Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 4, 1-8.32-40


El la libro Readmono.

Tiam Moseo diris al la popolo:

Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi, ke vi ilin plenumu, por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon, kiun la Eternulo, la Dio de viaj patroj, donas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi; sed observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kiujn mi ordonas al vi. Viaj okuloj vidis, kion la Eternulo faris pro Baal-Peor; ĉar ĉiun homon, kiu sekvis Baal-Peoron, la Eternulo, via Dio, ekstermis el inter vi; sed vi, kiuj restis aliĝintaj al la Eternulo, via Dio, vi ĉiuj vivas hodiaŭ. Rigardu, mi instruis al vi leĝojn kaj regulojn, kiel ordonis al mi la Eternulo, mia Dio, ke vi agu tiel en la lando, en kiun vi venas, por ekposedi ĝin. Kaj observu kaj plenumu ilin; ĉar tio estas via saĝo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj, kiuj aŭdos pri ĉiuj ĉi tiuj leĝoj, kaj diros: Efektive, popolo saĝa kaj prudenta estas tiu granda popolo. Ĉar kie estas granda popolo, al kiu dioj estas tiel proksimaj, kiel la Eternulo, nia Dio, ĉiufoje, kiam ni vokas al Li? Kaj kie estas granda popolo, kiu havas leĝojn kaj regulojn justajn, kiel la tuta ĉi tiu instruo, kiun mi donas al vi hodiaŭ?

Ĉar demandu la tempojn antaŭajn, kiuj estis antaŭ vi de post tiu tago, en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero, kaj de unu rando de la ĉielo ĝis la alia rando: Ĉu estis io, kiel ĉi tiu granda afero, aŭ ĉu oni aŭdis pri io simila? Ĉu aŭdis la popolo la voĉon de Dio, parolantan el meze de fajro, kiel vi aŭdis, kaj restis vivanta? Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj? Al vi tio estis montrita, por ke vi sciu, ke la Eternulo estas Dio, ke ne ekzistas alia krom Li. El la ĉielo Li aŭdigis al vi Sian voĉon, por instrui vin, kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron, kaj Liajn vortojn vi aŭdis el meze de la fajro. Kaj ĉar Li amis viajn patrojn, tial Li elektis ilian idaron post ili, kaj elkondukis vin per Sia vizaĝo, per Sia granda forto el Egiptujo, por forpeli de antaŭ vi popolojn, kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi, por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedaĵon, kiel nun.

Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia. Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi, kaj por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi por ĉiam.

Unua Responsorio


Ho Izraelo, aŭskultu la ordonojn de la Eternulo. Skribu ilin en vian koron kvazaŭ en libron. Mi venigos vin en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Ho Izraelo, aŭskultu la ordonojn de la Eternulo. Skribu ilin en vian koron kvazaŭ en libron. Mi venigos vin en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

Mi venigos vin en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Izraelo, aŭskultu la ordonojn de la Eternulo. Skribu ilin en vian koron kvazaŭ en libron. Mi venigos vin en landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. – kp. Rea 4, 1; 31, 20; Psa 81, 9

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Efezanoj

La fidon kaj la amon vi direktu al Jesuo Kristo

Pleje klopodu por kunvenadi ĉe la dankodiro al Dio kaj por glori Lin. Ĉar se regule vi kunvenas, neniiĝas la fortoj de Satano, kaj per via unuanimeco de la fido malebliĝas la neniigo, kiun li celas. Nenio estas pli valora ol paco, en kiu ĉiu militado finiĝas, ĉe tiuj en la ĉielo kaj ĉe tiuj sur la tero.

Nenio el tio ĉi estas kaŝita por vi, ĉar la fidon kaj la amon vi perfekte direktas al Jesuo Kristo: tio estas komenco kaj fino de la vivo; komenco ja estas la fido, fino la amo. Tiuj du en unueco estas Dio, kaj ĉio cetera necesa por bona kaj inda vivo estas ĝia sekvo. Neniu, kiu vere konfesas la fidon, pekas, kaj neniu, kiu amas, povas malami. La arbo fariĝas klara el ĝiaj fruktoj: tiel tiuj, kiuj konfesas sin kristanoj, estas koneblaj el kion ili faras. Ĉar ne temas pri nura konfeso, sed oni devas esti trovita senfine en la forto de la fido.

Estas preferinde silenti kaj esti [kristano] ol paroli kaj ne esti. Bele estas instrui, se kiu instruas, agas. Estas ja unu Instruisto, kiu Diris, kaj ĝi fariĝis. Kaj kion silentante li faris, estas inda je la Patro. Kiu posedas la parolojn de Jesuo, tiu envere aŭskultu lian silenton, por fariĝi perfekta, por agi en kion li diras kaj rekoniĝi en kion li silentis. Nenio estas kaŝita antaŭ la Sinjoro, sed niaj kaŝitaĵoj mem estas tuj apud li. Ĉion ni do faru, kvazaŭ li loĝus ĉe ni, por ke ni estu liaj temploj kaj li mem en ni estu nia Dio, kio efektive li estas kaj manifestiĝos antaŭ nia vizaĝo. Tial prave ni amu lin.

Ne trompiĝu, miaj fratoj. Kiuj koruptas familion, ne heredos la Regnon de Dio. Se do mortas tiuj, kiuj faras tiun pekon laŭ la karno, kiom pli do, se per falsa instruo iu koruptas la fidon je Dio, pro kiu Jesuo Kristo estis krucumita?! Tia persono, iĝinte malpura, iros en neestingeblan fajron, same kiel ĉiu, kiu aŭskultas lin.

Pro tio la Sinjoro akceptis ŝmiraĵon sur la kapon, por ke li elspiru senmortecon en la eklezion. Ne akceptu stinkan ŝmiraĵon de l' instruoj de la Princo ĉi-monda, por ke tiu ne forkaptu vin el la vivo, kiu kuŝas antaŭ vi. Kial ne ĉiuj ni estas prudentaj, ĉar ni ja ricevis scion pri Dio, kiu estas Jesuo Kristo? Kial stulte ni pereas, ne rekonante la gracon, kiun la Sinjoro vere sendis al ni?

Rubo estas mia spirito de la kruco: tio estas faligilo por la nefidantoj, sed por ni savo kaj eterna vivo.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento): Epistola ad Ephesios, nn. 13 - 18,1; en: Funk 1, 183-187 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago: Faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago: Faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Faru ĉion por la gloro de Dio.

Faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kion ajn vi faras per vorto aŭ ago: Faru ĉion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li. – Kol 3, 17; el 1 Kor 10, 31

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.