Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Horo de la Legaĵoj


Breviero > Ordinara Tempo > Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo > Horo de la Legaĵoj
Stato: 2020-08-12


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen. Haleluja.


HIMNO


nokte aŭ frumatene:

Ipsum nunc nobis tempus est


Al ni alvenis nun la hor',
en kiu venos la fianĉ',
laŭ diro de l' evangeli',
de l' Dia regno la regant'.

Al li renkonte iras tuj
kvin virgulinoj kun prudent',
kun helaj lampoj, kun ole'
sufiĉa, kaj kun granda ĝoj'.

La kvin aliaj sen prudent',
sen lumo, sen ole-proviz',
frapadas vane al la pord':
fermitas jam la reĝa hal'.

Ni kun sobreco viglu do
kun hela lumo en la mens',
por ke al Krist' je Lia ven'
renkonte iru ni kun ĝoj'.

Nin faru indaj, bona Reĝ',
je l' Dia regno, ĝia glor',
ke ni meritu laŭdi Vin
per kunaj kantoj en etern'. Amen.

latina T: anonima, 5a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

tage:

Vita sanctorum


Vi de l' sanktuloj voj', esper' kaj savo,
Krist', donacanto de honesta vivo,
fonto de paco, voĉ' kaj kor' Vin laŭdu
himnon kantante.

El Vi virteco ĉia originas
kaj kion piaj povas, havas, volas
per buŝ' kaj kor', per ĉiuj siaj faroj,
ame flagrante.

Pac' de la tempoj, kontinu' de l' kredo,
zorg' pri la feblaj kaj pardon' de l' pekoj
estu donaco Via al ni ĉiuj:
vivo beata.

Vin ni celebru, ho plej alta Patro,
Vin, ho Savanto, pia Reĝ', eterne.
Sankta Spirito, same Via gloro
sonu tutmonde. Amen.

latina T: Walahfridus Strabo († 848) • E: Peter Langenecker kaj Albrecht Kronenberger 2005

PSALMODIO


Unua Antifono


¶ Klinu al mi Vian orelon,
rapide savu min!

Unua Psalmo – Psa 31 (30), 2-9


Vin, ho Eternulo, mi fidas, / ke mi neniam estu hontigita; *
per Via justeco savu min.

Klinu al mi Vian orelon, *
rapide savu min!

Estu por mi forta roko, *
fortika kastelo, por helpi min. ¶

Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; *
kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; *
ĉar Vi estas mia fortikaĵo. ¶

En Vian manon mi transdonas mian spiriton; *
Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, *
sed mi fidas la Eternulon. ¶

Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; *
ĉar Vi vidis mian mizeron,

Vi eksciis la suferojn de mia animo, / kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, *
Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Unua Antifono


¶ Klinu al mi Vian orelon,
rapide savu min!

Dua Antifono


¶ Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo.

Dua Psalmo – Psa 31 (30), 10-17


Kor-favoru min, ho Eternulo, *
ĉar mi suferas;

malfortiĝis de malĝojo mia okulo, *
mia animo, kaj mia korpo.

Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo *
kaj miaj jaroj de ĝemado;

mia forto malaperis per mia kulpo, *
kaj miaj ostoj malfortiĝis. ¶

Per ĉiuj miaj malamikoj / mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj *
kaj teruraĵo por miaj konatoj;

kiuj vidas min sur la strato, *
tiuj for-kuras de mi.

Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; *
mi fariĝis kiel rompita vazo.

Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; *
ĉirkaŭe estas minacoj;

ili kune konspiras kontraŭ mi, *
ili intencas pereigi mian vivon. ¶

Sed mi – mi fidas Vin, ho Eternulo; *
mi diras: Vi estas mia Dio.

En Via mano estas mia sorto; *
savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, *
helpu min per Via boneco. ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Dua Antifono


¶ Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo.

Tria Antifono


¶ Glorata estu la Eternulo,
kiu aperigis al mi mirindan favoron.

Tria Psalmo – Psa 31 (30), 20-25


Kiel granda estas Via boneco, *
kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas,

kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj *
por tiuj, kiuj Vin fidas! ¶

Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo *
kontraŭ homaj atencoj,

Vi kaŝas ilin en tendo *
kontraŭ malamikaj langoj. ¶

Glorata estu la Eternulo, / kiu aperigis al mi mirindan favoron *
en fortikigita urbo.

Kaj mi diris en mia konfuziĝo: *
Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj;

tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, *
kiam mi vokis al Vi. ¶

Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; *
la fidelulojn la Eternulo gardas,

kaj Li repagas sufiĉege *
al tiuj, kiuj agas malhumile.

Estu kuraĝaj, / kaj forta estu via koro, *
Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo! ¶

Gloro al la Patro kaj al la Filo *
kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam *
kaj en eterno. Amen.

Tria Antifono


¶ Glorata estu la Eternulo,
kiu aperigis al mi mirindan favoron.

VERSIKLO


Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,

ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas. – Psa 25 (24), 5ab

VORTO DE DIO


Legaĵoj kun Responsorioj kiel en la Propraj Partoj

PREĜO


kiel en la Propraj Partoj

FINA VOKO


Ni benu la Eternulon.

Al Dio estu danko.


supren al la komenco de la paĝo