantaj mesoj en Speyer).

01.-04.06. Ludwigshafen, Heinrich-Pesch-Haus, kune kun GEA: Germana Esperanto-Kongreso kun ekumena Diservo kaj meso (Antonius Schmitt kaj Albrecht Kronenberger).

23.06. Stuttgart, Katarina-Preĝejo: Diservo kun inaŭguro de la Ekumena Diserva Libro ADORU, eldonita de IKUE kaj KELI.

2002


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 24a de februaro, 28a de aprilo, 23a de junio, 25a de aŭgusto, 27a de oktobro.

07.-12.02. Strasburgo: ADORU-Seminario de la aŭtoroj.

29.03.-05.04. Maria Rosenberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgio de la Paska Nokto.

13.10. Aalen: Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger ricevas la FAME-Premion pro ADORU.

Kristnaska agado: Al ĉiuj pastroj kaj diakonoj de la diocezo ni donacas la libron de d-ro Ulrich Matthias „Esperanto - Das neue Latein der Kirche“ kune kun eta lernolibro de Josef Schiffer.

2003


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 23a de februaro, 6a de aprilo, 29a de junio, 24a de aŭgusto, 26a de oktobro.

23.02. Sesa membrokunveno. Nombro de la membroj: 265. Elekto de la estraro: Anton Kiefer, Manfred Ritthaler, Albrecht Kronenberger.

27.02.-02.03. Strasburgo: ADORU-Seminario.

14.-21.04. Bonn, Haus Venusberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgio de la Paska Nokto.

06.07. Johanniskreuz: Unua informstando dum la dioceza katolika foiro.

2004


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 29a de februaro, 25a de aprilo (klostro de S-ta Magdalena), 27a de junio (esperantlingva rekviemo por Adolf Burkhardt kun la ĥoral-ensemblo el Neustadt), 29a de aŭgusto, 24a de oktobro.

25.-29.02. Strasburgo: ADORU-Seminario.

04.07. Johanniskreuz: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

2005


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 27a de februaro, 24a de aprilo, 26a de junio, 25a de septembro, 20a de novembro.

27.02. Sepa membrokunveno. Nombro de la membroj: 294.

03.07. Johanniskreuz: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

16.-18.09. Marienburg apud Zell / Mosel: 1a MES / Mozellanda Esperanto-Semajnfino. Meso: Heinz Trommeschläger kaj Albrecht Kronenberger.

2006


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 26a de februaro, 30a de aprilo, 25a de junio, 27a de aŭgusto, 26a de novembro.

02.07. Johanniskreuz: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

15.-17.09. Marienburg apud Zell / Mosel: 2a MES / Mozellanda Esperanto-Semajnfino. Meso: Albrecht Kronenberger.

Aperas ĉe KAVA-PECH nova eldono de la BIBLIO, editorita de IKUE kaj KELI. La preparlaborojn faris membroj de nia Laborunuiĝo.

2007


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 25a de februaro, 29a de aprilo, 24a de junio, 30a de septembro, 25a de novembro.

02.-09.04. Bonn, Haus Venusberg: PSI / Printempa Semajno Internacia.

29.04. Oka membrokunveno. Nombro de la membroj: 311. Reelekto de la estraro: Anton Kiefer, Manfred Ritthaler, Albrecht Kronenberger.

01.07. Johanniskreuz: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

28.-30.09. Marienburg apud Zell / Mosel: 3a MES / Mozellanda Esperanto-Semajnfino. Meso: Heinz Trommeschläger.

2008


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 24a de februaro, 27a de aprilo (Bernhard Eichkorn), 8a de junio, 31a de aŭgusto, 9a de novembro.

21.-28.03. Maria Rosenberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgio de la Paska Nokto.

15.06. Speyer: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

26.-28.09. Marienburg apud Zell / Mosel: 4a MES / Mozellanda Esperanto-Semajnfino. Meso: Albrecht Kronenberger.

2009


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 1a de marto, 17a de majo, 28a de junio, 30a de aŭgusto, 8a de novembro (Anton Böckel, germane).

05.07. Homburg: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

25.-27.09. Marienburg apud Zell / Mosel: 5a MES / Mozellanda Esperanto-Semajnfino. Meso: Albrecht Kronenberger.

2010


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo (kelkafoje asistis Otto Lehner): 28a de marto, 29a de aŭgusto, 24a de oktobro.

22.05. Kaiserslautern, Edith-Stein-Haus: Pentekosta Diservo (Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger) kun la paroĥanoj okaze de la germana kaj franca esperanta kongreso. Pentekostan dimanĉon: Matena Laŭdo.

27.06. Kusel: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

28.11. Je la unua dimanĉo de Advento Bernhard Eichkorn, Albert Urban kaj Albrecht Kronenberger inaŭguras la interretan portalon KRISTANAJ FONTOJ (fontoj.net) post iom pli ol kvar monatoj de preparo. Ĝi enhavas ankaŭ paĝaron „Esperanto-AG Speyer“.

2011


Speyer: Esperantaj mesoj en la katedralo: 27a de marto, 29a de majo, 31a de julio, 23a de oktobro.

27.03. Naŭa membrokunveno. Nombro de la membroj fine de 2010: 353. Elekto de la estraro: Rita Rössler-Buckel, Anton Kiefer, Albrecht Kronenberger.

22.-29.04. Maria Rosenberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgio de la Paska Nokto.

19.06. Speyer: Informstando dum la dioceza katolika foiro.

23.10. Speyer, Friedrich-Spee-Haus: Tri jubileoj: 20 jarojn esperantaj mesoj en la katedralo de Speyer, 20 jarojn Esperanto-Laborunuiĝo en la diocezo Speyer, 10 jarojn ADORU.

2012


02.-09.04. Bonn, Haus Venusberg: PSI / Printempa Semajno Internacia, kun la liturgioj de la sankta ĵaŭdo, sankta vendredo kaj Paska Nokto.

2013


29.06. Maria Rosenberg: Meso okaze de la Rejnland-Palatinata Esperanto-Tago.

19.10. Speyer: Programo por Bavelo kaj France-Est: Vizito de la urbo kaj katedralo (ĉiĉerono: Franz-Georg Rössler). Diservo.

2014


04.-08.08. Kloster Kirchberg: Renkontiĝo memore al Adolf Burkhardt († 2004) kaj la laboro de la aŭtora teamo de ADORU. Komuna kantado. Polurado de novaj kantotekstoj.

2015


01.-08.08. Strasburgo: Ekumena Kongreso de IKUE kaj KELI. Mesoj: P. Benoît Ente OP. Protestanta Diservo kun Sankta Manĝo: Gerrit Berveling kaj Philippe Cousson. Orgenkoncerto: Stefan Lepping. Kanto-rondoj: Albrecht Kronenberger.

2016


16.-23.07. Nitra (Slovakujo): Reprezentado de la laborunuiĝo fare de la prezidantino en la 69a IKUE-kongreso. Muziko, ekspozicio, prelego pri nia agado.

21.-23.10. Homburg (kadre de la Kultura Semajnfino de SEL): Festado de la jubileo „25 jarojn Esperanto-Laborunuiĝo en la diocezo Speyer“. Diservo. Prezentado de tiu ĉi Festbroŝuro.

Deka kaj lasta membrokunveno (fina nombro de la membroj: 372 vivantaj de entute 434 el 27 landoj). Malfondo de la Laborunuiĝo.