Kompletorio


Breviero > Ordinaraj Partoj > Kompletorio
Stato:


En aparta ĉapitro «Kompletorio» (inter «Ordinaraj Partoj» kaj «Kvar-semajna Psalmaro») oni trovas detale la kompletorion por ĉiu unuopa tago de la semajno, kaj en Paska Tempo kaj ekster Paska Tempo.
Tamen, redunde, ĉi tie estas prezentataj ĉiuj fiksaj elementoj.


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. (Haleluja.)

RETRORIGARDO PRI LA PASINTA TAGO


Estas rekomendinde retrorigardi la pasintan tagon kaj peti pri pardono. Oni povas elekti jenan formon (el la Meslibro):

Esploro de la konscienco


Konfeso de la kulpo


Mi konfesas al Dio ĉiopova kaj al vi, gefratoj,
ke mi ege pekis per penso, parolo, faro kaj neglekto:
mia kulpo, mia kulpo, mia tre granda kulpo.

Tial mi petas la beatan Marian ĉiam virgan,
ĉiujn anĝelojn, la sanktulojn kaj vin, gefratoj,
preĝi por mi al nia Sinjoro Dio.

Peto pri absolvo


Kompatu nin la ĉiopova Dio,
kaj, pardoninte niajn pekojn,
Li gvidu nin al la eterna vivo.
Amen.

HIMNO


ekster Paska Tempo:

Te lucis ante terminum


Jam svenas taga suno-bril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.

Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.

Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'. Amen.

latina T: 5a-6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 097

aŭ:

Christe, qui, splendor et dies


Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.

Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.

Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.

Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.

Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.

Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.

latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 157

en Paska Tempo:

Iesu, redemptor sæculi


Jesu', Savanto de l' eon',
de l' alta Patro Vi la Vort',
ho lum' de l' nevidebla lum':
Vi nokte viglas gardi nin.

Faranto Vi de l' univers',
struktur-donant' al nia temp':
Nin, lacajn post la tag-labor',
Vi ripozigu dum la nokt'.

Vi forte rompis de l' Tartar'
la pordojn: Liberigu nin,
ke ne delogu nin Satan'.
Per sang' Vi elaĉetis nin.

Fariĝis peza nun la korp',
dumtempe dormos nia karn',
ke povu vigli nia mens',
ĉiame freŝa, sen dormem'.

Jesu', venkinte super mort'
radias Vi en Dia bril'.
Kaj kun la Patro kaj Spirit'
al Vi eterne estu glor'. Amen.

latina T: 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2007

PSALMODIO


konsistanta el unu aŭ du psalmoj, po kun antifono.

En Paska Tempo estas la ununura antifono:


¶ Haleluja. Haleluja. Haleluja.

Ĉiu psalmo finiĝas per:

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

VORTO DE DIO


Legaĵo


propra por ĉiu tago de la semajno

Responsorio


ekster Paska Tempo:

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton.

Al Vi, kiu savis min, Dio de la vero,

mi transdonas mian spiriton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

en Paska Tempo:

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja.

Vi savis min, Dio de la vero.

Haleluja. Haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En Viajn manojn, Patro, mi transdonas mian spiriton. Haleluja. Haleluja. – Psa 31 (30), 6; Luk 23, 46

en Sankta Ĵaŭdo, Sankta Vendredo kaj Sankta Sabato anstataŭ la responsorio:

Kristo fariĝis obeema ĝis morto,
eĉ ĝis la morto per kruco. – Flp 2, 8

en la tuta Paska Oktavo anstataŭ la responsorio:

Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;
Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi. – Psa 118 (117), 24

LAŬDKANTO


Antifono


¶ Nin savu, Dio, dum ni viglas,
protektu nin, dum ni dormas,
por ke ni viglu kun Kristo
kaj ripozu en paco. (en Paska Tempo oni aldonas:) Haleluja.

Laŭdkanto de Simeon (Nunc dimittis) – Luk 2, 29-32


Nun, ho Eternulo, Vi ellasas Vian servanton, *
laŭ Via vorto, en paco,

ĉar miaj okuloj vidis Vian savon, *
kiun Vi preparis antaŭ la vizaĝo de ĉiuj popoloj,

lumon por malkaŝo al la gentoj, *
kaj gloron de Via popolo Izrael. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Oni ripetu la antifonon.

PREĜO


kutime enkondukita per Ni preĝu. kaj finiĝanta per: Amen.

La preĝo estas propra por ĉiu tago de la semajno.

En la tuta Paska Oktavo:


Ni preĝu:
Ĉiopova Dio,
ni celebris hodiaŭ la misteron de la resurekto de nia Sinjoro.
Vespere ni vokas al Vi:
ŝirmu nin en tiu ĉi nokto kontraŭ ĉia malbono.
Faru, ke ni ripozu en Via paco
kaj ke ni komencu la morgaŭan tagon per Via laŭdo.
Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Oni ĉiam povas elekti jenan ĝeneralan preĝon:

Ni preĝu:
Vizitu, Dio, ni petas, tiun ĉi loĝejon,
kaj malproksimen forpelu de ĝi ĉiujn insidojn de la malamiko.
Viaj sanktaj anĝeloj loĝu en ĝi.
Ili nin gardu en paco;
kaj Via beno estu ĉiam sur ni.
Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

BENO


Nokton trankvilan kaj finon bonan
donu al ni la ĉiopova Dio.

Amen.

HIMNO AL MARIA


prefere en la Ordinara Tempo:

Salve Regina


SALVE, reĝina, kompatema patrino,
dolĉa espero, nia vivo, SALVE.

Vin ni petegas, fremdaj ni Eva-gefiloj.
Ni al vi sopiras, ĝemante, plorante,
en la monda larmo-valo.

Ho Virgulin', pledantino nia,
viajn bonajn okulojn amo-plenajn
al ni nun turnu.

Jesuon, la benatan idon, vian filon,
montru al ni post tiu ĉi ekzilo.

Ho milda, ho pia, ho dolĉa virga Maria.

latina T: 11a jarcento • E: Kloster Kirchberg 1999 el pli fruaj versioj • ADORU 097.16

aŭ (prefere en Advento kaj Kristnaska Tempo):

Alma Redemptoris Mater


Granda de l' Savant' patrino,
vi ĉiela pordo neŝlosota, pilota stelo.
Aĥ helpu la viajn, kiuj strebas ekstaradi.

Miris la naturo, ke Dion vi naskis.
Do vi naskis vian generinton.

Virgulino estis, restis vi,
Gabriela el buŝo prene tiun AVE.

Nin pekulojn vi kompatu.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989/1999 • ADORU 097.15

aŭ (prefere en Karesmo):

Ave, Regina cælorum


Vin, ho ĉiela reĝino,
vin ni gloras, anĝel-estrino,
vin, radiko, vin, lum-pordo,
vin, patrino de la Vorto.

Ekjubilu, Virgulino,
vi unike inda ino.

Laŭdon nun nian aŭdante
peru gracon, Kriston petante.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 1989 • ADORU 097.17

en Paska Tempo, sed ankaŭ ebla dumjare (escepte de Karesmo):

Regina cæli, lætare


Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,
ĉar via filo de vi portita, haleluja,
resurektis laŭanonce, haleluja.
Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

latina T: Romo ĉ. 1170 • E: Albrecht Kronenberger 1989/1996 • ADORU 097.18

aŭ laŭplaĉe:

Sub tuum præsidium


Sub vian ŝirmon ni fuĝas, sankta Dipatrino.
Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn,
sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu,
Virgulino glorinda kaj benata.

latina T: 3a jarcento • E: komparu Dio benu P8 kaj NV 45 • ADORU 004.1