INVITATORIO


Breviero > Ordinaraj Partoj > Invitatorio
Stato:


MALFERMO


Ho mia Dio, malfermu miajn lipojn.

Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron. – kp. Psa 51 (50), 17

PSALMODIO


ANTIFONO DE LA ENIRA PSALMO


La antifonon, se ĝi ne estas propra, oni prenu
– en la du Festocikloj el ties Konstantaj Partoj
– en Festoj de la Sanktuloj el la Komununaj Tekstoj
– en la Ordinara Tempo el la Kvar-semajna Psalmaro.
En nedeviga Memoro de Sanktulo oni prenu la antifonon aŭ de la sanktulo aŭ de la koncerna semajna tago.


ENIRA PSALMO


Psa 95 (94)


Venu, ni kantu al la Eternulo; *
ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, *
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

Ĉar granda Dio estas la Eternulo *
kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, *
kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, *
kaj la sek-teron Liaj manoj kreis.

Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, *
ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

Ĉar Li estas nia Dio, / kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo *
kaj la ŝafoj de Lia mano.

Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, / ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, *
kiel en la tago de Masa en la dezerto,

kiam viaj patroj Min incitis, *
esploris kaj vidis Mian faron.

Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, / kaj Mi diris: ili estas popolo kun koro malĝusta, *
kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

tial Mi ĵuris en Mia kolero, *
ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



Anstataŭ Psa 95 (94) oni povas elekti unu el la sekvantaj tri psalmoj.
Povas okazi, ke ĉi alternativa psalmo samatage en iu horo aperas.
Tiam oni anstataŭigu ĝin tie per Psa 95 (94).


Psa 100 (99)


Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero! / Servu al la Eternulo kun ĝojo, *
venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.

Sciu, ke la Eternulo estas Dio; / Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, *
Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.

Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, / en Liajn kortojn kun laŭdado. *
Gloru Lin, benu Lian nomon;

ĉar la Eternulo estas bona; / Lia favor-koreco estas eterna, *
kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ:

Psa 67 (66)


Dio nin kor-favoru kaj benu; *
Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon.

Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, *
en ĉiuj popoloj Vian savon.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

Ĝoju kaj kantu gentoj, *
ĉar Vi juĝas popolojn juste.

Vi juĝas juste, *
kaj gentojn sur la tero Vi regas.

Danku Vin popoloj, ho Dio, *
danku Vin ĉiuj popoloj.

La tero donis sian frukton. *
Benos nin Dio, nia Dio.

Nin benos Dio; *
kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.



aŭ:

Psa 24 (23)


Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, *
la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis *
kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.

Kiu supren-iros sur la monton de la Eternulo? *
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?

Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, / kiu ne fordonis sian animon al malvero *
kaj ne ĵuras trompe.

Li ricevos benon de la Eternulo, *
kaj bon-farojn de Dio, lia Savanto.

Tio estas la gento de Liaj adorantoj, / de la serĉantoj de Via vizaĝo, *
ho Dio de Jakob.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo forta kaj potenca, *
la Eternulo, la potenculo de milito.

Levu, pordegoj, viajn kapojn; / kaj leviĝu, pordoj antikvaj, *
por ke eniru la Reĝo de gloro.

Kiu estas tiu Reĝo de gloro? / La Eternulo Cebaot, *
Li estas la Reĝo de gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.